En la Nesto de la Monedoj

"Cxi tiu," diris la Gumpo, kies vocxo estis grinca, tute ne proporcia al la dimensio de gxia granda korpo, "estas la plej eksterordinara sperto iam spertita de mi. Mia plejfresxa klara memoro estas ke mi marsxadis tra la arbaro kaj auxdis lauxtan bruon. Versxajne io mortigis min tiam, kaj tio certe devus esti mia finigxo. Tamen, jen mi denove viva, kun kvar grandegaj flugiloj kaj korpo kiu, mi auxdacas deklari, larmigus pro honto cxiun respektindan beston aux birdon. Kion cxio cxi signifas? Cxu mi estas Gumpo, aux cxu mi estas monstro?" La besto, parolante, skuetis sian mentonbarbon tre komike.

"Vi estas nur Ajxo," respondis Tip, "kun la kapo de Gumpo. Kaj ni faris vin kaj vivigis vin por ke vi portu nin tra la aero kien ajn ni volos flugi."

"Tute bone!" diris la Ajxo. "Cxar mi ne estas Gumpo, mi ne povas posedi la fieron aux sendependan spiriton de Gumpo. Do mi farigxu senproteste via servisto. Nur kontentigas min ke sxajne mi ne estas tre fortika, do mi versxajne ne longe vivos sklave."

"Ne diru tion, mi petegas!" kriis la Stana Lignohakisto, kies simpatiegan koron malfelicxigis tiu sengxoja parolo. "Cxu vi malbone fartas hodiaux?"

"Nu, pri tio," respondis la Gumpo, "cxar mi nur hodiaux komencis ekzisti, mi ne povas taksi cxu aux ne mi bone fartas." Kaj gxi skuis sian balavoston mediteme.

"Nu, nu!" diris la Birdotimigilo, afable. "Strebu esti pli gaja kaj akceptu la vivon kia vi spertas gxin. Ni estos kompatemaj mastroj, kaj ni strebos kiel eble plej plezurigi vian ekziston. Cxu vi akceptas porti nin tra la aero kien ajn ni volos?"

"Certe," respondis la Gumpo. "Mi multe preferas navigi tra la aero. Cxar se mi veturus sur la tero kaj renkontus samspecanon, mi plenplene embarasigxus!"

"Mi komprenas tion," diris la Stana Lignohakisto, simpatie.

"Tamen," pludiris la Ajxo, "kiam mi zorge ekzamenas vin, miaj mastroj, lauxaspekte neniu el vi estas pli artisme konstruita ol mi."

"Aspekto povas trompi," diris la Sxancel-Insekto serioze. "Mi estas kaj Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita."

"Cxu?" murmuris la Gumpo, neimponite.

"Kaj oni opinias mian cerbon rimarkinde malofta specimeno," diris la Birdotimigilo, fiere.

"Tio mirigas min!" komentis la Gumpo.

"Kvankam mi konsistas el stano," diris la Lignohakisto, "mi posedas koron kiu estas la plej varma kaj admirinda koro en la tuta mondo."

"Plezurigas min auxdi tion," respondis la Gumpo, tusetante.

"Mia rideto," diris Jocxjo Kukurbokapo, "meritas vian plenan atenton. Gxi estas senvaria."

"Semper idem," klarigis la Sxancel-Insekto, pompe; kaj la Gumpo turnis sin por rigardi lin.

"Kaj mi," deklaris la Segcxevalo, plenigante iom gxenan pauxzon, "estas rimarkinda nur cxar mi farigxis tia."

"Mi vere fieras ricevi tiom neordinarajn mastrojn," diris la Gumpo, per tono ne tre serioza. "Se mi povus akiri tiom intiman komprenon pri mi, mi pli ol kontentigxus."

"Iam vi kapablos," komentis la Birdotimigilo. "'Koni sin'" estas malfacila lertajxo, kaj ni, viaj pliagxuloj, bezonis monatojn por perfektigi gxin. Sed nun," li diris, "ni surigxu kaj komencu nian veturon."

"Kien ni iru?" demandis Tip, dum li grimpis al sidloko sur la sofoj kaj helpis la Kukurbokapon sekvi.

