Multe Pligrandigita Rakonto

"Mi devas honeste agnoski jam je la komenco de mia rakonto ke mi naskigxis ordinara Sxancel-Insekto," komencis la besto, malkasxe kaj amikeme. "Cxar mi neniun alian kutimon konis, mi marsxis per miaj brakoj kaj ne nur per miaj kruroj, kaj mi rampadis sub la randoj de sxtonoj aux kasxadis min inter la radikoj de herboj, celante nenion pli ol trovi kelkaj insektojn malpli grandajn ol mi por mangxi ilin.

"La malvarmaj noktoj rigidigis kaj senmovigis min, cxar mi ne surportis vestojn, sed cxiumatene la varmaj sunradioj donis al mi novan vivon kaj revigligis min. Acxa ekzistado estis tio, sed memoru ke tia estas la normala ekzisto de Sxancel-Insektoj, kaj ankaux de multaj aliaj bestetoj logxantaj sur la tero.

"Sed la Destino decidis doni al mi, kvankam humila mi estis, multe pli grandan sorton! Unu tagon mi rampis proksime al kampara lernejo, kaj la monotona zuma sono de la studentoj en gxi ekscitis min, do mi auxdacis eniri kaj rampi laux libera spaco inter du traboj gxis mi atingis la finon, kie, antaux kameno kun ardantaj cindroj, sidis la instruisto cxe sia tablo.

"Neniu rimarkis min, nur etan Sxancel-Insekton, kaj kiam mi trovis ke la kameno estas ecx pli varma kaj komforta ol la sunlumo, mi decidis establi mian estontan hejmon apud gxi. Do mi trovis cxarman neston inter du brikoj kaj kasxis min en gxi dum multaj, multaj monatoj.

"Profesoro Cxionsciul estas, sendube, la plej fama klerulo en la Lando Oz, kaj post kelkaj tagoj mi komencis auxskultadi la lekciojn kaj prelegojn kiujn li faris por siaj lernantoj. Neniu el ili estis pli atentema ol la humila, ne rimarkita Sxancel-Insekto, kaj tiel mi akiris sciaron kiu, laux mia propra agnosko, estas vere mirinda. Tial mi skribis 'P. E.'-Plene Edukita-sur mian karton; cxar plej fierigas min ke la mondo ne posedas alian Sxancel-Insekton kun ecx dekono da miaj propraj kulturo kaj erudicio."

"Vi prave fieras," diris la Birdotimigilo. "Edukigxo estas prifierinda. Mi mem estas edukita. La cerbaro donita al mi de la Granda Sorcxisto estas, laux miaj amikoj, nesuperebla."

"Tamen," interrompis la Stana Lignohakisto, "bona koro estas, laux mia opinio, multe pli dezirinda ol edukigxo aux cerbo."

"Laux mi," diris la Segcxevalo, "bona kruro estas pli dezirinda ol ambaux."

"Cxu semoj estas speco de cerbo?" demandis la Kukurbokapo, abrupte.

"Silentu!" ordonis Tip, severe.

"Jes, kara Pacxjo," respondis obeeme Jocxjo.

La Sxancel-Insekto auxskultis pacience-ecx respekteme-tiujn komentojn, kaj poste plu rakontis:

"Certe mi logxis dum tri plenaj jaroj en tiu izola lerneja kameno," diris li, "soife trinkante el la cxiamflua fonto de kristala scio kusxanta antaux mi."

"Vera poeto," komentis la Birdotimigilo, aprobe skuetante sian kapon.

"Sed unu tagon," pludiris la Insekto, "mirinda cirkonstanco okazis, sxangxante mian ekziston mem kaj portante min al mia aktuala apogeo de grandeco. La Profesoro trovis min dum mi rampadis trans la kamenon, kaj antaux ol mi povis eskapi, li kaptis min per siaj dik- kaj antaux-fingroj.

"'Karaj infanoj,' diris li, 'mi kaptis Sxancel-Insekton - tre maloftan, interesan specimenon. Cxu iu el vi scias kio estas Sxancel-Insekto?'"

