Princino Ozma de Oz

"Mi kaptis vin, kaj estas senutile plu barakti," diris Glinda, per sia mola, dolcxa vocxo. "Kusxu senmove dum momento, ripozetu, poste mi reportos vin al mia tendo."

"Kial vi sercxas min?" demandis Mombi, ankoraux apenaux kapabla klare paroli pro manko de spiro. "Kion mi faris kontraux vi, kial vi persekutas min?"

"Nenion vi faris kontraux mi," respondis la milda Sorcxistino; "sed mi suspektas ke vi faris plurajn fiagojn; kaj se mi trovos ke vi vere misuzis vian magiscion, mi punos vin severe."

"Mi defias vin!" raspis la maljunulinacxo. "Vi ne auxdacus damagxi min!"

Gxuste tiam la Gumpo alflugis ilin kaj starigxis sur la dezertan sablon apud Glinda. Niaj amikoj gxojis trovi ke Mombi fine estas kaptita, kaj post rapida interkonsiligxo ili decidis ke cxiuj reiru en la Gumpo al la tendaro. Do ili enjxetis la Segcxevalon, kaj poste Glinda, ankoraux tenante finon de la ora fadeno kiu estis cxirkaux la kolo de Mombi, devigis la kaptitinon grimpi sur la sofojn. La aliaj nun sekvis, kaj Tip ordonis al la Gumpo reiri.

La Veturo farigxis sengxene, Mombi sidis sur sia loko malgxoj- kaj sever-miene, cxar la maljunulinacxo estis tute senhelpa dum restis la magia fadeno cxirkaux sxia kolo. La Armeo salutis la revenon de Glinda per lauxtaj bonvenigaj krioj, kaj la grupo de amikoj rekunigxis baldaux en la regxina tendo, kiun oni zorge riparis dum ilia foresto.

"Nun," diris la Sorcxistino al Mombi, "mi volas ke vi diru al ni kial la Mirinda Sorcxisto de Oz vizitis vin trifoje, kaj kio okazis al la infano Ozma, kiu kuriozege malaperis."

La magiulino rigardis Glindan defie, kaj neniun vorton parolis.

"Respondu!" kriis la Sorcxistino.

Sed ankoraux Mombi silentis.

"Eble sxi ne scias," komentis Jocxjo.

"Bonvolu silenti," diris Tip. "Vi eble fusxos cxion pro via stulteco."

"Jes, kara Pacxjo!" respondis la Kukurbokapo, humile.

"Plezurege mi estas Sxancel-Insekto!" murmuris la Multe Pligrandigita Insekto, mallauxte. "Oni ne povas atendi fluon de sagxeco el kukurbo."

"Nu," diris la Birdotimigilo, "kiel ni paroligos Mombin? Se sxi ne informos nin pri kion ni volas scii, estos tute senutila sxia kaptigxo."

"Eble ni provu amon," proponis la Stana Lignohakisto. "Mi auxdis ke amo povas venki kiun ajn, ne grave kiom malbelan."

Auxdinte tion la magiulino turnis sin por firigardi lin tiom acxe ke la Stana Lignohakisto humiligite retiris sin.

Glinda zorge konsideradis kion fari; nun sxi sin turnis al Mombi kaj diris:

"Nenion vi gajnos, mi certigas vin, per tia defiado. Cxar mi firme intencas scii la veron pri la knabino Ozma, kaj se vi ne diros al mi cxion kion vi scias, mi certe mortigos vin."

"Ho, ne! Ne faru tion!" kriis la Stana Lignohakisto. "Estus fie mortigi iun ajn-ecx maljunan Mombin."

"Estas nur minaco," respondis Glinda. "Mi ne mortigos Mombin, cxar sxi preferos diri al mi la veron."

"Ha, mi komprenas," diris la stanulo, multe trankviligita.

"Se mi diros al vi kion ajn vi volas scii," diris Mombi, parolante tiom subite ke sxi tremigis ilin cxiujn. "Kion vi faros al mi poste?"

"Se vi faros tion," respondis Glinda, "mi nur postulos ke vi trinku potencan fluajxon kiu forgesigos en vi la tutan magion kiun vi lernis."

"Sed mi farigxus senhelpa maljunulino!"

"Sed vi vivus," diris la Kukurbokapo, konsole.

"Nepre silentu!" diris Tip, nervoze.

"Mi penos," respondis Jocxjo; "sed vi agnoskas ke vivi estas bone."

"Precipe se oni estas Plene Edukita," diris la Sxancel-Insekto, aprobe skuante sian kapon.

