Cxapitro 4

Kunkomplotantoj

Kiki Aru malmulton sciis pri Oz kaj malmulton sciis pri la bestoj logxantaj tie, sed la plano de la maljuna Knomo sxajnis al li tute akceptinda. Li malklare suspektis ke Rugedo intencas superi lin iel, sed li firme decidis zorge atenti sian kunkomplotanton. Dum li kasxgardos la sekretan vorton de la transformoj Rugedo ne auxdacos damagxi lin, kaj li promesis al si ke tuj post la konkerigxo de Oz li transformos la maljunan Knomon en marmoran statuon kaj restigos lin tiuforma por cxiam.

Rugedo, siavice, decidis ke, per atenta rigardado kaj auxskultado, li povos kasxe trovi la sekreton de la knabo, kaj lerninte la magian vorton li transformos Kikin Arun en faskon da lignopartoj kaj bruligos lin kaj tiel eliminos lin.

Tiaj cxiam estas fiuloj. Ili ecx ne povas fidi unu la alian. Rugredo kredis trompi Kikin, kaj Kiki kredis trompi Rugedon; do ambaux sentis plezuron.

"La vojo trans la Deserton estas longa," komentis la knabo, "kaj la sabloj estas varmegaj kaj suprensendas venenajn vaporojn. Ni atendu gxis la vespero kaj transflugu dum la nokto kiam estos malpli varmege."

La eksregxo de la Knomoj konsentis pri tio, kaj la duo pasigis la ceteron de la tago per diskutado de la planoj. Kiam vesperigxis ili pagis al la hotelisto kaj elmarsxis al malgranda grupo de arboj apude starantaj.

"Restu cxi tie dum kelkaj minutoj kaj mi baldaux revenos," diris Kiki, kaj rapide formarsxante li lasis la Knomon staranta en la arbareto. Rugedo demandis al si kien li iris, sed li staris senmove en sia loko gxis, subite, lia formo sxangxigxis al tiu de granda aglo, kaj li faris penetran krion de mirego kaj batis per siaj flugiloj pro ia paniko. Tuj lia agla krio trovis respondon el preter la arbareto, kaj alia aglo, ecx pli granda kaj pli potenca ol la transformita Rugedo, alflugis tra la arboj kaj surterigxis apud li.

"Nun ni estas pretaj por la komenco," diris la vocxo de Kiki, venante de la aglo.

Rugedo komprenis ke cxifoje li estis superruzita. Li supozis ke Kiki diros la magian vorton dum lia cxeesto, kaj tiel li sciigxos pri kio gxi estas, sed la knabo estis tro ruza.

Dum la du agloj levigxis alte en la aeron kaj komencis sian flugon trans la grandan Deserton kiu apartigas la Landon Oz de la cetero de la mondo, la Knomo diris:

"Kiam mi estis Regxo de la Knomoj mi havis magian metodon fari transformojn kiun mi opiniis bona, sed gxi ne estis komparebla kun via sekreta vorto. Mi devis havi certajn ilojn kaj fari gestojn kaj diri multajn mistikajn vortojn antaux ol mi povis transformi iun."

"Kio estigxis el viaj magiiloj?" demandis Kiki.

La Ozuloj forprenis cxiujn-tiu knabinacxo, Doroteo, kaj tiu terura feino, Ozma, la Reganto de Oz-kiam ili forprenis mian subteran regnon kaj pelis min supren en la malvarman, senkoran mondon."

"Kial vi permesis ke ili faru tion?" demandis la knabo.

"Nu," diris Rugedo, "mi ne povis malhelpi ilin. "Ili rulis ovojn kontraux min-ovojn-fiovacxojn!-kaj se ovo tusxas Knomon, li poreterne ruinigxas."

"Cxu ia ajn ovo estas dangxera por Knomo?"

"Ia kaj cxia. En la tuta mondo, nur ovon mi timas."

Cxapitro 5: Felicxa Angulo de Oz