Cxapitro 23

La Fonto de Forgeso

La matenon post la naskigxtaga festo, dum la Sorcxisto kaj Doroteo promenis en la gxardenoj de la palaco, Ozma elvenis por akompani ilin, dirante:

"Mi volas auxdi pli pri viaj aventuroj en la Arbaro de Gugu, kaj kiel vi sukcesis akiri tiujn karajn simietojn por utiligo en la Surprizkuko de Doroteo.

Do ili sidigxis sur marmora benko apud la Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj inter si Doroteo kaj la Sorcxisto rakontis siajn aventurojn.

"Mi estis ege iritigxema dum mi estis lankovrita sxafido," diris Doroteo, "cxar mi tute ne sentis min komforta. Kaj mi ne estis tute certa, komprenu, ke mi iam refarigxos knabino."

"Vi eble ankoraux estus lankovrita sxafiido, se mi ne trovus tiun Magian Transforman Vorton," deklaris la Sorcxisto.

"Sed kio okazis al la juglando kaj al la hikorinukso en kiujn vi transformis tiujn acxajn bestomagiistojn?" demandis Ozma.

"Nu, mi preskaux jam forgesis ilin," estis la respondo; "sed mi kredas ke ili ankoraux restas cxi tie en mia posxo."

Li sercxis en siaj posxoj kaj eltiris la du nuksojn kaj montris ilin al sxi.

Ozma rigardis ilin penseme.

"Ne estas juste, lasi iajn vivantojn en tiaj senhelpaj formoj," diris sxi. "Mi kredas, Sorcxisto, ke vi devus retransformi ilin en iliajn naturajn formojn."

"Sed mi ne scias kio estas iliaj naturaj formoj," li objxetis, "cxar kompreneble la formoj de miksbestoj kiujn ili surprenis ne estis naturaj por ili. Kaj ne forgesu, Ozma, ke iliaj naturoj estis kruelaj kaj petolaj, tiel ke se mi revivigos ilin ili eble kauxzos multajn problemojn por ni."

"Malgraux tio," diris la Regantino de Oz, "ni devas liberigi ilin de iliaj aktualaj sorcxigxoj. Kiam vi redonos al ili iliajn naturajn formojn ni trovos kiuj ili vere estas, kaj certe ni ne bezonas timi iujn du homojn, ecx kvankam ili eble montrigxos magiistoj kaj niaj malamikoj."

"Mi ne estas egale certa pri tio," protestis la Sorcxisto, kun skuigxo de sia kalva kapo. "La unusola peco de magio kiun mi forprenis de ili-nome, la Vorto de Transformo-estas tre simpla, tamen tre potenca, tiom ke nek Glinda nek mi povas fari ion egalan. Ne efikas nur la vorto, komprenu, efikas la prononcmaniero. Do se la du fremdaj magiistoj havas alian similan magion, ili eble montrigxos tre dangxeraj por ni, se ni liberigos ilin."

"Mi havas ideon!" kriis Doroteo. "Mi ne estas sorcxisto, nek feino, sed se vi plenumos mian konsilon, ni tute ne bezonos timi tiujn homojn."

"Kion vi pensas, karulino?" demandis Ozma.

"Nu," respondis la knabino, "jen cxi tiu Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj tio donis al mi la nocion. Kiam la Sorcxisto parolos tiun teruran vorton kiu resxangxos ilin en iliajn realajn formojn, li povos ankaux ege soifigi ilin, kaj ni metos tason gxuste cxi tie apud la fonto, tiel ke gxi estos facile prenebla. Poste ili trinkos la akvon kaj forgesos cxiun magion kiun iam ili sciis-kaj ankaux cxion alian."

"Ne malbona ideo," diris la Sorcxisto, rigardante Doroteon aprobe.

"Gxi estas tre bona ideo," deklaris Ozma. "Kuru alporti tason, Doroteo."

Do Doroteo kuris alporti tason, kaj dum sxi forestis la Sorcxisto diris:

"Mi ne scias cxu la realaj formoj de tiuj magiistoj estas de homoj aux de bestoj. Se ili estas bestoj, ili ne trinkos el taso sed eble tuj atakos nin kaj trinkos poste. Do eble estos pli sendangxere por ni se la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro cxeestos por eventuale protekti nin.

Ozma eltiris argxentan fajfilon kiu estis ligita al mallargxa ora cxeno kaj blovis per la fajfilo du akrajn sonojn. La sono, kvankam ne severa, estis tre penetra, kaj tuj kiam gxi atingis la orelojn de la Malkuragxa Leono kaj de la Malsata Tigro, la du grandegaj bestoj rapide venis saltante cele ilin. Ozma klarigis al ili kion la Sorcxisto faros, kaj ordonis ke ili restu kvietaj krom se minacos dangxero. Do la du potencaj gardistoj de la Regantino de Oz kauxris apud la fonto kaj atendis.

Doroteo revenis kaj metis la tason sur la randon de la fonto. Tiam la Sorcxisto metis la hikorinukson apud la fonton kaj diris per solena vocxo:

"Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa-Pyrzqxgl!"

Tuj ekaperis, anstataux la hikorinukso, la formo de Kiki Aru, la Altula knabo. Li sxajnis perpleksa, unue, kvazaux klopodante memori kio okazis al li kaj kial li estas en cxi tiu nekonata loko. Sed li frontis la fonton, kaj la bobelanta akvo memorigis al li ke li soifas. Sen rimarki Ozman, la Sorcxiston kaj Doroteon, kiuj estis malantaux li, li prenis la tason, plenigis gxin per la Akvo de Forgeso, kaj trinkis gxin gxis la lasta guto.

