Cxapitro 14

La Sorcxisto Lernas la Magian Vorton

Nu, la Ansero estis la transformita maljuna Rugedo, kaj li ecx pli ol la aliaj transformitoj koleris kontraux Kiki Aru. La Knomo malamis cxion birdecan, cxar birdoj demetas ovojn kaj ovojn timas cxiuj Knomoj pli ol cxion alian en la mondo. Ansero estas ankaux malsagxa birdo, kaj Rugedo ege hontis pro la formo kiun li nun devas surhavi. Kaj lin tremigis la penso ke la Ansero eble demetos ovon!

Do la Knomo timis sin mem kaj timis cxion cxirkaux li. Se ovo tusxus lin li povus detruigxi, kaj preskaux cxiu besto renkontota en la arbaro povus facile konkeri lin. Kaj tiel finigxus maljuna Rugedo la Knomo.

Aparte de tiuj timoj, tamen, lin plenigis kolero kontraux Kiki, kiun li intencis kapti per lerta sxtelo for de li de la Magia Vorto. Sendube la knabo frenezigxinte fusxis cxion, sed Rugedo sciis ke la alveno de la Sorcxisto timigis Kikin, kaj li ne bedauxris ke la knabo transformis la Sorcxiston kaj Doroteon kaj senpovigis ilin. Lia propra transformigxo cxagrenis lin kaj indignigis lin, do li kuris tra la arbaro sercxante Kikin, por akiri pli bonan formon kaj kajxoli la knabon plenumi la planojn konkeri la Landon Oz.

Kiki Aru ne foriris tre malproksimen, cxar li surprizis sin kaj ne nur la aliajn per la rapidaj transformoj kaj ne klare sciis kion fari. Rugedo la Knomo estis aroganta kaj ruza, kaj Kiki sciis ke ne eblas dependi de li; sed la Knomo povis plani kaj komploti, kaj la Altula knabo ne estis suficxe sagxa por fari tion, do, kiam li subrigardis tra la brancxoj de arbo kaj vidis Anseron anserpasxadi sur la tero kaj auxdis gxin krii, "Kiki Aru! Kvak-kvak! Kiki Aru!" la knabo respondis nelauxtavocxe, "Jen mi," kaj svingis sin al la plej malalta brancxo de la arbo.

La Ansero supren rigardis kaj vidis lin.

"Vi fusxis cxion terure!" kriis la Ansero. "Kial vi faris tion?"

"Cxar mi volis," respondis Kiki. "Vi agis kvazaux mi estas via sklavo, kaj mi volis montri al tiuj arbaruloj ke mi estas pli potenca ol vi."

La Ansero siblis mallauxte, sed Kiki ne auxdis tion.

Maljuna Rugedo rapide resagxigis sin kaj murmuris al si: "Vere ansermensa estas tiu knabo, kvankam mi havas la anseran formon. Mi milde traktos lin nun, kaj feroce kiam mi superfortos lin." Li pervocxe diris al Kiki:

"Nu, de nun mi kontente agnoskos ke vi estas la mastro. Vi fusxis cxion, kiel mi diris, sed ni ankoraux povos konkeri Ozon."

"Kiel?" demandis la knabo.

"Unue redonu al mi la formon de la Le-Sim-Ago, kaj poste ni povos pli facile interparoli," sugestis la Knomo.

"Atendu momenton, do," diris Kiki, kaj li grimpis iom pli supren en la arbo. Tie li flustris la Magian Vorton kaj la Ansero farigxis Le-Sim-Ago, kiel antauxe.

"Bone!" diris la Knomo, al kiu tio multe placxis, dum Kiki alflankigxis al li saltante de la arbo. "Nun ni trovu trankvilan lokon kie ni povos paroli kaj la bestoj ne povos auxdi nin."

Do la duo ekmarsxis kaj transiris la arbaron gxis ili atingis lokon kie la arboj ne estis tiom altaj nek tiom proksimaj unuj al la aliaj, kaj inter tiuj disaj arboj estis alia libera spaco, ne tiel granda kiel la unua kie la bestoj kunrenkontigxis. Starante cxe la rando de tiu libera spaco kaj transrigardante, ili vidis la arbojn cxe la transa flanko plenaj je simioj, kiuj interbabiladis tre vigle pri la eventoj kiujn ili vidis dum la kunveno.

La maljuna Knomo flustris al Kiki ke li ne eniru la liberan spacon nek lasu ke la simioj vidu lin.

"Kial ne?" demandis la knabo, retirante sin.

"Cxar tiuj simioj estos nia armeo-la armeo konkeronta Ozon," diris la Knomo. "Sidigxu kun mi, Kiki kaj silentu, kaj mi klarigos al vi mian planon."

Nu, nek Kiki Aru nek Rugedo rimarkis ke ruza Lupo sekvis ilin jam de la arbo kie la Ansero estis transformita en Le-Sim-Agon. Efektive, tiu Lupo, kiu ja estis la Sorcxisto de Oz, vidis la transformigxon de la Ansero kaj nun decidis rigardi la sekvon kaj trovi kion ili poste faros.

Lupo povas trairi arbaron tre rapide, sen fari bruon, do la malamikoj de la Sorcxisto ne suspektis lian cxeeston. Sed kiam ili sidigxis apud la rando de la libera spaco, por paroli, la Sorcxisto ne sciis cxu riski vidigxon, per alrampo al pli proksima pozicio por auxdi iliajn parolojn, aux cxu estus preferinde kasxi sin gxis ili formovigxos.

Dum li pripensis tiun demandon li trovis apud si grandan arbon kiu havas kavan trunkon, kaj estas ronda truo en tiu arbo, cxirkaux metron super la tero, do li saltis en la truon kaj kauxrigxis en la kavo, tiel ke liaj okuloj gxuste atingis la randon de la truo per kiu li eniris, kaj de tie li rigardis la formojn de la du Le-Sim-Agoj.

"Jen mia plano," diris la Knomo al Kiki, parolante tiel mallauxte ke la Sorcxisto nur povis auxdi la bruon de lia vocxo. "Cxar vi povas transformi ion ajn en kiun ajn formon lauxvole, ni transformos tiujn simiojn en armeon, kaj per tiu armeo ni konkeros la Ozulojn."

"La simioj ne faros grandan armeon," objxetis Kiki.

"Ni bezonas fortan armeon, sed ne multenombran," respondis la Knomo. "Vi transformos cxiun simion en gigantan viron, vestitan per bela uniformo kaj armitan per akra glavo. Estas kvindek simioj tie kaj kvindek gigantoj estos suficxe granda armeo."

"Kion ili faros per la glavoj?" demandis Kiki. "Nenio povas mortigi la Ozulojn."

"Vi pravas," diris Rugedo. "La Ozuloj ne estas mortigeblaj, sed eblas distrancxi ilin en eretojn, kaj kvankam cxiu ereto estos vivanta, ni povos dissxuti la erojn tiel ke ili estos tute senpovaj. Tial la Ozuloj timos la glavojn de nia armeo, kaj ni facile konkeros ilin."

"Tio sonas bona ideo," respondis la knabo, aprobe. "Kaj tiuokaze ni ne bezonos gxeni nin pri la aliaj bestoj de la arbaro."

"Prave; vi timigis la bestojn, kaj ili ne plu konsentus helpi nin konkeri Ozon. Sed tiuj simioj estas malsagxuloj, kaj transformite en Gigantojn ili agos precize kiel ni volos kaj obeos niajn ordonojn. Cxu vi povos transformi ilin cxiujn samtempe?"

"Ne; mi devos transformi ilin unuope," diris Kiki. "Sed la kvindek transformoj estos fareblaj dum cxirkaux unu horo. Restu cxi tie, Rugedo, kaj mi sxangxos la unuan simion-tiun maldekstre, cxe la finajxo de la brancxo-en Giganton kun glavo."

"Kien vi iros?" demandis la Knomo.

"Mi devas nepre ne paroli la Magian Vorton dum cxeestas alia persono," deklaris Kiki, kiu firme decidis ne permesi ke lia perfidema kunulo lernu lian sekreton, "do mi iros al loko kie vi ne povos auxdi min."

Rugedo la Knomo cxagrenigxis, sed li ankoraux esperis surpriztrovi la knabon kaj kapti el li la Magian Vorton. Do li nur gestis jese per sia leonkapo, kaj Kiki levis sin kaj eniris iomete la arbaron. Tie li rimarkis kavan arbon, kaj hazarde gxi estis la sama kava arbo en kiu la Sorcxisto de Oz, nun havanta formon de Vulpo, kasxis sin.

Dum Kiki kuris al la arbo la Vulpo mallevis sian kapon tiel ke gxi estis nevidebla en la obskura kavo sub la truo, kaj poste Kiki metis sian vizagxon en la truon kaj flustris: "Mi volas ke tiu simio sur la maldekstra brancxo farigxu Giganto dek ses metrojn alta, vestita per uniformo kaj kun akra glavo-Pyrzqxgl!"

Post tio li rekuris al Rugedo, sed la Sorcxisto-Vulpo tute klare auxdis cxiun vorton diritan de li.

La simio tuj transformigxis en la Giganton, kaj la Giganto estis tiom granda ke dum li staris sur la tero lia kapo estis pli alta ol la arboj de la arbaro. La simioj multe bruis sed sxajne ne komprenis ke la Giganto estas unu el ili mem.

"Bone!" kriis la Knomo. "Rapidu, Kiki, transformu la aliajn."

Do Kiki rekuris al la arbo kaj metinte sian vizagxon al la kavo, flustris:

"Mi volas ke la sekva simio estu precize kia la unua- Pyrzqxgl!"

Denove la Sorcxisto-Vulpo auxdis la Magian Vorton, kaj precize kiel gxi estas prononcenda. Sed li sidis senmove en la kavo kaj atendis por denove auxdi gxin, tiel ke gxi estos gravurita sur lia menso kaj li ne forgesos gxin.

Kiki ripete kuris al la rando de la arbaro kaj reen al la kava arbo gxis li flustris la Magian Vorton sesfoje kaj ses simioj estis transformitaj en ses grandegajn Gigantojn. Tiam la Sorcxisto decidis eksperimenti kaj mem uzi la Magian Vorton. Do, dum Kiki rekuris al la Knomo, la Vulpo pusxis sian kapon el la kavo kaj diris nelauxte: "Mi volas ke tiu besto kiu kuras farigxu hikorinukso.-Pyrzqxgl!"

Tuj la Le-Sim-Aga formo de Kiki Aru la Altulo malaperis kaj malgranda hikorinukso ruligxis sur la tero dum momento kaj poste kvietigxis.

La Sorcxisto multe gxojis, kaj saltis el la kavo gxuste kiam Rugedo cxirkauxrigardis por vidi kio okazis al Kiki. La Knomo vidis la Vulpon sed ne Kikin, do li rapide surpiedigxis. La Sorcxisto ne sciis kiom potenca la kurioza besto estas, do li decidis neniun riskon ebligi.

"Mi volas ke tiu besto farigxu juglando- Pyrzqxgl!" li diris lauxte. Sed li ne tute gxuste prononcis la Magian Vorton, kaj la formo de Rugedo ne sxangxigxis. Sed la Knomo tuj komprenis ke "Pyrzqxgl!" estas la Magia Vorto, do li kuris direkte al la Vulpo kriante:

"Mi volas ke vi farigxu Ansero-Pyrzqxgl!"

Sed ankaux la Knomo misprononcis la vorton, cxar gxi ja nur unufoje auxdis gxin parolata, kaj tiam la prononcmaniero estis erara. Do la Vulpo ne transformigxis, sed gxi devis forkuri por ne kaptigxi de la kolera Knomo.

Rugedo nun komencis prononci la Magian Vorton laux cxiu maniero kiun li povis elpensi, esperante trovi la gxustan, kaj la Vulpo, kasxite de arbusto, iom timis ke eble li sukcesos. Tamen, la Sorcxisto, kiu kutimis je magiaj artoj, restis trankvila kaj baldaux memoris precize kiel Kiki Aru prononcis la vorton. Do li ripetis la frazon kiun li jam antauxe diris kaj Rugedo la Knomo farigxis ordinara juglando.

La Sorcxisto nun rampis de malantaux la arbusto kaj diris: "Mi volas rehavi mian naturan formon-Pyrzqxgl!"

Tuj li estis la Sorcxisto de Oz, kaj preninte la hikorinukson kaj la juglandon, kaj zorge metinte ilin en sian posxon, li rekuris al la granda libera spaco.

Doroteo la Sxafido blekis pro gxojo kiam sxi vidis sian malnovan amikon kun lia natura formo denove. La aliaj estis cxiuj tie, cxar ili ankoraux ne trovis la Anseron. La dika Gilikulino, la Mangxtula knabo, la Kuniklo kaj la Vitra Kato tuj kuris al la Sorcxisto kaj demandis pri kio okazis.

Antaux ol klarigi al ili ion pri siaj aventuroj, li transformis cxiujn-escepte de la Vitra Kato, kompreneble-en iliajn naturajn formojn, kaj kiam ilia gxojo permesis ke ili trankviligxu iomete, li parolis pri kiel li hazarde trovis la sekreton de la Magiisto kaj povis sxangxi la du Le-Sim-Agojn en formojn ne kapablajn paroli, tiel ke ili ne povos helpi sin. Kaj la malgranda Sorcxisto montris al siaj mirantaj amikoj la hikorinukson kaj la juglandon por pruvi ke li parolis la veron.

"Sed-atentu!"-kriis Doroteo. "Kio okazis al tiuj Gigantaj Soldatoj kiuj antauxe estis simioj?"

"Mi tute forgesis ilin!" agnoskis la Sorcxisto; "sed mi supozas ke ili ankoraux staras en la arbaro!"

Cxapitro 15: La Soleca Anaso