S-ro M.P. Sxancel-Insekto P.E.

Nu, Generalo Zingibra-kiu, memoru, komandis la Revolucian Armeon -tre malkvietigxis pro la eskapo de la Birdotimigilo for de la Smeralda Armeo. Sxi timis, ne senkauxze, ke se Lia Mosxto kaj la Stana Lignohakisto kunigxos, ekzistos dangxero por sxi kaj sxia tuta armeo; cxar la popolo de Oz ankoraux ne forgesis la agojn de tiuj famaj herooj, kiuj sukcesis dum tiom da mirigaj aventuroj.

Do Zingibra tuj sendis komunikajxon al maljuna Mombi, kaj promesis al sxi grandan pagon se sxi venos helpi la Revolucian Armeon.

Mombi furiozis pro la petolo farita de Tip kaj ankaux pro lia eskapo kaj lia sxtelo de la valorega Vivopulvoro; do ne necesis multe urgxi sxin veturi al la Smeralda Urbo por helpi Zingibran venki la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, la novaj amikoj de Tip.

Tuj kiam Mombi atingis la regxan palacon sxi trovis, per sia sekreta magio, ke la aventurantoj komencas sian Veturon al la Smeralda Urbo; do sxi fermis sin en malgrandan cxambron alte en turo kaj sxlosis la pordon dum sxi uzis siajn magiajn artojn por malebligi la revenon de la Birdotimigilo kaj de liaj akompanantoj.

Pro tio la Stana Lignohakisto baldaux haltis kaj diris: "Io tre kurioza okazis. Mi parkere konas cxiun pasxon de cxi tiu vojo, sed iel ni perdigxis."

"Tute neeble!" protestis la Birdotimigilo. "Kial, mia kara amiko, vi kredas ke ni perdigxis?"

"Nu, jen antaux ni granda kampo de sunfloroj-kaj mi neniam antauxe vidis cxi tiun kampon, ne dum mia tuta vivo."

Kiam li diris tion ili cxirkauxrigardis kaj trovis ke ilin ja cxirkauxas kampo de altaj tigoj, kaj cxe la supro de cxiu tigo estis giganta sunfloro. Kaj la floroj ne nur preskaux blindigis per siaj helegaj koloroj rugxa kaj ora, cxiu floro rapidege cxirkauxturnigxadis sur sia tigo kvazaux eta ventmuelilo, tute konfuzante la okulojn de la rigardantoj kaj mistifikante ilin tiel ke ili ne sciis kien turni la kapon.

"Sorcxajxo!" kriis Tip.

Dum ili pauxzis, hezitante kaj mirante, la Stana Lignohakisto senpacience kriis kaj antauxeniris svingante sian hakilon por dehaki la tigojn. Sed nun la sunfloroj ekcxesis rapide cxirkauxturnigxadi, kaj la veturantoj klare vidis la vizagxon de knabino en la centro de cxiu floro. Tiuj belaj vizagxoj rigardis la mirantan grupon kun mokaj ridetoj, kaj koruse gaje ekridis pro la cxagrenigxo kiun ili kauxzis.


La belaj vizagxoj rigardis la mirantan grupon kun mokaj ridetoj.

"Haltu! Haltu!" kriis Tip, ekprenante la brakon de la Stana Lignohakisto; "ili vivas, ili estas knabinoj!"

Tiumomente la floroj rekomencis turnigxadi, kaj la vizagxoj komencis malaperadi kaj ne estis plu videblaj en la rapida cxirkauxturnigxado.

La Stana Lignohakisto faligis sian hakilon kaj sidigxis sur la teron.

"Estus senkore, dehaki tiujn belulinojn," diris li, malgaje. "Tamen mi ne scias alian rimedon, por ke ni povu pluiri."

"Al mi ili aspektis strange similaj al la vizagxoj de la Revolucia Armeo," diris la Birdotimigilo penseme. "Sed mi ne povas kompreni kiel la knabinoj sekvis nin cxi tien tiom rapide."

"Mi kredas ke cxi tio estas magiajxo," diris Tip certeme, "kaj ke iu trompas nin. Mi scias ke Mombacxo faris tiajxojn antaux nun. Versxajne gxi estas nur iluzio, kaj tute ne estas sunfloroj tie."

"Do ni fermu niajn okulojn kaj antauxenpasxu," proponis la Lignohakisto.

"Pardonu," respondis la Birdotimigilo. "Miaj pentritaj okuloj ne povas fermigxi. Vi mem havas stanajn palpebrojn, sed ne supozu ke cxiu el ni konstruigxis kiel vi."

