Nikelkovrita Imperiestro

Tip vekigxis post matenigxo, sed la Birdotimigilo jam estis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertaj fingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkaj proksimaj arbustoj. Ilin la knabo mangxis avide, trovante ilin kontentiga matenmangxo, kaj poste la grupeto rekomencis veturi.

Post horo da rajdado ili atingis la supron de monteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumoj kaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de la Imperiestro, levigxintajn super la grupojn de pli modestaj logxejoj.

La Birdotimigilo tre ekscitigxis pro la vidajxo, kaj kriis: "Mi gxojege revidos mian malnovan amikon la Stanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sian popolon pli sukcese ol mi regis la mian!"

"Cxu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj?" demandis la cxevalo.

"Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruigxo de la Sorcxistino; kaj cxar Nocxjo Hakisto havas la plej bonan koron en la tuta mondo mi certas ke li montrigxis bonega kaj kapabla imperiestro."

"Mi kredis ke 'Imperiestro' estas titolo de persono kiu regas imperion," diris Tip, "kaj la Lando de la Palpbrumoj estas nur regneto."

"Ne diru tion al la Stana Lignohakisto!" kriis la Birdotimigilo, tre serioze. "Vi multe ofendus lin. Li estas tre fiera, tute prave, kaj al li placxas titoligxi Imperiestro kaj ne Regxo."

"Nu, ja ne gravas al mi," respondis la knabo.

La Segcxevalo nun trotis antauxen tiom rapide ke la rajdantoj nur malfacile restis sur gxia dorso; do estis malmulta konversacio antaux ol ili haltis apud la sxtupoj de la palaco.

Maljuna Palpbrumo, vestita per argxentosxtofa uniformo, antauxeniris por helpi ilin decxevaligxi. Diris la Birdotimigilo al tiu elegantulo: "Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro."

La viro rigardis de unu al alia de la grupo embarasite, kaj fine respondis: "Domagxe, mi devas peti ke vi atendu. La Imperiestro ne akceptas gastojn cximatene."

"Kial? demandis la Birdotimigilo, maltrankvile. "Mi esperas ke li ne spertis akcidenton."

"Tute ne," respondis la viro. "Sed hodiaux estas la kutima polurtago por Lia Mosxto; kaj gxuste nun Lia Glora Mosxto estas dike kovrita per polurvakso."

"Ha, mi komprenas!" kriis la Birdotimigilo, multe trankviligite. "Mia amiko de cxiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li ecx pli fieras pro sia aspekto."

"Jes ja," diris la viro, gxentile klinante sin. "Nia potenca Imperiestro antauxnelonge nikelkovrigis sin."

"Je Dio!" La Birdotimigilo kriis auxdinte tion. "Se lia sprito egale brilas, kiom blindiga gxi sendube estas! Sed enkonduku nin-Mi certas ke la Imperiestro akceptos nin, ecx malgraux sia aktuala stato."

"La stato de la Imperiestro estas cxiam impona," diris la viro. "Sed mi informos lin pri via alveno, kaj ricevos liajn ordonojn pri vi."

Do la grupo sekvis la serviston en elegantan atendocxambron, kaj la Segcxevalo sekvis ilin malgracie, cxar li tute ne sciis ke cxevalo devus resti ekstere. La veturintoj unue sentis imponegon pro la cxirkauxajxo, kaj ecx la Birdotimigilo sxajnis imponita kiam li ekzamenis la multekostegajn argxentosxtofajn drapojn node ligitajn per etaj argxentaj hakiloj. Sur bela centra tablo estis granda argxenta oleujo, sur kiu estis ricxe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj de la Stana Lignohakisto, Doroteo, la Senkuragxa Leono kaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravurajxo estis pauxsitaj sur la argxenton per flava oro. Sur la muroj pendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigilo sxajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum la granda portreto de la fama Sorcxisto de Oz kiam li transdonis koron al la Stana Lignohakisto kovris preskaux tutan flankon de la cxambro.