"En la Suda Lando regas vere cxarma Regxino nomata Glinda la Bona, kaj mi certas ke sxi volonte gastigos nin," diris la Birdotimigilo, mallerte enirante la Ajxon. "Ni veturu al sxi kaj petu sxian konsilon."

"Tre lerta plano," deklaris Nocxjo Hakisto, helplevante la Sxancel-Insekton kaj post tio jxetante la Segcxevalon sur la malantauxan parton de la kusenkovritaj segxoj. "Mi konas Glindan la Bonan, kaj mi kredas ke sxi montrigxos tre helpema amikino."

"Cxu ni pretas?" demandis la knabo.

"Jes," anoncis la Stana Lignohakisto, sidigante sin apud la Birdotimigilo.

"Do," diris Tip, parolante al la Gumpo, "bonvolu flugigi nin Suden; kaj ne iru pli alten ol necesos por maltrafi la domojn kaj arbojn, cxar mi kapturnigxas pro la alto."

"Bone," respondis la Gumpo, mallonge.

Gxi skuis siajn kvar flugilegojn kaj levigxis nerapide en la aeron; kaj post tio, nia grupeto de aventurantoj krocxis sin al la dorsoj kaj flankoj de la sofoj kaj la Gumpo turnis sin Suden kaj forflugis rapide kaj majeste.


La Gumpo turnis sin Suden kaj forflugis rapide kaj majeste.

"La pejzagxo vidata el cxi tiu alto estas belega," komentis la edukita Sxancel-Insekto, dum ili veturadis.

"Malatentu la pejzagxon," diris la Birdotimigilo. "Firme krocxu vin, por ne fali. La Ajxo tre timige skuigxas."

"Baldaux noktigxos," diris Tip, vidante ke la suno kusxas malalte sur la horizonto. "Eble ni pli bone agintus atendante gxis la mateno. Cxu la Gumpo povos flugi dumnokte?"

"Ankaux mi demandas al mi tion," respondis la Gumpo mallauxtavocxe. "Cxio cxi estas nova sperto por mi. Dum la antauxa vivo mi havis krurojn por porti min rapide trans la teron. Sed nun sxajnas ke miaj kruroj dormas."

"Ili ja dormas," diris Tip. "Ni ne vivigis ilin."

"Vi devas flugi," klarigis la Birdotimigilo, "ne marsxi."

"Ni povas mem marsxi," diris la Sxancel-Insekto.

"Mi komencas kompreni kion vi postulas de mi," komentis la Gumpo. "Do mi penos kiel eble plej placxi vin," kaj li pluflugis silente dum kelka tempo.

Baldaux Jocxjo Kukurbokapo malkvietigxis. "Cxu veturi tra la aero putrigas kukurbojn?" li diris.

"Nur se vi senzorge faligos vian kapon sur la teron," respondis la Sxancel-Insekto. "Se tio okazos, via kapo ne plu estos ku-kurbo, gxi estos ku-plato."

"Cxu mi ne petis vin ne plu fari tiajn stultajn sxercojn?" diris Tip, severe rigardante la Segcxevalon.

"Jes, kaj tre multajn mi ne faris," respondis la insekto. "Sed ekzistas oportunoj por multegaj bonegaj vortludoj en nia lingvo, kaj edukita persono kia mi ne povas rezisti la tenton esprimi ilin."

"Homoj pli- kaj malpli-edukitaj trovis tiujn vortludojn antaux tre longe," diris Tip.

"Cxu vi estas certa?" demandis la Sxancel-Insekto, alarmite.

"Mi estas plene certa," respondis la knabo. "Edukita Sxancel-Insekto eble estas novajxo, sed la eduko ricevita de Sxancel-Insekto estas malnovega, se mi rajtas jugxi laux viaj ekzemploj."

Sxajne tre impresis la insekton tiu komento, kaj dum kelka tempo li mildigite silentadis.

La Segcxevalo, iom movinte sin, vidis sur la kusenoj la piproskatolon kiun Tip apudenjxetintis, kaj komencis ekzameni gxin.

"Forjxetu gxin," diris la knabo; "gxi estas tute malplena nun, ne utilas konservi gxin."

"Cxu vere malplena?" demandis la Birdotimigilo, interesate rigardante en la skatolon.

"Jes," respondis Tip. "Mi elsxutis cxiun grajnon de la pulvoro."

"Do la skatolo havas du malsuprajxojn," anoncis la Birdotimigilo, cxar la malsuprajxo interne de la skatolo estas almenaux du centimetrojn pli alta ol la malsuprajxo de la ekstero de la skatolo."

"Mi vidu," diris la Stana Lignohakisto, prenante la skatolon de sia amiko. "Jes," li deklaris, rigardinte gxin, "gxi nepre havas falsan malsuprajxon. Kial?"

"Cxu vi ne povos dispecigi gxin kaj trovi la kialon?" demandis Tip, nun tre interesata de la mistero.

"Nu, jes; eblas malsxrauxbi la eksteran malsuprajxon," diris la Stana Lignohakisto. "Miaj fingroj estas iom rigidaj, bonvolu mem provi."

Li transdonis la piproskatolon al Tip, kiu tre facile malsxrauxbis la malsupran parton de la skatolo. En la malsupra kavajxo estis tri argxentaj piloloj, kun zorge faldita paperfolieto kusxanta sub ili.

Tiun paperfolieton la knabo malfaldis, zorgante ne elsxuti la pilolojn, kaj trovis pluraj liniojn klare skribitajn per rugxa inko.

"Lauxtlegu gxin," diris la Birdotimigilo, do Tip legis tion:

"LA FAMAJ DEZIRPILOLOJ DE D-RO NIKIDIKO.
"Instrukcioj: Englutu unu pilolon; kalkulu per duoj gxis deksep; esprimu Deziron.-La Deziro tuj plenumigxos.
AVERTO: Gardu en Seka Senluma Loko."

"Jes, vere," respondis Tip, tre serioze. "Tiuj piloloj povos esti tre utilaj al ni. Cxu Mombacxo sciis ke ili estas en la malsupra parto de la piproskatolo? Mi memoras ke sxi diris ke sxi akiris la Vivopulvoron de tiu sama Nikidiko."

"Certe li estas potenca Sorcxisto!" krietis la Stana Lignohakisto; "kaj cxar la pulvoro sukcesis, ni povas fidi la pilolojn."

"Sed kiel," demandis la Birdotimigilo, "oni povas kalkuli gxis dek sep per duoj? Deksep estas malpara numero."

"Vi pravas," respondis Tip, tre malgxojigita. "Tute ne eblas kalkuli gxis dek sep per duoj."

"Sekve la piloloj tute ne utilas al ni," ploris la Kukurbokapo; "kaj tiu fakto tre malplezurigas min. Cxar mi intencis peti ke mia kapo neniam putru."

"Absurde!" diris la Birdotimigilo, akre. "Se ni ja povus uzi la pilolojn, ni petus multe pli gravajn aferojn."

"Mi ne konas ion pli gravan," protestis kompatinda Jocxjo. "Se vi ambaux cxiumomente riskus putri, vi komprenus mian timon."

"Nu mi," diris la Stana Lignohakisto, "cxiumaniere kunsentas kun vi. Sed cxar ni ne povas kalkuli gxis dek sep per duoj, nur kunsenton vi akiros de mi."

Jam mallumigxis, kaj la veturantoj trovis super si nuboplenan cxielon, tra kiun ne povis penetri la radioj de la luno.

La Gumpo pluflugadis sencxese, kaj ial la grandega sofokorpo skuigxis pli kaj pli kapskue cxiun horon.

La Sxancel-Insekto deklaris sin marmalsana; kaj Tip ankaux estis pala kaj iom malsana. Sed la aliaj firmtenis la dorsojn de la sofoj kaj sxajne ne gxenis ilin la skuigxo, kondicxe ke ili ne elskuigxos.

Pli kaj pli nigrigxis la nokto, kaj plu kaj plu rapidis la Gumpo tra la nigra cxielo. La veturantoj ecx ne povis vidi unu la alian, kaj subprema silento kusxigxis sur ilin.

Post longe, Tip, kiu profunde pensadis, parolis. "Kiel ni scios ke ni atingis la palacon de Glinda la Bona?" li demandis.

"La vojo al la palaco de Glinda estas tre longa," respondis la Stana Lignohakisto; "mi lauxiris gxin."

"Sed kiel ni scios la rapidon de la Gumpo?" persistis la knabo. "Ni tute nenion povas vidi sur la tero, kaj antaux la matenigxo ni eble estos longe preter nia celo."

"Vi plene pravas," la Birdotimigilo respondis, iom malkviete. "Sed mi ne scias kiel ni povus halti gxuste nun; cxar ni eble surterigxus en rivero, aux sur la pinto de spajro; kaj tio estus katastrofa."

Do ili lasis la Gumpon pluflugadi, per regula skuado de siaj flugilegoj, kaj atendis pacience la matenigxon.

Kiam venis la mateno, la timoj de Tip montrigxis bone bazitaj. Cxar kiam eklumis la grizaj krespukostrietoj, ili malsuprenrigardis trans la flankojn de la sofoj kaj trovis grandajn ebenajxojn sur kiuj estis strangaj vilagxoj, kie la domoj, anstataux kupolformaj-kiel cxie en la Lando Oz-havis deklivajn tegmentojn kiuj pintigxis en la mezo. Strangaspektaj bestoj ankaux movigxadis sur la nekovritaj ebenajxoj, kaj la lando estis nefamiliara kaj por la Stana Lignohakisto kaj por la Birdotimigilo, kiuj jam antauxe vizitis la regnon de Glinda la Bona kaj bone konis gxin.

"Ni perdigxis!" diris la Birdotimigilo, malgxoje. "Klare la Gumpo portis nin tute el la Lando Oz kaj trans la sablajn dezertojn kaj en tiun mondacxon pri kiu rakontis Doroteo."

"Ni devas retreniri," krietis la Stana Lignohakisto, tre serioze. "Ni devas retreniri kiel eble plej baldaux!"

"Turnu vin!" kriis Tip al la Gumpo. "Turnu rapidege!"

"Se mi faros tion, mi renversigxos," respondis la Gumpo. "Mi ne kutimigxis al flugado, kaj estos plej bone ke mi surterigxu ie. Tie mi povos turni min kaj rekomenci."

Gxuste tie, tamen, sxajne ne estis tauxga haltejo. Ili transflugis vilagxon tiom grandan ke la Sxancel-Insekto insistis ke gxi estas urbo; kaj ili atingis altan montaron kun multaj profundaj valoj kaj krutaj deklivoj.

"Nun ni povas halti," diris la knabo, trovante ke ili estas tre proksimaj al la montosuproj. Li turnis sin al la Gumpo kaj ordonis: "Haltu sur la unua ebena loko kiun vi vidos!"

"Jes, bone," respondis la Gumpo, kaj mallevigxis sur ebenan roktavolon kiu staris inter du deklivoj.

Cxar li estis nesperta pri tiaj agoj, la Gumpo mistaksis sian rapidecon; kaj anstataux ekhalti sur la ebena roko li maltrafis gxin, estante duonon de sia largxo for de la ebenajxo, tiel ke ambaux dekstraj flugiloj rompigxis pro la akra rando de la roko, kaj la Gumpo falis dauxre renversigxante kaj rerenversigxante suben, flanke de la deklivajxo.

Niaj amikoj firmtenis la sofojn lauxeble, sed kiam la Gumpo trafis eletendigxantan rokon, gxi ekhaltis- renversite-kaj cxiuj tuj elfalis.


Cxiuj tuj elfalis.

Bonsxance ili falis nur kelkajn metrojn; cxar sub ili estis giganta nesto, konstruita de grego de Monedoj en kava rokobreto; sekve neniu el ili - ecx ne la Kukurbokapo - estis damagxita pro la falo. Cxar Jocxjo trovis sian valoregan kapon kusxanta sur la mola brusto de la Birdotimigilo, kiu estis bonega kuseno; kaj Tip falis sur amason da folioj kaj paperajxoj, kaj tio neebligis damagxon al li. La Sxancel-Insekto trovis sian kapon batita kontraux la Segcxevalon, sed tio ne pli ol nur dummomente gxenetis lin.

