La Alarmilo

Glinda la Bona, en sia palaco en la Lando de la Kveluloj, devis atenti multajn aferojn, cxar sxi ne nur kontrolis la teksadon kaj brodadon faratan de sxia aro da knabinoj, kaj helpis cxiujn kiuj venis al sxi petante helpon-ne nur homojn sed ankaux bestojn kaj birdojn-sed sxi ankaux estis fidela studanto de la sorcxartoj kaj sxi uzis multan tempon en sia Laboratorio de Magio, kie sxi strebis trovi kuracilon por cxiu misajxo kaj perfektigi sian lertecon pri magio.

Tamen sxi ne forgesis rigardi en la Granda Arkivo-Libro cxiutage por trovi cxu menciigxas la vizito de Ozma kaj Doroteo al la Sorcxita Monto de la Platkapuloj kaj la Magia Insulo de la Premloj. La Arkivo informis sxin ke Ozma atingis la monton, ke sxi eskapis, kun sia akompanantino, kaj iris al la Insulo de la Premloj, kaj ke Regxino Ku-i-o subakvigis la insulon tiel ke gxi estis tute sub akvo. Sekvis la deklaro ke la Platkapuloj venis al la lago por veneni la fisxojn kaj ke ilia Plejsupera Diktatoro transformis Regxinon Ku-i-o en cignon.

Neniuj aliaj detaloj aperis en la Granda Libro do Glinda ne sciis ke cxar Ku-i-o forgesis sian magion neniu el la Premloj sciis kiel relevi la insulon al la surfaco. Do Glinda ne maltrankviligxis pri Ozma kaj Doroteo gxis unu matenon, dum sxi sidis kun siaj knabinoj, eksonoris subite la granda alarmilo. Tio estis tiom nekutima ke cxiu knabino ektremis kaj ecx la Sorcxistino mem dum momento ne povis pensi kion signifas la alarmo.

Sed post hezito sxi memoris la ringon kiun sxi donis al Doroteo kiam sxi foriris de la palaco por komenci sian entreprenon. Donante la ringon Glinda avertis la malgrandan knabinon ne uzi gxiajn magiajn povojn krom se sxin kaj Ozma frontas vera dangxero, sed tiuokaze sxi turnu gxin sur sia fingro unufoje dekstren kaj unufoje maldekstren kaj eksonoros la alarmilo de Glinda.

Do la Sorcxistino nun sciis ke dangxero minacas sxian amatan Regantinon kaj Princinon Doroteon, kaj sxi rapidis al sia magicxambro por sercxi informon pri kia dangxero temas. La respondo al sxia demando ne estis tre kontentiga, cxar gxi diris nur: "Ozma kaj Doroteo estas kaptitoj en la granda Kupolo de la Insulo de la Premloj, kaj la Kupolo estas sub la akvo de la lago."

"Cxu Ozma kapablas levi la insulon al la surfaco?" demandis Glinda.

"Ne," estis la respondo, kaj la Arkivo rifuzis diri pli, nur ke Regxino Ku-i-o, la sola persono kapabla komandi ke la insulo levigxu, estis transformita de la Platkapulo Ple-diko en Diamantan Cignon.

Glinda konsultis la pasintajn arkivojn pri la Premloj en la Granda Libro. Post diligenta sercxo sxi trovis ke Ku-i-o estas potenca sorcxistino, kiu gajnis la plejparton de sia potenco per perfida transformo de la Adeptoj de Magio, kiuj vizitadis sxin, en tri fisxojn-oran, argxentan kaj bronzan-kaj post tio sxi jxetigis ilin en la lagon.

Glinda meditis zorge pri tiu informo kaj decidis ke iu devos iri helpi Ozman. Kvankam ne necesis multe rapidi, cxar Ozma kaj Doroteo povus vivi longatempe en subakva kupolo, estis evidente ke ili ne povos eliri krom se iu povos levi la insulon.

La Sorcxistino trasercxis cxiujn siajn receptojn kaj sorcxolibrojn, sed ne povis trovi magion kapablan levi subakvigitan insulon. Io tia ne estis jam bezonata en sorcxado. Do Glinda faris insuleton, kovritan per vitra kupolo, subakvigis gxin en lageto proksima al la kastelo, kaj eksperimentis provante permagie levi gxin al la surfaco. Sxi faris plurajn eksperimentojn, sed cxiuj fiaskis. Sxajnis tre simpla tasko, tamen sxi ne povis plenumi gxin.

Tamen la sagxa Sorcxistino ne perdis sian esperon trovi metodon liberigi siajn amikojn. Fine sxi decidis ke plej bone estos iri al la Lando de la Premloj kaj ekzameni la lagon. Estante tie sxi pli versxajne trovos solvon por la problemo kiu gxenas sxin, kaj povos ellabori planon por savi Ozman kaj Doroteon.

Do Glinda alvokis siajn cignojn kaj sian aercxaron, kaj dirinte al siaj knabinoj ke sxi entreprenos veturon kaj eble ne revenos baldaux, sxi eniris la cxaron kaj rapide portigxis al la Smeralda Urbo.

En la palaco de Princino Ozma la Birdotimigilo nun agis kiel Reganto de la Lando Oz. Estis malmulto kiun li devis fari, cxar cxio pri regado funkciis tre senprobleme, sed li estis preta por okazo kiam io neantauxvidita okazos.

Glinda trovis la Birdotimigilon ludanta kroketon kun Trot kaj Betsy Bobbin, du knabinetoj kiuj logxis en la palaco protektate de Ozma kaj kiuj estis intimaj amikoj de Doroteo kaj kiujn amis cxiuj Ozanoj.

"Io okazis!" kriis Trot, dum la cxaro de la Sxorcxistino surterigxis apud ili. "Glinda venas cxi tie nur kiam io misa okazos."

"Mi esperas ke nenia damagxo okazis al Ozma, aux al Doroteo," diris Betsy maltrankvile, dum la bela Sorcxistino pasxis el sia cxaro.

Glinda proksimigxis al la Birdotimigilo kaj informis lin pri la dilemo kiu trafis Ozman kaj Doroteon kaj sxi pludiris: "Ni nepre savu ilin, iel, Birdotimigilo."

"Certe," respondis la Birdotimigilo, stumblante pro kurba paliseto kaj falante pentritvizagx'-al-tere.

La knabinoj levis lin kaj frapis la pajlenhavon por regxustaformigi lin, kaj li diris plu, kvazaux nenio okazis: "Sed vi devos diri al mi kion fari, cxar neniam dum mia tuta vivo mi relevis subakvigitan insulon."

"Ni devos okazigi Sxtatan Interkonsiligxon kiel eble plej baldaux," proponis la Sorcxistino. "Bonvolu sendi mesagxistojn por alvoki cxiujn konsilistojn de Ozma al cxi tiu loko. Tiam ni povos decidi kiel plej bone agi."

La Birdotimigilo ne perdis tempon farante tion. Bonfortune la plej granda parto de la regxaj konsilistoj jam estis en la Smeralda Urbo aux proksime al gxi, do cxiuj kunvenis en la troncxambro de la palaco tiun saman vesperon.

Cxapitro 14: La Konsilantoj de Ozma