La Lerteco de Ervik

Nun ni reiru al Ervik la Premlo, kiu, metinte sur la teron la kupran sitelon en kiu estis la tri fisxoj cxe la barilpoordo de la izola dometo, demandis, "Nun kion?"

La orfisxo pusxis sian kapon super la akvon en la sitelo kaj diris per sia malgranda sed klara vocxo:

"Levu la riglilon, malfermu la pordon, kaj marsxu kuragxe en la dometon. Ne timu ion ajn vidatan, cxar ne grave kiom lauxsxajne minacos vin dangxeroj, nenio povos damagxi vin. La dometo estas la hejmo de potenca Jukuhuo, nomata Rira la Rugxa, kiu alprenas cxiajn formojn, kelkfoje sxi sxangxas sian formon plurfoje dum unusola tago, laux sia kaprico. Kia estas sxia reala formo, tion ni ne scias. Ne eblas subacxeti tiun strangulon per trezoro, nek kajxoli sxin per amikeco, nek konsentigi sxin per kompato. Sxi neniam helpis personon, nek faris malbonon al persono, laux nia scio. Cxiujn siajn mirindajn kapablojn sxi uzas por propra amuzigxo. Sxi ordonos ke vi foriru el la domo sed vi nepre rifuzu. Restu kaj rigardu Riran atente kaj klopodu vidi kion sxi uzas por plenumi siajn transformigxojn. Se vi trovos la sekretron flustru gxin al ni kaj ni tiam diros al vi kion vi faru."

"Lauxsone tio estos facila," respondis Ervik, kiu ja auxskultis zorge. "Sed cxu vi estas certa ke sxi ne damagxos min aux volos transformi min?"

"Sxi ja eble sxangxos vian formon," respondis la orfisxo, "sed ne maltrankvilu se tio okazos, cxar ni povos nuligi tian sorcxon facile. Estu certa ke nenio damagxos vin, do nepre ne timu pro io ajn vidota aux auxdota."

Nu, Ervik estis egale kuragxa kiel cxiu ordinara junulo, kaj li sciis ke la fisxoj kiuj parolis al li estas veremaj kaj fidindaj, tamen li spertis strangan senkuragxigxon dum li prenis la sitelon kaj proksimigxis al la pordo de la dometo. Lia mano tremis dum li levis la riglilon, sed li firme intencis obei la instrukciojn. Li pusxis la pordon, faris tri pasxegojn al la mezo de la unusola cxambro en la dometo, kaj tie staris senmove kaj cxirkauxrigardis.

Tio kion li vidis estis suficxa por timigi cxian personon kiu ne estis gxuste avertita. Sur la tero tuj antaux Ervik kusxis granda krokodilo, kies okuloj brilis fie kaj la largxa malferma busxo montris vicojn de akraj dentoj. Kornohavaj bufoj saltadis cxie; cxiu el la kvar supraj anguloj de la cxambro estis festonita per dika araneajxo, en kies centro sidis araneo granda kiel lavujo, kaj armita per pincxiloj; rugxa kaj verda lacerto estis etendigxinta sur la fenestrobreto, kaj nigraj ratoj en- kaj el-kuris tra la truoj kiujn ili antauxe rongxis en la planko de la dometo.

Sed plej alarma estis giganta griza simio kiu sidis sur benko trikante. Gxi havis sur sia kapo puntan cxapon kian portas maljunulinoj, kaj malgrandan puntan antauxtukon, sed neniajn aliajn vestojn. Gxiaj okuloj estis brilaj kaj aspektis kvazaux karberoj brulas en ili. La simio movigxis tiom nature kiom ordinara homo, kaj kiam Ervik envenis gxi cxesis triki kaj levis sian kapon por rigardi lin.

"Eliru!" kriis akra vocxo, kiu sxajnis veni el la busxo de la simio.

Ervik kapneis.

"Ne," diris li. "Mi restos."

