Cxapitro 13

Perdigxas la Nigra Valizo

Kiki Aru, en la formo de la Le-Sim-Ago, jam grimpis inter la altajn densajn brancxojn de la arbo, tiel ke neniu povis vidi lin, kaj tie li malfermis la nigran valizon de la Sorcxisto, kiun li forportis dum sia flugo. Li tre volis scii kiaj aspektas la magiiloj de la Sorcxisto, kaj li esperis povi uzi kelkajn el ili kaj tiel akiri pli da povo; sed elpreninte

ilin, unu post la alia, el la valizo, li devis agnoski ke ili estas enigmo por li. Cxar, krom se li komprenus iliajn utiligeblecojn, ili neniel valorus. Kiki Aru, la Altula knabo, tute ne estis sorcxisto aux magiisto, kaj li povis fari nenion nekutiman krom uzi la Magian Vorton kiun li sxtelis de sia patro sur Monto Mangxto. Do li pendigis la nigran valizon de la Sorcxisto sur brancxo de la arbo kaj poste malsupren grimpis al la malpli altaj brancxoj por vidi kion faras la viktimoj de la transformado.

Cxiuj estis sur la supro de la plata roko, interparolante per tonoj tiom nelauxtaj Kiki ne povis auxdi kion ili diras.

"Cxi tio certe estas misfortuno," komentis la Sorcxisto en la formo de la Vulpo, "sed niaj transformigxoj estas speco de sorcxo kiu estas tre facile nuligebla-kiam oni scias la kielon kaj havas la tauxgajn ilojn. La iloj estas en mia Nigra Valizo; sed kie estas la Valizo?"

Neniu sciis, cxar neniu vidis Kiki Arun forflugi kun gxi.

"Ni sercxu gxin," proponis Doroteo la Sxafido.

Do ili foriris de la roko, kaj ili cxiuj prisercxis la tutan liberan spacon sen trovi la Valizon da Magiiloj. La Ansero sercxis egale fervore kiel la aliaj, cxar se li povos trovi gxin, li intencis kasxi gxin kie la Sorcxisto neniam povos trovi gxin, cxar se la Sorcxisto retransformos lin en lian naturan formon, kun la aliaj, oni tiam rekonos ke li estas Rugedo la Knomo, kaj oni pelos lin el la Lando Oz kaj tiel fiaskigos cxiujn liajn esperojn konkeri.

Rugedo ne vere bedauxris, nun kiam li pripensis la aferon, ke Kiki transformis la Ozulojn. La arbaraj bestoj, estas vere, tiom timas ke ili nun neniam konsentos transformigxi en homojn, sed Kiki povos transformi ilin malgraux tio, kaj kiam ili jam havos homajn formojn, ne estos neeble instigi ilin konkeri la Ozulojn.

Do ne cxio fusxigxis, pensis la maljuna Knomo, kaj plej bone estos rekunigxi kun la Altula knabo kiu posedas la transformosekreton. Do, certigxinte ke la valizo de la Sorcxisto ne estas en la libera spaco, la Ansero forvagis inter la arbojn kiam la aliaj ne atentis lin, kaj kiam li estis suficxe for por ke ili ne povu auxdi lin, li komencis voki, "Kiki Aru! Kiki Aru! Kvak-kvak! Kiki Aru!"

La Knabo kaj la Virino, la Vulpo, la Sxafido kaj la Kuniklo, ne povinte trovi la valizon, reiris al la roko, kaj cxiu el ili havis tre strangan senton pri si.

"Kie estas la Ansero?" demandis la Sorcxisto.

"Evidente li forkuris," respondis Doroteo. "Interesus scii kiu li estis."

"Mi opinias," diris Gugu la Regxo, kiu estis la Dikulino, "ke la Ansero estis la fremdulo kiu proponis ke ni batalu la Ozulojn. Se tiel, lia transformo estis nur ruzo por trompi nin, kaj li nun iris rekunigxi kun sia kamarado, tiu fia Le-Sim-Ago kiu obeis cxiujn liajn ordonojn."

