Sub la Granda Kupolo

Kiam Glinda la Bona kaj sxiaj sekvantoj de la Savekspedicio ekvidis la Sorcxitan Monton de la Platkapuloj, gxi estis tre for maldekstre de ili, cxar la vojo kiun ili prenis tra la Granda Arbaro estis tre malproksima de tiu sekvita de Ozma kaj Doroteo.

Ili haltis kelkatempe por decidi cxu ili unue vizitu la Plejsuperan Diktatoron, aux rekte iru al la Lago de la Premloj.

"Se ni iros al la monto," diris la Sorcxisto, "ni eble trafos problemojn kun tiu fi-Su-diko, kaj necesus prokrasti la savigxon de Ozma kaj Doroteo. Do mi opinias ke la plej bona plano estas iri al la Lando de la Premloj, relevi la subakvigitan insulon, kaj savi niajn amikojn kaj la enkarcerajn Premlojn. Poste ni povos viziti la monton kaj puni la kruelan magiiston de la Platkapuloj."

"Tre sencoplene," aprobis la Vilulo. "Mi plene akordas kun vi."

Ankaux la aliaj opiniis ke la plano de la Sorcxisto estas plej bona, kaj Glinda mem lauxdis gxin, do ili marsxis cele la vicon de palmarboj kiuj kasxis la lagon de la Premloj.

Baldaux ili atingis la palmojn. Ili estis tre dense kunplantitaj, la brancxoj, kiuj preskaux atingis la teron, estis tiom dense interplektitaj ke ecx la Vitra Kato apenaux povis trovi lokon tra kiu pusxi sin. La pado kiun uzis la Platkapuloj estis malproksima.

"Jen tasko por la Stana Lignohakisto," diris la Birdotimigilo.

Do la Stana Lignohakisto, kiu cxiam gxojis esti utila, komencis labori per sia akra, brilanta hakilo, kiun li cxiam kunportis, kaj post surprize nelonga tempo li jam dehakis suficxajn brancxojn por ke ili cxiuj facile iru tra la arbojn.

Nun la klara akvo de la bela lago estis antaux ili kaj zorge rigardante ili povis vidi la liniojn de la Granda Kupolo de la subakvigita insulo, tre malproksima de la bordo kaj precize en la centro de la lago.

Kompreneble cxiu okulo unue fiksrigardis tiun kupolon, kie Ozma kaj Doroteo kaj la Premloj estis ankoraux kaptitoj. Sed baldaux ilian atenton kaptis pli brilanta vidajxo, cxar jen la Diamanta Cigno nagxanta tuj antaux ili, kun sia longa kolo fiere arkigita, la ametistaj okuloj brilis kaj cxiuj diamantornamitaj plumoj scintilis sub la radioj de la suno.

"Tio," diris Glinda, "estas la transformita Regxino Ku-i-o, la aroganta kaj fia sorcxistino kiu perfidis la tri Adeptojn de Magio kaj sklavigis sian popolon."

"Sxi estas mirinde bela nun," komentis la Ranulo.

"Ne sxajnas vera puno," diris Trot. "La Platkapulo Ple-diko devus fari sxin bufo."

"Mi certas ke Ku-i-o ricevis punon," diris Glinda, "cxar sxi perdis sian tutan magikapablon kaj sian elegantan palacon kaj ne plu povas misregi la povrajn Premlojn."

"Ni voku al sxi, kaj auxdu kion sxi volas diri," proponis la Sorcxisto.

Do Glinda pergeste vokis la Diamantan Cignon, kiu gracie nagxis al pozicio apud ili. Antaux ol iu povis paroli Ku-i-o vokis al ili per raspa vocxo-cxar la vocxo de cigno cxiam estas raspa kaj malplacxa-kaj tre fiere diris:

"Admiru min, Fremduloj! Admiru la belan Ku-i-on, la plej bela besto en la tuta Oz. Admiru min!"

"Bela korpo akompanas belajn agojn," respondis la Birdotimigilo. "Cxu viaj agoj estas belaj, Ku-i-o?"

"Agoj? Kiajn agojn povas fari cigno krom cxirkauxnagxi kaj plezurigi cxiun rigardanton?" diris la brilanta birdo.

"Cxu vi forgesis vian antauxan vivon? Cxu vi forgesis viajn magion kaj sorcxadon?" demandis la Sorcxisto.

"Magion-sorcxadon? Psxa, al kiu gravas tiaj stultajxoj?" respondis Ku-i-o. "Kaj mia pasinta vivo, nu gxi sentigxas malplacxa songxo. Mi ne reakirus gxin ecx se mi povus. Cxu vi admiras mian belecon, Fremduloj?"