Dum la vizitantoj silente admiradis tiujn glorajxojn, ili subite auxdis lauxtan vocxon el la apuda cxambro: "Cxu! Cxu! Cxu! Grandega surprizo!"

La pordo ekmalfermigxis kaj Nocxjo Hakisto kuris inter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta cxirkauxbrakumo kiu multmaniere cxifis lin.


Kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta cxirkauxbrakumo.

"Mia karega amiko! Mia nobla kamarado!" kriis la Stana Lignohakisto, gxoje. "Kiom gxojege mi rerenkontas vin!" Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatan pentritan vizagxon.

Sed, ve! La vizagxo de la Birdotimigilo kaj multaj partoj de lia korpo nun surhavis grandajn vaksmakulojn; cxar la Stana Lignohakisto, fervora saluti sian amikon, plene forgesis la staton de sia tualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpo frotigxintis sur la korpon de lia kamarado.

"Ve!" diris la Birdotimigilo malgxoje. "Kia fusxo!"

"Ne gravas, amiko," respondis la Stana Lignohakisto.

"Mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kaj ili plene repurigos vin."

"Sed cxu tiel mia vestajxo farigxos nur vestigxo?" demandis la Birdotimigilo.

"Tute ne! Sed diru, kiel Via Mosxto venis cxi tien? Kaj kiuj estas viaj akompanantoj?"

La Birdotimigilo tre gxentile konigis al li Tipon kaj Jocxjon Kukurbokapon, kaj cxi tiu sxajne tre interesis la Stanan Lignohakiston.

"Vi estas malmulte fortika, konfesendas," diris la Imperiestro. "Sed vi ja estas nekutima, tial vi indas membrigxi en nia elita grupo."

"Mi dankas Vian Mosxton," diris Jocxjo humile.

"Mi esperas ke vi fartas bone," pludiris la Hakisto.

"Gxuste nun, jes," respondis la Kukurbokapo, gxemante. "Sed mi konstante timas la tagon kiam mi putros."

"Absurde!" diris la Imperiestro-sed amikeme, simpatie. "Mi petegas, ne kovru la sunlumon hodiauxan per la pluvo morgauxa. Cxar antaux ol via kapo putros, vi povos enladskatoligi gxin, kaj tiel konservi gxin por cxiam."

Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakiston videble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestro de la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari virfiguron. Li metale klikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sed plejparte li sxajnis tre lerte konstruita, kaj lian aspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvakso kiu kovris lin de kapo gxis piedoj.

La intensa rigardado de la knabo memorigis al la Stana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspekta tiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lin dum li reiros al siaj privataj cxambroj por ke liaj servistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiam la imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glore brilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro la plibonigita aspekto.

"Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo," diris Nocxjo; "kaj gxi estis des pli bezonata cxar mi iom gratigxis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku cxi tiun gravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Gxi ne nur indikas kie kusxas mia bonega koro, sed kovras tre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorcxisto post kiam li metis tiun valoregan organon en mian bruston per lerta manipulado."

"Cxu li do enmetis vian koron per man'pulio?" demandis la Kukurbokapo, scivoleme.

"Neniel," respondis la Imperiestro, indigne. "Li faris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj mia koro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj."

Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis: "Cxu viaj regatoj estas felicxaj kaj kontentaj, mia kara amiko?"

"Mi ne scias," estis la respondo. "Cxar la knabinoj de Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo."

"Je Dio!" kriis la Stana Lignohakisto. "Kia katastrofo! Certe ili ne plendas pri via sxaga, gracoplena regado?"

"Ne, sed ili diras ke fleksebla Reg-ulo ne estas fidebla regulo," respondis la Birdotimigilo, "kaj tiuj inoj opinias ke viroj suficxe longe regis la landon. Do ili kaptis mian urbon, forsxtelis la juvelojn el la trezorejo, kaj regas laux sia placxo."

"Ve! Kia eksterordinara ideo!" kriis la Imperiestro, kaj sxokita kaj surprizita.

"Kaj mi auxdis kelkajn diri," diris Tip, "ke ili intencas marsxi cxi tien kaj konkeri la kastelon kaj urbon de la Stana Lignohakisto."

"Nu, ni ne lasu al ili suficxan tempon por tio," diris la Imperiestro, rapide; ni tuj iru rekonkeri la Smeraldan Urbon kaj resurtronigi la Birdotimigilon."

"Mi estis certa ke vi helpos min," komentis la Birdotimigilo placxite. "Kiom da soldatoj vi povos provizi?"

"Ni ne bezonas armeon," respondis la Lignohakisto. "Ni kvar, per la helpo de mia brilanta hakilo, suficxas por teruri la korojn de la ribelantinoj."

"Ni kvin," korektis la Kukurbokapo.

"Kvin?" ripetis la Stana Lignohakisto.

"Jes; la Segcxevalo estas kuragxa kaj sentima," respondis Jocxjo, forgesante sian jxusan kverelon kun la kvarpiedulo.

La Stana Lignohakisto cxirkauxrigardis senkomprene, cxar gxis nun la Segcxevalo restis en angulo, starante kviete, kie la Imperiestro ne rimarkis lin. Tip tuj alvokis la strangaspektan beston, kaj gxi proksimigxis tiom mallerte ke gxi preskaux renversis la belan centran tablon kaj la gravuritan oleujon.

"Mi komencas pensi," komentis la Stana Lignohakisto dum li zorge pririgardis la Segcxevalon, "ke konstante estas novaj mirindajxoj! Kiel vivigxis tiu besto?"

"Mi vivigis lin per magia pulvoro," modeste deklaris la knabo, "kaj la Segcxevalo montrigxis tre utila."

"Li helpis nin eskapi de la ribelantinoj," diris la Birdotimigilo.

"Do nepre ni devas akcepti lin kiel kamaradon," deklaris la imperiestro. "Vivanta Segcxevalo klare estas novajxo, kaj certe estos studinda. Cxu li havas sciojn?"

"Nu, mi ne povas pretendi multan vivosperton," la Segcxevalo diris por si mem, "sed sxajnas ke mi tre rapide lernas, kaj ofte mi pensas ke mi scias pli ol la apudstarantoj."

"Povas esti ke jes," diris la imperiestro, "cxar sperto ne cxiam donas sagxon. Sed tempo mankas gxuste nun, do ni rapide preparu nian Veturon."

La imperiestro alvokis sian Mosxtan Altan Kancelieron kaj instrukciis lin pri kiel regi la regnon dum lia foresto. Intertempe oni dispartigis la Birdotimigilon kaj zorge lavis la pentritan sakon kiu servis kiel lia kapo, kaj reenmetis la cerbon unue donitan al li de la granda Sorcxisto. Liajn vestojn ankaux purigis kaj gladis la Imperiaj Tajloroj, kaj oni poluris kaj realkudris lian kronon, cxar la Stana Lignohakisto insistis ke li ne formetu tiun signon de regxeco.


Oni dispartigis kaj zorge lavis la Birdotimigilon.

La Birdotimigilo nun aspektis tre respektinda. Kvankam li tute ne estis vantema, li multe placxis al si kaj fiere tenis sin dum li marsxis. Dum oni faris tion, Tip riparis la lignajn membrojn de Jocxjo Kukurbokapo, kaj faris ilin pli fortaj ol antauxe, kaj li ankaux inspektis la Segcxevalon por certigi ke li bone funkcias. Kaj frue dum la sekva mateno ili komencis la reiron al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakisto portis sur sia sxultro brilantan hakilon kaj kondukis la aliajn, dum la Kukurbokapo rajdis sur la Segcxevalo kaj Tip kaj la Birdotimigilo marsxis ambauxflanke por certigi ke li ne falos nek estos damagxita.

Cxapitro 12: S-ro M.P. Sxancel-Insekto P.E.