Cxapitro 6

Naskigxtagaj Donacoj por Ozma

Kiam Kap'tano Vilcxjo kaj Trot kaj la Vitra Kato komencis iri al la kasxita insulo en la malproksima rivero por akiri la Magian Floron, Doroteo denove demandis al si kion sxi povos doni al Ozma por sxia naskigxtago. Sxi renkontis la Mikscxifonan Knabinon kaj diris: "Kion vi donos al Ozma kiel naskigxtagan donacon?"

"Mi verkis kanton por sxi," respondis la stranga Mikscxifona Knabino, kiu kutime nomigxis "Cxifoneroj", kaj kiu, kvankam plenigita per kotono, havis suficxe bonan cerbon. "Gxi estas bonega kanto kaj la refreno estas cxi tio:

"Mi frenezas;
Vi florpezas;
Ozma kara;
Mi demencas;
Vi kontentas;
Ozma kara;
Mi 'stas cxifa gaja tika;
Vi 'stas dolcxa bela sxika
Festu cxiam tre felicxe,
Ozma kara!"

"Cxu vi amas gxin, Doroteo?" demandis la Mikscxifona Knabino.

"Cxu gxi estas bona poezio, Cxifoneroj?" demandis Doroteo, duboplene.

"Egale bona kiel cxiu ordinara kanto," estis la respondo. "Mi ankaux donis al gxi bonegan titolon. Mi nomos la kanton: 'Kiam Ozma Festas Naskigxtagon, Cxiu Nepre Gajas, cxar Sxi ne Kulpas pri la Fakto ke Sxi Naskigxis.'"

"Tiu titolo estas tre longa, Cxifoneroj," diris Doroteo.

"Pro tio gxi estas moda," respondis la Mikscxifona Knabino, transkapen saltante kaj ekstarante sur unu plenigita piedo. "Nuntempe la titoloj estas ofte pli longaj ol la kantoj."

Doroteo foriris de sxi kaj marsxis malrapide cele la palacon, kie sxi renkontis la Stanan Lignohakiston kiu tiumomente supreniradis la antauxsxtupojn.

"Kion vi donos al Ozma por sxia naskigxtago?" sxi demandis.

"Tio estas sekreto, sed mi diros al vi," respondis la Stana Lignohakisto, kiu estis Imperiestro de la Palpbrumoj. "Mi ordonis al mia popolo pretigi por Ozma belan zonon inkrustitan per belaj stanaj buletoj. Cxiun stanan buleton cxirkauxos smeraldoj, nur por plej bele vidigi gxin. La agrafo estos el pura stano. Bonega, cxu ne?"

"Tute certe gxi placxos al sxi," diris Doroteo. "Cxu vi scias kion mi povos doni al sxi?"

"Mi tute ne scias, Doroteo. Mi bezonis tri monatojn por elpensi mian propran donacon por Ozma."

La knabino marsxis penseme cxirkauxe al la malantauxo de la palaco, kaj baldaux sxi atingis la faman Birdotimigilon de Oz, kies krurojn plenigadis du el la palacaj servistoj per fresxa pajlo.

"Kion vi donos al Ozma por sxia naskigxtago?" demandis Doroteo.

"Mi volas surprizi sxin," respondis la Birdotimigilo.

"Mi ne diros," promesis Doroteo.

"Nu, mi pretigas paron da pajlaj pantofloj por sxi-tute el pajlo, sciu, kaj tre artisme plektitaj. Ozma de cxiam admiras mian pajlan plenigajxon, do mi estas certa ke al sxi placxos tiuj belaj pajlaj pantofloj."

"Al Ozma placxos kio ajn donita de sxiaj amantaj amikoj," diris la knabino. "Kio gxenas min, Birdotimigilo, estas kion doni al Ozma kion sxi ne jam havas."

"Tio gxenis ankaux min, gxis mi ekpensis pri la pantofloj," diris la Birdotimigilo. "Vi devos pensi, Doroteo; jen la sola metodo akiri bonan ideon. Se mi ne havus tiel bonegan cerbon, mi tute ne elpensus tiujn pajlajn piedornamajxojn."

Doroteo foriris de li kaj iris al sia cxambro, kie sxi sidigxis kaj klopodegis pensi. Palrugxa Katido estis volvigxinta sur la fenestrobreto kaj Doroteo demandis al sxi:

"Kion mi povos doni al Ozma kiel sxian naskigxtagan donacon?"

"Ho, donu al sxi iom da lakto," respondis la Palrugxa Katido; "mi konas nenion pli placxan."

Malgranda vila nigra hundo kauxris cxe la piedoj de Doroteo kaj nun rigardis sxin per inteligentaj okuloj.

"Diru al mi Toto," diris la knabino; "kio plej placxus al Ozma kiel naskigxtaga donaco?"

La nigra hundeto svingis sian voston.

"Via amo," diris li. "Ozma volas amon, pleje."

"Sed mi jam amas sxin, Toto!"

"Do diru al sxi ke vi amas sxin duoble pli ol iam antauxe."

"Tio ne estus vera," objxetis Doroteo, "cxar mi de cxiam amas sxin kiel eble plej multe, kaj, vere, Toto, mi volas doni al Ozma ian donacon, cxar cxiu alia donos al sxi donacon."

"Mi pripensu," diris Toto. "Kial ne doni al sxi tiun senutilan Palrugxan Katidon?"

"Ne, Toto; tio ne tauxgus."

"Do ses kisojn."

"Ne; tio ne estas donaco."

"Nu, mi supozas ke vi devos elpensi por vi mem, Doroteo," diris la hundeto. Laux mia opinio vi estas pli postulema ol Ozma."

Doroteo decidis ke se iu povos helpi sxin, tiu estos Glinda la Bona, la mirinda Sorcxistino de Oz kiu estis fidela regato kaj amiko de Ozma. Sed la kastelo de Glinda estis en la Kvelula Lando kaj tre malproksime de la Smeralda Urbo.

Do la knabineto iris al Ozma kaj petis permeson uzi la Lignan Segcxevalon kaj la regxan Rugxan Cxaron por viziti Glindan, kaj la knabina Reganto kisis Princinon Doroteon kaj gracie donis permeson.

La Ligna Segcxevalo estis unu el la plej rimarkindaj bestoj en Oz. Gxia korpo estis malgranda sxtipo kaj gxiaj kruroj estis arbobrancxoj fiksitaj en gxian korpon. Gxia okuloj estis tuberoj, gxia busxo estis segita en la finajxo de sxtipo kaj gxiaj oreloj estis du ligneroj. Malgranda brancxo estis lasita cxe la malantauxo de la sxtipo por esti vosto.

Ozma mem, dum unu el siaj fruaj aventuroj, vivigis tiun lignan cxevalon, do sxi multe amis la strangan beston kaj kovrigis la malsuprojn de gxiaj lignaj kruroj per oro por ke ili ne trivigxu. La Segcxevalo estis rapida kaj volonta veturisto, kaj kvankam gxi povis paroli se necesis, gxi malofte parolis krom se oni unue alparolis gxin. Kiam la Segcxevalo estis jungita al la Rugxa Cxaro ne necesis uzi bridon por gvidi lin cxar nur necesis diri al li kien iri.

Doroteo nun diris al li ke li iru al la Kastelo de Glinda kaj la Segcxevalo portis sxin tien mirige rapide.

"Glinda," diris Doroteo, kiam sxin salutis la Sorcxistino, kiu estis alta kaj impona, kun beletaj dignaj vizagxtrajtoj kaj vestita per belega kaj bonege tajlorita robo, "kion vi donos al Ozma kiel naskigxtagan donacon?"

La Sorcxistino ridetis kaj respondis:

"Venu en mian korteton kaj mi montros al vi."

Do ili eniris lokon kiu estis cxirkauxita de la aloj de la granda kastelo sed ne havis tegmenton, kaj estis plena de floroj kaj fontoj kaj elegantaj statuoj kaj multaj sofoj kaj segxoj el polurita marmoro aux ora filigrano. Tie estis kunvenintaj kvindek belaj junulinoj, servistinoj de Glinda, kiujn sxi selektis el cxiuj partoj de la Lando Oz pro ilia sprito kaj beleco kaj dolcxa humoro. Estis granda honoro farigxi servistino de Glinda.