La araneoj eliris el la kvar anguloj, faligis sin sur la plankon kaj kuris al la juna Premlo, cxirkauxirante liajn krurojn kun siaj pincxiloj etenditaj. Ervik ne atentis ilin. Giganta nigra rato kure grimpis la korpon de Ervik, marsxis sur ambaux sxultroj kaj faris orelrompajn kriojn sed li ne grimacis. La verda-kaj-rugxa lacerto, veninte de la fenestrobreto, proksimigxis al Ervik kaj komencis kracxi flamantan fluidajxon sur lin, sed Ervik nur rigardis la beston kaj gxia flamo ne tusxis lin.

La krokodilo levis sian voston kaj, cxirkauxturninte sin, forfrapis Ervikon de la benko per fortega bato. Sed la Premlo sukcesis savi la sitelon de renversigxo, kaj li levigxis, forskuis la kornohavajn bufojn kiuj rampadis sur li kaj reprenis sian pozicion sur la benko.

Cxiuj bestoj, post tiu unua atako, restis senmovaj, kvazaux atendante ordonojn. La maljuna griza simio plutrikadis, ne plu rigardis Ervikon, kaj la juna Premlo restis sidanta. Li anticipis ke io okazos, sed nenio okazis. Tuta horo pasis kaj Ervik komencis nervozigxi.

"Kion vi volas?" la simio fine demandis.

"Nenion," diris Ervik.

"Mi certe donos al vi tion!" respondis la simio, kaj je tio cxiuj strangaj bestoj en la cxambro ekridis hxore.

Plia longa atendo.

"Cxu vi scias kiu mi estas" demandis la simio.

"Sendube vi estas Rira la Rugxa-la Jukuhuo," Ervik respondis.

"Se vi scias tiom, sendube vi ankaux scias ke al mi malplacxas nekonatoj. Via cxeesto cxi tie en mia domo gxenas min. Cxu vi ne timas mian koleron?"

"Mi ne timas," diris la junulo.

"Cxu vi intencas obei min kaj foriri el la domo?"

"Ne," respondis Erviko, same trankvile kiel parolis la Jukuhuo.

La simio trikadis dum longa tempo antaux ol reparoli.

"Scivolemo," gxi diris, "gvidis multajn homojn al pereo. Mi supozas ke iel vi informigxis ke mi faras magiajxojn, do pro scivolemo vi venis cxi tien. Eble oni informis vin ke mi neniun damagxas, do vi auxdace malobeas mian ordonon foriri. Vi imagas ke vi vidos kelkajn sorcxoritojn, kaj ke ili distros vin. Cxu mi pravas."

"Nu," komentis Ervik, kiu meditadis pri la strangaj cirkonstancoj de sia alveno, "vi pravas pri kelkaj partoj, sed ne pri aliaj. Oni diris al mi ke vi faras magion nur por amuzi vin. Al mi tio sxajnas tre egoisma. Malmultaj personoj komprenas magion. Oni diras ke vi estas la sola reala Jukuhuo en la tuta Oz. Kial vi ne amuzas aliajn kaj ne nur vin mem?"

"Kiel vi rajtas jugxi miajn agojn?"

"Neniel."

"Kaj vi diras ke vi ne venis por peti ion?"

"Por mi mi volas nenion de vi."

"Vi estas sagxa, cxar mi neniam donas."

"Tio ne gxenas min," deklaris Ervik.

"Sed vi estas scivolema? Vi esperas vidi kelkajn miajn magiajn transformigxojn?"

"Se vi volas fari magion, tion faru," diris Ervik. "Tio eble interesos min, eble ne. Se vi preferas plu trikadi, tio plene kontentigos min. Mi tute ne bezonas rapidi."

Eble tio perpleksis Rugxan Riran, sed la vizagxo sub la punta cxapo ne povis montri mienon, cxar gxi estis kovrita de haroj. Eble dum sia tuta kariero la Jukuhuo neniam antauxe estis vizitita de persono kiu, kiel cxi tiu junulo, petis nenion, atendis nenion, kaj nur venis pro scivolemo. Tiu konduto preskaux pacigis la sorcxistinon kaj sxi komencis senti sin pli amikema al la Premlo. Sxi iom longe trikadis, lauxsxajne profunde pensante, kaj post tio sxi levigxis kaj marsxis al granda sxranko kiu staris kontraux muro de la cxambro. Kiam la pordo de la sxranko estis malfermita Ervik povis vidi multajn tirkestojn en gxi, kaj en unu el tiuj tirkestoj-la dua de malsupre-Rira metis vilan manon.

