Cxapitro 15

La Soleca Anaso

Trot kaj Kap'tano Vilcxjo staris antaux la Magia Floro, vere enradikigxinte en tiu loko.

"Cxu vi malsategas?" demandis la knabineto, profunde gxemante, cxar sxi jam staris tie dum multaj horoj.

"Nu," respondis la velisto, "mi n' diras ke mi ne povus mangxi, Trot-se mangxo estus disponebla-sed mi supozas ke maljunuloj ne tiom malsatas kiom junuloj."

"Mi malcertas pri tio, Kap'tano Vilcxjo," sxi diris penseme. "Eble agxo kauxzas dif'rencon, sed mi opinias ke grandeco faras pli grandan dif'rencon. Cxar vi estas duoble pli granda ol mi, vi devus esti duoble pli malsata."

"Mi esperas ke jes," li respondis, "cxar mi povos elteni iom pli longe. Mi ja esperas ke la Vitra Kato rapidos, kaj mi esperas ke la Sorcxisto ne prokrastos veni al ni."

Trot denove gxemis kaj rigardis la mirindan Magian Floron, cxar nenio alia estis farebla. Gxuste nun bela grupo da palrugxaj peonioj burgxonis kaj floris, sed baldaux ili fadis, kaj amaso da malhelbluaj lilioj anstatauxis ilin. Poste kelkaj flavaj krizantemoj floris sur la planto, kaj kiam ili plene malfermis siajn petalojn kaj perfektigxis, ili cedis al aro da blankaj floraj buloj kun karmezinaj makuloj-floro kian neniam antauxe vidis Trot.

"Sed min ege tedas rigardi florojn kaj florojn kaj florojn," sxi diris senpacience.

"Ili estas vere belaj," komentis Kap'tano Vilcxjo.

"Mi scias; kaj se eblus veni kaj rigardi la Magian Floron nur kiam oni volas, estus tre bone, sed devi stari kaj rigardi gxin negrave cxu aux ne oni volas, ne estas tre placxe. Mi volegas, Kap'tano Vilcxjo, ke tiu planto iom fruktu anstataux flori."

Apenaux sxi parolis kiam la blankaj buloj kun karmezinaj makuloj fadis kaj amaso da belaj maturaj persikoj anstatauxis ilin. Kun krio de miksitaj surprizo kaj gxojo Trot etendis brakon kaj plukis persikon de la arbusto kaj komencis mangxi gxin. Sxi trovis gxin tre bongusta. Kap'tanon Vilcxjon iom senkomprenigis la tuja plenumigxo de la volo de la knabino, do antaux ol li povis pluki persikon ili fadis kaj bananoj anstatauxis ilin. "Prenu, Kap'tano!" kriis Trot, kaj ankoraux dum sxi mangxis la persikon sxi prenis bananon per sia alia mano kaj sxiris gxin de la arbusto.

La maljuna velisto ankoraux estis senkomprena. Li ja etendis manon, sed li tro malfruis, cxar jam la bananoj malaperis kaj limonoj anstatauxis ilin.

"Psxa!" kriis Trot. "Ne eblas mangxi tiujn; sed atentu, Kap'tano, io nova aperos."

Kokosoj sekvis, sed Kap'tano Vilcxjo kapneis.

"N' povas malfermi ilin," li komentis, "cxar ni havas nenion per kiu bati ilin."

"Tamen prenu," konsilis Trot; sed jam malaperis la kokosoj, kaj malhele purpuraj pirformaj fruktoj kiujn ambaux ne konis anstatauxis ilin. Denove Kap'tano Vilcxjo hezitis, kaj Trot diris al li:

"Vi devus preni persikon kaj bananon, same kiel mi. Se vi ne atentos, Kap'tano, vi nenion prenos. Nu, mi dividos kun vi mian bananon."

Jam dum sxi parolis la Magia Planto kovrigxis per grandaj rugxaj pomoj kiuj kreskis sur cxiu brancxo. Kap'tano Vilcxjo ne plu hezitis. Li prenis per du manoj, plukante du pomojn, sed Trot trovis nur suficxe da tempo por pluki unu antaux ol ili malaperis.

