Perpleksa Problemo

Glinda la Bona, decidinte provi sian sorcxon je la forlasita submarsxipo por ke gxi obeu sxiajn ordonojn, petis sian tutan grupon, inkluzive de la Premloj, foriri de la bordo de la lago al la vico de palmarboj. Sxi restigis kun si nur la malgrandan Sorcxiston de Oz, kiu estis sxia studento kaj sciis asisti sxin en sxiaj magiaj ritoj. Kiam tiuj du estis solaj apud la surplagxigita boato, Glinda diris al la Sorcxisto:

"Unue mi provos mian magian recepton NUx 1163, kies celo estas devigi nevivantajn objektojn movigxi pro mia ordono. Cxu vi havas skeropitropon kun vi?"

"Jes, mi cxiam kunportas gxin en mia valizo," respondis la Sorcxisto. Li malfermis sian nigran valizon de magiiloj kaj elprenis brile poluritan skeropitropon, kiun li transdonis al la Sorcxistino. Glinda ankaux kunportis malgrandan vimenajxan sakon, en kiu estis diversaj iloj por sorcxado, kaj el gxi sxi prenis pakon da pulvoro kaj flakoneton da likvajxo. Sxi versxis la likvajxon en la skeropitropon kaj aldonis la pulvoron. Tuj la skeropitropo komencis sputeti kaj elsendi fajarojn violetkolorajn, kiuj disiris cxiudirekten. La Sorcxistino tuj pasxis en la mezon de la boato kaj tenis la ilon tiel ke la fajreroj faladis cxirkaux sxin kaj kovris cxiun parton de la nigrigita sxtala boato. Samtempe Glinda mallauxte kantis strangegan sorcxverson per la sorcxlingvo, kaj sxia vocxo sonis malalta kaj muzikeca.

Post nelonge la violetaj fajreroj cxesis, kaj tiuj falintaj sur la boaton jam malaperis kaj ne lasis spuron sur gxia surfaco. La ceremonio estis finita kaj Glinda redonis la skeropitropon al la Sorcxisto, kiu remetis gxin en sian valizon.

"Tio certe sukcesos," li diris fideme.

'"Ni provu gxin," sxi respondis.

Do ambaux eniris la boaton kaj sidigxis.

Parolante per komanda tono la Sorcxistino diris al la boato: "Portu nin trans la lagon, al la kontrauxa bordo."

Tuj la boato malantauxen sxovis sin de la sabla plagxo, turnis sian pruon kaj movigxis rapide trans la akvon.

"Tre bone-vere tre bone!" kriis la Sorcxisto, kiam la boato malrapidigxis cxe la bordo kontrauxa al tiu de kiu ili foriris. "Ecx Ku-i-o, malgraux sia sorcxo, ne povus pli bone."

La Sorcxistino nun diris al la boato:

"Fermigxu, subakvigxu kaj portu nin al la pordo de la kelo de la subakvigita insulo-la pordo el kiu vi iris laux ordono de Regxino Ku-i-o."

La boato obeis. Dum gxi plongxis en la akvon, la supraj partoj levigxis de la flankoj kaj kunigxis super la kapoj de Glinda kaj la Sorcxisto, kiuj tiel fermigxis en akvimunan cxambron. Estis kvar vitraj fenestroj en cxi tiu kovrajxo, unu ambauxflanke kaj po unu en la antauxo kaj la malantauxo, tiel ke la pasagxeroj povis vidi precize kien ili iras. Movigxante sub la akvo malpli rapide ol sur la surfaco, la submarsxipo iom post iom proksimigxis al la insulo kaj haltis kun sia pruo premita kontraux la giganta marmora pordo en la kelo sub la Kupolo. Tiu pordo estis strikte fermita kaj estis evidente al kaj Glinda kaj la Sorcxisto ke gxi ne malfermigxos por lasi ke la submarsxipo eniru krom se ili, aux iu en la kelo de la insulo, diros magian vorton. Sed kiu estis tiu magia vorto? Neniu el ili sciis.

"Mi kredas," diris la Sorcxisto bedauxrotone, "ke ni tamen ne povos eniri. Krom se via sorcxarto povos trovi la vorton por malfermi la marmoran pordon."

"Versxajne la vorto estas konata nur de Ku-i-o," respondis la Sorcxistino. "Eble mi povos trovi gxin, sed tio necesigos tempon. Ni reiru al niaj kunuloj."

"Estas domagxe ke ni sukcesis obeigi la boaton sed haltigas nin nura marmora pordo," grumblis la Sorcxisto.

Pro ordono de Glinda la boato levigxis gxis gxi estis samnivela kiel la vitra kupolo kiu kovras la Premlan vilagxon, kie la Sorcxistino devigis gxin malrapide cxirkauxiri la tutan Grandan Kupolon.

Multaj vizagxoj estis premitaj al la interno de la vitro, fervore rigardante la submarsxipon, kaj unuloke estis Doroteo kaj Ozma, kiuj rapide rekonis Glindan kaj la Sorcxiston tra la vitraj fenestroj de la boato. Glinda vidis ilin ankaux, kaj sxi tenis la boaton proksima al la Kupolo dum la amikoj intersxangxis salutojn pergeste. Bedauxrinde iliaj vocxoj ne estis auxdeblaj tra la Kupolo kaj la akvo kaj la flanko de la boato. La Sorcxisto stebis komprenigi la knabinojn, per gestoj, ke li kaj Glinda venis savi ilin, kaj Ozma kaj Doroteo komprenis tion per la simpla fakto ke la Sorcxistino kaj la Sorcxisto alvenis. La du kaptitaj knabinoj ridetadis kaj estis ekster dangxero, kaj sciante tion Glinda sentis ke sxi povos uzi kiom da tempo necesos por efektivigi ilian finan savigxon.

Cxar nenio pli estis farebla gxuste tiam, Glinda ordonis ke la boato reiru al la bordo, kaj gxi volonte obeis. Unue gxi supreniris al la surfaco de la akvo, tie la tegmento apartigxis kaj falis en la ingojn sur la flankoj de la boato, kaj post tio la magia veturilo rapide atingis la bordon kaj sxovis sin sur la sablon precize tie kie gxi antauxe foriris laux ordono de Glinda.

Cxiuj Ozuloj kaj la Premloj tuj kuris al la boato por demandi cxu ili atingis la insulon kaj cxu ili vidis Ozman kaj Doroteon. La Sorcxisto informis ilin pri la obstaklo kiun ili renkontis, nome la marmora pordo, kaj ke Glinda nun entreprenos trovi magian rimedon konkeri la pordon.

Komprenante ke pluraj tagoj necesos por sukcese atingi la insulon, relevi gxin kaj liberigi siajn amikojn kaj la Premlan popolon, Glinda nun preparis kampejon duone inter la bordo de la lago kaj la palmarbo.

La sorcxarto de la Sorcxisto aperigis aron da tendoj kaj la sorcxarto de la Sorcxistino plene meblis tiun tendojn per litoj, segxoj, tabloj, tapisxoj, lampoj kaj ecx libroj por pasigi senlaborajn horojn. De cxiu tendo flirtis la Regxa Standardo de Oz de la centraj stangoj kaj unu granda tendo, ne nun okupata, havis la propran standardon de Ozma, flirtantan en la vento.

Betsy kaj Trot havis tendon por si, kaj Buton-Brilo kaj Ojxo havis alian. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto paris en unu tendo kaj ankaux Jocxjo Kukurbokapo kaj la Vilulo, Kap'tano Vilcxjo kaj Onklo Henriko, Tiktoko kaj Profesoro Sxancel-Insekto. Glinda havis la plej elegantan tendon, escepte de tiu rezervita por Ozma, kaj la Sorcxisto havis propran tendeton. Kiam estis la horo por mangxi, tabloj sxargxitaj per mangxajxoj magie aperis en la tendoj de la mangxemuloj, kaj tiuj kompletaj arangxoj komfortigis la savogrupon kiom la propraj hejmoj.

Gxis malfrue en la nokto Glinda sidis en sia tendo studante aron da mistikaj rulajxoj sercxante vorton kiu malfermos la pordon de la kelo de la insulo kaj lasos sxin en la Grandan Kupolon. Sxi ankaux faris multajn magiajn eksperimentojn, esperante trovi ion kio helpos sxin. Sed la matenigxo trovis la potencan Sorcxistinon ankoraux sensukcesa.

La arto de Glinda malfermus cxian ordinaran pordon, vi povas esti certa pri tio, sed necesas memori ke tiu marmora pordo de la insulo estis konstruita kun ordono ke gxi malfermigxu nur obee al unusola magia vorto, kaj sekve cxiu alia magia vorto neniom efikus je gxi. La magian vorton kiu gardis la pordon versxajne inventis Ku-i-o, kiu nun jam forgesis gxin. Sekve la sola maniero sukcese eniri la subakvigitan insulon estis rompi la sorcxon kiu tenis la pordon strikte fermita. Se tio estus farebla ne necesus magio por malfermi gxin.

La sekvan tagon la Sorcxistino kaj la Sorcxisto denove eniris la boaton kaj subakvigis gxin kaj devigis gxin iri al la marmora pordo, kiun ili provis diversmaniere malfermi, sed sensukcese.

"Ni devos fordoni cxi tiun provon, mi kredas," diris Glinda. "La plej facila metodo relevi la insulon estus ke ni povu eniri la Kupolon kaj poste subiri al la kelo kaj vidi kiel Ku-i-o devigis la tutan insulon subakvigxi aux relevigxi laux sxia ordono. Kompreneble mi pensis ke la plej facila metodo sukcesi eniri estus ke la boato portu nin en la kelon tra la marmora pordo el kiu trasendis gxin Ku-i-o. Sed devas ekzisti aliaj rimedoj por eniri la Kupolon kaj recxeesti kun Ozma kaj Doroteo, kaj tiajn rimedojn ni devos trovi per studado kaj la tiucela uzo de niaj magiaj povoj."

"Ne estos facile," deklaris la Sorcxisto, "cxar ni ne forgesu ke Ozma mem konas multegan magion, kaj sendube sxi jam provis levi la insulon aux trovi alian rimedon por eskapi de gxi kaj malsukcesis."

"Estas vere," respondis Glinda, "sed la magio de Ozma estas femagio, sed vi estas Sorcxisto kaj mi estas Sorcxistino. Pro tio ni kiel trio disponas pri treege variaj magikapabloj. kaj se ni cxiuj malsukcesus tio okazus cxar levas kaj mallevas la insulon magia povo kiun konas neniu el ni. Mia ideo do estas sercxi-per tia magio kian ni posedas- plenumi nian celon alimaniere."

Ili denove cxirkauxiris la Kupolon en sia boato kaj denove vidis Ozman kaj Doroteon tra siaj fenestroj kaj intersxangxis gestojn kun la du enkarcerulinoj.

Ozma komprenis ke sxiaj amikoj faras cxion eblan por savi sxin kaj ridetis por kuragxigi ilian strebon. Doroteo aspektis iom maltrankvila sed klopodis esti egale kuragxa kiel sia kunulino.

Post la reiro de la boato al la kampejo, kiam Glinda sidigxis en sia tendo, elpensante diversajn manierojn por savi Ozman kaj Doroteon, la Sorcxisto staris sur la bordo duondorme rigardante la liniojn de la Granda Kupolo kiu videblis sub la klara akvo. Kiam li levis siajn okulojn li vidis grupon de nekonatoj proksimigxi de la alia bordo de la lago. Tri estis junulinoj dignaspektaj, tre bele vestitaj, kiuj movis sin rimarkinde gracie. Malantauxe ilin sekvis iom belaspekta juna Premlo.

La Sorcxisto tuj vidis ke tiuj homoj eble estas tre gravaj, do li antauxeniris por renkonti ilin. La tri knabinoj akceptis lin gracie kaj tiu kun la ora hararo diris:

"Mi kredas ke vi estas la fama Sorcxisto de Oz, pri kiu mi ofte auxdis. Ni sercxas la Sorcxistinon Glindan, kaj eble vi povos gvidi nin al sxi."

"Mi povas kaj faros, tre volonte," respondis la Sorcxisto. "Sekvu min, mi petas."

La malgrandan Sorcxiston perpleksis kiuj estas la tri belaj vizitantoj sed li neniel indikis tion, por ne embarasi ilin.

Li komprenis ke ili ne volas ke li faru demandojn al ili, do li faris neniun komenton dum la gvidis ilin al la tendo de Glinda.

Gracie riverencante la Sorcxisto kondukis la tri vizitantojn antaux Glindan la Bonan.

Cxapitro 21: La Tri Adeptoj