"Kaj la okuloj de la Segcxevalo estas tro plenaj por fermigxi, cxar ili estas tub-eroj," diris Jocxjo, klinante sin por ekzameni ilin.

"Tamen nepre necesas rapidi antauxen," ordonis Tip, "kaj ni sekvos vin kaj tiel ni klopodos eskapi. Miaj okuloj jam tiom blindigxis ke mi preskaux ne povas vidi."

Do la Kukurbokapo rajdis kuragxe antauxen, kaj Tip tenis la stumpan voston de la Segcxevalo kaj sekvis kun fermitaj okuloj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estis lastaj, kaj antaux ol ili kuris multajn metrojn gxojoplena krio de Jocxjo anoncis ke la vojo antaux ili nun estas neokupata.

Ili cxiuj pauxzis por retrenrigardi, sed neniu spuro restis de la kampo de sunfloroj.

Pli felicxe ili nun veturadis; sed maljuna Mombi tiom sxangxis la aspekton de la pejzagxo ke ili nepre perdigxus se la Birdotimigilo ne decidus direkti ilin laux la suno. Cxar neniom da sorcxado povus sxangxi la pozicion de la suno, do gxi estis fidinda gvidilo.

Tamen aliaj problemoj kusxis antaux ili. La Segcxevalo pasxis en kuniklotruon kaj falis surteren. La Kukurbokapo jxetigxis enaeren, kaj lia historio versxajne cxesus je tiu preciza momento se la Stana Lignohakisto ne lerte kaptus la kukurbon dum gxi falis kaj savis gxin.

La Stana Lignohakisto lerte kaptis la kukurbon.

Tip rapide refiksis gxin al la kolo kaj restarigis Jocxjon. Sed la Segcxevalo ne egalbone fartis. Cxar kiam ili tiris lian kruron el la kuniklotruo montrigxis ke gxi estis rompita kaj estis anstatauxigenda aux riparenda antaux ol li povus denove pasxi.

"Severa problemo," diris la Stana Lignohakisto. "Se trovigxus arboj proksime, mi povus rapide fari alian kruron por tiu besto. Sed mi vidas ecx ne arbuston, tute nenion."

"Nek trovigxas bariloj nek domoj en cxi parto de la Lando Oz," diris la Birdotimigilo, malgxoje.

"Do kion ni faru?" demandis la knabo.

"Mi supozas ke mi devos funkciigi mian cerbon," respondis Lia Mosxta Birdotimigilo. "Cxar spertoj instruis al mi ke mi povas fari kion ajn, se mi nur suficxe zorge pripensas la metodon."

"Ni cxiuj pensu," diris Tip; "eble ni elpensos metodon ripari la Segcxevalon."

Do ili sidis vice sur la herbaro kaj komencis pensi, dum la Segcxevalo okupis sin per scivola rigardado al sia rompita kruro.

"Cxu doloras?" demandis la Stana Lignohakisto per milda, simpatiplena vocxo.

"Neniom," respondis la Segcxevalo. "Sed vundigxis mia fiero pro la trovo ke mia anatomio estas tiom malfortika."

Dum iom da tempo la grupeto plu pensadis silente. Baldaux la Stana Lignohakisto levis sian kapon kaj transrigardis la kampojn.

"Kia ulo nun venas?" li demandis miroplene.

La aliaj sekvis la direkton de lia rigardo kaj vidis ke venas io pli eksterordinara ol ili iam antauxe vidis. Gxi antauxeniris rapide kaj senbrue sur la mola herbaro kaj post kelkaj minutoj gxi staris antaux la aventurantoj kaj rigardadis ilin tiom mire kiom ili miris pro gxi.

La Birdotimigilo cxiam estis trankvila. "Bonan matenon!" li diris, gxentile.

La fremdulo forprenis sian cxapelon elegante, malalten klinis sin, kaj respondis: "Bonan matenon al vi cxiuj. Mi esperas ke vi, kungregigxinte, gxuas eksterordinaran bonfarton.


La fremdulo forprenis sian cxapelon elegante.

Permesu ke mi montru al vi mian karton."

Post tiu gxentilega parolo gxi etendis malgrandan karton al la Birdotimigilo, kiu akceptis gxin, plurfoje turnis gxin, kaj transdonis gxin al Tipo, skuetante sian kapon.

La knabo lauxtlegis:

"S-RO M.P. SXANCEL-INSEKTO P.E."

"Je Dio!" krietis la Kukurbokapo, rigardante iom intense.

"Eksterordinare!" diris la Stana Lignohakisto.

La okuloj de Tip rondigxis kaj li miregis, kaj la Segcxevalo gxemis kaj forturnis sian kapon.

"Cxu vi vere estas Sxancel-Insekto?" demandis la Birdotimigilo.

"Tute certe, Sinjoro!" respondis la fremdulo, bruske. "Cxu mia nomo ne trovigxas sur la karto?"

"Gxi ja estas tie," diris la Birdotimigilo. "Sed bonvolu, kion signifas 'M. P.'?"

"M. P. signifas Multe Pligrandigita," respondis la Sxancel-Insekto, fiere.

"Ho, mi komprenas." La Birdotimigilo rigardis la fremdulon kritikeme. "Kaj cxu vi estas vere Multe Pligrandigita?"

"Sinjoro," diris la Sxancel-Insekto, "klare vi estas inteligenta kaj sagaca persono. Cxu ne estas evidente al vi ke mi estas plurmiloble pli granda ol cxiu alia sxancel-insekto kiun vi gxis nun vidis? Sekve estas plene evidente ke mi estas Multe Pligrandigita, kaj vi tute ne povas pravigi dubon pri tio."

"Pardonu min," respondis la Birdotimigilo. "Mia cerbo iomete konfuzigxis kiam oni lastafoje lavis min. Cxu estus maldece ankaux demandi kion signifas la 'P. E.' cxe la fino de via nomo?"

"Tiuj literoj indikas mian diplomon," respondis la Sxancel-Insekto, kompateme ridetante. "Mi precizigos. Ili signifas ke mi estas Plene Edukita."

"Ho!" diris la Birdotimigilo, multe pli trankviligita.

Tip ankoraux ne cxesis miroplene rigardadi tiun novulon. Li vidis grandan, rondan, insektaspektan korpon sur du maldikaj kruroj cxe kies fino estis delikataj piedoj-la piedfingroj estis iom suprenturnitaj. La korpo de la Sxancel-Insekto estis iom plata, kaj laux kion li povis vidi, gxi estis brilete malhelbruna dorse, dum la antauxo surhavis helbrunajn kaj blankajn striojn, kiuj kuntusxigxis cxe la randoj. Gxiaj brakoj estis egale maldikaj kiel la kruroj, kaj sur iom longa kolo sidis gxia kapo-ne malsimila al homa kapo, krom ke gxia nazo finigxis per bukla anteno, "sentilo", kaj gxiaj oreloj cxe sia supro portis antenojn kiuj ornamis la flankojn de gxia kapo kvazaux du etaj buklaj plektajxoj. Estas agnoskende ke la rondaj, nigraj okuloj estis iom sxvelaspektaj; sed la esprimo sur la vizagxo de la Sxancel-Insekto tute ne estis malplacxa.

Rilate al vestoj: la insekto surportis malhelbluan hirundovostan jakon kun flava silka interna tegajxo kaj floro en la butontruo; vesxton el blanka tiko etendita strikte trans la largxan korpon; kuloton el flavbruna plusxo, kun orkoloraj bukoj cxe la genuoj; kaj, supre de gxia malgranda kapo, estis gaje poziciigita alta silka cxapelo.

Starante etendita antaux niaj mirantaj amikoj la Sxancel-Insekto aspektis egale alta kiel la Stana Lignohakisto; kaj certe neniu insekto en la tuta Lando Oz iam antauxe estis tiom giganta.

"Mi agnoskas," diris la Birdotimigilo, "ke via abrupta alveno surprizis min, kaj sendube ankaux miajn akompanantojn. Mi tamen esperas ke tio ne cxagrenas vin. Ni versxajne kutimigxos al vi dum la forpaso de tempo."

"Bonvolu nepre ne pardonpeti," respondis la Sxancel-Insekto, sincere. "Multe plezurigas min surprizi homojn; cxar certe mi ne estas el la sama klaso kiel ordinaraj insektoj kaj mi meritas kaj la scivolemon kaj la admiron de miaj renkontatoj."

"Tute prave," akordis Lia Mosxto.

"Se vi permesos sidigi min en via auxgusta grupo," pludiris la fremdulo, "mi volonte rakontos mian historion, por ke vi povu pli bone kompreni mian nekutiman-cxu mi rajtas diri 'rimarkindan'?-aspekton?"

"Diru kion ajn vi volas," respondis la Stana Lignohakisto, bruske.

Do la Sxancel-Insekto sidis sur la herbaro, antaux la grupeto de vagantoj, kaj rakontis al ili cxi tiel:

Cxapitro 13: Multe Pligrandigita Rakonto