La Literoj sur la Sablo

Marsxinte iom direkte al la arbaro, for de la bordo de la akvo, Doroteo venis al glata sabla loko sur kiu sxajnis esti kuriozaj literoj markitaj sur la surfaco, kvazaux skribitaj sur la sablo per maldika brancxo.

"Kion gxi diras?" sxi demandis al la flava kokino, kiu trotadis apud sxi iom digne.

"Kiel mi scius?" respondis la kokino. "Mi ne scipovas legi."

"Ho? Cxu?"

"Kompreneble ne; mi neniam studis en lernejo."

"Nu, mi ja," agnoskis Doroteo; "sed la literoj estas grandaj kaj apartaj, kaj estas malfacile rekoni la vortojn."

Sed sxi zorge rigardis cxiun literon, kaj fine sxi trovis ke cxi tiuj vortoj estis skribitaj en la sablo:

"EVITU LA RADULOJN!"

"Estas iom strange," deklaris la kokino, kiam Doroteo lauxtlegis la vortojn. "Kiuj estas la Raduloj, laux via supozo?"

"Uloj kiuj radas, versxajne. Eble ili havas cxaretojn, aux bebcxaretojn aux sxargxocxaretojn," diris Doroteo.

"Eble ili estas auxtomobiloj," proponis la flava kokino. "Ne necesas eviti bebcxaretojn kaj sxargxocxaretojn; sed auxtomobiloj estas dangxeraj. Pluraj amikoj miaj estas mortigitaj de ili."

"Ne povas esti auxto'biloj," respondis la knabino, "cxar ni estas en nova, sovagxa lando kie ecx ne estas tramoj aux telefonoj. La homoj cxi tie ankoraux ne estas trovitaj, mi kredas-se efektive ekzistas homoj cxi tie. Do mi kredas ke ne povas esti auxto'biloj cxi tie, Vilcxinjo."

"Eble ne," agnoskis la flava kokino. "Kien vi iras nun?"

"Al la arboj, por sercxi fruktojn aux nuksojn," respondis Doroteo.

Sxi marsxis trans la sablon, randiris la piedon de unu el la rokaj montetoj proksimaj, kaj baldaux atingis la randon de la arbaro.

Unue sxi seniluziigxis, cxar la proksimaj arboj estis nur poploj aux euxkaliptoj, kaj tute ne havis fruktojn aux nuksojn. Sed baldaux, kiam sxi estis preskaux senespera, la knabineto trovis du arbojn kiuj versxajne donos al sxi multajn mangxajxojn.

Unu arbo estis plena de kvadrataj kartonaj skatoloj, kiuj kreskis en grupoj sur cxiuj brancxoj, kaj sur la plej grandaj plej maturaj skatoloj la vorto "Luncxo" estis legebla, skribita per netaj reliefaj literoj. Sxajne tiu arbo fruktis dum la tuta jaro, cxar sur kelkaj brancxoj estis luncxoskatolaj burgxonoj, kaj sur aliaj estis malgrandaj luncxoskatoloj etaj kiuj estis ankoraux tute verdaj, kaj evidente ne mangxindaj gxis ili maturigxos.

La folioj de tiu arbo estis senescepte paperaj busxtukoj, kaj gxi estis tre placxaspekta laux la malsata knabineto.

Sed la arbo apud la luncxoskatola arbo estis ecx pli miriga, cxar sur gxi kreskis stanaj siteloj da cxefmangxo, tiom plenaj kaj pezaj ke la fortaj brancxoj klinigxis pro la pezo. Kelkaj estis malgrandaj kaj malhele brunaj; pli grandaj havis senbrilan stankoloron; sed la vere maturaj estis siteloj el tre hela stano kiu brilis bele pro la sunradioj kiuj tusxis ilin.

Ili multe placxis al Doroteo, kaj ecx la flava kokino agnoskis sin surprizita.

La knabineto staris sur la pintoj de siaj piedoj kaj elektis unu el la plej belaj kaj grandaj luncxoskatoloj, post tio sxi sidigxis sur la tero kaj fervore malfermis gxin.


La knabineto prenis luncxoskatolon.

