Tip Faras Kukurbokapon

En la Lando de la Gilikuloj, cxe la Nordo de la Lando Oz, logxis junulo nomita Tip. Lia nomo estis pli granda, cxar maljuna Mombi ofte deklaris ke lia plena nomo estas Tipetarius; sed oni ja ne diris tiom longan vorton kiam plene suficxis "Tip".

La knabo tute ne memoris siajn gepatrojn, cxar kiam li estis tre juna, oni venigis lin al la maljunulino nomata Mombi por ke sxi prizorgu lin. Sxia famo, mi bedauxre devas diri, ne estis tre bela. Cxar la Gilikula popolo ne malprave suspektis ke sxi prilaboras magion, tial ili hezitis amikigxi kun sxi.

Mombi ne estis, precize, sorcxistino, cxar la Bona Sorcxistino kiu regis tiun parton de la Lando Oz malpermesis la ekziston de aliaj sorcxistinoj en tiu regno. Do la gardistino de Tip, kvankam sxi volegis primajstri magion, komprenis ke estas kontrauxlegxe esti pli ol magiistino, aux nepre ne pli ol Kvazauxfeino.

La maljunulino devigis Tipon alporti lignon el la arbaro, por ke sxi povu varmigi sian bolpoton. Li an- kaux laboris en la maizkamparo, hojante kaj sensxeligante; kaj li mangxigis la porkojn kaj melkis la kvarkornan bovinon pri kiu Mombi speciale fieris.

Sed nepre ne supozu ke li konstante laboris, cxar li opiniis ke tio malsanigus lin. Sendite al la arbaro, Tip ofte grimpadis arbojn por akiri birdovojn, aux amuzis sin cxasante la rapidajn blankajn kuniklojn aux fisxkaptante en la riveretoj per fleksitaj pingloj. Poste li rapideme kolektis brakoplenon da ligno kaj portis gxin al sia hejmo. Kaj kiam li devus laboradi sur la maizkampoj, kie la altaj tigoj kasxis lin tiel ke Mombi ne povis vidi lin, Tip ofte fosadis en la truoj de terratoj, aux, se li emis-kusxis surdorse inter la vicoj de maizo kaj dormetis. Tial, zorgante ne eluzi sian forton, li kreskis tiom forta kaj fortika kiom eblas al knabo.

La kurioza magio de Mombi ofte timigis sxiajn najbarojn, kaj ili kondutis rilate al sxi retireme, tamen respektoplene, pro sxia stranga potenco. Sed Tip senrezerve malamis sxin, kaj li tute ne penis kasxi sian malamon. Anstatauxe, li kelkfoje montris malpli da respekto al la maljunulino ol decis, cxar sxi ja estis lia prizorgantino.

Trovigxis kukurboj en la maizkampoj de Mombi, ili kusxis ore rugxaj inter la vicoj de verdaj tigoj; kaj ili estis plantitaj kaj zorgitaj por ke la kvarkorna bovino mangxu ilin dum la vintro. Sed unu tagon, kiam la maizo estis fintrancxita kaj stakigita, kaj Tip portadis la kukurbojn al la bovinejo, li ekpensis fari "Fantom-Lanternon" per kiu li povus provi timigi la maljunulinon.

Do li trovis belan, grandan kukurbon - belan, orangx-rugan - kaj komencis per trancxilo cxizi gxin. Per la pinto de la trancxilo li faris du rondajn okulojn, triangulan nazon, kaj busxon formitan kiel nova luno. La vizagxo, kiam kompletigita, ja ne estis vere bela; sed gxi ridetis tiom grande kaj largxe, kaj estis tiom gxojesprima, ke ecx Tip ridis dum li admire rigardis sian verkon.

La infano ne havis kunludantojn, do li ne sciis ke knaboj ofte malplenigas la internon de kukurbo por fari "fantom-lanternon", kaj en la liberigitan spacon metas flamantan kandelon por pli timaspektigi la vizagxon; sed li mem elpensis ideon kiu sxajnis egale bona. Li decidis fari formon de viro, kiu portos tiun kukurban kapon, kaj starigi gxin en loko kie maljuna Mombi renkontos gxin vizagx-al-vizagxe.

"Kaj tiam," diris Tip al si, ridante, "sxi krios pli lauxte ol la bruna porkino kiam mi tiras la voston, kaj temos pro timo pli ol ecx la mia pasintajare kiam mi suferis pro febro!"

Li havis multan tempon por la tasko, cxar Mombi jam foriris al vilagxo-sxi diris ke por acxeti mangxajxojn- kaj tiu veturo dauxros almenaux du tagojn.

Do li prenis sian hakilon al la arbaro, kaj decidis pri kelkaj fortikaj, rektaj junaj arboj, kiujn li dehakis kaj de kiuj li fortrancxis la brancxetojn kaj foliojn. El ili li faros la brakojn, kaj krurojn, kaj piedojn de la konstruota viro. Por la korpo li detrancxis dikan sxelon de granda arbo, kaj per multa laboro cxizis el gxi cilindron proksimume gxustadimensian, kaj kunpinglis la randojn per lignaj kejloj. Poste, plezuroplene fajfante dum sia laborado, li zorgoplene artikigis la membrojn kaj ligis ilin al la korpo per kejloj cxizitaj per lia trancxilo.

Kiam la tasko estis jam finita, komencis mallumigxi, kaj Tip memoris ke necesas melki la bovinon kaj mangxigi la porkojn. Do li prenis sian lignan viron kaj portis gxin al la domo kun si.

Dum la vespero, en la fajrolumo en la kuirejo, Tip zorgoplene rondigis la randojn de la artikoj kaj glatigis la malglatajxojn laux neta, eksperta maniero. Poste li starigis la figuron kontraux la muron kaj admiris gxin. Gxi sxajnis rimarkinde alta, ecx kiel plenkreska viro; sed laux la vidpunkto de knabeto, tio estis bona, kaj Tip tute ne lamentis la altecon de sia kreajxo.


Tip starigis la figuron kaj admiris gxin.

La sekvan matenon, kiam li rerigardis sian verkon, Tip vidis ke li forgesis fari kolon por la pupo, per kiu li povos ligi la kukurban kapon al la korpo. Do li reiris al la arbaro, kiu ne estis malproksima, kaj hakis el arbo plurajn lignajn pecojn per kiuj li kompletigos sian verkon. Reveninte, li ligis transversan pecon al la supro de la korpo, kaj faris truon en la mezo por rekte teni la kolon. La ligna peco kiu utiligxos kiel kolo estis ankaux pintigita cxe la supro, kaj kiam cxio estis preta Tip surmetis la kukurban kapon, premante gxin firme sur la kolon, kaj trovis ke gxi bone tauxgas. La kapo estis turnebla unuflanken kaj aliflanken, laux lia volo, kaj la cxarniroj de la brakoj kaj kruroj ebligis ke li poziciigu la pupon lauxdezire.

"Jen," fiere deklaris Tip, "vere tre bona viro, kaj gxi certe timigos Mombacxon tiel ke sxi pluroble kricxos! Sed estus multe pli vivsimile se li havus verajn vestojn."

Ne sxajnis facile trovi vestojn; sed Tip auxdace trasercxis la malnovan kofron en kiu Mombi gardis siajn memorajxojn kaj trezorojn, kaj cxe la plejprofunda fundo li trovis purpuran pantalonon, rugxan cxemizon kaj palrugxan vesxton ornamitan per blankaj makuloj. Ilin li forportis al sia viro kaj kvankam la vestajxoj ne plene tauxgis, li sukcesis gajaspekte vesti la kreajxon. Trikitaj sxtrumpoj apartenantaj al Mombi, kaj trivita paro da liaj propraj sxuoj kompletigis la vestaron de l' viro, kaj Tip tiom gxojis ke li saltete dancadis kaj lauxte ridis knabekstaze.

"Mi devas doni al li nomon!" li kriis. "Tia bona viro nepre devas havi nomon. Mi kredas," li pludiris, post momento da pensado, "ke mi nomos lin 'Jocxjo Kukurbokapo!'"

Cxapitro 2: La Mirinda Vivopulvoro