Cxapitro 2

La Falko

Ecx falko devas alte flugi por transiri la Mortigan Deserton, de kiu konstante levigxas venenaj fumoj. Kiki Aru sentis malsanon kaj malfortecon jam antaux ol reatingi bonan teron, cxar li ne povis tute eskapi de la efikoj de la venenoj. Sed la fresxa aero baldaux resanigis lin kaj li surterigxis en granda plata loko nomata Altlando. Tuj preter gxi estas valo nomata Sublando, ambaux landojn regas la Zingibrokuka Viro, Johano Pasto [Cxi tiu nomo en la Angla originalo estas vortludo netradukebla], kies cxefministro estas Kokcxjo la Kerubo. La Falko haltis tie nur suficxe longe por ripozi, kaj poste li flugis norden kaj superpasis belan landon nomatan Gajlando, kiun regas bela Vaksa Pupo. Post tie, sekvante la kurban formon de la Deserto, li ekiris norden kaj mallevigxis sur arbosupron en la Regno Nenilando.

Kiki nun estis laca, kaj la suno nun komencis subigxi, do li decidis resti tie gxis la mateno. De sia arbosupro li povis vidi proksiman domon, kiu aspektis tre komforta. Viro melkadis bovinon en la korto kaj placxaspekta virino venis al la pordo kaj vokis lin por ke li tagmangxu.

Tio estigis demandon en la menso de Kiki pri kiaj estas la mangxajxoj de falkoj. Li sentis sin malsata, sed li ne sciis kion mangxi aux kie akiri mangxajxon. Li ankaux pensis ke lito estus pli komforta dormejo ol la supro de arbo, do li saltetis al la tero kaj diris: "Mi volas refarigxi Kiki Aru-Pyrzqxgl!"

Tuj li reakiris sian naturan formon, kaj irinte al la domo, li frapetis sur la pordon kaj petis iom da tagmangxo.

"Kiu vi estas?" demandis la virestro de la domo.

"Fremdulo el la Lando Oz," respondis Kiki Aru.

"Do vi estas bonvena," diris la viro.

Kiki ricevis bonan mangxon kaj bonan liton, kaj li tre bone kondutis, kvankam li rifuzis respondi cxiujn demandojn de la bonaj homoj de Nenilando. Eskapinte de sia hejmo kaj trovinte metodon vidi la mondon, la junulo ne plu estis malfelicxa, do li ne plu estis kolerema kaj malagrabla. La homoj opiniis lin tre respektinda persono kaj donis al li matenmangxon la sekvan matenon, kaj post tio li rekomencis sian veturon sentante plenan kontenton.

Marsxinte dum unu aux du horoj tra la bela lando regata de Regxo Burgxono, Kiki Aru decidis ke li pli rapide veturos kaj vidos estante birdo, do li transformis sin en grandan kolombon kaj vizitis la grandan urbon Nenilo kaj vidis la palacon kaj gxardenojn de la Regxo kaj multajn interesajn lokojn. Poste li flugis okcidenten en la Regnon Iks, kaj post tago en la lando de Regxino Ziksi li plu iris okcidenten en la Landon Ev. Cxiun landon vizititan li opiniis multe pli agrabla ol la pelvolando de la Altuloj, kaj li decidis ke kiam li atingos la plej belan landon li eklogxos tie kaj plengxuos sian estontan vivon.

En la lando Ev li reprenis sian propran formon, cxar la urboj kaj vilagxoj estis proksimaj unuj al la aliaj kaj li facile promenos de unu al alia.

Kiam proksimigxis la vespero li atingis bonan Hotelon kaj petis de la Hotelestro mangxon kaj tranokton.

"Jes, se vi povos pagi per mono," diris la viro, "se ne, do vi devos iri aliloken."

Tio surprizis Kikin, cxar en la Lando Oz oni tute ne uzas monon, cxiu rajtas preni kion li deziras sen pago. Do li ne havis monon, kaj tial li forturnis sin por trovi gastiganton aliloke. Trarigardante malferman fenestron en la Hotelon, dum li pretermarsxis, li vidis maljunulon kalkulanta grandan amason da oraj pecoj sur tablo, kaj Kiki decidis ke ili estas mono. Unu el ili acxetos por li mangxon kaj litripozon, li pensis, do li transformis sin en pigon kaj, fluginte tra la malferman fenestron, li ekbekis unu el la oraj pecoj kaj elflugis antaux ol la viro povis haltigi lin. Efektive, la prirabita maljunulo estis tute senpova, cxar li ne auxdacis forlasi sian amason da oro por cxasi la pigon, kaj antaux ol li povis meti la oron en sakon kaj la sakon en posxon la rabobirdo estis ne plu videbla kaj estus stulte sercxi gxin.

Kiki Aru flugis al grupo de arboj kaj, faliginte la oran pecon al la tero, li reprenis sian naturan formon, kaj poste prenis la moneron kaj metis gxin en sian posxon.

"Vi bedauxros pro tio!" kriis malgranda vocxo tuj super lia kapo.

Kiki suprenrigardis kaj vidis ke pasero, staranta sur brancxo, rigardas lin.

"Bedauxros pro kio?" li demandis.

"Ho, mi vidis cxion," asertis la pasero. "Mi vidis vin rigardi la oron tra la fenestro, kaj transformi vin en pigon kaj sxteli de la kompatinda viro, kaj post tio mi vidis vin flugi cxi tien kaj sxangxi la birdon en vian antauxan formon. Tio estas magio, kaj magio estas fia kaj kontrauxlegxa; kaj vi sxtelis monon, kaj tio estas ankoraux pli granda krimo. Vi bedauxros, iam."

"Ne gravas al mi," respondis Kiki Aru, sulkigante sian frunton.

"Cxu vi ne timas esti fia?" demandis la pasero.

"Ne, mi ne sciis ke mi agas fie," diris Kiki, "sed se tiel estis, mi gxojas pro tio. Mi malamas bonajn personojn. Mi de cxiam volas esti fia, sed gxis nun mi ne sciis la kielon."

"Ha, ha, ha!" ridis iu malantaux li, grandavocxe: "jen la gxusta sento, knabo mia! Agrablas al mi renkonti vin; premu mian manon."

La pasero timoplene pepis kaj forflugis.

Cxapitro 3: Du Malbonuloj