En gxi sxi trovis bele volvitaj en blanka papero sxinkan sandvicxon, iom da kuko, piklajxon, trancxajxon de nova fromagxo kaj pomon. Cxio havis propran tigon, do necesis pluki gxin de la flanko de la skatolo; sed Doroteo trovis cxion bongustega, kaj sxi mangxis cxiun pecon da luncxo en la skatolo antaux ol fini.

"Luncxo ne estas 'zakte matenmangxo," sxi diris al Vilcxinjo, kiu sidis apud sxi scivoleme rigardante. "Sed kiam oni malsatas oni povas ecx vespermangxi en la mateno senplende."

"Mi esperas ke via luncxoskatolo estis plene matura," komentis la flava kokino, dubeme. "Tiom da malsano kauxzas mangxado de verdajxoj."

"Nu, mi certas ke gxi estis matura," deklaris Doroteo, "cxio 'cepte de la piklajxo, kaj piklajxo nepre devas esti verda, Vilcxinjo. Sed cxio gustis perfekte, kaj mi preferus gxin ol kirkan piknikon. Kaj nun mi intencas pluki sitelon da cxefmangxo, por kiam mi denove malsatos, kaj post tio ni rekomencos 'splori la landon, kaj trovi kie ni estas."

"Cxu vi tute ne scias en kiu lando ni estas?" demandis Vilcxinjo.

"Tute ne. Sed atentu: mi certas ke ni estas en felando, cxar en alia loko luncxoskatoloj kaj cxefmangxaj siteloj ne kreskas sur arboj. Krome, Vilcxinjo, vi estas kokino kaj vi ne povus paroli en civilizita lando kia Kansas, kie tute ne logxas feoj.

"Eble ni estas en la Lando Oz," diris la kokino, penseme.

"Ne, estas neeble," respondis la knabineto; "cxar mi jam estis en la Lando Oz, kaj gxin tute cxirkauxas dezertacxo kiun neniu povas transiri."

"Do kiel vi revenis el gxi?" demandis Vilcxinjo.

"Mi havis argxentajn sxuojn, kaj ili portis min tra la aero; sed mi perdis ilin," diris Doroteo.

"Cxu?" komentis la flava kokino, per sia tono esprimante malkredon.

"Kaj krome," pludiris la knabino, "ne trovigxas maro apud la lando Oz, do nepre cxi tiu estas alia felando."

Dum sxi parolis sxi rimarkis brilan, belan sitelon da cxefmangxo, kun fortika tenilo, kaj plukis gxin de gxia brancxo. Post tio, akompanate de la flava kokino, sxi marsxis el la ombro de la arboj direkte al la marbordo.

Ili estis parte transirinta la sablon kiam Vilcxinjo subite kriis, terurite:

"Kio estas?"

Doroteo rapide turnis sin, kaj vidis veni de pado kiu kondukis el inter la arboj la plej strangan personon kiun sxiaj okuloj iam vidis.

Gxi havis homan formon, sed gxi marsxis, pli gxuste, ruligxis, per cxiuj kvar membroj kaj gxiaj kruroj estis samlongaj kiel gxiaj brakoj, tiel ke ili aspektis la kvar kruroj de besto. Sed Doroteo tute ne vidis beston, cxar la persono estis vestita plej glore per broditaj vestajxoj multekoloraj, kaj gxi portis pajlan cxapelon gaje sur la flanko de sia kapo. Sed gxi diferencis disde homoj cxi tiel: anstataux manoj kaj piedoj kreskis cxe la finoj de gxiaj brakoj kaj kruroj rondaj radoj, kaj per tiuj radoj gxi ruligxis tre rapide trans la ebenan teron. Poste Doroteo trovis ke tiuj strangaj radoj konsistas el la sama malmola substanco el kiu konsistas niaj ungoj, kaj sxi ankaux informigxis ke uloj de tiu stranga raso naskigxas tiaj. Sed kiam nia knabineto unue vidis la unuan individuon de raso kiu kauxzos multajn problemojn al sxi, sxi supozis ke la brilkolora vestito estas sur rulsxuoj ligitaj al liaj manoj kaj ne nur al liaj piedoj.