"Elektu," Glinda diris al maljuna Mombi, "inter morto se vi plu silentos, kaj perdo de via magikapablo se vi diros al mi la veron. Mi opinias ke vi preferos vivi."

Mombi malkviete rigardis la Sorcxistinon, kaj vidis ke sxi plene seriozas kaj ne toleros trompon. Do sxi respondis, malrapide: "Mi respondos viajn demandojn."

"Tion mi supozis," diris Glinda agrablatone. "Vi sagxe elektis, mi certigas vin."

Sxi gestis al unu el siaj Kapitaninoj, kiu portis al sxi belan oran kesteton. El gxi la Sorcxistino tiris grandegan blankan perlon, ligitan al maldika cxeno kiun sxi metis cxirkaux sian kolon tiel ke la perlo restis sur sxia brusto, tuj super la koro.

"Nun," diris sxi, "mia unua demando: Kial la Sorcxisto trifoje vizitis vin?"

"Cxar mi rifuzis viziti lin," respondis Mombi.

"Tio ne estas respondo," diris Glinda, severe. "Diru al mi la veron."

"Nu," respondis Mombi, rigardante malsupren, "li vizitis min por lerni la recepton kiun mi uzas por biskvitoj."

"Rigardu!" ordonis la Sorcxistino.

Mombi obeis.

"Kiukolora estas mia perlo?" diris Glinda.

"Gxi-gxi estas nigra!" respondis la maljuna magiulino, mirante.

"Do vi mensogis al mi!" kriis Glinda, kolere. "Nur kiam vi diros la veron restos mia magia perlo pure blanka."

Mombi nun komprenis ke estas senutile peni trompi la Sorcxistinon; do sxi diris, intertempe sulkigante la frunton pro sia venkigxo: "La Sorcxisto portis al mi la knabineton Ozma, kiu tiutempe estis nur bebo, kaj petis min kasxi la infanon."

"Tion mi supozis," deklaris Glinda, trankvile. "Kion li donis al vi pro via helpo?"

"Mi instruis al mi cxiujn siajn magiajxojn. Kelkaj estis auxtentikaj, kaj kelkaj estis frauxdaj; sed mi fidelis al mia promeso."

"Kion vi faris pri la knabino?" demandis Glinda; kaj je tiu demando cxiu antauxen klinis sin por atente auxskulti la respondon.

"Mi sorcxis sxin," respondis Mombi.

"Kiel?"

"Mi transformis sxin kaj faris el sxi-el sxi-"

"Kion el sxi?" demandis Glinda, kiam la magiulino hezitis.

"Knabon," diris Mombi, malaltavocxe.

"Knabon!" ehxis cxiu vocxo; kaj, cxar ili sciis ke tiu maljunulino prizorgis Tipon ekde lia bebeco, cxiuj okuloj turnigxis al kie staras la knabo.

"Jes," diris la maljuna magiulino, jese skuante sian kapon; "jen Princino Ozma-la infano portita al mi de la Sorcxisto kiu sxtelis la tronon de sxia patro. Jen la vera reganto de la Smeralda Urbo!" kaj sxi per sia longa osteca fingro rekte indikis la knabon.


Mombi per sia longa osteca fingro indikis la knabon.

"Mi!" kriis Tip, miregante. "Mi ne estas Princino Ozma-mi ne estas knabino!"

Glinda ridetis, kaj irinte al Tip sxi prenis lian malgrandan brunan manon per sia delikata blanka mano. "Vi ne estas knabino gxuste nun," diris sxi mildatone, "cxar Mombi transformis vin en knabon. Sed vi naskigxis knabino, kaj ankaux Princino; do vi devos repreni vian gxustan formon, por ke vi farigxu Regxino de la Smeralda Urbo.

"Ho, lasu Zingibran resti la Regxino!" kriis Tip, preta plori. "Mi volas resti knabo, kaj veturi kun la Birdo-timigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Sxancel-Insekto, kaj Jocxjo-jes! kaj kun mia amiko la Segcxevalo - kaj la Gumpo! Mi ne volas esti knabino!"

"Ne timu, amiketo," diris la Stana Lignohakisto, konsole. "Ne doloras esti knabino, oni diras; kaj ni cxiuj restos viaj fidelaj amikoj. Kaj, senkasxe parolante, mi cxiam opiniis knabinojn pli agrablaj ol knaboj."

"Nu, egale agrablaj," diris la Birdotimigilo, karese frapetante la kapon de Tip.

"Kaj egale bonaj studentoj," proklamis la Sxancel-Insekto. "Mi volonte farigxos via instruisto, kiam vi refarigxos knabino."