"Diru al ni, Ku-i-o," diris Glinda tre serioze, "cxu vi povas memori suficxan sorcxarton por ke ni povu relevi la subakvigitan insulon? Diru al ni tion kaj mi donos al vi cxenon de perloj kiun vi povos porti cxirkaux via kolo kaj tiel aldoni al via beleco."

"Nenio povus aldoni al mia beleco, cxar mi estas la plej bela besto en la tuta mondo."

"Sed kiel ni levu la insulon?"

"Mi ne scias kaj tute ne gravas al mi. Se mi ja sciis, mi jam forgesis, kaj tio min gxojigas," estis la respondo. "Rigardu min cirkle iradi kaj vidu mian scintiladon!"

"Estas senutile," diris Buton-Brilo; "la maljuna Cigno tiom amas sin ke sxi ne povas pensi pri io alia."

"Estas vere," akordis Betsy gxemante; "sed ni devas iel eligi Ozman kaj Doroteon el tiu lago."

"Kaj ni devas fari tion niamaniere," pludiris la Birdotimigilo.

"Sed kiel?" demandis Onklo Henriko rauxkavocxe, cxar li ne povis toleri la penson ke lia kara nevino Doroteo estas sub la akvo tie; "kiel ni faros tion?"

"Lasu ke Glinda faru tion," konsilis la Sorcxisto, cxar li komprenis ke li mem estas senpova.

"Se gxi estus nur ordinara subakva insulo," diris la potenca Sorcxistino, "estas pluraj metodoj kiujn mi povus uzi por relevi gxin al la surfaco. Sed cxi tiu estas Magia Insulo, kaj per iu kurioza magia arto, nekonata de cxiu escepte de Regxino Ku-i-o, gxi obeas certajn magikomandojn kaj rifuzas respondi al aliaj. Mi tute ne estas sen espero, sed necesos profunde studi por solvi tiun malfacilan problemon. Se la Cigno iel povus memori la sxorcadon kiun sxi inventis kaj komprenis kiam sxi estis virino, mi povus devigi sxin diri al mi la sekreton, sed sxia tuta iama scio estas nun forgesita."

"Sxajnas al mi," diris la Sorcxisto post kiam nelonga silento sekvis la parolon de Glinda, "ke estas tri fisxoj en cxi tiu lago kiuj iam estis Adeptoj de Magio kaj de kiuj Ku-i-o sxtelis multe da sia scio. Se ni povus trovi tiujn fisxojn kaj redoni al ili la iamajn formojn, ili sendube povus diri al ni kion fari por levi la subakvigitan insulon al la surfaco."

"Mi pensis pri tiuj fisxoj," respondis Glinda, "sed inter tiom da fisxoj en cxi tiu lago kiel ni trovus ilin?"

Komprenu, kompreneble, ke se Glinda estus en sia hejmo en la kastelo, kie estis la Granda Arkivo-Libro, sxi scius ke Ervik la Premlo jam prenis la oran kaj argxentan kaj bronzan fisxojn el la lago. Sed tiu fakto aperis en la Libro nur post la foriro de Glinda, do gxi estis tute ne konata de sxi.

"Mi kredas vidi boaton tie sur la bordo," diris Ojxo la Mangxtula knabo, indikante lokon cxirkaux la rando de la lago. "Se ni povus atingi tiun boaton kaj remi sur la tuta lago, vokante la magiajn fisxojn, ni eble trovus ilin."

"Ni iru al la boato," diris la Sorcxisto.

Ili marsxis cxirkaux la lagon al kie la boato estis tirita sur la plagxon, sed trovis gxin malplena. Gxi estis nur sxelo el nigrigita sxtalo, kun kolapsigebla tegmento kiu, gxuste poziciigite, faris la submarsxipon akvimuna, sed nuntempe la tegmento ripozis en ingoj cxiuflanke de la magia boato. Ne estis remiloj nek veloj, nek mekanismo por funkciigi la boaton, kaj kvankam Glinda tuj rekonis ke gxin devas funkciigi magio, sxi ne konis tian magion.

"Tamen," diris sxi, "la boato estas nur boato, kaj mi kredas ke mi povos devigi gxin obei sorcxokomandon egale bone kiel magikomandon. Iom pripensinte la aferon, mi povos devigi la boaton porti nin kien ajn ni volos."

"Ne cxiujn," respondis la Sorcxisto, "cxar gxi ne povos enteni tiom da homoj. Sed, plej nobla Sorcxistino, se vi ja povos funkciigi la boaton, kiel gxi utilos al ni?"

"Cxu ni povus uzi gxin por kapti la tri fisxojn?" demandis Buton-Brilo.

"Ne necesos uzi la boaton por tiu celo," respondis Glinda. " Kie ajn en la lago la sorcxitaj fisxoj estas, ili respondos al mia voko. Mi provas trovi kial la boato estas sur cxi tiu bordo, dum la insulo al kiu gxi apartenas estas subakve tie. Cxu Ku-i-o venis cxi tien en la boato por renkonti la Platkapulojn antaux ol la insulo subakvigxis aux poste?"