"Kuru!" kriis la flava kokino, forflugetante tre timoplene. "Jen Radulo!"


"Jen Radulo!"

"Radulo?" kriis Doroteo. "Kio estas tio?"

"Cxu vi ne memoras ke sur la sablo estis skribite 'Evitu la Radulojn!'? Kuru, nepre kuru!"

Do Doroteo kuris, kaj la Radulo akre kaj sovagxe elkriis kaj komencis cxasi sxin plenrapide.

Transrigardante sian sxultron dum sxi kuris, la knabino nun vidis grandan procesion de Raduloj veni el la arbaro-dekoj kaj dekoj-cxiuj estis vestitaj per belegaj, striktaj vestajxoj kaj cxiuj ruligxis rapide direkte al sxi sonigante siajn sovagxajn, strangajn kriojn.

"Ili certe kaptos nin!" anhelis la knabino, kiu plu portis la pezan sitelon da mangxo kiun sxi plukis. "Mi ne povos multe pli kuri, Vilcxinjo."

"Grimpu cxi tiun monteton-rapidu!" diris la kokino; kaj Doroteo trovis sin tre proksima al la aro de nefiksitaj pintaj rokoj kiujn ili preterpasis irante al la arbaro. La flava kokino jam nun flugetadis inter la rokoj, kaj Doroteo sekvis lauxeble, duone grimpante kaj duone suprenfalante la malglatan, krutan deklivon.

Sxi ne tro rapidis, cxar la plejantauxa Radulo atingis la monteton nur momenton post sxi; sed dum la knabino klopodis grimpi la rokojn la ulo ekhaltis hurlante pro kolerego kaj senesperigxo.

Doroteo nun auxdis la flavan kokinon ridi, laux sia gaka, kokineca maniero.

"Ne rapidu, kara," kriis Vilcxinjo. "Ili ne povos sekvi nin inter cxi tiuj rokoj, do ni estas tute sekuraj nun."

Doroteo tuj haltis kaj sidigxis sur largxa rokego, cxar sxi plene senspirigxis.

La aliaj Raduloj jam nun atingis la piedon de la monteto, sed estis klare ke iliaj radoj ne ruligxos sur la malglataj, pintaj rokoj, tial ili estis nekapablaj sekvi Doroteon kaj la kokinon al kie ili fugxis. Sed ili cxirkauxis la tutan monteton, tiel ke la infano kaj Vilcxinjo devis resti cxar ili ne povos malsupreniri sen kaptigxi.

Do la uloj skuis siajn antauxajn radojn kontraux Doroteo minace, kaj sxajne ili ankaux kapablis paroli kaj ne nur fari siajn terurajn kriojn, cxar pluraj el ili kriis:

"Ni kaptos vin, ne dubu! Kaj kiam ni kaptos vin, ni diserigos vin!"

"Kial vi tiom kruelas kontraux min?" demandis Doroteo. "Mi estas fremda en via lando, kaj mi faris nenian malbonon al vi."

"Nenian malbonon!" kriis unu, kiu sxajne estis ilia estro. "Cxu vi ne plukis niajn luncxoskatolojn kaj mangxositelojn? Cxu vi ne ankoraux tenas en la mano sxtelitan mangxositelon?"

"Mi plukis nur po unu," sxi respondis. "Mi malsatis, kaj mi ne sciis ke la arboj apartenas al vi."

"Tio ne senkulpigas vin," respondis la estro, kiu estis vestita per plej bela kompleto. "Laux nia legxo, kiu plukas mangxositelon sen nia permeso devas tuj morti."

"Ne kredu lin," diris Vilcxinjo. "Mi certas ke la arboj ne apartenas al tiuj ulacxoj. Ili pretas ian ajn misajxon fari, kaj laux mia opinio ili volus mortigi nin ecx se vi ne plukus mangxositelon."

"Mi samopinias," akordis Doroteo. "Sed kion ni faru nun?"

"Ni restu cxi tie," konsilis la flava kokino. "Ni estos sekuraj kontraux la Raduloj gxis ni mortos pro malsato; kaj antaux tiam multo povos okazi."

Cxapitro 4: Tiktoko la Masxinulo