L. Frank Baum en 1900 aperigis la plej bone konatan porinfanan libron en la Angla lingvo, La Mirinda Sorcxisto de Oz. La populareco de tiu romano instigis lin en postaj jaroj verki 13 pliajn romanojn pri tiu mistera magia lando. El tiu serio de 14 libroj, la unuaj tri farigxis la bazoj de dramoj kaj filmoj, el kiuj La Sorcxisto de Oz (1939), en kiu rolis Judy Garland kiel Doroteo, farigxis klasika kinajxo. BOOKLEAF PUBLISHING nun aperigas en Esperanto tradukojn de la unuaj tri romanoj: La Mirinda Sorcxisto de Oz, La Eksterordinara Lando Oz, kaj Ozma de Oz, kun la originalaj ilustrajxoj.
La Anglalingva originalo de cxi tiu verko aperis en Usono en 1907, kun la titolo Ozma of Oz. La originalaj ilustrajxoj de John R. Neill estas reproduktitaj en cxi tiu eldono, sed necesis aperigi ankaux la originale kolorajxojn nigre-blanke.
Nu, jen "pli pri Doroteo", kaj pri niaj malnovaj amikoj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj pri la Malkuragxa Leono, kaj Ozma, kaj cxiuj aliaj; kaj ankaux jen multo pri kelkaj novuloj kiuj estas kuriozaj kaj nekutimaj. Unu amiketo, kiu legis cxi tiun rakonton antaux ol gxi presigxis, diris al mi: "Vilcxinjo estas vere Ozeca, S-ro Baum, kaj ankaux tiktoko kaj la Malsata Tigro".
Se tiu takso estas fidinda kaj gxusta, kaj la gejunuletoj trovos cxi tiun novan rakonton "vere Ozeca", mi multe gxojos pro tio ke mi verkis gxin. Sed eble mi ricevos pli da tre bonvenaj leteroj de miaj legantoj, kiuj diras al mi kiom al ili placxas Ozma de Oz. Almenaux, tion mi esperas.
L. FRANK BAUM
MACATAWA, 1907.