Rugxa Rira la Jukuhuo

Post la mangxo, Rira mangxigis siajn bestojn, inkluzive de la kvar monstraj araneoj kiuj subeniris de siaj sxpinajxoj por ricevi siajn porciojn, kaj post tio sxi malaperigis la tablon de la planko de la dometo.

"Mi tre deziras vian konsenton ke mi transformu viajn fisxojn," sxi diris, dum sxi reprenis sian trikadon.

La Premlo ne respondis. Li opiniis ke estus malsagxe tro rapidigi sxin. Dum la tuta posttagmezo ili sidis silente. Je unu momento Rira iris al sia sxranko kaj metinte sian manon en la tirkeston kiun sxi uzis antauxe, sxi tusxis la lupon kaj transformis gxin en birdon kun belegaj koloraj plumoj. Tiu birdo estis pli granda ol paroto kaj iom aliforma, sed Ervin neniam vidis tian birdon antauxe.

"Kantu!" diris Rira al la birdo, kiu ekstaris sur granda ligna kejlo-kvazaux jam antauxe estinte en la dometo kaj sciante gxuste kion fari.

"Kaj la birdo gaje kantis, viglajn kantojn kun kiuj estis vortoj-same kiel persono zorge trejnita. La kantoj estis distraj kaj Ervik gxue auxskultis ilin. Post horo, pli-malpli, la birdo cxesis kanti, metis sian kapon sub sian flugilon kaj endormigxis. Rira plu trikadis sed aspektis meditema.

Nu Ervik bone atentis la sxrankan tirkeston kaj konkludis ke Rira prenis ion el gxi per kiu sxi efektivigas siajn transformojn. Li kredis ke se li sukcesos resti en la dometo, kaj Rira ekdormos, li povos kasxe malfermi la sxrankon, preni iom da kio ajn estas en la tirkesto, kaj faligi gxin en la kupran sitelon kaj tiel transformi la tri fisxojn en iliajn naturajn formojn. Efektive, li jam firme decidis plenumi tiun planon, kiam la Jukuhuo formetis sian trikajxon kaj marsxis al la pordo.

"Mi eliros por kelkaj minutoj," diris sxi; "cxu vi deziras akompani min, aux resti cxi tie?"

Ervik ne respondis, li nur sidis kontente sur sia benko. Do Rira eliris kaj fermis la pordon de la dometo.

Tuj kiam sxi estis for, Ervik surpiedigxis kaj sur la pintoj de siaj piedfingroj li pasxis al la sxranko.

"Atentu! Atentu!" kriis pluraj vocxoj el la katidoj kaj la euxtamioj. "Se vi tusxos ion ni informos la Jukuhuon!"

Ervik hezitis dummomente sed, memorante ke ne necesos timi la koleron de Rira se li sukcese transformos la fisxojn, li estis tuj malfermonta la sxrankon kiam lin haltigis la vocxoj de la fisxoj, kiuj pusxis siajn kapojn super la surfacon de la akvo en la sitelo kaj kriis:

"Venu cxi tien, Ervik!"

Do li reiris al la sitelo kaj klinis sin super gxi.

"Ne tusxu la sxrankon," diris la orfisxo tre serioze al li. "Vi ne sukcesus akirinte tiun magiajxon, cxar nur la Jukuhuo scipovas uzi gxin. Plejbone estos lasi sxin transformi nin en tri knabinojn, cxar tiam ni havos niajn naturajn formojn kaj povos fari cxiujn Artojn de Magio kiujn ni lernis kaj bone komprenas. Vi agas sagxe kaj plej efike. Ni ne sciis ke vi estas tiom inteligenta, kaj ke vi tiom facile trompos Riran. Pluagu kiel vi komencis kaj strebu persvadi sxin transformi nin. Sed insistu ke ni havu knabinajn formojn."

La orfisxo subakvigis sian kapon gxuste kiam Rira reeniris la dometon. Sxi vidis Ervikon kun la kapo klinita super la sitelo, do sxi iris apud lin.

"Cxu viaj fisxoj kapablas paroli?" sxi demandis.

"Kelkfoje ili parolas," li respondis, "cxar cxiuj fisxoj en la Lando Oz scipovas paroli. Ili jxus petis de mi panon. Ili malsatas."

"Nu, donu al ili iom da pano," diris Rira. "Sed estas preskaux la horo de vespermangxo, kaj se vi permesos ke mi transformu viajn fisxojn ili povos esti kun ni cxe la tablo kaj mangxi multon pli agrablan ol panerojn. Kial mi ne transformu ilin?"

"Nu," diris Ervik, kvazaux hezite, "demandu al la fisxoj. Se ili konsentos, nu tiam mi-nu tiam mi, mi pripensos la aferon."

Rira klinis sin super la sitelon kaj demandis:

"Cxu vi auxdas min, fisxetoj?"

Cxiuj tri pusxis siajn kapojn super la akvon.

"Ni auxdas vin," diris la bronzofisxo.

"Mi volas ke vi havu aliajn formojn, eble de kunikloj, aux hxelonioj aux knabinoj aux io tia, sed via mastro, la malafabla Premlo, ne volas permesi. Tamen li akceptis ke mi faru tion se vi konsentos."

"Ni volonte estus knabinoj," diris la argxentofisxo.

"Ne, ne!" kriis Evik denove.

"Ankaux faru nin Adeptoj de Magio," pludiris la bronzofisxo.

"Mi ne scias precize kion tio signifas," respondis Rira mediteme, "sed cxar neniu Adepto de Magio estas egale potenca kiel Jukuhuo, mi ankaux tiel transformos vin."

"Ni ne provos damagxi vin aux influi vian magion iel," promesis la orfisxo. "Tute kontrauxe, ni farigxos viaj amikinoj."

"Cxu vi konsentos foriri kaj lasi min sola en mia dometo, kiam mi ordonos ke vi faru tion?" demandis Rira.

"Ni promesas tion," kriis la tri fisxoj.

"Ne! Ne konsentu transformigxi!" urgxis Ervik.

"Ili jam konsentis," diris la Jukuhuo, ridante antaux lia vizagxo, "kaj vi promesis akcepti ilian decidon. Do, amiko Premlo, mi efektivos la transformon negrave cxu aux ne vi volas tion."

Ervik residigxis sur la benkon, kun profunda sulkigo de la vizagxo sed kun gxojo en la koro. Rira iris al la sxranko, prenis ion el la tirkesto, kaj reiris al la kupra sitelo. Sxi tenis ion firme per sia dekstra mano, sed la maldekstran sxi metis en la sitelon, elprenis la tri fisxojn kaj zorge metis ilin sur la plankon, kie ili agonie anhelis pro manko de akvo.

Rira ne mizerigis ilin pli longe ol kelkajn sekundojn, cxar sxi tusxis cxiun el ili per sia dekstra mano kaj tuj la fisxoj transformigxis en tri altajn kaj maldikajn junulinojn, kun fajnaj inteligentaj vizagxoj kaj vestitaj per belaj, alkrocxigxantaj roboj. Tiu kiu antauxe estis orfisxo havis belan oran hararon kaj bluajn okulojn kaj estis eksterordinare palhauxta. Tiu kiu antauxe estis bronzofisxo havis malhelbrunan hararon kaj klarbluajn okulojn kaj sxia hauxtkoloro kongruis kun tiu belaspekto. Tiu kiu antauxe estis argxentofisxo havis negxblankan hararon plej fajnan kaj malhelbrunajn okulojn. La hararo kontrastis bele kun sxiaj palrugxaj vangoj kaj rubirugxaj lipoj, kaj gxi tute ne aspektigis sxin ecx iomete pli agxa ol sxiaj du kunulinoj.

Tuj kiam ili akiris tiujn knabinformojn, cxiuj tri klinis sin antaux la Jukuhuo kaj diris:

"Ni dankas vin, Rira."