Gxis nun Ervik povis vidi la muron super la klinita formo de la simio, sed subite la formo, kiu estis dorsturnita al li, sxajne ekrektigxis kaj obskurigis la sxrankon de tirkestoj. La simio estis sin sxangxinta en la formon de virino, vestita per la bela kostumo de la Gilikuloj, kaj kiam sxi turnis sin li vidis ke gxi estas juna virino, kies vizagxo estas tre alloga.

"Cxu vi preferas min cxi tia?" Rira demandis ridetante.

"Vi aspektas pli bela," li diris trankvile, "sed mi ne estas certa ke mi pli sxatas vin."

Sxi ridis, dirante: "Dum la varmega parto de la tago mi preferas esti simio, cxar simio ne verdire portas vestojn. Sed se viroj vizitas, estas dece sin beligi."

Ervik rimarkis ke sxia dekstra mano estas fermita, kvazaux tenante ion. Sxi fermis la pordon de la sxranko, klinis sin super la krokodilo kaj post momento la besto farigxis rugxa vulpo. Ecx nun gxi ne estis bela, kaj la vulpo kauxris apud sia mastrino kvazaux hundo. Gxiaj dentoj aspektis dangxeraj same kiel tiuj de la krokodilo.

Post tio la Jukuhuo cxirkauxiradis tusxante cxiujn lacertojn kaj bufojn, kaj je sxia tusxo ili farigxis katidoj. La ratojn sxi sxangxis en euxtamiojn [Specio de usonaj ter-sciuroj]. Nun la solaj restantaj bestacxoj estis la kvar gigantaj araneoj, kiuj kasxis sin malantaux siaj dikaj sxpinajxoj.

"Jen!" Rira kriis, "nun mia dometo aspektas pli komforta. Mi amas la bufojn kaj lacertojn kaj ratojn, cxar la plej multaj homoj malamas ilin, sed mi enuus pro ili se ili restus cxiam samaj. Kelkfoje mi sxangxas ilian formon dekdufoje en tago."

"Vi estas lerta," diris Ervik. "Mi ne auxdis vin diri iajn ajn sorcxojn aux magiajn vortoj. Vi nur tusxis la bestojn."

"Ho, cxu tion vi kredas?" sxi respondis. "Nu, mem tusxu ilin, se vi volas, kaj montru ke vi povas sxangi ilian formon."

"Ne," diris la Premlo. "Mi ne komprenas magion kaj se mi ja komprenus gxin mi ne provus imiti vian lerton. Vi estas mirinda Jukuhuo, sed mi estas nur ordinara Premlo."

Tiu agnosko sxajne placxis al Rira, kiu amis ke oni honoru sxian sorcxadon.

"Cxu vi nun bonvolos foriri?" sxi demandis. "Mi preferas esti sola."

"Mi preferas resti cxi tie," diris Ervik.

"En la hejmo de alia persono, kie oni ne volas vin?"

"Jes."

"Cxu via scivolemo ankoraux ne satigxis?" demandis Rira, ridetante.

"Mi ne scias. Cxu vi kapablas fari aliajn aferojn?"

"Multajn. Sed kial mi montru miaj povojn al nekonato?"

Sxi rigardis lin scivoleme.

"Vi ne volas povon por vi, vi diras, kaj vi estas tro stulta por povi sxteli miajn sekretojn. Cxi tiu ne estas bela dometo, kaj ekstere estas sunbrilo, largxaj kampoj kaj belaj sovagxaj floroj. Sed vi insiste sidas sur tiu benko kaj gxenas min per via nevolata cxeesto. Kion vi havas en tiu sitelo?"

"Tri fisxojn?" li respondis senhezite.

"Kie vi akiris ilin?"

"Mi kaptis ilin en la Lago de la Premloj."

"Kion vi intencas fari pri la fisxoj?"

"Mi portos ilin al la hejmo de amiko mia kiu havas tri infanojn. La infanoj amos havi la fisxojn kiel dorlotbestojn."

Sxi iris al la benko kaj rigardis la sitelon, en kiu nagxis trankvile en la akvo la tri fisxoj.

"Ili estas belaj," diris Rira. "Mi transformu ilin en ion alian."

"Ne," rifuzis la Premlo.

"Mi amas transformadi; estas tre interese. Kaj neniam gxis nun mi transformis fisxojn."

"Lasu ilin," diris Ervik.

"Kiun formon vi preferas por ili? Mi povas fari el ili hxeloniojn, aux cxarmajn malgrandajn marcxevalojn, aux mi povus fari el ili porkidojn, aux kuniklojn, aux kobajojn; aux, se vi preferas mi povas fari el ili kokojn aux aglojn aux blugarolojn."

"Lasu ilin!" ripetis Ervik.

"Vi ne estas tre agrabla vizitanto," ridis Rugxa Rira. "Oni akuzas min pri malafableco kaj malbona humoro kaj malamikemo, kaj ili tute pravas. Se vi venus cxi tien pledante kaj petegante komplezon, kaj duone timante mian Yukuhuan magion, mi insultus vin gxis vi forkurus; sed vi estas tre malsimila al tio. Vi estas la malafabla kaj malbonhumora kaj malagrabla ulo, do mi sxatas vin kaj mi toleras vian malagrablecon. Venis la horo por mia tagmezmangxo; cxu vi malsatas?"

"Ne," diris Ervik, kvankam li efektive volis mangxon.

"Nu, mi ja," Rira deklaris kaj sxi kunfrapis siajn manojn. Tuj aperis tablo, sur kiu estis tola tuko kaj multaj ujoj da diversaj mangxagxoj kelkaj fume varmegaj. Du teleroj estis surmetitaj, unu cxe cxiu fino de la tablo, kaj tuj kiam Rira sidigxis cxiuj sxiaj bestoj grupigxis cxirkaux sxi, kvazaux kutime ricevantaj mangxon kiam sxi mangxas. La vulpo kauxris apud sxia dekstra mano kaj la katidoj kaj euxtamioj grupigxis maldekstre de sxi.

"Venu, Nekonato, sidigxu kaj mangxu," sxi vokis gaje, "kaj dum ni mangxos ni decidu pri la formo kiun ni donos al viaj fisxoj."

"Ili tute tauxgas en sia nuna formo," asertis Ervik, tirante sian benkon al la tablo. "La fisxoj estas belegaj- unu ora, unu argxenta kaj unu bronza. Nenio vivanta estas pli bela ol bela fisxo."

"Kion? Cxu mi ne estas pli bela?" Rira demandis, ridetante pro lia seriozaspekta vizagxo.

"Vi ne estas malbela-kiom eblas al Jukuhuo, komprenu," li diris, prenante grandan kvanton da mangxajxo kaj mangxante viglapetite.

"Kaj cxu vi ne opinias belan knabinon pli bela ol fisxo, negrave kiom bela estas la fisxo?"

"Nu," respondis Ervik, post pensado, "povas esti. Se vi transformus miajn tri fisxojn en tri knabinojn- knabinoj kiuj estus Adeptoj de Magio, povas esti ke ili placxus al mi egale kiel la fisxoj. Sed vi ne faros tion, kompreneble, cxar vi ne povas, malgraux via lerto. Kaj se vi ja povus, mi opinias ke miaj problemoj estis netolereble pezaj. Ili rifuzus esti miaj sklavoj-precipe se ili estus Adeptoj de Magio-do ili komandus ke mi obeu ilin. Ne, Frauxlino Rira, ni tute ne transformu la fisxojn."

La Premlo rimarkinde lerte prezentis sian pledon. Li komprenis ke se li sxajnus fervora ke estu tia transformo, la Yukuhuo ne efektivigus gxin, tamen li tre lerte sugestis ke ili farigxu Adeptoj de Magio.

Cxapitro 19: Rugxa Rira la Jukuhuo