La Stana Lignohakisto estis unuamomente multe alarmita; sed trovinte ke li eskapis sen ecx grateto sur sia bela nikelkovrajxo, li tuj refarigxis lauxkutime gaja kaj turnis sin por paroli al siaj kamaradoj.

"Nia Veturo finigxis iom subite," diris li; "kaj ni ne prave kulpigus nian amikon la Gumpon pri nia akcidento, cxar li agis laux sia plejpovo, en malfacila cirkonstanco. Sed kiel ni eskapos el cxi tiu nesto? Mi devas lasi ke iu kun pli bona cerbo ol la mia informu pri tio."

Nun li rigardis al la Birdotimigilo, kiu rampis al la rando de la nesto kaj transrigardis. Sub ili estis kruta klifo kelkcent metrojn alta. Super ili estis ebena klifo interrompita nur de la rokpinto de kiu ankoraux pendis la rompita sofokorpo de la Gumpo. Ja vere sxajne ne estis eblo eskapi, kaj kiam ili ekkomprenis sian senesperan staton, la grupeto de aventurantoj cedis al perplekseco.

"Ecx malpli favora karcero ol la palaco," malgaje komentis la Sxancel-Insekto.

"Kial ni ne restis tie?" gxemis Jocxjo. "Mi suspektas ke la montaero damagxas kukurbojn."

"Nu, damagxos kiam revenos la Monedoj," grumblis la Segcxevalo, kiu kusxadis sur sia dorso, skuante siajn krurojn pro vana strebado resurpiedigxi. "Monedoj amegas mangxi kukurbojn."

"Cxu vi kredas ke la birdoj venos cxi tien?" demandis Jocxjo, alarmite.

"Kompreneble ke jes," diris Tip. "Ni estas en ilia nesto. Kaj certe ili estas plurcent," li diris, "cxar rimarku kiom da ajxoj ili jam alportis cxi tien!"

Prave; la nesto estis duone plena de tre kurioza kolekto da malgrandajxoj kiuj tute ne utilus al la birdoj, sed kiujn la sxtelemaj Monedoj sxtelis dum multaj jaroj el la hejmoj de homoj. Kaj cxar la nesto estis sekura, kasxita kie neniu homo povus atingi gxin, tiuj perdajxoj neniam reakirigxos.

La Sxancel-Insekto, sercxante inter la rubajxoj-cxar la Monedoj sxtelis senvalorajxojn kiel ankaux valorajxojn- frapis per sia piedo belan diamantan kolcxenon. Gxin tiom admiris la Stana Lignohakisto ke la Sxancel-Insekto donacis gxin al li, farante gracian prelegeton, kaj la Stana Lignohakisto cxirkauxkoligis gxin tre fiere, tre gxojante kiam la grandaj diamantoj brilis pro la sunradioj.


La Sxancel-Insekto frapis per sia piedo belan diamantan kolcxenon.

Sed nun ili auxdis lauxtan grakadon kaj batadon de flugiloj, kaj dum la sono proksimigxis Tip kriis: "Venas la Monedoj! Kaj se ili trovos nin cxi tie ili certe mortigos nin pro sia kolero."

"Mi anticipis tion!" gxemis la Kukurbokapo. "Venis mia fino!"

"Kaj ankaux la mia!" diris la Sxancel-Insekto; "cxar Monedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso!"

La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tuj decidis savi la grupanojn kiujn eble damagxus la koleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kapon de Jocxjo kaj kusxu kun gxi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Sxancel-Insekto kusxigxu apud Tip. Nocxjo Hakisto, kiu sciis pro jamaj spertoj precize kion fari, dispecigis la tutan Birdotimigilon (sed ne la kapon) kaj dissxutis la pajlon super Tipon kaj la Sxancel-Insekton, tute kovrante iliajn korpojn.

Tio estis jxus nur farita kiam la grego da Monedoj atingis ilin. Rimarkinte la entrudigxintojn en la nesto la birdoj flugis al ili kolerege kricxante.

Cxapitro 19: La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko