La Flava Kokino

Tre stranga bruo vekis Doroteon, kiu malfermis siajn okulojn kaj trovis ke jam tagigxis kaj ke la suno brilas forte en klara cxielo. Dum sia dormo Doroteo songxis ke sxi denove estas en Kansaso, kaj ke sxi ludas en la malnova brutkampo kun la bovidoj kaj porkoj kaj kokidoj cxirkaux si; kaj unue, dum sxi frotis la dormon el siaj okuloj, sxi vere kredis ke sxi estas tie.

"Kut-kut-kut, ka-da-kut! Kut-kut-kut, ka-da-kut!"

Ha; denove jen tiu stranga bruo kiu vekis sxin. Nepre kokino krias! Sed sxiaj largxe malfermitaj okuloj unue vidis, tra la latoj de la kokinkagxo, la bluajn ondojn de la oceano, nun trakvila kaj kvieta, kaj sxiaj pensoj reflugis al la pasinta nokto, tiom plena de dangxero kaj malkomforto. Ankaux sxi komencis memori ke sxi estas perdito de la sxtormo, flosanta sur malfidinda kaj nekonata maro.

"Kut-kut-kut, ka-da-a-akut!"

"Kio okazas?" kriis Doroteo, ekstarigxante.

"Nu, mi demetis ovon, jen cxio," respondis malgranda, sed akra kaj klara vocxo, kaj cxirkauxrigardante la knabineto trovis flavan kokinon kauxrantan en la kontrauxa angulo de la kagxo.


La Flava Kokino

"Cxu eblas?" sxi krietis, surprizite; "cxu ankaux vi estis cxi tie dum la tuta nokto?"

"Kompreneble," respondis la kokino, skuetante siajn flugilojn kaj oscedante. "Kiam la kagxo forblovigxis de la sxipo mi krocxis min al cxi tiu angulo per ungoj kaj beko, cxar mi sciis ke se mi falos en la akvon mi nepre dronos. Efektive mi ja preskaux dronis pro la akvego kiu superfluis min. Neniam antauxe en mia tuta vivo mi estis tiom malseka!"

"Jes," akordis Doroteo, "ja estis malseke dum kelka tempo, mi bone scias tion. Sed cxu nun vi estas komforta?"

"Ne vere. La suno helpis sekigi miajn plumojn, samkiel vian robon, kaj mi fartas pli bone demetinte mian matenovon. Sed kio okazos al ni, mi volas scii, flosantaj sur cxi tiu granda flako!"

"Ankaux mi volas scii tion," diris Doroteo. "Sed diru al mi: kiel vi kapablas paroli? Mi kredis ke kokinoj nur povas bleki kaj kluki."

"Nu, rilate al tio," respondis la flava kokino penseme, "mi blekis kaj klukis dum mia tuta vivo, kaj antaux hodiaux mi neniam parolis ecx vorton, tion mi memoras. Sed kiam vi demandis, antaux minuto, sxajnis tute nature ke mi respondu vin. Do mi parolis, kaj sxajne mi plu parolas, same kiel vi kaj aliaj homoj. Strange, cxu ne?"

"Vere," respondis Doroteo. "Se ni estus en la Lando Oz, mi ne opinius ke estas strange, cxar multaj bestoj kapablas paroli en tiu felando. Sed cxi tie en la oceano certe ni estas tre tre for de Oz."

"Cxu mi parolas lauxgramatike?" demandis la flava kokino, dubeme. "Cxu mi gxuste parolas, laux via opinio?"

"Jes," diris Doroteo, "vi tre bone parolas-kiel komencanto."

"Placxas al mi scii tion," pludiris la flava kokino, per kvazauxkasxita tono; "cxar se oni parolas, plej bone estas gxuste paroli. La rugxa virkoko ofte diris ke miaj blekado kaj klukado estas tute perfektaj; kaj nun placxas scii ke mi gxuste parolas."

"Mi komencas malsati," komentis Doroteo. "Estas la horo por matenmangxo, sed mankas matenmangxo."

"Mangxu mian ovon," diris la flava kokino. "Mi ne volas gxin, sciu."

"Cxu vi ne volas kovi gxin?" demandis la knabineto, surprizite.

"Mi tute ne volas; mi neniam volas kovi ovojn se mi ne havas komfortan neston en kvieta loko, kun dektrio da ovoj sub mi. Dektri, sciu, estas bonsorta nombro por kokinoj. Do plene tauxgas ke vi mangxu cxi tiun ovon."

"Sed, mi tute ne povus mangxi gxin nekuiritan," kriis Doroteo. "Sed mi multe dankas pro via komplezo, malgraux tio."

"Ne dankinde, kara," respondis la kokino, trankvile, kaj sxi komencis ordigi siajn plumojn.

Dum momento Doroteo staris rigardante la largxan maron. Sxi plu pensadis pri la ovo, do post nelonge sxi demandis:

"Kial vi demetas ovojn, se vi ne intencas kovi ilin?"

"Estas kutimo," respondis la flava kokino. "Jam de cxiam mi fiere demetas fresxan ovon cxiumatene- kvankam ne dum mi perdas miajn plumojn. Al mi neniam placxas fari mian matenan blekon antaux ol dece demeti ovon, kaj sen oportuno bleki mi tute ne estus felicxa."

"Estas strange," diris la knabino, penseme; "Sed cxar mi ne estas kokino, ne estas mirinde ke mi ne komprenas pri tio."

"Kompreneble, kara."

Doroteo resilentis. La flava kokino estis ia kompano, kaj ankaux iom komfortiga; sed malgraux tio, estis treege solsente en la mezo de la granda oceano.

Post iom da tempo la kokino flugetis al la plejsupra lato de la kagxo, estis iom pli alta ol la kapo de Doroteo kiam sxi sidis sur la planko, kiel dum la jxusaj momentoj.

"Jen, ni proksimigxas al tero!" kriis la kokino.

"Kie? Kie?" kriis Doroteo, saltante ekscitite.

"Tie, ne tre for," respondis la kokino, indikante per sia kapo certan direkton. "Sxajnas ke ni flosas tien, tiel ke antaux la tagmezo ni retrovos nin sur seka tero."

"Vere tio placxos" diris Doroteo. Sxi gxemis, cxar sxiajn piedojn kaj krurojn ankoraux malsekigis fojfoje marakvo venanta tra la apartaj latoj.

"Ankaux al mi," respondis sxia kompano. "Nenio en la mondo mizeras kiom malseka kokino."

La tero, kiun ili sxajne alproksimigxis tre rapide, cxar gxi estis cxiuminute pli klara, estis tre bela laux la vidpovo de la knabineto en la flosanta kokinkagxo. Apud la akvo estis largxa plagxo el blanka sablo kaj sxtoneroj, kaj malantaux gxi estis pluraj rokecaj montetoj, kaj preter ili videblis strio da verdaj arboj kiuj randis arbaron. Sed neniuj domoj videblis, nek homoj kiuj eble logxas en cxi tiu nekonata lando.

"Mi esperas ke ni trovos mangxajxon," diris Doroteo, fervore rigardante la belan plagxon al kiu ili flosas. "Nun estas multe post la matenmangxa horo."

"Ankaux mi iomete malsatas," deklaris la flava kokino.

"Kial ne mangxi la ovon?" demandis la infano. "Vi ne bezonas kuirajxojn, kiel mi."

"Cxu vi kredas min kanibalo!" kriis la kokino, indigne. "Mi ne scias kion mi diris aux faris ke vi insultu min!"

"Mi pardonpetas, S-ino-S-ino-bonvolu, Sinjorino, kiel vi nomigxas?" demandis la knabineto.

"Mi nomigxas Vilcxjo," diris la flava kokino, iom abrupte.

"Vilcxjo! Tio estas nomo por knabo."

"Cxu gravas?"

"Sed vi estas kokino, cxu ne?"

"Kokino, jes. Sed kiam mi unue elovigxis neniu sciis cxu mi estas kokino aux virkoko; do la knabeto kiu logxis en la domo apud kiu mi naskigxis nomis min Vilcxjo, kaj amis min, cxar mi estis la sola flava kokido en la tuta aro. Kiam mi plenkreskis, kaj li trovis ke mi ne kokerikas kaj batalas, kiel la virkokoj, li ne pensis sxangxi mian nomon, kaj cxiu besto en la kampo, kiel la homoj en la domo, konis min kiel 'Vilcxjo'. Do cxiam mi nomigxas Vilcxjo, kaj Vilcxjo estas mia nomo."

"Sed estas tute malgxuste," deklaris Doroteo, sobre; "kaj, se ne gxenos vin, mi nomos vin 'Vilcxinjo'. La 'injo' faras el gxi nomon por knabino."

"Nu, min tute ne gxenas," respondis la flava kokino. "Tute ne gravas kiel vi nomas min, se mi scias ke la nomo estas mia nomo."

"Bone, Vilcxinjo. Mia nomo estas Doroteo Gale- amikoj nomas min simple Doroteo kaj nekonatoj nomas min Frauxlino Gale. Vi nomu min Doroteo, se vi deziras. Ni nun estas tre proksimaj al la bordo. Cxu vi kredas ke estas suficxe malprofunde por ke mi vadu tra la akvo al la tero?"

"Atendu kelkajn minutojn. La sunradioj estas varmigaj kaj placxaj, kaj ni ne bezonas rapidi."

"Sed miaj piedoj estas malsekaj kaj akvoplenaj," diris la knabineto. "Mia robo estas suficxe seka, sed mi ne estos komforta antaux ol miaj piedoj estos sekaj."

Tamen sxi atendis, kiel konsilis la kokino, kaj post nelonge la granda ligna kagxo skrapetis la sablan plagxon kaj la dangxera vojagxo estis finita.

Estu certaj ke la sxiprompuloj ne bezonis multan tempon por atingi la bordon. La flava kokino tuj flugis al la sablo, sed Doroteo devis grimpi la altajn latojn. Tamen, tio ne estis malfacila por knabineto el la kamparo, kaj tuj kiam sxi estis sekure sur la tero Doroteo fortiris siajn malsekajn sxuojn kaj sxtrumpetojn kaj etendis ilin sur la sunvarmigatan plagxon por sekigxi.

Sxi sidigxis kaj rigardis dum Vilcxinjo pikis per sia akra beko en la sablo kaj sxtonetaro, kiun sxi gratis kaj turnis per siaj fortaj ungoj.

"Kion vi faras?" demandis Doroteo.

"Sercxas mangxajxon, kompreneble," murmuris la kokino, kiu sin okupadis per bekado.

"Kion vi trovas?" demandis la knabino, scivole.

"Nu, kelkajn dikajn rugxajn formikojn, kaj kelkajn sablinsektojn, kaj fojfoje krabeton. Ili estas tre dolcxaj kaj placxaj, mi certigas al vi."

"Acxe!" kriis Doroteo, per sxokita vocxo.


"Acxe!" kriis Doroteo, per sxokita vocxo.

"Kio estas acxa?" demandis la kokino, levante la kapon por rigardi per unu brilanta okulo sian kompaninon.

"Ke vi mangxas vivajxojn, kaj insektacxojn, kaj rampajn formikacxojn. Nepre hontu!"

"Cxu?" respondis la kokino, senkomprene; "vi ja estas stranga, Doroteo! Vivajxoj estas multe pli fresxaj kaj nutraj ol mortajxoj, kaj vi homoj mangxas cxiajn mortajxojn."

"Tute ne!"

"Jes ja," respondis Vilcxinjo. "Vi mangxas sxafidojn kaj sxafojn kaj bovinojn kaj porkojn kaj ecx kokidojn."

"Sed ni kuiras ilin," diris Doroteo, triumfe.

"Kiel gravas tio?"

"Multe gravas," diris la knabino, pli sobre. "Mi ne povas ekspliki, sed gravas. Kaj ni neniam mangxas insektacxojn."

"Sed vi mangxas la kokidojn kiuj mangxas la insektojn," respondis la flava kokino, per triumfa gako. "Do vi estas egale fia kiel ni la kokinoj."

Tio pensigis Doroteon. Vilcxinjo diris la veron, kaj tio preskaux nuligis sxian apetiton. Kaj la flava kokino, nu sxi plu bekadis la sablon, kaj sxajne estis tre kontenta pri siaj mangxajxoj.

Fine, proksime al la bordo de la akvo, Vilcxinjo metis sian bekon en la sablon, kaj tuj retiris gxin tremoplene.

"Aj!" sxi kriis. "Mi frapis metalon tiam, kaj mia beko preskaux rompigxis."

"Versxajne pro roko," diris Doroteo, senzorge.

"Absurde! Mi povas distingi rokon de metalo, mi opinias," diris la kokino. "Mi sentas gxin malsimile."

"Sed ne povas esti metalo sur cxi tiu sovagxa, dezerta marplagxo," insistis la knabino. "Kie estis? Mi elfosos gxin kaj pruvos al vi ke mi pravas."

Vilcxinjo montris al sxi kie sxia "beko frapigxis," laux sxia esprimo, kaj Doroteo elfosis la sablon gxis senti ajxon malmolan. Sxi enpusxis sian manon, kaj eltiris la ajxon, kaj trovis ke gxi estas grandadimensia ora sxlosilo-iom malnova, sed ankoraux brila kaj nedamagxita.

"Kion mi diris al vi?" kriis la kokino, kun triumfa gako. "Cxu mi povas distingi metalon kiam mi pusxigxas kontraux gxin, aux cxu temas pri roko?"

"Metalo, vi pravis," respondis la infano, rigardante penseme la kuriozajxon trovitan. "Mi kredas ke gxi estas el pura oro, kaj sendube gxi kusxis kasxite en la sablo dum longa tempo. Kiel gxi kasxigxis tie, Vilcxinjo? Kion cxi tiu mistera sxlosilo malfermas?"

"Mi ne scias," respondis la kokino. "Sendube vi scias pli ol mi pri seruroj kaj sxlosiloj."

Doroteo cxirkauxrigardetis. Tute ne rimarkeblis domo en tiu parto de la lando, kaj sxi rezonis ke cxiu sxlosilo nepre estas por seruro kaj cxiu seruro havas celon. Eble la sxlosilon perdis iu tre malproksime logxanta, sed kiu vagis sur cxi tiu plagxo mem.

Konsiderante cxion cxi, la knabino metis la sxlosilon en la posxon de sia robo kaj post tio sxi malrapide surtiris siajn sxuojn kaj sxtrumpojn, jam tute sekajn pro la suno.

"Mi intencas, Vilcxinjo," sxi diris, "cxirkauxsercxi por trovi mangxajxon."

Cxapitro 3: La Literoj sur la Sablo