La Magio de Oz

OZ-Serio Volumo 13




© Donald Broadribb 1996

Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59b Lukin St
Beverley WA
Auxstralio

Originala teksto:
The Magic of Oz, 1919

2:18 auxgusto 1996


Mi Dedicxas cxi tiun Libron al la Infanoj de niaj Soldatoj, la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj, kun nemezureblaj Fiero kaj Amo.

L.F.B.



Al Miaj Legantoj

Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia "granda ekstera mondo", ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz.

Tamen, La Magio de Oz vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aux priauxdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kasxas de ni La Landon Oz, ecx dum la jxusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke gxi allogos vian amon je noveco.

Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi-escepte de kiam oni kunsendis posxtmarkojn-sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti cxiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.

Certigante al vi ke mia amo al vi neniam sxanceligxis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezurigos vin dum mi ankoraux povos verki ilin, mi estas

Ame via,
L. FRANK BAUM
"Regxa Historiisto de Oz"

"OZCOT"
cxe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO





Listo de Cxapitroj

  1. Monto Mangxto
  2. La Falko
  3. Du Malbonuloj
  4. Kunkomplotantoj
  5. Felicxa Angulo de Oz
  6. Naskigxtagaj Donacoj por Ozma
  7. La Arbaro de Gugu
  8. La Le-Sim-Agoj Minacas
  9. La Insulo de la Magia Floro
  10. Firme Fiksitaj
  11. La Bestoj de la Arbaro de Gugu
  12. Kiki Uzas Sian Magion
  13. Perdigxas la Nigra Valizo
  14. La Sorcxisto Lernas la Magian Vorton
  15. La Soleca Anaso
  16. La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon
  17. Rimarkinda Veturo
  18. La Magio de la Sorcxisto
  19. Doroteo kaj la Burdoj
  20. Problemo por la Simioj
  21. La Kolegio de Atletaj Artoj
  22. La Naskigxtaga Festo de Ozma
  23. La Fonto de Forgeso