Kiam Doroteo sekvis la Sorcxistinon en tiu placxegan korteton cxiuj kvindek knabinoj estis okupataj per teksado, kaj iliaj navetoj estis plenaj de brilanta verda sxpinita vitro kian neniam antauxe vidis la knabineto.

"Kio gxi estas, Glinda?" sxi demandis.

"Unu el miaj lastatempaj eltrovoj," klarigis la Sorcxistino. "Mi trovis metodon fari fadenojn el smeraldoj, unue oni moligas la sxtonojn kaj poste oni sxpinas ilin en longajn silkecajn fadenojn. Per tiuj smeraldaj fadenoj ni teksas sxtofon por fari por Ozma belegan kortegan robon por sxia naskigxtago. Rimarku ke la fadenoj gardas la belan scintilon kaj helecon de la smeraldoj el kiuj ili konsistas, sekve la nova robo de Ozma estos la plej bela kiun iam vidis la mondo, tute tauxga por nia bela Reganto de la Felando Oz."

La okuloj de Doroteo estis preskaux blindigitaj de la brilo de la smeralda sxtofo, da kio la knabinoj jam teksis iom.

"Mi neniam vidis ion tiel belan!" sxi diris gxemante. "Sed diru al mi, Glinda, kion mi povos doni al nia bela Ozma por sxia naskigxtago?"

La bona Sorcxistino pripensis tiun demando longe antaux ol respondi. Fine sxi diris:

"Kompreneble estos granda festeno en la Regxa Palaco dum la naskigxtago de Ozma, kaj cxiuj niaj amikoj cxeestos. Do mi sugestas ke vi faru belan grandan naskigxtagan kukon por Ozma, kaj cxirkauxigu gxin per kandeloj."

"Ho, cxu nur kukon!" krietis Doroteo, senentuziasme.

"Nenio estas pli agrabla por naskigxtago," diris la Sorcxistino.

"Kiom da kandeloj estu sur la kuko?" demandis la knabino.

"Nur vico da ili," respondis Glinda, "cxar neniu scias kiom agxa estas Ozma, kvankam sxi aspektas al ni nur juna knabino-fresxa kaj bela kvazaux nur kelkajn jarojn vivinte."

"Kuko ne sxajnas inda donaco," Doroteo asertis.

"Gxi estu surprizkuko," sugestis la Sorcxistino. "Cxu vi memoras la kvar kaj dudek merlojn bakitajn en torto? Nu, ne necesos uzi vivantajn merlojn en via kuko, sed vi povus havi alispecan surprizon." [La "24 merloj bakitaj en torto" aludas al familiara rimajxo por junaj infanoj, en la verko Patrino Anserino.]

"Kian?" demandis Doroteo, fervore.

"Se mi proponus, ne temus pri via donaco al Ozma, sed pri mia," respondis la Sorcxistino, ridetante. "Pripensu, kara, kaj mi estas certa ke vi povos estigi surprizon kiu multe kontribuos al la gxojo kaj gajeco de la naskigxtaga bankedo de Ozma.

Doroteo dankas sian amikinon kaj eniris la Rugxan Cxaron kaj petis la Segcxevalon reporti sxin hejmen al la palaco en la Smeralda Urbo.

Survoje sxi serioze pripensis fari surprizan naskigxtagan kukon kaj fine decidis kion fari.

Atinginte sian hejmon sxi tuj iris al la Sorcxisto de Oz, kiu logxis en cxambro preparita por li en unu el la altaj turoj de la palaco, kie li studis magion por povi fari sorcxojn laux ordono de Ozma por la bono de sxiaj regatoj.

La Sorcxisto kaj Doroteo estis firmaj amikoj kaj kune ili gxuis multajn strangajn aventurojn. Li estis malgranda viro kun kalva kapo kaj akraj okuloj kaj ronda gaja vizagxo, kaj cxar li estis nek malhumila nek aroganta li farigxis multe amata de la popolo de Oz.

"Sorcxisto," diris Doroteo, "mi volas ke vi helpu min prepari donacon por la naskigxtago de Ozma."

"Volonte mi komplezos vin kaj Ozman," li respondis. "Kion vi planas, Doroteo?"

"Mi preparos grandegan kukon, kun sukerajxa kovrajxo kaj kandeloj kaj cxio tia, sciu."

"Tre bone," diris la Sorcxisto.

"En la centro de tiu kuko mi lasos kavan spacon, kiun kovros nur tegmento el la sukerajxo," dauxrigis la knabino.

"Tre bone," ripetis la Sorcxisto, konsente gestante per sia kalva kapo.

"En tiu kava loko," diris Doroteo, "mi volas kasxi aron da simioj proksimume sep centimetrojn altaj, kaj kiam la kuko estos metita sur la bankedotablon, mi volas ke la simioj trarompu la sukerajxon kaj dancadu sur la tablotuko. Poste, mi volas ke cxiu simio trancxu pecon da kuko kaj donu gxin al gasto.

"Jadi!" kriis la malgranda Sorcxisto, dum li gaje ridis. "Cxu nur tion vi volas, Doroteo."

"Preskaux," diris sxi. "Cxu vi povas proponi kion alian povus la simietoj ankaux fari?"

"Ne gxuste nun," li respondis. "Sed kie vi akiros tiajn etajn simiojn?"

"Pri tio vi helpos min," diris Doroteo. "En kelkaj el tiuj sovagxaj arbaroj en la Gilikula Lando estas multegaj simioj."

"Grandaj simioj," diris la Sorcxisto.

"Nu, vi kaj mi iros tien, kaj ni akiros kelkajn el la grandaj simioj, kaj vi malgrandigos ilin - gxis sep centimetroj da alteco-per via magio, kaj ni metos la simietojn en korbon kaj portos ilin hejmen kun ni. Post tio vi trejnos ilin danci-cxisupre en via cxambro, kie neniu vidos ilin-kaj dum la naskigxtago de Ozma ni metos ilin en la kukon kaj ili scios jam precize kion fari."

La Sorcxisto rigardis Doroteon kun aproba admiro, kaj denove ridis afable.

"Vere lerta ideo, kara, kaj mi tute ne scias kial ni ne povos tion fari, precize kiel vi diris, se ni povos instigi la sovagxajn simiojn konsenti."

"Cxu vi opinias ke ili objxetos?" demandis la knabino.

"Jes; sed eble ni povos persvadi ilin. Iuokaze, valoros provi, kaj mi helpos vin se vi akceptos ke tiu Surprizkuko estu donaco por Ozma de kaj vi kaj mi. Mi demandadis al mi kion mi povus doni al Ozma, kaj cxar mi devos trejni la simiojn kaj ankaux malgrandigi ilin, mi opinias ke vi devus partnerigi min."

"Kompreneble," diris Doroteo, "volonte mi akceptas."

"Do, ni interakordas," deklaris la Sorcxiosto. "Tamen ni devos tuj iri sercxi tiujn simiojn, cxar tempo necesos por trejni la simiojn kaj ni devos longe veturi al la Gilikulaj arbaroj kie ili logxas."

"Mi jam pretas," konsentis Doroteo. "Cxu ni petu al Ozma ke sxi permesu ke ni uzu la Segcxevalon?"

La Sorcxisto ne tuj respondis. Li bezonis iom da tempo por pripensi tiun sugeston.

"Ne," li fine respondis, "la Rugxa Cxaro ne povus trairi la densajn arbarojn kaj estos iom da dangxero por ni pro iro tra la sovagxejoj por sercxi simiojn. Do mi proponas ke ni kunprenu la Malkuragxan Leonon kaj la Malsatan Tigron. Ni povos rajdi iliajn dorsojn egalefacile kiel la Rugxan Cxaron, kaj se estos dangxero por ni pro aliaj bestoj, tiuj du amikaj cxampionoj protektos nin."

"Bonega ideo!" krietis Doroteo. "Ni iru nun peti la Malsatan Tigron kaj la Malkuragxan Leonon helpi nin. Cxu ni petu forirpermeson de Ozma?"

"Mi opinias ke ne," diris la Sorcxisto, prenante sian cxapelon kaj sian nigran valizon en kiu estis magiiloj. "Devas esti surprizo por sxia naskigxtago, kaj sekve sxi ne sciu kien ni iros. Ni nur postlasu mesagxon, por se Ozma demandos pri ni, ke ni revenos post kelkaj tagoj."

Cxapitro 7: La Arbaro de Gugu