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo. "Cxu ni reiru al la Smeralda Urbo, kun niaj aktualaj formoj, kaj vizitu Glindan la Bonan kaj petu sxin nuligi la sxorcxojn?"

"Mi opinias ke jes," respondis la Sorcxisto-Vulpo. "Kaj ni kunprenu Gugun la Regxon, kaj Glinda redonu al li lian naturan formon. Sed mi malvolonte postlasus mian Valizon da Magiiloj, cxar sen gxi mi perdus la plejparton de mia kapablo esti Sorcxisto. Ankaux, se mi reirus al la Smeralda Urbo en la formo de Vulpo, la popolo de Oz kredus min fusxsorcxisto kaj ne plu respektus min."

"Ni denove sercxu viajn ilojn," sugestis la Malkuragxa Leono, "kaj poste, se ni ne sukcesos trovi la Nigran Valizon ie en cxi tiu arbaro, ni devos reiri hejmen en niaj nunaj formoj.

"Kial vi venis cxi tien?" demandis Gugu.

"Ni volis pruntepreni dekduon da simioj, por utiligo dum la naskigxtago de Ozma," klarigis la Sorcxisto. "Ni planis malgrandigi ilin, kaj lernigi al ili lertajxojn, kaj meti ilin en la naskigxtagan kukon de Ozma."

"Nu," diris la Regxo de la Arbaro, "vi devos akiri konsenton de Rango la Griza Simio, por fari tion. Li komandas cxiujn tribojn de simioj."

"Estas nun jam tro malfrue," diris Doroteo, bedauxre. "La plano estis belega, sed ni havas proprajn problemojn, kaj al mi tute ne placxas esti sxafido."

"Vi estas tre placxe lanuga," diris la Malkuragxa Leono.

"Ne gravas," deklaris Doroteo. "Mi neniam tre fieris, sed mi preferus esti kia mi naskigxis ol io ajn alia en la tuta mondo."

La Vitra Kato, kankam gxi havis kelkajn neagrablajn kutimojn kaj emojn, tamen komprenis ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas gxiaj amikoj, do gxin cxagrenis la embaraso en kiun gxi metis ilin per sia konduko de ili al la Insulo de la Magia Floro. La rubia koro de la Vitra Kato estis malvarma kaj malmola, tamen gxi ja estis koro, kaj havi koron, negrave kian, signifas ke oni havas iom da kompato al aliuloj. Sed la kurioza travidebla besto ne volis ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo sciu ke gxi kompatas ilin, tial gxi tre malrapide movis sin gxis gxi transiris la riveron kaj estis nevidebla inter la arboj de la arbaro. Poste gxi rekte celis la Smeraldan Urbon, kaj tiel rapide trotis ke gxi estis kvazaux kristala nebulajxeto transiranta la valojn kaj ebenajxojn. Cxar gxi konsistis el vitro, la kato estis nelacigebla, kaj cxar gxi ne havis kauxzon prokrasti, gxi atingis la palacon de Ozma mirige rapide.

"Kie estas la Sorcxisto?" gxi demandis al la Palrugxa Katido, kiu estis volvigxinta en la sunbrilo sur la plej malalta sxtupo de la enirejo de la palaco.

"Ne gxenu min," pigre respondis la Palrugxa Katido, kies nomo estis Heuxreka.

"Mi devas tuj trovi la Sorcxiston!" diris la Vitra Kato.

"Do sercxu lin," konsilis Heuxreka, kaj gxi reendormigxis.

La Vitra Kato rapidis supren laux la sxtuparo kaj trovis Toton, la malgrandan nigran hundon de Doroteo.

"Kie estas la Sorcxisto?" demandis la Kato.

"Foriris kun Doroteo," respondis Toto.

"Kiam kaj kien ili foriris?" demandis la Kato.

"Ili foriris hieraux, kaj mi auxdis ilin diri ke ili iros al la Granda Arbaro en la Mangxtula Lando."

"Ve," diris la Vitra Kato; "tre longa veturo."

