La Sorcxitaj Fisxoj

Mi devas nun informi vin pri kio okazis al Ervik kaj la tri aliaj Premloj kiujn ni lasis flosantaj en la fera boato post kiam Regxino Ku-i-o transformigxis en Diamantan Cignon per la magio de la Platkapulo Ple-diko.

La kvar Premloj cxiuj estis junaj viroj kaj ilia estro estis Erviko. Ku-i-o kunprenis ilin en la boato por helpi sxin se sxi kaptos la cxefon de la Platkapuloj, kion sxi esperis efektivigi per sia argxenta sxnuro. Ili tute ne konis la sorcxarton kiu movis la submarsxipon, do, kiam ili restis flosante sur la lago, ili ne sciis kion fari. Ili ne povis subakvigi la boaton nek reirigi gxin al la subakvigxinta insulo. Mankis kaj remiloj kaj veloj en la boato, kiu ne estis ankrita sed drivis trankvile sur la surfaco de la lago.

La Diamanta Cigno ne plu pensis nek volis pensi pri sia popolo. Sxi flosis al la alia flanko de la lago kaj cxiuj alvokojn kaj pledojn de Ervik kaj liaj kunuloj ignoris la vanta birdo. Cxar ili povis fari nenion alian, ili sidis senmove en la boato kaj atendis lauxeble pacience ke iu venu helpi ilin.

La Platkapuloj kiuj rifuzis helpi ilin jam reiris al sia monto. Cxiuj Premloj estis enkarceruloj en la Granda Kupolo kaj ne povis helpi ecx sin mem. Kiam venis la vespero, ili vidis la Diamantan Cignon, ankoraux cxe la alia flanko de la lago, marsxi el la akvo sur la sablon, skuante sian diamantornamitan plumaron, kaj poste malaperi inter la arbustoj sercxante ripozejon por la nokto.

"Mi estas malsata," diris Ervik.

"Mi estas malvarma," diris alia Premlo.

"Mi estas laca," diris tria.

"Mi timas," diris la lasta el ili.

Sed ne utilis al ili plendoj. La nokto estigxis kaj la luno levigxis kaj jxetis argxentan brilon sur la surfacon de la akvo.

"Dormu," diris Ervik al siaj kunuloj. "Mi restos veka kaj atentos, cxar eble ni savigxos neanticipite."

Do la aliaj tri kusxigxis en la fundo de la boato kaj baldaux profunde dormis.

Ervik gardis. Li ripozetis apogante sin sur la pruo de la boato, lia vizagxo proksima al la lunluma akvo, kaj li pensis reveme pri la surprizaj eventoj de la tago kaj demandis al si kio okazos al la enkarceruloj en la Granda Kupolo.

Subita eta orfisxo pusxis sian kapon super la surfacon de la lago, ne pli ol kelkajn centimetrojn for de liaj okuloj. Argxentofisxo poste levis sian kapon apud tiu de la orfisxo, kaj momenton poste bronzofisxo levis sian kapon apud la aliaj. La tri fisxoj, en vico, rigardis detaleme per siaj rondaj brilantaj okuloj la mirantajn okulojn de Ervik la Premlo.

"Ni estas la tri Adeptoj kiujn Regxino Ku-i-o perfidis kaj fitransformis," diris la orfisxo, gxia vocxo estis mallauxta kaj milda sed klare auxdebla en la silenteco de la nokto.

"Mi scias pri la perfida ago de nia Regxino," respondis Ervik, "kaj mi tre bedauxras pro via misfortuno. Cxu vi jam de tiam estas en la lago?"

"Jes," estis la respondo.

"Mi-mi esperas ke vi estas-nu-komfortaj," balbutis Ervik, kiu ne sciis kion alian diri.

"Ni sciis ke iam Ku-i-o renkontos la fatalon kiun sxi plene meritas," deklaris la bronzofisxo. "Ni atendis kaj observis. Nun, se vi promesos helpi nin kaj esti fidela kaj fidinda, vi povos helpi nin regajni niajn naturajn formojn, kaj savi vin kaj via tutan popolon de la dangxeroj kiuj nun minacas vin."

"Nu," diris Ervik, "vi povas fidi ke mi faros cxion eblan. Sed mi ne estas sorcxisto, aux magiisto, komprenu."

"Ni petas nur ke vi obeu niajn instrukciojn," respondis la argxentofisxo. "Ni scias ke vi estas honesta kaj ke vi servis Ku-i-on nur cxar tio necesis por eskapi sxian koleron. Agu laux niaj ordonoj kaj cxio estos bona."

"Mi promesas!" kriis la junulo. "Diru al mi kion mi unue faru."

"Vi trovos en la fundo de via boato la argxentan kordon kiu falis el la mano de Ku-i-o kiam sxi transformigxis," diris la orfisxo. "Ligu unu finajxon al la pruo de via boato kaj jxetu la alian finajxon al ni en la akvo. Kune ni tiros vian boaton al la bordo."

Erik multe dubis ke la tri fisxetoj povos movi tiom pezan boaton, sed li plenumis la ordonojn kaj la fisxoj cxiuj prenis sian finajxon de la argxenta kordo per siaj busxoj kaj turnis sin al la plej proksima bordo, kiu estis la preciza loko kie staris la Platkapuloj kiam ili konkeris Regxinon Ku-i-on.

Unue la boato tute ne movigxis, kvankam la fisxoj tiris lauxeble plej forte. Sed baldaux la tiro komencis efiki. Tre malrapide la boato rampis cele la bordon, plirapidigxante cxiumomente. Kelkajn metrojn for de la sabla bordo la fisxoj faligis la kordon el siaj busxoj kaj nagxis flanken, dum la fera boato, nun movigxanta, plu movigxis gxis gxia pruo frapis la sablon.

Evrik klinis sin trans la flankon kaj diris al la fisxoj: nun kion?"

"Vi trovos sur la sablo," diris la argxentofisxo, "kupran sitelon, kiun la Ple-diko forgesis dum li foriris. Purigu gxin tre zorge per la akvo de la lago, cxar gxi enhavis venenon. Kiam gxi estos pura, plenigu gxin per fresxa akvo kaj tenu gxin cxiflanke de la boato, por ke ni tri povu nagxi en la sitelon. Tiam ni plu instrukcios vin."

"Cxu vi volas do ke mi kaptu vin?" demandis Ervik surprizite.

"Jes," estis la respondo.

Do Ervik saltis el la boato kaj trovis la kupran sitelon. Portinte gxin iom lauxlonge de la bordo, li zorge lavis gxin, elfrotante per la sablo de la bordo cxiun guton da veneno kiu estis en gxi.

Post tio li reiris al la boato.

La kamaradoj de Ervik plu dormadis kaj tute ne sciis pri la tri fisxoj kaj la strangaj eventoj okazantaj cxirkaux ili. Ervik faligis la sitelon en la akvon, firme tenante la tenilon gxis gxi estis sub akvo. La ora kaj argxenta kaj bronza fisxoj tuj nagxis en la sitelon. La juna Premlo levis gxin, elversxis iom el la akvo por ke gxi ne superfluu la randon, kaj diris al la fisxoj: "Nun kion?"

"Portu la sitelon al la bordo. Faru cent pasxojn orienten, lauxlonge de la lago, kaj tie vi vidos padon kiu kondukas tra la kamparo, trans montetojn kaj valojn. Sekvu la padon gxis vi atingos dometon koloritan purpura kun blankaj ornamajxoj. Kiam vi haltos cxe la barilo de la dometo ni diros kion fari poste. Treege zorgu ne stumbli kaj elversxi la akvon de la sitelo, cxar tio detruus nin kaj cxio farita de vi estus vana."

La orfisxo faris tiujn ordonojn kaj Ervik promesis zorgi kaj komencis obei. Li lasis siajn dormantajn kamaradojn en la boato, superpasxante zorge iliajn korpojn, kaj atinginte la bordon li faris precize cent pasxojn orienten. Tie per siaj okuloj li sercxis la padon kaj cxar la lunlumo estis tre brila li facile trovis gxin, kvankam gxin kasxis altaj sovagxaj herboj gxis oni ekrenkontis gxin. La pado estis tre mallargxa kaj aspektis ne multe uzata, sed gxi estis klare videbla kaj Ervik facile sekvis gxin. Li marsxis tra largxa kampo, kovrita de altaj herboj kaj herbacxoj, supreniris monteton kaj subeniris.

Al Ervik sxajnis ke li marsxis kilometrojn post kilometroj. Efetktive la luno malaltenigxis kaj la tago komencis krepuskigxi kiam fine li trovis apud la vojo belan dometon, koloritan purpura kun blankaj ornamajxoj. Gxi estis tre sola loko-neniu alia konstruajxo estis proksima kaj la tero estis tute ne kultivita. Neniu kultivisto logxas tie, tio estis evidenta. Kiu volus logxi en tiom izola loko?

Sed Ervik ne longe gxenis sin per tiaj demandoj. Li iris al la krado kiu kondukis al la dometo, zorge metis la kupran sitelon sur la teron, klinis sin super gxin kaj demandis:

"Nun kion?"

Cxapitro 17: Sub la Granda Kupolo