Kompreneble neniu povis respondi tiun demandon, sed dum ili konsideradis tri junaj viroj marsxis de la vico de arboj, kaj iom timide klinis sin antaux la fremduloj.

"Kiuj vi estas kaj de kie vi venis?" demandis la Sorcxisto.

"Ni estas Premloj," respondis unu el ili, "kaj nia hejmo estas sur la Magia Insulo de la Lago. Ni forkuris kiam ni vidis vin veni, kaj kasxis nin malantaux la arboj, sed cxar vi estas Fremduloj kaj sxajnas amikemaj ni decidis renkonti vin, cxar nin gxenas granda problemo kaj ni bezonas helpon."

"Se vi apartenas al la insulo, kial vi estas cxi tie?" demandis Glinda.

Do ili rakontis al ili la tutan historion: Kiel la Regxino defiis la Platkapulojn kaj subakvigis la tutan insulon por ke sxiaj malamikoj ne atingu nek detruu gxin; tamen, kiam la Platkapuloj venis al la bordo, Ku-i-o ordonis ke ili, kun ilia amiko Ervik, akompanu sxin en la submarsxipo por konkeri la Ple-dikon; kaj kiel la boato jxetigxis el la kelo de la subakvigita insulo, obeante magian vorton, kaj levigxis al la surfaco, kie gxi malfermigxis kaj flosis sur la akvo.

Sekvis la rakonto pri kiel la Ple-diko transformis Ku-i-on en cignon, kaj tiam sxi forgesis la tutan sorcxarton. La junuloj rakontis ke dum la nokto dum ili dormis, ilia kamarado Ervik mistere malaperis, kaj la boato strange flosis al la bordo kaj fiksigxis sur la plagxo.

Ili sciis nenion pli. Ili sercxis Ervikon vane dum tri tagoj. Cxar ilia insulo estis sub akvo kaj ili ne povis reiri al gxi, la tri Premloj ne havis lokon al kiu ili iru, do ili atendis pacience apud sia boato esperante ke io okazos.

Responde al demando de Glinda kaj la Sorcxisto ili diris cxion kion ili sciis pri Ozma kaj Doroteo kaj deklaris ke la du knabinoj ankoraux estas en la vilagxo sub la Granda Kupolo. Ili estas tute sekuraj kaj Lordino Auxreks bone prizorgos ilin, cxar la Regxino kiu oponis ilin ne plu minacas.

Akirinte lauxeble plej da informo de la Premloj, la Sorcxisto diris al Glinda:

"Se vi trovus ke vi povas devigi cxi tiun boaton obei vian sorcxon, vi povus resendi gxin al la insulo, devigi gxin subakvigi sin, kaj eniri la pordon en la kelo el kiu gxi venis. Sed mi ne komprenas ke nia iro al la subakvigita insulo ebligus ke niaj amikoj eskapu. Ni nur estus kun ili, kvazaux en karcero."

"Tute ne, amiko Sorcxisto," respondis Glinda. "Se la boato obeus mian ordonon eniri la pordon de la kelo, gxi ankaux obeus mian ordonon reeliri, kaj mi povus reporti Ozman kaj Doroteon kun mi."

"Kaj vi lasus nian tutan popolon ankoraux en tiu karcero?" demandis unu el la Premloj riprocxe.

"Farante plurajn veturojn en la boato, Glinda povus porti vian tutan popolon al la bordo," respondis la Sorcxisto.

"Sed kion ili povus fari tie?" demandis alia Premlo. "Ili ne havus hejmojn, povus iri nenien, kaj farigxus viktimoj de siaj malamikoj la Platkapuloj."

"Estas vere," diris Glinda la Bona. "Kaj cxar tiuj homoj estas regatoj de Ozma, mi opinias ke sxi rifuzus eskapi kun Doroteo kaj postlasi la aliajn, aux forlasi la insulon kiu estas la lauxrajta hejmo de la Premloj. Mi kredas ke la plej bona plano estas alvoki la tri fisxojn kaj informigxi de ili kiel levi la insulon."

La malgranda Sorcxisto evidente kredis tion ne tre versxajna espero.

"Kiel vi alvokos ilin," li demandis al la bela Sorcxistino, "kaj kiel ili povos auxdi vin?"

"Pri tio ni devos zorge pensadi," respondis impona Glinda, kun serena rideto. "Mi kredas ke mi trovos metodon."

Cxiuj konsilantoj de Ozma aplauxdis tiun senton, cxar ili bone konis la potencon de la Sorcxistino.

"Bone," akordis la Sorcxisto. "Alvoku ilin, plej nobla Glinda."

Cxapitro 18: La Lerteco de Ervik