"Sed-atendu!" diris Jocxjo Kukurbokapo, gxeme: "se vi farigxos knabino, vi ne povos resti mia kara Pacxjo!"

"Ne," respondis Tip, ridante malgraux sia maltrankvilo, "kaj volonte mi perdos tiun parencecon." Poste li diris, heziteme, dum li turnis sin al Glinda: "Mi provos dum kelka tempo, por trovi kiel estos. Sed se al mi ne placxos esti knabino, vi devas promesi ke vi refaros min knabo."

"Nu," diris la Sorcxistino, "mia magio ne povas fari tion. Mi neniam faras transformojn, cxar ili estas nehonestaj, kaj neniu respektinda magiulino volas doni malveran aspekton al io ajn. Nur senskrupulinoj uzas tiun arton, do mi devas postuli ke Mombi nuligu sian cxarmon kaj redonu al vi vian gxustan formon. Sxi lastafoje faros magiajxon."

Nun, cxar la vero pri Princino Ozma malkasxigxis, al Mombi ne gravis la sorto de Tip; sed sxi timis la koleron de Glinda, kaj la knabo malavare promesis prizorgi Mombin kiam sxi maljunigxos se li farigxos regantino de la Smeralda Urbo. Do la magiulino konsentis fari la transformon, kaj tuj komencigxis la preparado de la evento.

Glinda ordonis ke sxia propra regxina sofo metigxu en la centron de la tendo. Sur gxin metigxis multaj kusenoj kovritaj per rozkolora silko, kaj de ora stango super gxi pendis multaj rugxetaj faldajxoj el filandro, tute kasxante la internan parton. La unua ago de la magiulino estis devigi la knabon trinki magian fluajxon kiu rapide dormigis lin profunde kaj sensongxe. Poste la Stana Lignohakisto kaj la Sxancel-Insekto zorge portis lin al la sofo kaj metis lin sur la molajn kusenojn, kaj kuntiris la filandrajn kurtenojn por kasxi lin de cxiuj.

La magiulino kauxris sur la tero kaj flamigis sekajn herbojn, kiujn sxi tiris el sia brustvesto. Kiam la fajro ardis klare maljuna Mombi dissxutis manplenon da magia pulvoro sur la fajron, kiu tuj komencis estigi ricxan violan vaporon, plenigante la tendon per sia odoro kaj ternigante la Segcxevalon-kvankam oni antaux avertis lin resti silenta. Dum la aliaj scivole rigardadis sxin, la maljunulinacxo cxantis verson ritme uzante vortojn kiujn neniu komprenis, kaj klinis sian maldikan korpon sepfoje super la fajron. Kaj nun la sorcxkanto sxajnis kompleta, cxar la magiulino rektigxis kaj kriis unu vorton, "Jeouxa!" lauxtavocxe.


Mombi sorcxas.

La vaporo forflosis; la aero reklarigxis; iom da fresxa aero plenigis la tendon, kaj la rugxetaj kurtenoj de la sofo tremetis kvazaux movitaj de io malantaux ili.

Glinda marsxis al la baldakeno kaj apartigis la silkajn kurtenojn. Sxi klinis sin super la kusenojn, etendis manon, kaj de la sofo levigxis la formo de juna knabino, fresxa kaj bela kiel maja mateno. Sxiaj okuloj brilis kvazaux du diamantoj, kaj sxiaj lipoj rugxetis kiel turmalino. Laux sxia dorso pendis rugxoraj bukloj, kaj maldika juvela cirklajxo sidis super sxiaj brovoj. Sxiaj silkogazaj roboj flosis cxirkaux sxi kvazaux nubo, kaj sur sxiaj piedoj estis delikataj satenaj pantfloj.

Vidante tiun belegulinon la malnovaj kamaradoj de Tip rigardadis miroplene dum tuta minuto, kaj post tio cxiu kapo klinigxis pro sincera admirado al la bela Princino Ozma. La knabino mem rigardetis la brilantan vizagxon de Glinda, kiu brilas pro plezuro kaj kontento, kaj post tio turnis sin al la aliaj. Parolante la vortojn dolcxe malarogante, sxi diris: "Mi esperas ke neniu el vi malpli amos min nun ol antauxe. Mi restas la sama Tip, sciu, nur- nur-"

"Nur vi estas diferenca!" diris la Kukurbokapo; kaj cxiu opiniis ke tiu estis lia plej sagxa parolo dum lia tuta vivo.

Cxapitro 24: Ricxo pro Kontento