Cxapitro 1

Monto Mangxto

Cxe la orienta bordo de la Lando Oz, en la Lando de la Mangxtuloj, estas granda alta monteto nomata Monto Mangxto. Unuflanke la malsupro de tiu monteto tusxas la Mortigan Sablan Deserton kiu apartigas la Felandon Oz de la cetero de la mondo, sed aliflanke la monteto tusxas la belan fekundan Landon de la Mangxtuloj.

La Mangxtula popolo, tamen, nur staras iom for kaj rigardas Monton Mangxto kaj scias malmulton pri gxi; cxar proksimume trionon de la vojo supren gxiaj flankoj farigxas negrimpeble krutaj, kaj se homoj logxas sur la supro de tiu granda turanta pinto kiu lauxaspekte preskaux atingas la cxielon, la Mangxtuloj ne konscias pri tio.

Malgraux tio, homoj ja logxas tie. La supro de Monto Mangxto lauxforme similas pelvon, largxan kaj profundan, kaj en la pelvo estas kampoj kie kreskas grenoj kaj legomoj, kaj oni pasxtas brutojn kaj riveretoj fluas kaj arboj produktas cxiajn ajxojn. Dise trovigxas domoj, kaj en cxiu el ili logxas familio de Altuloj, tiel la homoj nomas sin. La Altuloj malofte malsupreniras la monton, pro la sama kauxzo kiu persvadas la Mangxtulojn ne grimpi gxin: la flankoj estas tro krutaj.

En unu el la domoj logxis sagxa maljuna Altulo nomita Bini Aru, kiu iam estis lerta Sorcxisto. Sed Ozma de Oz, kiu regas cxiun en la Lando Oz, dekretis ke neniu praktiku magion en sxia regno escepte de Glinda la Bona kaj la Sorcxisto de Oz, kaj kiam Glinda sendis tiun regxan ordonon al la Altuloj per fortflugila Aglo, maljuna Bini Aru tuj cxesis praktiki magiajn artojn. Li detruis multajn el siaj magiaj pulvoroj kaj magiiloj, kaj post tio li honeste obeis la legxon. Li neniam vidis Ozman, sed li sciis ke sxi estas lia Reganto kaj estas obeenda.

Nur unu afero malfelicxigis lin. Li trovis novan kaj sekretan metodon fari transformojn nekonatan de cxiu alia Sorcxisto. Glinda la Bona ne konis gxin, nek la malgranda Sorcxisto de Oz, nek D-ro Pipt nek maljuna Mombi, nek iu alia magipraktikanto. Gxi estis sekreto de Bini Aru. Per gxi, estis ege simple transformi iun ajn en beston, birdon aux fisxon, aux ion alian, kaj retransformi tiun personon, kiam oni scipovas prononci la mistikan vorton "Pyrzqxgl".

Bini Aru uzis tiun sekreton multfoje, sed ne por kauxzi malbonon aux suferon al aliaj. Kiam li forvagis tre malproksimen de sia hejmo kaj malsatis, li kutimis diri: "Mi volas farigxi bovino-Pyrzqxgl!" Tuj li farigxis bovino, kaj tiam li mangxis herbon kaj satigis sin. Cxiuj bestoj kaj birdoj scipovas paroli en la Lando Oz, do kiam la bovino ne plu malsatis, gxi diris: "Mi volas ree esti Bini Aru: Pyrzqxgl!" kaj la magia vorto, gxuste prononcite, tuj redonis al li lian naturan formon.

Kompreneble, mi ne auxdacus skribi tiun magian vorton tiel klare se mi supozus ke miaj legantoj povos gxuste prononci gxin kaj tiel povos transformi sin kaj aliajn, sed efektive neniu en la tuta mondo, escepte de Bini Aru, iam (gxis la komenco de cxi tiu rakonto) sukcesis prononci "Pyrzqxgl" gxuste, do mi kredas ke estas sendangxere doni gxin al vi. Malgraux tio, versxajne estos plej bone ke, vocxlegante cxi tiun rakonton, vi evitu gxuste prononci "Pyrzqxgl", kaj tiel vi povos eviti cxian riskon ke la sekreto misagos.

Bini Aru, trovinte la sekreton de tuja transformo, kiu ne necesigis ilojn aux pulvorojn aux aliajn kemiajxojn aux herbojn kaj cxiam funkciis perfekte, malvolontis ke tiu mirinda trovajxo estu tute nekonata aux perdita el la tuta homa sciaro. Li decidis ne denove uzi gxin, cxar Ozma malpermesis ke li faru tion, sed li pensis ke Ozma estas knabino kaj iam eble sxangxos sian decidon kaj permesos ke sxiaj regatoj praktiku magion, kaj tiuokaze Bini Aru denove povos transformi sin kaj aliajn lauxvole,-krom se, kompreneble, li intertempe forgesos la metodon prononci "Pyrzqxgl".

Tre zorge pripensinte la aferon, li decidis skribi la vorton, kaj la metodon prononci gxin, en iu sekreta loko, tiel ke li povos trovi gxin post multaj jaroj, sed kie neniu alia iam povos trovi gxin.

Tiu ideo estis lerta, sed kio gxenis la maljunan Sorcxiston estis kiel trovi sekretan lokon. Li vagis tra la tuta Pelvo cxe la supro de Monto Mangxto, sed li trovis neniun lokon kie li povos skribi la sekretan vorton sed kie aliaj versxajne ne akcidente trovos gxin. Do fine li decidis ke gxi devos skribigxi ie en lia propra domo.

Bini Aru havis edzinon nomatan Mopsi Aru kiu estis fama pro siaj bongustegaj gajlusacaj tortoj, kaj li havis filon nomatan Kiki Aru kiu tute ne estis fama. Oni sciis pri li ke li estas kolerema kaj malagrabla cxar li ne estas felicxa, kaj ke li ne estas felicxa cxar li volas malsupreniri la monton kaj viziti la grandan suban mondon sed lia patro ne permesas. Tute neniu atentis Kikin Arun, cxar li estis tute malgrava.

Unufoje dum cxiu jaro okazis festo sur Monto Mangxto en kiu partoprenis cxiuj Altuloj. Oni okazigis gxin en la centro de la pelvoforma lando, kaj oni dedicxis la tutan tagon al festenoj kaj gajeco. La junuloj dancis kaj kantis, la virinoj kovris la tablojn per placxaj mangxajxoj, kaj la viroj ludis muzikajn instrumentojn kaj rakontis ferakontojn.

Kiki Aru kutime partoprenis en tiuj festoj kun siaj gepatroj, kaj tie li sidis pauxte ekster la cirklo kaj rifuzis danci aux kanti aux ecx paroli kun la aliaj junuloj. Do la festo ne plifelicxigis lin pli ol aliaj tagoj, kaj cxifoje li diris al Bini Aru kaj Mopsi Aru ke li ne partoprenos. Li preferas resti cxehejme kaj esti malfelicxa tute sole, li diris, do ili volonte lasis lin.

Sed post kiam oni lasis lin sola Kiki decidis eniri la privatan cxambron de sia patro, kvankam li estis malpermesita eniri gxin, por sercxi iujn magiilojn kiujn Bini Aru uzadis kiam li praktikis sorcxadon. Dum li eniris li preskaux stumblis pro unu el la plankotabuloj. Li sercxis cxie sed trovis neniun spuron de la magio de sia patro. Cxio estis detruita.

Multe senesperigite, li komencis reelforiri, sed li denove stumbletis pro la sama plankotabulo. Tio pensigis lin. Ekzamenante la tabulon, Kiki trovis ke gxi estis eligita kaj poste reenigita kaj renajlita tiel ke gxi estis iomete pli alta ol la aliaj tabuloj. Sed kial lia patro eligis la tabulon? Cxu li kasxis kelkajn el siaj magiiloj sub la planko?

Kiki alportis cxizilon kaj eligis la tabulon, sed li trovis nenion sub gxi. Li estis tuj remetonta la tabulon kiam gxi glitis el lia mano kaj renversigxis, kaj li vidis ion skribitan sur gxia malsupro. La lumo estis iom nebrila, do li portis la tabulon al la fenestro kaj ekzamenis gxin, kaj trovis ke la skribo instruas precize prononci la magian vorton "Pyrzqxgl", kiu tuj transformos iun ajn en ion ajn, kaj inversigos la transformon kiam oni ripetos la vorton.

Nu, unue Kiki Aru ne komprenis kia mirinda sekreto estas trovita; sed li opiniis ke eble gxi utilos al li do li prenis paperpecon kaj skribis sur gxin ekzaktan kopion de la instrukcioj por prononci "Pyrzqxgl". Post tio li faldis la folion kaj metis gxin en sian posxon, kaj remetis la tabulon en la plankon tiamaniere ke neniu suspektus ke gxi estis eligita.

Post tio Kiri eniris la gxardenon kaj sidante sub arbo li zorge studis la folion. Li cxiam volis foriri de Monto Mangxto kaj viziti la grandan mondon - precipe la Landon Oz-kaj li nun ekpensis ke se li povos transformi sin en birdon, li povos flugi kien ajn li volos kaj reflugi kiam ajn li volos. Tamen, unue necesos parkeri la metodon gxuste prononci la magian vorton, cxar birdo ne kapablus kunporti la folion sur kiu gxi estis skribita, kaj Kiki ne povus regajni sian naturan formon se li forgesus la vorton aux gxian prononcon.

Do li longe studis gxin, ripetante gxin centfoje en sia menso gxis li estis certa ke li ne forgesos gxin. Sed por esti duoble certa li metis la folion en stanan skatolon en neglektita parto de la gxardeno kaj kovris la skatolon per malgrandaj sxtonoj.

Jam farigxis malfrue en la tago kaj Kiki volis provi sian unuan transformon antaux ol liaj gepatroj revenos de la festo. Do li staris sur la antauxa verando de sia hejmo kaj diris:

"Mi volas farigxi granda forta birdo, kia falko- Pyrzqxgl!" Li prononcis gxin gxuste, do tuj li sentis ke li plene aliformigxis. Li batetis per siaj flugiloj, saltetis al la balustrado kaj diris "Gra-ak! Gra-ak!"

Tiam li ekridis kaj diris, duonvocxe: "mi supozas ke tia birdo faras tiun kuriozan sonon. Sed nun mi provu miajn flugilojn kaj trovu cxu mi estas suficxe forta por flugi trans la deserton."

Cxar li decidis unuafoje veturi al la lando ekster la Lando Oz. Li sxtelis cxi tiun sekreton de transformo kaj li sciis ke li malobeis la legxojn de Oz pro sia uzo de magio. Eble Glinda aux la Sorcxisto de Oz trovos kaj punos lin, do estos bone tute forresti de Oz.

Malrapide Kiki levigxis en la aeron, kaj apogate de siaj largxaj flugiloj li flosis laux graciaj cirkloj super la pelvoforma montosupro. De sia alto li povis vidi, tre for trans la brulantaj sabloj de la Mortiga Deserto, alian landon kiun eble estos plezurige esplori, do li celis tiun direkton, kaj per fortaj, regulaj flugilbatoj li komencis la longan flugon.

Cxapitro 2: La Falko