"Sed ili rajdas la Malsatan Tigron kaj la Malkuragxan Leonon," klarigis Toto, "kaj la Sorcxisto kunportas sian Nigran Valizon da Magiiloj."

La Vitra Kato bone konis la Grandan Arbaron de Gugu, cxar gxi jam multfoje veturis tra tiu arbaro dum gxi traveturis la Landon Oz. Kaj gxi memoris ke la Arbaro de Gugu estas pli proksima al la Insulo de la Magia Floro ol estas la Smeralda Urbo, kaj tial, se gxi sukcesos trovi la Sorcxiston, gxi povos gvidi lin trans la Gilikulan Landon al kie Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas kaptitaj. Gxi estas sovagxa lando kaj malmulte traveturata, sed la Vitra Kato konis cxiujn vojojn. Do tre malmulta tempo estos perdita, efektive.

Sen halti por demandi pli, la Kato kuris el la palaco for de la Smeralda Urbo, sekvante la plej rektan vojon al la Arbaro de Gugu. Denove la besto fulmis tra la lando kvazaux lumbrilo, kaj surprizus vin scii kiom rapide gxi atingis la randon de la Granda Arbaro.

Ne estis simigardistoj inter la arboj por krii averton, kaj tio estis tiom nekutima ke la Vitra Kato miris. Pli enirinte la arbaron gxi baldaux renkontis lupon, kiu unue forkuris pro terurigxo. Sed, vidinte ke gxi estas nur Vitra Kato, la Lupo haltis, kaj la Kato povis vidi gxin tremi, kvazaux pro grandega timo.

"Kio okazas?" demandis la Kato.

"Terura Magiisto venis inter nin!" klarigis la Lupo, "kaj li sxangxas la formojn de la bestoj-fulmrapide-kaj sklavigas cxiujn."

La Vitra Kato ridetis kaj diris:

"Nu, tio estas nur la Sorcxisto de Oz. Li sendube ludas per vi la arbaranoj, sed la Sorcxisto nenial damagxus beston."

"Mi ne parolas pri la Sorcxisto," klarigis la Lupo. "Kaj se la Sorcxisto de Oz estas tiu stranga vireto kiu rajdis grandan Tigron en la liberan spacon, lin ankaux transformis la terura Magiisto."

"Transformis la Sorcxiston? Ho, tio estas neebla," deklaris la Vitra Kato.

"Ne estas neeble. Per miaj propraj okuloj mi vidis lin transformigxi en la formon de Vulpo, kaj la knabino kiu estis kun li transformigxis en lankovritan Sxafidon."

Tio vere surprizis la Vitran Katon.

"Kiam tio okazis?" gxi demandis.

"Antaux nelonge en la libera spaco. Cxiuj bestoj kunigxis tie, sed ili forkuris kiam la Magiisto komencis transformadi, kaj mi estas dankema ke mi mem eskapis en mia natura formo. Sed mi ankoraux timas, kaj mi kasxos min ie."

Dirinte tion la Lupo forkuris, kaj la Vitra Kato, kiu sciis kie estas la granda libera spaco, marsxis celante gxin. Sed nun gxi marsxis malpli rapide, kaj gxia palrugxa cerbo ruligxis kaj rotaciis rapidege cxar gxi pripensis la mirigan informon diritan de la Lupo.

Kiam la Vitra Kato atingis la liberan spacon, gxi vidis Vulpon, Sxafidon, Kuniklon, Mangxtulan knabon kaj dikan Gilikulinon, kiuj cxiuj vagadas kvazauxhazarde, cxar denove ili sercxas la Nigran Valizon de Magiiloj.

La Kato rigardis ilin dum momento kaj poste gxi marsxis malrapide en la liberan spacon. Tuj la Sxafido kuris cele gxin, kriante:

"Ho, Sorcxisto, venis la Vitra Kato!"

"Kie, Doroteo?" demandis la Vulpo.

"Cxi tie!"

La Knabo kaj la Virino kaj la Kuniklo nun iris al la Vulpo kaj la Sxafido, kaj ili cxiuj staris antaux la Vitra Kato kaj samtempe parolante, preskaux kiel hxoro, ili demandis: "Cxu vi vidis la Nigran Valizon."

"Ofte," respondis la Vitra Kato, "sed ne lastatempe."

"Gxi estas perdita," diris la Vulpo, "kaj ni devas trovi gxin."

"Cxu vi estas la Sorcxisto?" demandis la Kato.

"Jes."

"Kaj kiuj estas la aliaj?"

"Mi estas Doroteo," diris la Sxafido.

"Mi estas la Malkuragxa Leono," diris la Mangxtula knabo.

"Mi estas la Malsata Tigro," diris la Kuniklo.

"Mi estas Gugu, Regxo de la Arbaro," diris la dikulino.

La Vitra Kato sidis sur siaj malantauxaj kruroj kaj ekridis. "Jadi, kia ridinda grupo!" kriis la Besto. "Kiu tiel ludas per vi?"

"Tute ne temas pri ludo," deklaris la Sorcxisto. "Temas pri kruela, fia transformo, kaj la Magiisto farinta tion havas leonan kapon, simian korpon, aglajn flugilojn kaj rondan pilkon sur la finajxo de sia vosto."

La Vitra Kato denove ridis. "La Magiisto do aspektas pli ridinda ol vi," gxi diris. "Kie li nun estas?"

"Ie en la arbaro," diris la Malkuragxa Leono. "Li simple saltis en tiun altan aceron tie, cxar li povas grimpi kiel simio kaj flugi kiel aglo, kaj poste li malaperis en la arbaron."

"Kaj estis alia Magiisto tute simila al li, kiu estis lia amiko," aldonis Doroteo, "sed ili versxajne kverelis, cxar la plej fia sxangxis sian amikon en la formon de Ansero."

"Kaj kie estas la Ansero?" demandis la Kato, cxirkauxrigardante.

"Sendube li foriris por trovi sian amikon," respondis Gugu la Regxo. "Sed Ansero ne povas rapide veturi, do ni povus facile trovi lin se ni dezirus."

"Plej malbone," diris la Sorcxisto, "estas ke mia Nigra Valizo perdigxis. Gxi malaperis kiam mi transformigxis. Se mi povus trovi gxin mi povus facile nuligi la sorcxojn per mia magio, kaj ni rericevus niajn naturajn formojn. Cxu vi helpos nin sercxi la Nigran Valizon, Amiko Kata?"

"Kompreneble," respondis la Vitra Kato. "Sed versxajne la fremda Magiisto forportis gxin kun si. Se li estas magiisto, li scias ke vi bezonas tiun Valizon, kaj eble li timas vian magion. Do li versxajne kunportis la Valizon, kaj vi nur revidos gxin se vi trovos la Magiiston."

"Tio sonas prava," komencis la Sxafiido, kiu estis Doroteo. "Tiu palrugxa cerbo via evidente bone funkcias hodiaux."

"Se la Vitra Kato ja estas prava," diris la Sorcxisto solenavocxe, "multaj problemoj renkontos nin. Tiu Magiisto estas dangxera, kaj se ni proksimigxos al li li eble transformos nin malpli placxe."

"Mi ne komprenas kiel povus esti malpli placxe," grumblis Gugu, indigna cxar li devis aperi en la formo de dika virino.

"Cxiuokaze," diris la Malkuragxa Leono, "nia plej bona plano estas trovi la Magiiston kaj strebi forpreni de li la Nigran Valizon. Eble ni sukcesos sxteli gxin, aux eble ni povos persvadi lin redoni gxin al ni."

"Kial ne unue trovi la Anseron?" demandis Doroteo. "La Ansero koleros pro la Magiisto, kaj eble li povos helpi nin."

"Ne malbona ideo," respondis la Sorcxisto. "Venu, amikoj; ni trovu tiun Anseron. Ni disiru kaj sercxu diversdirekte, kaj kiu la unua trovos la Anseron konduku lin cxi tien, kie ni cxiuj rerenkontigxos post unu horo."

Cxapitro 14: La Sorcxisto Lernas la Magian Vorton