"Kurioze," komentis la velisto, dum li macxis sian pomon, "tiuj fruktoj estas tre bone mangxeblaj kiam oni prenis ilin, sed ekmalaperas se ili restas sur la arbusto."

"Cxio estas kurioza," deklaris la knabino, "kaj ne povus okazi en alia lando ol cxi tiu kie magio estas kutima. Jen citronoj. Ne pluku ilin, cxar ili maldolcxigas la busxon kaj-Ho! jen prunoj!" sxi pusxis sian pomon en la posxon de sia antauxvestajxo kaj prenis tri prunojn-cxiu preskaux granda kiel ovo-antaux ol ili malaperis. Ankaux Kap'tano Vilcxjo prenis kelkajn, sed ambaux estis tro malsataj por pli da mangxoprokrasto, do ili komencis mangxi siajn pomojn kaj prunojn dum la magia arbusto aperigis cxiajn fruktojn, unu post la alia. La Kap'tano cxesis mangxi nelonge por pluki belan kantalupon, kiun li tenis sub la brako, kaj Trot, finmangxinte siajn prunojn, prenis manplenon da cxerizoj kaj orangxon; sed kiam preskaux cxiu specio de fruktoj jam aperis sur la arbusto, la rikolto cxesis kaj nur floroj aperis sur gxi, kiel antauxe.

"Kial gxi rekomencis flori?" meditis Trot, al kiu tio ne cxagrenis cxar sxi jam mangxis suficxajn fruktojn por satigxi.

"Nu, vi nur volis ke gxi 'iom' fruktu," diris la velisto, "do tiel estis. Eble se vi dirus 'cxiam', Trot, cxiam estus fruktoj."

"Sed kial gxi plenumas mian deziron?" demandis la knabino. "Mi ne estas feino aux sorcxistino aux ia magiulino."

"Versxajne," respondis Kap'tano Vilcxjo, "cxi tiu insuleto estas magia insulo, kaj kiu ajn sur gxi povas ordoni al la arbusto kion gxi produktu, kaj gxi produktas tion."

"Cxu eble mi povus voli ion alian, Kap'tanon, kaj gxi produktus gxin?" sxi demandis fervore.

"Pri kio vi pensas, Trot?"

"Ke mi volu ke tiuj radikoj sur niaj piedoj malaperu kaj ni liberigxu."

"Provu, Trot."

Do sxi provis, sed la volo tute ne efikis.

"Mem provu, Kap'tano," sxi proponis.

Do Kap'tano diris tiun volon, sen pli bona rezulto.

"Ne," diris li, "ne utilas; voloj devas rilati al la Magia Planto; sed min gxojigas ke ni povas instigi gxin produkti fruktojn, cxar nun ni scias ke ni ne malsatos antaux ol la Sorcxisto atingos nin."

"Sed min lacigas tiom longe stari cxi tie," plendis la knabino. "Se mi nur povus levi unu piedon por ripozigi gxin, mi havus pli bonan senton."

"Ankaux mi, Trot. Mi jam rimarkis ke se oni devas fari ion, kaj ne povas ne fari gxin, gxi farigxas nedezirata tre rapide."

"Kiu ne povas levi la piedojn ne scias kia beno tio estas," diris Trot penseme. "Mi neniam antauxe sciis kiom plezurige estas levi unu piedon kaj poste alian, kiam ajn oni deziras."

"Pri multaj aferoj oni ne konscias pri la plezuro," respondis la velisto. "Se io preskaux cxesigus spiradon, oni kredus ke libera spirado estas la plej bela ago en la vivo. Kiam oni sanas, oni ne konscias kia gxuo tio estas, sed kiam oni malsanas oni memoras pri kiam oni sanis, kaj deziregas la revenon de tio. La plej multaj personoj forgesas danki al Dio cxar Li donis al ili du bonajn krurojn, gxis ili perdas kruron, kiel mi; kaj estas tiam tro malfrue, oni nur povas lauxdi Dion cxar Li lasis unu kruron."