"'Ne,'" koruse kriis la studentaro.

"'Do,' diris la Profesoro, "'mi elprenos mian faman lupeaparaton kaj jxetos la insekton sur ekranon en Multe Pligrandigita formo, por ke vi cxiuj zorge studu gxian nekutiman strukturon kaj ekkonu gxiajn kutimojn kaj vivmanieron.'

"Dirinte tion, li prenis el sxranko vere kuriozan ilon, kaj antaux ol mi komprenis kio okazas, mi trovis min jxetita sur ekranon en Multe Pligrandigita formo-tute tia kia vi nun vidas min.

"La studentoj ekstaris sur siaj segxoj kaj pusxis la kapon antauxen por pli bone vidi min, kaj du knabinetoj saltis sur la breton de malfermita fenestro kie ili povis pli klare vidi.


La studentoj ekstaris sur siaj segxoj.

"'Jen!' kriis la Profesoro, lauxtavocxe, 'cxi tiu Multe Pligrandigita Sxancel-Insekto, unu el la plej kuriozaj ekzistantaj insektoj!'

"Cxar mi estis Plene Edukita, kaj sciis kion devas fari kulturoplena sinjoro, mi tiam ekstaris kaj metis mian manon sur mian bruston, kaj tre gxentile klinis min. Mia neatendita ago sendube alarmis ilin, cxar unu el la knabinetoj starantaj sur la fenestrobreto ekkriis kaj dorsenfalis el la fenestro, kuntirante sian akompanantinon dum sxi falis.

"La Profesoro kriis terurite kaj kuris tra la pordon por trovi cxu la kompatindulinoj estis damagxitaj de la falo. La studentaro sekvis lin kaoze, kaj mi trovis min sola en la lernejcxambro, ankoraux en Multe Pligrandigita formo kaj libera fari kion ajn mi volas.

"Tuj mi ekkonsciis ke jen bonega oportuno por eskapi. Mi fieris pri mia grandeco, kaj mi komprenis ke nun mi povos sendangxere veturi tra la tuta mondo, kaj mia superkulturo faros min inda kunlaboranto de la plej erudicia persono kiun mi renkontos.

"Do, dum la Profesoro levis la knabinetojn - kiuj estis timoplenaj sed ne damagxitaj-de la tero, kaj la studentoj amasigxis cxirkaux ilin, mi trankvile marsxis el la lernejo, cxirkauxiris angulon, kaj eskapis nerimarkite al arbareto proksima."

"Mirinde!" kriis la Kukurbokapo, admirante.

"Jes, vere," akordis la Sxancel-Insekto. "Mi ankoraux gratulas min pro mia eskapo dum mi estis Plene Pligrandigita; cxar ecx mia eksternatura sciego malmulte utilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto."

"Mi antaux nun ne sciis," diris Tip, rigardante la Sxancel-Insekton dubkompreneme, "ke insektoj surportas vestojn."

"En la naturo, ne," respondis la fremdulo. "Sed dum mia vagado mi bonsorte savis morteminacitan nauxafoje vivantan tajloron-vi versxajne jam scias ke tajloroj, same kiel katoj, vivas nauxfoje. Li estis treege dankema, cxar se li perdus tiun nauxan vivon li tute finigxus; do li forte petis doni al mi cxi tiun lauxmodan vestaron kiun mi nun surhavas. Gxi bonege tauxgas al mi, cxu ne?" kaj la Sxancel-Insekto ekstaris kaj turnis sin malrapide, por ke ili povu zorge rigardi lin.

"Nepre bona tajloro," diris la Birdotimigilo, iom envie.

"Nu, certe bonkora tajloro," komentis Nocxjo Hakisto.

"Sed kien vi celis, kiam vi renkontis nin?" Tip demandis la Sxancel-Insekton.

"Nenien, precize," gxi respondis. "Kvankam mi intencas baldaux viziti la Smeraldan Urbon kaj arangxi serion de lekcioj al speciale elektitaj auxskultantoj pri la 'Avantagxoj de Multpligrandigxo'."

"Ni iras cele la Smeraldan Urbon nun," diris la Stana Lignohakisto; "do, se vi deziras, ni volonte akceptos vin kiel nian akompananton."

La Sxancel-Insekto riverencis tre gracie.

"Multe plezurigos min," diris li, "akcepti vian afablan inviton; cxar nenie en la Lando Oz mi povus renkonti alian grupon egale amikeman."

"Jes, prave," agnoskis la Kukurbokapo. "Ni estas tiom amikemaj kiom musxoj kaj mielo."

"Sed-pardonu min se mi sxajnas demandema - cxu vi ne cxiuj estas iom-ahem! iom nekutimaj?" demandis la Sxancel-Insekto, rigardante de unu al alia kun malkasxa scivolemo.

"Ne pli ol vi," respondis la Birdotimigilo. "Cxio en la vivo estas nekutima gxis kiam oni kutimigxas al gxi."

"Kia nekutima filozofio!" krietis la Sxancel-Insekto, admire.

"Jes, mia cerbo bone funkcias hodiaux," agnoskis la Birdotimigilo, fiere.

"Nu, se vi suficxe ripozis kaj refresxigxis, ni fleksu niajn genuojn pasxe al la Smeralda Urbo," proponis la pligrandigito.

"Ne eble," diris Tip. "La Segcxevalo havas rompitan kruron, do li ne povas fleksi genuon. Kaj ne trovigxas ligno el kiu fari novan kruron. Kaj ni ne povas lasi la cxevalon cxi tie cxar la artikoj de la Kukurbokapo estas tro rigidaj kaj li devas rajdi."

"Kia misfortuno!" kriis la Sxancel-Insekto. Li tre zorge rigardis la grupon kaj diris: "Se la Kukurbokapo rajdos, kial ne uzu kruron lian por fari kruron por la cxevalo kiu portos lin? Lauxaspekte, ambaux estas el ligno."

"Nu, jen vera lerteco!" diris la Birdotimigilo, aprobe. "Estas malfacile kompreni kial mia cerbo ne elpensis tion antaux longe! Ek, kara Nocxjo, kaj fiksu la kruron de la Kukurbokapo al la Segcxevalo."

Al Jocxjo ne multe placxis tiu propono; sed li akceptis ke lian kruron detrancxu la Stana Lignohakisto kaj ke gxi estu cxizita por utiligo kiel la maldekstra kruro de la Segcxevalo. Ankaux al la Segcxevalo ne tre placxis la operacio; li grumblis multe pri la "bucxado"-tiel li nomis gxin-kaj poste li deklaris ke la nova kruro estas hontajxo por respektinda Segcxevalo.

"Bonvolu pli zorge paroli," diris la Kukurbokapo, akre. "Bonvolu memori ke mian kruron vi kondamnas."

"Mi ne povas forgesi," kolere respondis la Segcxevalo, "cxar gxi estas egale misfarita kiel cxiu alia parto via."

"Misfarita! Mi, misfarita!" kriis Jocxjo kolerege. "Vi ne rajtas nomi min misfarita!"

"Vi estas egale absurde konstruita kiel saltpupeto," rikanis la cxevalo, rulante siajn tuberajn okulojn malice. "Ecx via kapo ne estas fiksita, kaj neniam oni scias cxu vi rigardas antauxen aux retren!"

"Amikoj, mi petegas, ne kverelu!" pledis la Stana Lignohakisto, maltrankvile. "Efektive, al neniu el ni mankas kritikindajxo; do ni toleru la mankojn unu de la alia."

"Bonega propono," diris la Sxancel-Insekto, aprobe. "Certe vi havas tre bonan koron, mia metala amiko."

"Jes ja," respondis Nocxjo, tre placxita. "Mia koro estas vere mia plej bona parto. Sed ni komencu nian Veturon."

Ili sidigis la Kukurbokapon sur la Segcxevalon, kaj ligis lin al la cxevalo per sxnuro, tiel ke li ne povos forfali.

Poste, kondukate de la Segcxevalo, ili cxiuj komencis marsxi al la Smeralda Urbo.

Cxapitro 14: Maljuna Mombi Sorcxas