Li nun ne plu soifis, sed li sentis sin ecx pli perpleksa, cxar nun li povis memori tute nenion-ecx ne sian nomon aux el kie li venis. Li cxirkauxrigardis la belan gxardenon kun mieno de placxigxo, kaj poste, turninte sin, li vidis Ozman kaj la Sorcxiston kaj Doroteon rigardantaj lin scivoleme kaj la du grandajn bestojn kauxrantajn malantaux ili.

Kiki-Aru ne sciis kiuj ili estas. sed li opiniis Ozman tre bela kaj Doroteon tre agrabla. Do li ridetis al ili-la sama senkulpa felicxa rideto kiun bebo havus, kaj tio placxis al Doroteo, kiu ekprenis lian manon kaj gvidis lin sidigxi apud sxi sur la benko.

"Ho, mi kredis ke vi estas terura magiisto," sxi kriis, "sed vi estas nur knabo!"

"Kio estas magiisto?" li demandis, "kaj kio estas knabo?"

"Cxu vi ne scias?" demandis la knabino.

Kiki kapneis. Poste li ridis.

"Sxajne mi scias nenion," li respondis.

"Estas tre kurioze," komentis la Sorcxisto. "Li surhavas Mangxultajn vestojn, do iam li logxis en la Lando de la Mangxtuloj. Kompreneble la knabo povas diri al ni neniom da sia historio aux familio, cxar li forgesis cxion kion iam li sciis."

"Li sxajnas aminda knabo, nun post la eligxo de cxiu lia malboneco," diris Ozma. "Do ni restigos lin cxi tie kun ni kaj instruos al li niajn kutimojn-esti fidinda kaj atenti la bezonojn de aliuloj."

"Nu, tiukaze estas bonfortune por li ke li trinkis la Akvon de Forgeso," diris Doroteo.

"Jes, vere," akordis la Sorcxisto. "Sed plej rimarkinde, laux mi, estas ke tia juna knabo povis lerni la sekreton de la Magia Vorto de Transformo. Eble lia akompananto, kiu estas nun cxi tiu juglando, estis la vera magiisto, kvankam mi sxajne memoras ke cxi tiu knabo dum li havis la bestan formon flustris la Magian Vorton en la kavan arbon, kie mi auxdis gxin."

"Nu, ni baldaux scios kiu la alia estas," sugestis Ozma. "Eble li montrigxos ankaux Mangxtula knabo."

La sorcxisto metis la juglandon apud la fonton kaj diris, same malrapide kaj solene kiel antauxe:

"Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa-Pyrzqxgl!"

La juglando malaperis kaj Rugedo la Knomo staris en gxia loko. Li ankaux frontis la fonton, kaj li etendis manon por preni la tason, plenigis gxin, kaj estis trinkonta kiam Doroteo kriis:

"Ho, estas la maljuna Regxo de la Knomoj!"

Rugedo ekturnis sin kaj frontis ilin, kun la taso ankoraux en sia mano.

"Jes," li diris per kolera vocxo, "estas la maljuna Regxo de la Knomoj, kaj mi konkeros la tutan Ozon kaj vengxos vian forpelon de mi de mia trono." Li cxirkauxrigardis dum momento, kaj dauxrigis: "Neniu ovo videblas, kaj mi estas pli forta ol cxiuj vi homoj kune! Mi ne scias kiel mi venis cxi tien, sed mi batalos la batalon de mia vivo- kaj mi venkos!"

Liaj longa blanka hararo kaj barbo flirtis en la venteto; liaj okuloj brilis malame kaj vengxeme, kaj tiom surprizitaj kaj sxokitaj ili estis de la subita ekapero de tiu malnova malamiko de la popolo de Oz, ke ili nur povis rigardadi lin silente kaj retiri sin de lia sovagxa rigardo.

Rugedo ridis. Li trinkis la akvon, jxetis la tason sur la teron kaj diris feroce:

"Kaj nun-kaj nun-kaj-"

Lia vocxo mildigxis. Li frotis sian frunton perpleksite kaj karesis sian longan barbon.

"Kion mi intencis diri?" li demandis pledeme.

"Cxu vi ne memoras?" diris la Sorcxisto.

"Ne; mi forgesis."

"Kiu vi estas?" demandis Doroteo.

Li penis pensi. "Mi-mi estas certa ke mi ne scias," li balbutis.

"Cxu vi ankaux ne scias kiuj ni estas?" demandis la knabino.

"Mi tute ne scias," diris la Knomo.

"Diru al ni kiu estas cxi tiu Mangxtula knabo," sugestis Ozma.

Rugedo rigardis la knabon kaj kapneis.

"Lin mi ne konas. Vi cxiuj estas nekonatoj. "Mi-mi ecx ne konas min mem."

Post tio li karesis la kapon de la Leono kaj murmuris, "Bona Huncxjo!" kaj la Leono mugxetis indigne.

"Kion ni faru pri li?" demandis la Sorcxisto, perplekse. "Foje antaux nun la fia maljuna Knomo venis cxi tien por konkeri nin, kaj tiam, kiel nun, li trinkis la Akvon de Forgeso kaj farigxis malminaca. Sed ni resendis lin al la Regno de la Knomoj, kie li baldaux relernis siajn malnovajn fikutimojn."

"Tial," diris Ozma, "ni devas trovi por li lokon en la Lando Oz, kaj restigi lin cxi tie. Cxar cxi tie li ne lernos fiecon kaj cxiam estos senkulpa kiel nia propra popolo."

Do la vaganta eksregxo de la Knomoj trovis novan hejmon, pacan kaj felicxan hejmon, kie li estis tute kontenta kaj pasigis siajn tagojn kun senkulpa gxuo.