Post tio ili klinis sin antaux la Premlo kaj diris:

"Ni dankas vin, Evrik."

"Tre bone!" krietis la Jukuhuo, ekzamenante sian verkon aprobe. "Vi estas multe pli bonaj kaj pli interesaj ol fisxoj, kaj cxi tiu malkompleza Premlo apenaux permesis ke mi faru la transformojn. Certe vi ne bezonas danki lin. Sed nun ni festenu honore al la evento."

Sxi kunfrapis siajn manojn kaj denove tablo sxargxita per mangxajxoj aperis en la dometo. Cxifoje estis pli longa tablo, kaj estis mangxopozicioj por la tri Adeptoj kaj por Rira kaj Erviko.

"Sidigxu, amikoj, kaj mangxu gxissate," diris la Jukuhuo, sed anstataux mem sidigxi cxe la kapo de la tablo sxi iris al la sxranko, dirante al la Adeptoj: "Viaj beleco kaj gracio, miaj belamikinoj, tute superbrilas la miajn. Por ke mi aspektu dece cxe la bankedotablo mi intencas, honore al la evento, surpreni mian naturan formon."

Apenaux fininte tiun parolon Rira transformis sin en junulinon egale belan kiel la tri Adeptoj. Sxi ne estis egale alta kiel ili, sed sxia formo estis pli ronda kaj pli bele vestita, kun mirige juvelita zono kaj kolcxeno el brilaj perloj. Sxia hararo estis brile rugxbruna, kaj sxiaj okuloj grandaj kaj malhelaj.

"Cxu vi pretendas ke cxi tiu estas via natura formo?" demandis Ervik al la Jukuhuo.

"Jes," sxi respondis. "Cxi tiu estas mia sola lauxrajta formo. Sed mi malofte surprenas gxin cxar ne estas cxi tie alia persono por admiri aux plezurigxi per gxi kaj min tedas mem admiri gxin."

"Nun mi komprenas kial oni nomas vin Rira la Rugxa," komentis Ervik.

"Pro mia rugxa hararo," sxi klarigis ridetante. "Al mi mem efektive ne placxas rugxa hararo, kaj ankaux pro tio mi kutime uzas aliajn formojn."

"Gxi estas bela," asertis la junulo; sed li ekmemoris la aliajn virinojn tie kaj aldonis: "Sed kompreneble ne cxiuj virinoj havu rugxan hararon, cxar tio tro vulgarigus gxin. Ora kaj argxenta kaj bruna hararoj estas egale belaj."

La ridetoj kiujn li vidis inter la kvar virinoj plene embarasis la Premlon, do li silentigxis kaj atente mangxis, lasante ke la aliaj paroladu. La tri Adeptoj malkasxe diris al Rira kiuj ili estas, kiel ili farigxis fisxoj, kaj ke ili sekrete planis instigi la Jukuhuon transformi ilin. Ili konfesis ke ili kredis ke se ili petos helpon, sxi rifuzos.

"Vi plene pravis," respondis la Jukuhuo. "Mi zorgas neniam fari magion helpe al aliuloj, cxar se mi farus tion cxiam estus homamasoj cxe mia domo postulante helpon kaj mi malamas homamasojn kaj volas esti sola.

"Tamen, vi nun rehavas viajn lauxrajtajn formojn, kaj mi tute ne bedauxras mian agon kaj mi esperas ke vi sukcese savos la Premlan popolon per relevo de ilia insulo al la surfaco de la lago, kie gxi vere devas esti. Sed vi devas promesi al mi ke post via foriro vi neniam revenos cxi tien, nek informos al iu ajn pri kion mi faris por vi."

La tri Adeptoj kaj Ervik elkore dankis la Jukuhuon. Ili promesis obei sxian volon ke ili neniam revenu al sxia dometo, kaj post tio, adiauxante, ili foriris.

Cxapitro 20: Perpleksa Problemo