Cxapitro 7

La Arbaro de Gugu

En la centra okcidenta parto de la Lando de la Gilikuloj estas granda interplektajxo de arboj nomata La Arbaro de Gugu. Gxi estas la plej granda arbaro en la tuta Oz kaj etendigxas multajn kilometrojn cxiudirekte-norde, sude, oriente kaj okcidente. Apud gxi oriente estas aro da severaj montoj kovritaj de vepro kaj malgrandaj malrektaj arboj. Eblas trovi tiun lokon se oni rigardas la Mapon de la Lando Oz.

La Arbaro de Gugu estas la hejmo de la plej multaj sovagxaj bestoj logxantaj en Oz. Oni malofte gxenas ilin en iliaj foliplenaj lokoj cxar ne ekzistas kialo ke la homoj de Oz iru tien, krom por tre maloftaj celoj, kaj la plej multajn partojn de la arbaro neniam vidis okuloj krom la okuloj de la bestoj kiuj logxas tie. La plej grandaj bestoj logxas en la plej granda arbaro, dum la malpli grandaj logxas plejparte en la monta vepro oriente.

Nu, necesas scii ke ekzistas legxoj en la arbaroj, same kiel en cxiu alia loko, kaj tiujn legxojn faras la bestoj mem, kaj la legxoj estas necesaj por ke ili ne batalu kaj dissxiru unu la alian. En la Arbaro Gugu estas Regxo-enorma flava leopardo nomata "Gugu"-laux li la arbaro nomigxis. Kaj tiu Regxo havas tri aliajn bestojn kiuj konsilas lin pri plenumigo de la legxoj kaj ekzistigo de ordo-Bru la Urso, Loo la Unukornulo kaj Rango la Griza Simio-kiuj kune nomigxas la Konsilistoj de la Regxo. Cxiuj estas ferocaj bestoj, kaj havas siajn altajn oficojn cxar ili estas pli inteligentaj kaj timataj ol iliaj kunbestoj.

Ekde kiam Oz farigxis felando, neniu viro, virino aux infano mortas en tiu lando kaj neniu malsanas. Simile la arbaraj bestoj neniam mortas, tiel ke longaj jaroj aldonas al ilia ruzo kaj sagxo, kiel ankaux al ilia grandeco kaj forto. Eblas ke bestoj-aux ecx homoj-detruigxu, sed tiu tasko estas tiom malfacila ke oni malofte entreprenas gxin. Parte pro tio ke gxi estas libera de malsano kaj morto estas Oz felando, sed estas dubeble cxu uloj el la ekstera mondo, kiaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto, vivos por cxiam aux ne estas damagxeblaj. Ecx Ozma ne estas certa pri tio, do oni cxiam protektas la gastojn de Ozma el aliaj landoj kontraux cxia dangxero, por malebligi misfortunon.

Malgraux la legxoj de la arbaroj ofte okazas bataloj inter la bestoj; kelkaj el ili perdis okulon aux orelon aux ecx kruron. La Regxo kaj la Konsilistoj de la Regxo cxiam punas la bestojn kiuj komencas batalon, sed tiom feroca estas la naturo de kelkaj bestoj ke ili kelkfoje batalas malgraux legxoj kaj punoj.

Super tiu vasta sovagxa Arbaro de Gugu flugis du agloj, unu matenon, kaj proksime al la centro de la gxangalo la agloj subiris sur brancxon de alta arbo.

"Jen la loko kie ni komencu nian laboron," diris unu, kiu estis Rugedo, la Knomo.

"Cxu multaj bestoj logxas cxi tie?" demandis Kiki Aru, la alia aglo.

"La Arbaro estas plena de ili," diris la Knomo. "Estas suficxe da bestoj cxi tie mem por ebligi ke ni konkeru la popolon de Oz, se ni povos instigi ilin konsenti unuigxi kun ni. Por fari tion ni devos iri inter ilin kaj informi ilin pri niaj planoj, do ni devas nun decidi kiujn formojn ni prenu por nia restado en la Arbaro."

"Mi supozas ke ni devos preni la formon de bestoj?" diris Kiki.

"Kompreneble. Sed tio postulas iom da pripensado. Cxiaj bestoj logxas cxi tie, kaj flava leopardo estas Regxo. Se ni farigxos leopardoj, la Regxo jxaluzos pro ni. Se ni prenos la formojn de kelkaj aliaj bestoj, ni ne ricevos adekvatan respekton."

"Cxu eble la bestoj atakos nin?" demandis Kiki.

"Mi estas Knomo, kaj senmorta, do nenio povos damagxi min," respondis Rugedo.

"Mi naskigxis en la Lando Oz, do nenio povos damagxi min," diris Kiki.

"Sed, por efektivigi niajn planojn, ni devos konsentigi cxiujn bestojn en la Arbaro."

"Do kion ni faru?" demandis Kiki.

"Ni kumiksu la formojn de pluraj bestoj, tiel ke ni ne aspektos samaj kiel iuj el ili," proponis la ruza maljuna Knomo. "Ni havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovagxaj azenoj, kun oraj tuberoj cxe la finoj de la vostoj anstataux harajxoj."

"Cxu tio ne faros strangan kombinajxon?" demandis Kiki.

"Ju pli stranga des pli bona," deklaris Rugedo.

"Bone," diris Kiki. "Vi restu cxi tie, kaj mi forflugos al alia arbo kaj transformos nin ambaux, kaj poste ni malsuprengrimpos niajn arbojn kaj renkontigxos en la Arbaro.

"Ne," diris la Knomo, "ni ne apartigxu. Vi devos transformi nin dum ni estas kunaj."

"Mi rifuzas fari tion," asertis Kiki firme. "Vi volas sxteli mian sekreton, kaj mi ne permesos tion."

La okuloj de la alia aglo ardis pro kolero, sed Rugedo ne kuragxis insisti. Se li ofendus tiun knabon, li eble devus resti aglo por cxiam, kaj li ne sxatus tion. Iam, li esperas, li povos lerni la sekretan vorton de la magiaj transformoj, sed gxuste nun li devas permesi ke Kiku agu lauxdezire.

"Bone," li diris malafable; "agu lauxvole."

Do Kiki flugis al arbo kiu estis suficxe for por ke Rugedo ne povu auxdi lin kaj diris: "Mi volas ke Rugedo, la Knomo, kaj mi havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovagxaj azenoj, kun oraj tuberoj cxe la finoj de la vostoj anstataux harajxoj-Pyrzqxgl!"

Li gxustamaniere prononcis la magian vorton kaj tuj lia formo sxangxigxis en tiun petitan. Li etendis siajn aglajn flugilojn kaj trovinte ke ili estas suficxe fortaj por subteni lian simian korpon kaj leonan kapon li flugis rapide al la arbo kie li lasis Rugedon. La Knomo ankaux estis transformita kaj malsupren grimpadis la arbon cxar la brancxoj cxirkaux li estis tiom dense interplektitaj ke ne estis suficxa spaco inter ili por ke li flugu.

Kiki rapide iris flanken de sia kamarado kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la teron.

Cxapitro 8: La Le-Sim-Agoj Minacas