"Via ligna kruro estas suficxe bona, Kap'tano" sxi komentis, rigardante gxin atente. "Cxiukaze, gxi ne radikigxas sur Magia Insulo, kiel niaj viandaj kruroj."

"Mi ne plendas," diris Kap'tano Vilcxjo. "Kio nagxas nidirekten, Trot?" li demandis, transrigardante la Magian Floron kaj la akvon.

La knabino ankaux rigardis kaj respondis:

"Ia birdo. Kia anaso, sed mi neniam vidis anason tiom multekoloran."

La birdo nagxis rapide kaj gracie cele la Magian Insulon, kaj, dum gxi proksimigxis gxia belege kolorita plumaro mirigis ilin. La plumoj estis de multaj specoj de brilantaj verdoj kaj bluoj kaj purpuroj, kaj gxi havis flavan kapon kun rugxa plumo, kaj palrugxo, blanko kaj violo en la vosto. Kiam gxi atingis la Insulon, gxi surterigxis kaj proksimigxis al ili, pasxante malrapide kaj turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, por vidi la knabinon kaj la veliston pli bone.

"Vi estas fremduloj," diris la birdo, haltinte apud ili, "kaj vin kaptis la Magia Insulo."

"Jes," respondis Trot, gxemante; "ni radikigxis. Sed mi estas ke ni ne kreskos."

"Vi malgrandigxos," diris la Birdo. "Vi pli malgrandigxos cxiutage, gxis post kelka tempo neniom da vi restos. Tiel estas kutime, sur cxi tiu Magia Insulo."

"Kiel vi scias tion, kaj kiu vi estas, do?" demandis Kap'tano Vilcxjo.

"Mi estas la Soleca Anaso," respondis la birdo. "Mi supozas ke vi auxdis pri mi, cxu?"

"Ne," diris Trot, "efektive ne. Kial vi estas soleca?"

"Nu, mankas al mi familio kaj parencoj," respondis la Anaso.

"Cxu vi ne havas amikojn?"

"Nenian amikon. Kaj mi konas nenion farindan. Mi jam longe vivis, kaj mi devos vivi por cxiam, cxar mi apartenas al la Lando Oz, kie neniu vivanto mortas. Pripensu tion: oni ekzistas jaron post jaro, sen amikoj, sen familio, kun nenio farinda! Cxu mirigas vin ke mi estas soleca?"

"Kial vi ne amikigas kelkulojn, kaj trovas ion farindan?" demandis Kap'tano Vilcxjo.

"Mi ne povas amikigxi, cxar cxiu renkontato-birdo, besto aux persono-malagrablas al mi. Post kelkaj minutoj mi ne plu povos toleri vian kuneston, kaj mi foriros kaj forlasos vin," diris la Soleca Anaso. "Kaj pri farindajxoj- nu, ne utilas. Kiam ajn mi renkontas ulon, tiu faras ion, do mi decidis ke tio estas banala kaj seninteresa kaj mi preferas resti soleca."

"Cxu ne necesas ke vi cxasu mangxajxojn?" demandis Trot.

"Ne. En mia diamanta palaco, iom for laux la rivero, mangxajxoj magie produktigxas por mi; sed mi malofte mangxas, cxar tio estas tre banala."

"Klare vi estas Magiista Anaso," komentis Kap'tano Vilcxjo.

"Kial?"

"Nu, ordinaraj anasoj ne havas diamantajn palacojn kaj magiajn mangxajxojn, kiel vi."

"Vere; kaj ankaux pro tio mi estas soleca. Memoru ke mi estas la sola Anaso en la Lando Oz, kaj mi ne similas al iu alia anaso en la ekstera mondo."

"Sxajnas al mi ke al vi placxas esti soleca," rimarkis Kap'tano Vilcxjo.

"Mi ne povas diri ke vere placxas," respondis la Anaso, "sed cxar sxajne tia estas mia sorto, mi iom fieras pro gxi."

"Cxu vi scias kial ununura, sola Anaso estas en la Lando Oz?" demandis Trot, scivoleme.

"Iam mi sciis la kialon, antaux multaj jaroj, sed mi plene forgesis," deklaris la Anaso. "La kialo de io neniam estas egale grava kiel la afero mem, do ne utilas memori ion pli ol ke mi estas soleca."

"Mi kredas ke vi estus pli felicxa se vi provus fari ion," asertis Trot. "Kvankam vi povas fari nenion por vi mem, vi povas fari ion por aliaj, kaj tiel vi akirus multajn amikojn kaj ne plu estus soleca."

"Nun vi farigxas malagrabla," diris la Soleca Anaso, "kaj mi devos foriri kaj forlasi vin."

"Cxu vi tute ne povas helpi nin?" petegis la knabino. "Se estas ia magio pri vi, eble vi povos helpi nin eskapi el cxi tiu acxa situacio."

"Mi ne havas suficxe fortan magion por liberigi vin de la Magia Insulo," respondis la Soleca Anaso. "Mi posedas nur tre simplan magion, sed gxi suficxas por miaj propraj bezonoj."

"Se nur ni povus sidi iom, ni povus pli bone elteni," diris Trot, "sed ni havas nenion sur kiu sidi."

"Do vi devos elteni," diris la Soleca Anaso.

"Eble vi havas suficxan magion por doni al ni du taburetojn," sugestis Kap'tano Vilcxjo.

"Anaso ja ne scius por kio utilas taburetoj," estis la respondo.

"Sed vi estas malsimila al cxiuj aliaj anasoj."

"Estas vere." La stranga besto sxajne pensis dum momento, rigardante ilin akre per siaj rondaj nigraj okuloj. Poste gxi diris: "Kelkfoje, kiam la sunbrilo estas varmega, mi kreskigas agarikon por sxirmi min de gxiaj radioj. Eble vi povus sidi sur agarikoj."

"Nu, se ili estus suficxe fortaj, ili tauxgus," respondis Kap'tano Vilcxjo.

"Do antaux ol foriri mi donos al vi duon da ili," diris la Soleca Anaso, kaj gxi komencis pasxadi laux malgranda cirklo. Gxi cxirkauxiris la cirklon dekstren trifoje, kaj poste maldekstren trifoje. Post tio gxi retrensaltetis trifoje kaj antauxensaltetis trifoje.

"Kion vi faras?" demandis Trot.

"Ne interrompu. Temas pri sorcxkanto," respondis la Soleca Anaso, sed nun gxi komencis fari sinsekvon da nelauxtaj bruetoj kiuj sonis kvake kaj sxajne signifis tute nenion. Kaj gxi dauxrigis tiujn sonojn tiom longe ke Trot fine kriis:

"Cxu eble vi povos rapide fini tiun sorcxajxon? Se vi bezonos la tutan someron por fari duon da agarikoj, vi estas ne tre lerta magiisto."

"Mi diris ke vi ne interrompu," diris la Soleca Anaso severe. "Se vi farigxos tro malagrabla, vi forpelos min antaux ol mi finos cxi tiun sorcxkanton."

Trot silentis post la riprocxo, kaj la Anaso dauxrigis la kvakan murmuradon. Kap'tano Vilcxjo ridetis iom al si, kaj komentis al Trot per flustro: "Tiu senokupa birdo Solecanasa multege dauxrigas la sorcxadon. Kaj mi tute ne certas ke la agarikoj valoros la sidon."

Tamen ecx dum li parolis la velisto sentis ion tusxi lin malantauxe, kaj, turninte sian kapon, li trovis ke granda agariko estas precize gxustaloke kaj gxustadimensia por sido. Ankaux trovigxis similajxo malantaux Trot, kaj kun krio de plezuro la knabineto apogis sin per gxi kaj trovis gxin tre komforta sidilo-solida, tamen preskaux kia kuseno. Ecx la pezego de Kap'tano Vilcxjo ne rompis lian agarikon, kaj kiam ambaux jam sidis, ili trovis ke la Soleca Anaso forpasxis kaj nun estas cxe la bordo de la akvo.

"Dankegon," kriis Trot, kaj la velisto kriis "Ni multe dankas vin!"

Sed la Soleca Anaso tute ne atentis. Ne ecx rerigardinte ilin la bunta birdo eniris la akvon kaj gracie fornagxis.

Cxapitro 16: La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon