La Vekigxo de la Segcxevalo

La Segcxevalo, trovinte sin viva, sxajnis ecx pli surprizita ol Tip. Li rulis siajn tuberajn okulojn de flanko al flanko, mire vidante unuafoje la mondon en kiu li nun tiom grave ekzistas. Post tio li provis rigardi sin; sed li ja ne havis kolon flekseblan; do provante vidi sian korpon li ekcirkle kuradis tute sen vidi sin. Liaj kruroj estis rigidaj kaj mallertaj, cxar ili ne havis genuartikojn; kaj baldaux li frapis Jocxjon Kukurbokapon kaj faligis lin sur la muskon kiu apudis la vojon.

Tipon alarmis tiu akcidento, ankaux la persista cxirkauxdancado de la Segcxevalo; do li kriis: "Halt! Haltu do!"

Jocxjo nun jam sukcesis sidigi sin, kaj li tre interesate rigardis la Segcxevalon.

"Mi kredas ke la besto ne povas auxdi vin," li komentis.

"Mi suficxe lauxte krias, cxu ne?" respondis Tip kolere.

"Jes; sed la cxevalo ne havas orelojn," diris la ridetanta Kukurbokapo.

"Tute vere!" kriis Tip, kiu unuafoje rimarkis tion. "Kiel, do, mi haltigu lin?"

Sed tiumomente la Segcxevalo haltigis sin mem, cxar li konkludis ke li ne povos vidi sian korpon. Tamen li vidis Tipon, kaj proksimigxis al la knabo por pli bone rigardi lin.

Vere estis komike, vidi la kreajxon marsxi; cxar gxi kunmovis la dekstrajn krurojn, kaj post tio la maldekstrajn krurojn, kiel marsxas pasxcxevalo; kaj tio flankenmovadis gxian korpon kvazaux lulilon.

Tip ameme frapetis gxian kapon dirante "Bona Cxevalo! Bona Cxevalo!" pacige; kaj la Segcxevalo fordancis por ekzameni per siaj tuberokuloj la figuron de Jocxjo Kukurbokapo.

"Mi devos trovi kaprimenon por li," diris Tip; kaj sercxinte en sia posxo li elprenis volvajxon de forta sxnuro. Malvolvinte gxin, li proksimigxis al la Segcxevalo kaj ligis la sxnuron cxirkaux gxian kolon, kaj poste ligis la alian finon al granda arbo. La Segcxevalo, kiu ne komprenis la agon, retrenpasxis kaj facile rompis la sxnuron; sed gxi tute ne provis forkuri.

"Li estas pli forta ol mi supozis," diris la knabo, "kaj ankaux iom obstina."

"Kial ne fari orelojn por li?" demandis Jocxjo. "Poste vi povos parole ordoni lin."

"Bonega propono!" diris Tip. "Kiel vi elpensis gxin?"

"Mi ne elpensis gxin," respondis la Kukurbokapo; "mi ne bezonis; mi nur diris la plej simplan kaj facilan rimedon."

Do Tip elprenis sian trancxilon kaj cxizis orelojn el la sxelo de malgranda arbo.

"Mi ne tro grandigu ilin," li diris cxizante, "por ne fari azenon el nia cxevalo."

"Kiel vi farus tion?" demandis Jocxjo, kiu estis apud la vojo.

"Nu, cxevalo havas pli grandajn orelojn ol homo; kaj azeno havas pli grandajn orelojn ol cxevalo," klarigis Tip.

"Do, se miaj oreloj estus pli longaj, cxu mi estus cxevalo?" demandis Jocxjo.

"Mia amiko," diris Tip seriozatone, "vi restos nur Kukurbokapo negrave kiom grandaj estos viaj oreloj."

"Ho," respondis Jocxjo, klinante jese sian kapon. "Mi kredas kompreni."

"Se jes, do vi estas vere mirinda," komentis la knabo. "Sed ne estas dangxere ke vi kredas kompreni. Mi opinias ke la oreloj estas nun pretaj. Bonvolu teni la cxevalon dum mi alfiksos ilin."

"Certe, se vi helpos min levigxi," diris Jocxjo.

Do Tip surpieden levis lin, kaj la Kukurbokapo pasxis al la cevalo kaj tenis gxian kapon dum la knabo boris du truojn en gxi per sia trancxiloklingo kaj enmetis la orelojn.

"Ili vere beligas lin," diris Jocxjo admire."Sed tiuj vortoj, parolitaj proksime al la Segcxevalo, la unuaj sonoj kiujn gxi auxdis dum sia tuta vivo, tiom alarmis la beston ke li antauxenkuris kaj faligis Tipon unuflanken kaj Jocxjon aliflanken. Kaj li plukuris antauxen kvazaux timigate de la propraj piedpasxoj.

"Halt!" kriis Tip, levante sin; "halt!, stultulo, halt!!" La Segcxevalo versxajne ne atentus, sed tiumomente gxi pusxis kruron en ratotruon kaj stumblis kapmalsupren al la tero, kie gxi kusxis sur sia dorso, frenezete skuante siajn kvar krurojn en la aero.

Tip kuris al gxi. "Cxu vi ja estas cxevalo?" li kriis. "Kial vi plu kuris kiam mi kriis 'halt!!'?"

"Cxu 'Halt!' signifas ne plu kuri?" demandis la Segcxevalo, surprizite, dum gxi movis siajn okulojn supren por rigardi la knabon.

"Certe," respondis Tip.

