Cxapitro 18

La Magio de la Sorcxisto

Li unue starigis malgrandan argxentan tripiedan tableton kaj metis oran pelvon sur gxian supron. En tiun pelvon li metis du pulvorojn-palrugxan kaj cxiel-bluan-kaj versxis sur ilin flavan fluajxon el kristala boteleto. Poste li murmuris kelkajn magiajn vortojn, kaj la pulvoroj komencis bobeleti kaj bruli kaj elsendis nubon da viola fumo kiu flosis trans la riveron kaj tute kovris kaj Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon, kaj ankaux la agarikojn sur kiuj ili sidis, kaj ecx la Magian Planton en la ora florpoto. Poste, kiam la fumo jam malaperis en la aeron, la Sorcxisto kriis al la kaptitoj:

"Cxu vi estas liberaj?"

Kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo provis movi siajn piedojn sed malsukcesis.

"Ne!" ili kriis responde.

La Sorcxisto frotis sian kalvan kapon penseme kaj poste prenis kelkajn aliajn magiilojn el la valizo.

Unue li metis malgrandan nigran pilketon en argxentan pistolon kaj pafis gxin cele la Magian Insulon. La pilketo eksplodis tuj super la kapo de Trot kaj dissendis mil fajrerojn sur la knabineton.

"Ho!" diris la Sorcxisto, "Mi supozas ke tio liberigos sxin."

Sed la piedoj de Trot ankoraux radikis en la tero de la Magia Tero, kaj la cxagrenita Sorcxisto devis provi ion alian.

Dum preskaux horo li strebegis, uzante preskaux cxiun magiilon en sia nigra valizo, kaj ankoraux Kap'tano Vilcxjo kaj Trot ne estis savitaj.

"Ve!" kriis Doroteo, "mi timas ke ni ja devos peti helpon de Glinda."

Pro tio la Sorcxisto rugxigxis, cxar li hontis pensi ke lia magio ne estas suficxa por superi tiun de la Magia Insulo.

"Mi ankoraux ne cedos, Doroteo," li diris, "cxar mi scias multon de la sorcxarto kiun mi ankoraux ne provis. Mi ne scias kiu magiisto sorcxis cxi tiun insuleton, nek kiaj estis liaj povoj, sed mi ja scias ke mi povas nuligi kian ajn sorcxon konatan de la ordinaraj sorcxistinoj kaj magiistoj kiuj iam logxis en la Lando Oz. Estas kiel malsxlosi pordon, oni nur bezonas trovi la gxustan sxlosilon."

"Sed supozu ke vi ne havas la gxustan sxlosilon kun vi," sugestis Doroteo, "kion fari do?"

"Tiuokaze ni devos fari la sxlosilon," li respondis.

La Vitra Kato nun revenis al ilia flanko de la rivero, marsxante sub la akvo, kaj diris al la Sorcxisto: "Ili ektimas tie sur la insulo cxar ili ambaux malgrandigxas iom post iom cxiuminute. Gxuste nun, kiam mi foriris de ili, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estis proksimume duone grandaj kiel normale."

"Mi kredas," diris la Sorcxisto kontemple, "ke estos plej bone ke mi iru al la bordo de la insulo, kie mi povos paroli al ili kaj labori pli sukcese. Kiel Trot kaj Kap'tano Vilcxjo iris al la insulo?"

"Sur floso," respondis la Vitra Kato. "Gxi estas tie nun, sur la bordo."

"Mi supozas ke vi ne estas suficxe forta por tiri la floson al cxi tiu flanko, cxu?"

"Ne; mi ne povus movi gxin ecx centimetron," diris la Kato.

"Mi provos tiri gxin al vi," sin proponis la Malkuragxa Leono. "Mi ege timas ke la Magia Insulo kaptos ankaux min, sed mi provos atingi la floson kaj tiri gxin al cxi tiu flanko por vi."

"Dankon, amiko," diris la Sorcxisto.

Do la Leono jxetis sin en la riveron kaj nagxis per fortaj krurmovoj trans la akvon al kie la floso estis sur la bordo de la insulo. Metinte unu piedon sur la floson, li turnis sin kaj eknagxis per siaj aliaj tri kruroj kaj tiom forta estis la granda besto ke li sukcesis treni la floson de la bordo kaj pusxi gxin malrapide al kie staras la Sorcxisto sur la bordo de la rivero.

"Bone!" kriis la vireto, al kiu tio multe placxis.

"Cxu mi rajtos transiri kun vi?" demandis Doroteo.

La Sorcxisto hezitis.

"Se vi zorgos ne foriri de la floso kaj ne pasxi sur la insulon, estos por vi nenia dangxero," li decidis. Do la Sorcxisto ordonis al la Malsata Tigro kaj la Malkuragxa Leono ke ili gardu la kagxon da simioj gxis li revenos, kaj poste li kaj Doroteo suriris la floson. La remilo kiun faris Kap'tano Vilcxjo ankoraux estis sur gxi do la malgranda Sorcxisto remis la mallertan floson trans la akvon kaj sur la bordon de la Magia Insulo lauxeble plej proksime al la loko kie radikigxis Kap'tano Vilcxjo kaj Trot.

Doroteon sxokis vidi kiel malgrandaj jam farigxis la kaptitoj, kaj Trot diris al siaj amikoj: "Se vi ne povos baldaux savi nin, ni apenaux plu ekzistos."

"Estu pacienca, kara," konsilis la Sorcxisto, kaj li prenis la hakileton el sia nigra valizo.

"Kion vi faros per tio?" demandis Kap'tano Vilcxjo.

"Gxi estas magia hakilo," respondis la Sorcxisto, "kaj kiam mi ordonos ke gxi haku, gxi forhakos la radikojn de viaj piedoj kaj vi povos kuri al la floso antaux ol ili rekreskos."

"Ne!" kriis la alarmita velisto. "Ne faru tion. Tiuj radikoj estas cxiuj karnaj, kaj niaj korpoj nutras ilin dum ili kreskas en la teron."

"Fortrancxi la radikojn," diris Trot, "similus fortrancxi la fingrojn de niaj manoj kaj piedoj."

La Sorcxisto remetis la hakileton en la nigran valizon kaj elprenis argxentan pincxilon.

"Kresku-kresku-kresku!" li diris al la pincxilo, kaj tuj gxi kreskis kaj etendigxis gxis gxi atingis de la floso al la kaptitoj.

"Kion vi faros nun?" demandis Kap'tano Vilcxjo, time rigardante la pincxilon.

"Cxi tiu magia instrumento eltiros vin, kun la radikoj, kaj metos vin sur cxi tiun floson," deklaris la Sorcxisto.

"Ne faru!" pledis la velisto, tremante. "Tio ege dolorigus nin."

"Eltiri nin kun la radikoj estus same kiel eltiri dentojn," klarigis Trot.

"Malgrandigxu!" diris la Sorcxisto al la pincxilo, kaj tuj gxi malgrandigxis kaj li jxetis gxin en la nigran valizon.

"Mi kredas, amikoj, ke ni finigxis, cxifoje," komentis Kap'tano Vilcxjo, kun malgaja gxemo.

"Bonvolu diri al Ozma, Doroteo," diris Trot, "ke ni kaptigxis penante akiri belan naskigxtagan donacon por sxi. Tiam sxi pardonos nin. La Magia Floro estas bela kaj mirinda, sed gxi estas nur logilo por kapti onin sur cxi tiu terura insulo kaj poste detrui onin. Vi havos plezurigan naskigxtagan feston sen ni, mi estas certa, kaj mi esperas, Doroteo, ke neniu el vi en la Smeralda Urbo forgesos min-aux karan maljunan Kap'tanon Vilcxjon."

Cxapitro 19: Doroteo kaj la Burdoj