La Stana Lignohakisto Desxiras Rozon

La Armeo de Glinda la Bona aspektis grandioza kaj impona kiam gxi grupigxis je la matenigxo antaux la pordego de la palaco. La uniformoj de la soldatinoj estis belaj kaj gajkoloraj, kaj iliaj argxentopintaj lancoj estis brilantaj, la longaj teniloj estis inkrustitaj per perlamoto. La oficistinoj portis akrajn, brilantajn glavojn, kaj sxildojn kovritajn per pavoplumoj; vere sxajnis ke neniu malamiko iel povus venki tiel gloran armeon.

La Sorcxistino estis portata en bela palankeno, kiu similis al la korpo de kalesxo, kun pordoj kaj fenestroj kun silkaj kurtenoj; sed anstataux radoj, kiujn havas kalesxo, la palankeno restis sur du longaj, horizontalaj stangoj, kiujn portis la sxultroj de dekdu servistinoj.

La Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj decidis veturi en la Gumpo, por tiel povi egale rapidi kiel la Armeo. Do, tuj kiam Glinda komencis kaj dum la regxina bando ludis inspiran muzikon kaj sxiaj soldatinoj formarsxis, niaj amikoj sursofigxis kaj sekvis. La Gumpo malrapide flugadis tuj super la palankeno en kiu veturis la Sorcxistino.

"Atentu," diris la Stana Lignohakisto al la Birdotimigilo, kiu sin klinis trans la flankon por rigardi la Armeon sub si, "ne falu."

"Ne gravus," komentis la edukita Sxancel-Insekto. "Li ne povos rompigxi, cxar li cxiam falos sur sian mono-litan naturon."

"Mi ordonis ke vi..." komencis Tip, riprocxavocxe.

"Jes ja!" diris la Sxancel-Insekto, tuje, "pardonu min. Mi strebos subpremi mian vortludemon."

"Vi devos sukcesi pri tio," deklaris la knabo, "se vi volas plu akompani nin."

"Ve! Min plorigus apartigxi de vi post tiom da tempo!" murmuris la Insekto, emocie, do Tip forlasis la temon.

La Armeo plumarsxadis senpauxze, sed kiam noktigxis ili ankoraux ne atingis la murojn de la Smeralda Urbo. Tamen, per la malforta lumo de la nova luno, la soldatinoj de Glinda cxirkauxis la urbon kaj starigis siajn skarlatajn silkajn tendojn sur la verda herbaro. La tendo de la Sorcxistino estis pli granda ol la aliaj, kaj konsistis el pure blanka silko, kaj super gxi flirtadis skarlataj flagoj. Oni starigis tendon ankaux por la Birdotimigilo kaj liaj amikoj; kaj post tiuj preparoj, laux militistaj precizo kaj rapido, la Armeo eniris siajn tendojn por ripozi.

Multe miregis Regxino Zingibra la postan matenon kiam sxiaj soldatinoj alkuris por informi sxin pri la grandega Armeo cxirkauxanta ilin. Sxi tuj grimpis la sxtupojn de alta turo de la regxa palaco kaj cxiudirekte vidis standardojn flirtantajn, kaj la granda blanka tendo de Glinda staris rekte antaux la pordoj.

"Nepre ni venkigxos!" kriis Zingibra, malespere; "cxar kiel povos niaj trikiloj superi la longajn lancojn kaj timigajn glavojn de niaj malamikinoj?"

"Estos plej bone," diris knabino, "ke ni cedu kiel eble plej rapide, por ke ni ne vundigxu."

"Tute ne," respondis Zingibra, pli kuragxe. "La malamikinoj plu estas ekster la muroj, do ni penu akiri pli da tempo per intertraktado kun ili. Iru kun pacflago al Glinda kaj demandu al sxi kial sxi auxdacis invadi mian regnon, kaj kion sxi postulas."

Do la knabino trairis la pordegon, portante blankan standardon por indiki ke sxi celas pacon, kaj iris al la tendo de Glinda. "Diru al via Regxino," diris la Sorcxistino al la knabino, "ke sxi transdonu al mi maljunan Mombin kiel kaptitinon. Se sxi faros tion, mi ne plu gxenos sxin."

Nu, kiam la Regxino ricevis tiun komunikon gxi tre cxagrenis sxin, cxar Mombi estis sxia cxefa konsilistino, kaj Zingibra multe timis la maljunulinacxon. Sed sxi alvokis Mombin, kaj raportis al sxi kion diris Glinda.

"Mi antauxvidas dangxeron por ni cxiuj," murmuris la maljuna magiulino, rigardinte en magian spegulon kiun sxi portis en posxo. "Sed eble ni tamen sukcesos eskapi per trompo, ecx kvankam tiu Sorcxistino opinias sin tre lerta."

"Cxu ne estus pli sendangxere ke mi transdonu vin al sxi?" demandis Zingibra, nervoze.

"Per tio vi perdus la tronon de la Smeralda Urbo!" respondis la magiulino, emfaze. "Sed se vi permesos ke mi agu laux mia volo, mi facile savos kaj vin kaj min"

"Do agu lauxvole," respondis Zingibra, "cxar estas tre aristokratece esti Regxino, kaj mi ne volas devi reiri al mia hejmo kaj ordigi litojn kaj lavi telerojn por mia patrino."

Do Mombi alvokis Jxelean Konfitajxon kaj faris certan magian riton kiun sxi konis. La rezulto de la sorcxo estis ke Jxelea ekaspektis tute kiel Mombi, kaj la maljuna magiulino eksimiligxis al la knabino tiom precize, ke sxajnis neeble ke iu povus rekoni la trompon.

"Nun," diris maljuna Mombi al la Regxino, "viaj soldatinoj transdonu cxi tiun knabinon al Glinda. Sxi kredos havi la veran Mombin do sxi reiros tuj al sia propra lando en la Sudo."

Do Jxelea, lamanta kvazaux maljunulino, estis kondukita tra la urbopordegoj al Glinda.

"Jen la persono kiun vi postulis," diris unu el la gardistinoj, "kaj nia Regxino nun petas ke vi foriru, laux via promeso, kaj ne plu gxenu nin."

"Tion mi nepre faros," respondis Glinda, tre placxita; "se vere cxi tiu estas la gxusta persono, same kiel sxi aspektas."

"Certe sxi estas maljuna Mombi," diris la gardistino, kiu kredis diri la veron; kaj la soldatoj de Zingibra reiris tra la urbaj pordoj.

La Sorcxistino tuj vokis la Birdotimigilon kaj liajn amikojn al sia tendo, kaj komencis demandadi al la lauxsupoza Mombi pri la perdita knabino Ozma. Sed Jxelea tute nenion sciis pri tiu temo, kaj baldaux sxi tiom nervozigxis pro la demandado ke sxi komencis plori, kio multe surprizis Glindan.

"Jen stulta trompajxo!" diris la Sorcxistino, kaj sxiaj okuloj brilegis kolere. "Cxi tiu ne estas Mombi, estas alia persono kiu pro sorcxo aspektas kiel sxi! Diru al mi," sxi ordonis, turnigxinte al la tremanta knabino, "vian veran nomon!"

Tion Jxelea ne kuragxis diri, cxar sxin minacis mortigi la magiulino se sxi konfesos la frauxdon. Sed Glinda, kvankam dolcxa kaj bela, komprenis magion multe pli bone ol cxiu alia persono en la Lando Oz. Do per kelkaj potencaj vortoj kaj stranga gesto, sxi rapide transformis la knabinon kaj redonis al sxi sxian veran formon, kaj samtempe maljuna Mombi, tre malproksime en la palaco de Zingibra, subite reakiris siajn proprajn malrektan formon kaj aspektacxon.

"Nu, sxi estas Jxelea Konfitajx!" kriis la Birdotimigilo, rekonante ke la knabino estas malnova amikino lia.

"Nia interpretistino!" diris la Kukurbokapo, placxe ridetante.

Glinda devigis Jxelean rakonti pri la trompo farita de maljuna Mombi, kaj sxi ankaux petis protekton de Glinda, kion la Sorcxistino volonte promesis. Sed nun Glinda vere koleregis, kaj sendis komunikon al Zingibra ke la frauxdo konigxis kaj ke sxi devas transdoni la veran Mombin, cxar se ne, sxi suferos pro neelporteblaj konsekvencoj. Zingibra anticipis tiun komunikon, cxar la sxorcxistino bone komprenis, kiam sxi rericevis sian naturan formon, ke Glinda eltrovis la trompon. Sed la fia maljunulino jam elpensis novan trompon, kaj devigis Zingibran promesi plenumi gxin. Do la Regxino diris al la heroldino de Glinda: "Diru al via estrino ke mi tute ne trovas Mombin. Sed Glinda povos eniri la urbon kaj mem sercxi la maljunulinon. Sxi ankaux povas kunvenigi siajn amikojn, se sxi volas. Sed se sxi ne trovos Mombin antaux ol la suno subiros, la Sorcxistino devos promesi foriri pace kaj ne plu gxeni nin."

Glinda akceptis la proponon, cxar sxi bone sciis ke Mombi estas ie en la urbo. Do Zingibra malfermigis la pordegojn de la urbo, kaj Glinda enmarsxis, sekvate de kompanio de sxiaj soldatinoj, kaj poste sekvis la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, dum Jocxjo Kukurbokapo rajdis sur la Segcxevalo, kaj la Edukita, Multe Pligrandigita Sxancel-Insekto digne marsxis malantaux ili. Tip marsxis apud la Sorcxistino, cxar Glinda ekamis la knabon multe.

Kompreneble Mombi tute ne intencis trovigxi de Glinda; do, dum sxiaj malamikoj marsxadis laux la strato, la magiulino transformis sin en rugxan rozon kreskantan sur arbusto en la gxardeno de la palaco. Lerta plano, trompo kian ne suspektis Glinda. Do pluraj valoregaj horoj perdigxis per vana sercxado je Mombi.

Kiam proksimigxis la sunsubiro la Sorcxistino komprenis ke sxin venkis la supera malico de la tre agxa magiulino; do sxi ordonis al siaj sekvantinoj marsxi el la urbo retren al siaj tendoj.

Gxuste tiam sercxadis la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj en la gxardeno de la palaco, kaj senespere ili turnis sin por obei la ordonon de Glinda. Sed antaux ol foriri el la gxardeno, la Stana Lignohakisto, kiu amis florojn, sxance rimarkis grandan rugxan rozon kreskantan sur arbusto; do li desxiris la floron kaj fiksis gxin en la stanan butontruon de sia stana brusto.


La Stana Lignohakisto desxiras la rozon.

Dum li faris tion, li kredis auxdi mallauxtan gxemon el la rozo; sed li tute ne atentis tiun sonon, kaj tiel Mombi estis portata el la urbo en la tendaron de Glinda kaj tute neniu suspektis ke ilia sercxo tiel sukcesis.

Cxapitro 22: La Transformigxo de Maljuna Mombi