Tip Faras Eksperimenton pri Magio

Sxajne iom emarasis la malgrandan kaj iom delikataspektan knabon, ke lin nomas "Pacxjo" la alta, malgracia, Kukurbokapa viro, sed por nei tian parencecon li devus fari ankoraux novan longan kaj tedan klarigon; do li eksxangxis la temon per demando: "Cxu vi lacas?"

"Kompreneble ke ne!" respondis la aliulo. "Sed," li pludiris, post pauxzo, "estas tute certe ke mi trivos miajn lignajn artikojn se mi multe pli marsxados."

Tip pensadis, dum ili plumarsxis, ke tio estas vera. Li komencis bedauxri ke li ne pli zorge fortikigis la lignajn membrojn kiam li konstruis ilin. Sed kiel li povintus diveni ke la viro, kiun li faris nur por timigi maljunan Mombin, vivigxos per magia pulvoro en malnova piproskatolo?

Dum ili konsideris tion, ili atingis la randon de arbaro, kaj la knabo sidigxis por ripozi sur malnova segcxevalo kiun lasis tie iu lignohakisto.

"Kial vi ne sidigxas?" li demandis al la Kukurbokapo.

"Cxu tio ne damagxus miajn artikojn?" demandis la aliulo.

"Kompreneble ke ne. Tio ripozigus ilin," deklaris la knabo.

Do Jocxjo provis sidigxi; sed tuj kiam li fleksis siajn artikojn pli ol kutime, ili tute cedis kaj li ekfalis sur la teron tiom brue ke Tip timis ke li estis tute ruinigita.

Li rapide kuris al la viro, surpieden levis lin, rektigis liajn brakojn kaj krurojn, kaj palpis lian kapon por trovi cxu eble gxi fendigxis. Sed Jocxjo sxajne restis sendifekta, kaj Tip diris al li: "Versxajne estos plej bone ke vi restu staranta. Tio sxajnas plej sendangxera."

"Bone, kara Pacxjo, laux via ordono," respondis la ridetanta Jocxjo, kiun tute ne konfuzis la falo.

Tip residigxis. Post kelkaj momentoj la Kukurbokapo demandis: "Sur kio vi sidas?"

"Nu, gxi estas cxevalo," respondis la knabo senatente.

"Kio estas cxevalo?" demandis Jocxjo.

"Cxevalo? Nu, ekzistas du specoj," respondis Tip, ne tute certa kiel klarigi. "Unu speco de cxevalo vivas, kaj havas kvar krurojn kaj kapon kaj voston. Kaj oni rajdas sur gxia dorso."

"Mi komprenas," diris Jocxjo gaje. "Sur tia cxevalo vi sidas nun."

"Tute ne," tuj respondis Tip.

"Sed kial? Gxi havas kvar krurojn, kaj kapon, kaj voston." Tip rigardis la segcxevalon pli atente, kaj trovis ke la Kukurbokapo pravas. La korpo estis farita el arbotrunko, sur kiu cxe unu fino restis vertikala brancxo kiu ja similis voston. Cxe la alia fino estis du grandaj tuberoj kiuj similis okulojn, kaj ero estis elhakita tiel ke restis busxaspekto. Rilate al kruroj, nu kvar rektaj brancxetoj estis dehakitaj el arboj kaj fiksitaj en la korpon, apartigitaj tiel ke la segcxevalo staru firme kiam sxtipo estos metita sur gxin por segigxo.

"Gxi similas al vera cxevalo pli ol mi supozis," diris Tip, provante klarigi. "Sed vera cxevalo estas vivanta, kaj trotas kaj dancetas kaj mangxas avenon; cxi tio estas nur morta cxevalo el ligno, uzata por segi sxtipojn."

"Se gxi estus vivanta, cxu gxi trotus kaj dancetus kaj mangxus avenon?" demandis la Kukurbokapo.

"Eble gxi trotus kaj dancetus; sed gxi ne mangxus avenon," respondis la knabo, kiu ridis pro la ideo. "Sed komprenble gxi ne povus esti vivanta, cxar gxi estas el ligno."

"Ankaux mi," respondis la viro.

Surprizite, Tip rigardis lin.

"Jen, vi pravas!" li kriis. "Kaj la magia pulvoro kiu vivigis vin estas en mia posxo."

Li elprenis la piproskatolon kaj scivoleme rigardis gxin.

"Cxu eble?" diris li, penseme, "cxu eble gxi vivigus la segcxevalon?"

"Se jes," respondis Jocxjo, trankvila cxar sxajne nenio surprizis lin, "mi povus rajdi sur gxia dorso, kaj tial miaj artikoj ne trivigxus."

"Mi provos gxin!" kriis la knabo, salte levante sin. "Sed cxu mi povos memori la vortojn de Mombacxo, kaj kiel sxi tenis la manojn?"

Li pripensis dum minuto, kaj cxar li zorge rigardis, el malantaux la hegxo, cxiun agon de la maljuna magiistino, kaj auxskultis siajn vortojn, li kredis povi precize ripeti kion sxi diris kaj faris.

Do li komencis, sxutante iom da magia Vivopulvoro el la piproskatolo sur la korpon de la segcxevalo. Post tio li levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etendita, kaj diris: "Uxeauxhx!"


La Magia Vivopulvoro.

"Kion tio signifas, kara Pacxjo?" demandis Jack scivoleme.

"Mi ne scias," respondis Tip. Li levis sian dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren kaj diris: "Teauxhx!"

"Kio tio signifas, kara Pacxjo? demandis Jocxjo.

"Gxi signifas ke vi devas silenti!" respondis la knabo, kiun cxagrenis la interrompo dum tiu tre grava momento.

"Mi ja rapide lernas!" rimarkis la Kukurbokapo, kun sia eterna rideto.

Tip nun levis ambaux manojn super sian kapon, kun cxiuj fingroj kaj dikfingroj etenditaj, kaj kriis lauxtvocxe: "Peauxhx!"

Tuj la segcxevalo sin movis, strecxis siajn krurojn, oscedis per sia elhakita busxo, kaj skuis kelkajn pulvorograjnojn de sia dorso. La restinta pulvoro sxajne malaperis en la korpon de la cxevalo.

"Bone!" vokis Jocxjo, dum la knabo surprizite rigardadis. "Vi estas tre lerta sorcxisto, kara Pacxjo!"

Cxapitro 5: La Vekigxo de la Segcxevalo