"Kaj truo en la tero ankaux signifas ne plu kuri, cxu ne?" demandis la cxevalo.

"Kompreneble; se vi ne transpasxas gxin," diris Tip.

"Vere stranga loko," krietis la besto, kvazaux ne povante kredi. "Kial mi estas cxi tie?"

"Nu, mi vivigis vin," respondis la knabo, "sed tio ne dolorigos vin se vi obeos min."

"Do mi obeos vin," respondis la Segcxevalo humile. "Sed kio okazis al mi antaux momento? Mi tute ne sentas min gxusta, ial."

"Vi estas renversita," klarigis Tip. "Sed nur ne movu tiujn krurojn dum minuto kaj mi restarigos vin."

"En kiom da pozicioj mi povos trovi min? demandis la besto miroplene.

"Pluraj," diris Tip nelonge. "Sed bonvolu ne movi la krurojn."


"Sed nur ne movu tiujn krurojn dum minuto".

La Segcxevalo nun kvietigxis kaj rigidigis siajn krurojn; tiel, Tip, post pluraj provoj, sukcesis restarigi lin.

"Ha, mi sxajnas gxusta, nun," diris la stranga besto, gxemante.

"Orelo rompigxis," Tip deklaris, zorge ekzameninte lin. "Mi devos fari novan."

Li rekondukis la Segcxevalon al la loko kie Jocxjo klopodegas restarigxi, kaj helpinte la Kukurbokapon stari, Tip cxizis novan orelon kaj fiksis gxin en la kapon de la cxevalo.

"Nun," diris li al sia rajdbesto, "atentu kion mi diros. 'Halt!' signifas ne plu kuri. 'Ek!' signifas pasxi antauxen. 'Trot!' signifas kuri kiel eble plej rapide. Cxu vi komprenas."

"Mi kredas ke jes," respondis la cxevalo.

"Bone. Ni cxiuj veturos al la Smeralda Urbo, por vidi Lian Mosxton la Birdotimigilon; kaj Jocxjo Kukurbokapo rajdos sur via dorso, por ne trivi siajn artikojn."

"Ne gxenos min," diris la Segcxevalo. "Kio placxas al vi placxas al mi."

Tip helpis Jocxjon surcxevaligxi. "Tenu firme," li avertis, "por ne fali kaj fendi vian kukurbokapon."

"Terura sorto!" diris Jocxjo tremante. "Kion mi tenu?"

"Nu, tenu liajn orelojn," respondis Tip, post momento da hezito.

"Ne!" protestis la Segcxevalo; "cxar mi ne povos auxdi."

Tio sxajnis prava, do Tip penis elpensi alian rimedon.

"Mi solvos la problemon!" diris li, post pensado. Li eniris la arbaron kaj detrancxis mallongan brancxon de juna, dika arbo. Unu finon li pintigis kaj post tio li boris truon en la dorson de la Segcxevalo, tuj malantaux gxia kapo. Poste li alportis malgrandan rokon de la vojo kaj martelis la stangon firme en la dorson de la besto.

"Cxesu! Cxesu!" kriis la cxevalo. "Vi skuegas min."

"Cxu dolorigas?" demandis la knabo.


"Cxu dolorigas?" demandis la knabo.

"Ne vere doloras," respondis la besto; "sed multe nervozigas min la skuado."

"Nu, mi finis nun," diris Tip kuragxige. "Kaj Jocxjo, nepre firme tenu cxi tiun stangon por ke vi ne falu kaj frakasigxu."

Do Jocxjo firme tenis, kaj Tip diris al la cxevalo: "Ek!"

La obeema besto tuj antauxenpasxis, skuigxante de flanko al flanko dum li levis siajn piedojn de la tero.

Tip marsxis apud la Segcxevalo, tute kontenta pro la nova akompananto. Post nelonge li komencis fajfi.

"Kion signifas tiu sono?" demandis la cxevalo.

"Ne atentu gxin," diris Tip. "Mi nur fajfas, tio signifas ke mi estas kontenta."

"Mi mem fajfus, se mi povus kunmeti miajn lipojn," komentis Jocxjo. "Mi suspektas, kara Pacxjo, ke kelkrilate mi estas tre mankohava."

Post iom longa marsxado, la mallargxa vojo laux kiu ili iradis farigxis largxa strato pavimita per flavaj brikoj. Tip rimarkis ke apud la vojo estas mejlosxtono sur kiu estis skribita:

"NAUX MEJLOJN GXIS LA SMERALDA URBO."

Sed nun komencis mallumigxi, do li decidis kampadi dumnokte apud la vojo kaj rekomenci la marsxadon dum la sekva mateno kiam estos taglumo. Li kondukis la Segcxevalon al herbokovrita altajxo sur kiu kreskis pluraj dikaj arboj, kaj li zorge helpis la Kukurbokapon surterigxi.

"Mi planas kusxigi vin sur la tero, por la nokto," diris la knabo. "Tiel estos plej sendangxere por vi."

"Kion mi faros?" demandis la Segcxevalo.

"Vi povos sendangxere staradi," respondis Tip. "Kaj cxar vi ne povas dormi, vi povos esti gardisto kaj certigi ke neniu proksimigxos por gxeni nin."

Post tio la knabo etendis sin sur la herbaron apud la Kukurbokapo, kaj cxar li estis lacega pro la marsxado, li baldaux profunde dormis.


La knabo etendis sin sur la herbaron.

Cxapitro 6: Jocxjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo