Ozma de Oz Venas Liberigi

Nanda alportis panon kaj akvon al Doroteo por vespermangxo, kaj sxi dormis sur malmola sxtono kun unusola kuseno kaj silka kovrilo.

En la mateno sxi klinis sin tra la fenestro de la karcerturo por trovi cxu eblos eskapi. La cxambro ne estis tre alta, kompare kun niaj modernaj konstruajxoj, sed gxi estis suficxe super la arboj kaj la domoj por ebligi bone rigardi la pejzagxon.

Sxi vidis ke oriente estas arbaro, preter gxi estas la sablo, kaj preter tio estas la oceano. Ecx videblis nigra makuleto sur la plagxo kiun sxi kredis eble esti la kokinkagxo en kiu sxi venis al cxi tiu eksterordinara lando.

Poste sxi rigardis norden, kaj vidis profundan sed nelargxan valon inter du rokaj montoj, kaj trian monton kiu blokis la valon cxe la foro. Okcidente la fekunda Lando Ev ekfinigxis ne tre distance de la palaco, kaj la knabino povis vidi multajn kilometrojn da sabla dezerto kiu etendigxis pli foren ol sxi povis vidi. Nur tiu dezerto apartigas sxin de la eksterordinara Lando Oz, kaj sxi memoris malfelicxe ke oni diris al sxi ke neniu iam transiris tiun dangxeran neniajxon, escepte de sxi mem. Iam ciklono portis sxin trans gxin, kaj magia paro da argxentaj sxuoj reportis sxin. Sed nun sxi havis la helpon de nek ciklono nek argxentaj sxuoj, kaj sxia kondicxo ja estis mizera. Cxar sxi farigxis kaptita de malagrabla princino kiu insistis ke sxi intersxangu sian kapon kontraux alia al kiu sxi tute ne kutimis, kaj kiu eble tute ne estos gxustadimensia.Vere, sxajnis ekzisti nenia espero por sxi flanke de sxiaj malnovaj amikoj en la lando Oz. Penseme sxi rigardis tra la mallargxa fenestro. Sur la tuta dezerto nenia vivajxo movigxis.

Sed atentu! nepre io ja movigxas sur la dezerto-io unue tute ne rimarkita de sxiaj okuloj. Nun gxi aspektis nubo; nun argxenta makulo; nun amaso da cxielarkaj koloroj kiu rapide movigxis sxiadirekten.

Kio gxi estas? sxi demandis al si.

Kaj, iom post iom, sed post nur malgranda momento, la vidajxo proksimigxis suficxe por ke Doroteo povu distingi kio gxi estas.

Largxa verda tapisxo sin malrulis sur la dezerto, dum veturanta lauxlonge de la tapisxo estis mirinda procesio kiu devigis la knabinon malfermegi siajn okulojn dum sxi rigardis la preskauxneeblajxon.

Unue venis belega ora cxaro, tirata de granda leono kaj grandega tigro, kiuj staris sxultr-al-sxultre kaj trotadis gracie kiel bone elektita paro da purrasaj cxevaloj. Kaj starante rekte en la cxaro estis bela knabino vestita per fluantaj roboj el argxenta gazo kaj portanta sur sia delikata kapo juvelitan diademon. En unu mano sxi tenis la satenajn rubandojn kiuj gvidis sxiajn mirigajn tirantojn, kaj en la alia eburan sceptron kiu apartigxis cxe la supro en du dentojn, kaj cxe la pintoj de la dentoj estis la literoj "O" kaj "Z", faritaj el brilantaj diamantoj kunfiksitaj.

La knabino aspektis nek pli agxa nek pli granda ol Doroteo mem, kaj tuj la kaptitino en la turo divenis ke la bela kondukanto de la cxaro sendube estas tiu Ozma de Oz pri kiu antaux nelonge Tiktoko parolis al sxi.


La Magia Tapisxo

Doroteo vidis ke tuj post la cxaro estas sxia malnova amiko la Birdotimigilo, rajdanta trankvile sur ligna Seg-Cxevalo, kiu dancas kaj trotas gaje egalbone kiel vianda cxevalo.

Sekvis Nocxjo Hakisto, la Stana Lignohakisto, kun sia funelforma cxapo senzorgaspekte kovranta lian maldekstran orelon, kaj kun sia brilanta hakilo trans sia dekstra sxultro, kaj lia tuta korpo briladis tiom lumospegule kiom dum la malnovaj tagoj kiam unue sxi konis lin.

La Stana Lignohakisto venis surpiede, marsxante antaux kompanio de dudek sep soldatoj, el kiuj kelkaj estis maldikaj kaj kelkaj estis dikaj, kelkaj malaltaj kaj kelkaj altaj; kaj cxiu el la dudek sep estis vestita per bel-aspekta uniformo, kaj cxiu uniformo havis proprajn desegnajxojn kaj kolorojn, tiel ke neniuj du uniformoj iumaniere similis.

Malantaux la soldatoj la verda tapisxo rerulis sin, tiel ke cxiam estis precize suficxe da gxi por la marsxado de la procesio, por ke iliaj piedoj ne kontaktu la mortigan, vivodetruan sablon de la dezerto,

Doroteo tuj sciis ke sxi rigardas magian tapisxon, kaj sxia koro batis esperoplene kaj gxoje dum sxi konsciis ke sxi baldaux estos savita kaj povos saluti siajn elkore amatajn amikojn el Oz-la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuragxan Leonon.

Efektive, la knabino sentis sin preskaux jam savita tuj kiam sxi rekonis la procesianojn, cxar sxi bone konis la kuragxon kaj lojalecon de sxiaj malnovaj kamaradoj, kaj ankaux kredis ke cxiu alia el ilia miriga lando montrigxos agrablaj kaj fidindaj amikoj.

Tuj kiam la lasta peco de dezerto estis transirita kaj la tuta procesio, de la bela kaj delikata Ozma gxis la lasta soldato, atingis la herbokovritan kamparon de la Lando Ev, la magia tapisxo kunrulis sin kaj tute malaperis.

La cxarkondukantino direktis siajn Leonon kaj Tigron en largxan vojon kondukantan al la palaco, kaj la aliaj sekvis, dum Doroteo plu rigardadis tra sia turfenestro fervore ekscitite.

Ili proksimigxis al la antauxpordo de la palaco kaj ekhaltis. La Birdotimigilo degrimpis de la Seg-Cxevalo por iri al la afisxo sur la pordo, por legi la surpresajxon.

Doroteo, tuj super li, ne plu povis silenti.

"Jen mi!" sxi kriis, kiel eble plej lauxte, "Jen Doroteo!"

"Kiu Doroteo?" demandis la Birdotimigilo, levante sian kapon por suprenrigardi gxis li preskaux perdis sian ekvilibron kaj surdorsen falis.

"Doroteo Gale, kompreneble. Via amikino el Kansas," sxi respondis.

"Nu, saluton, Doroteo!" diris la Birdotimigilo. "Kion vi faras tiom supre?"

"Nenion," sxi malsuprenkriis, "cxar nenio estas farebla. Savu min, amiko-savu min!"


"Savu min, amiko-savu min!"

"Vi jam aspektas tute sekura," respondis la Birdotimigilo.

"Sed mi estas kaptita. Oni ensxlosis min, tiel ke mi ne povas eliri," sxi pledis.

"Estas bone," diris la Birdotimigilo. "Vi povus esti multe pli mizera, malgranda Doroteo. Nur pripensu. Vi ne povas droni, aux esti surrulita de Radulo, aux fali el pomarbo. Kelkaj homoj opinius sin tre bonsortaj tie supre."

"Nu, mi ne opinias tiel," deklaris la knabino, "kaj mi volas tuj malsupr'iri kaj renkonti vin kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuragxan Leonon."

"Bone," diris la Birdotimigilo, kapjesante. "Estos laux via deziro, amikineto. Kiu ensxlosis vin?"

"Princino Langvorlino, kiu estas fia," sxi respondis.

Auxdinte tion, Ozma, kiu atente auxskultadis la konversacion, vokis al Doroteo el sia cxaro, demandante:

"Kial la Princino ensxlosis vin, mia kara?"

"Cxar," kriis Doroteo, "mi rifuzis ke sxi prenu mian kapon por sia kolekto, kaj preni malnovan, eluzitan kapon intersxangxe."

"Ne kulpiginde," kriis Ozma, rapide. "Mi tuj renkontos la Princinon, kaj devigos sxin liberigi vin."

"Ho grandan, grandan dankon!" kriis Doroteo, kiu tuj kiam sxi auxdis la dolcxan vocxon de la knabina Regantino de Oz sciis ke sxi baldaux profunde ekamos sxin.

Ozma nun kondukis sian cxaron al la tria pordo de la alo, sur kiun la Stana Lignohakisto auxdace batis.

Tuj kiam la servistino malfermis la pordon Ozma, portante en sia mano sian eburan sceptron, pasxis en la koridoron kaj tuj iris al la salono, sekvate de sia tuta kunularo, escepte de la Leono kaj la Tigro. Kaj la dudek sep soldatoj tiom bruis kaj klakis ke la malalta servistino Nanda forkuris kriante al sia mastrino, kaj Princino Langvorlino, tre kolerigita de tiu malgxentila invadigxo de la palaco, kuris en la salonon tute sen helpanto.

Tie sxi staris antaux la maldika kaj delikata formo de la knabineto el Oz kaj kriis:

"Cxu vi auxdacas eniri mian palacon neinvitite? Foriru el cxi tiu cxambro tuj, por ke mi ne encxenigu vin kaj cxiujn viajn kunulojn, kaj jxetu vin en miajn plej senlumajn karcerojn!"

"Vere dangxera virino!" murmuris la Birdotimigilo, mildavocxe.


"Vere dangxera virino!" murmuris la Birdotimigilo.

"Sxi sxajnas iom nervoza," respondis la Stana Lignohakisto.

Sed Ozma nur ridetis al la kolera Princino.

"Bonvolu sidigxi," sxi diris, trankvile. "Mi longe veturis por renkonti vin, kaj vi devos auxskulti mian parolon.

"Devos!" kriegis la Princino, kaj sxiaj nigraj okuloj brulegis pro kolero-cxar sxi ankoraux surportis sian kapon Numero 27. "'Devos' al mi!"

"Certe," diris Ozma. "Mi estas Regantino de la Lando Oz, kaj mi estas suficxe potenca por detrui vian tutan regnon, se mi deziros. Sed mi ne venis por damagxi, nur por liberigi la regxan familion de Ev el sia kaptigxo farita de la Regxo de la Knomoj, cxar mi informigxis ke li enkarcerigis la Regxinon kaj sxiajn infanojn."

Auxdinte tiujn vortojn, Langvorlino subite trankviligxis.

"Mi volegas ke vi ja povu liberigi mian onklinon kaj sxiajn dek regxajn infanojn," diris sxi, fervore. "Cxar se ili reakirus siajn gxustajn formojn kaj poziciojn ili povus mem regi la Landon Ev, kaj mi liberigxus de multaj gxenoj kaj problemoj. Nuntempe mi devas dedicxi almenaux dek minutojn cxiutage al sxtataferoj, kaj mi deziras povi uzi mian tutan tempon per admirado al miaj belaj kapoj."

"Do baldaux ni diskutos tion," diris Ozma, "kaj ni provos trovi rimedon por liberigi viajn onklinon kaj kuzojn. Sed unue vi devos liberigi alian kaptiton-la kaptiton kiun vi ensxlosis en vian turon."

"Kompreneble," diris Langvorlino malproteste. "Mi plene forgesis sxin. Tio okazis hieraux, sciu, kaj Princino ja ne povas memori hodiaux kion sxi faris hieraux. Akompanu min, kaj mi liberigos la kaptitinon tuj."

Do Ozma sekvis sxin, kaj ili supreniris la sxtupojn kiuj kondukis al la cxambro en la turo.

Post ilia foriro la sekvantoj de Ozma restis en la salono, kaj la Birdotimigilo apogis sin sur formo kiun li erare supozis kupra statuo; sed severa, metala vocxo diris subite en lian orelon:

"La-su mi-a-n pi-ed-o-n, mi pe-tas. Vi gra-tas la po-lu-ra-jxo-n."

"Ho, pardonu!" li respondis, rapide retirante sin. "Cxu vi vivas?"

"Ne," diris Tiktoko, "mi es-tas nur ma-sxi-no. Sed mi po-vas pen-si kaj pa-ro-li kaj a-gi, ki-am mi es-tas gxus-te stre-cxi-ta. Gxus-te nun mi-a a-ga-do es-tas mal-stre-cxi-ta, kaj Do-ro-te-o ha-vas la sxlo-si-lo-n."

"Do bone," respondis la Birdotimigilo. "Doroteo baldaux liberigxos, kaj sxi prizorgos vian mekanismon. Sed nepre estas malfelicxige al vi ke vi ne vivas. Mi kompatas vin."

"Kial?" demandis Tiktoko.

"Cxar vi ne havas cerbon, malsimile al mi," diris la Birdotimigilo.

"Sed jes, mi ha-vas," protestis Tiktoko. "O-ni me-tis en mi-n la Pli-bo-ni-gi-ta-n Kom-bi-ni-ta-n Sxta-la-n Cerbo-n in-ven-ti-ta-n de Smith & Tin-ker. Gxi ka-pa-bli-gas mi-n pen-si. Ki-a-n cer-bo-n o-ni me-tis en vi-n?"

"Mi ne scias," konfesis la Birdotimigilo. "Gxin donis al mi la potenca Sorcxisto de Oz, kaj mi ne havis oportunon ekzameni gxin antaux ol li enmetis gxin. Sed gxi funkcias bonege kaj mia konscienco estas tre aktiva. Cxu vi havas konsciencon?"

"Ne," diris Tiktoko.

"Nek koron, mi supozas?" aldonis la Stana Lignohakisto, kiu auxskultadis tre interesate la konversacion.

"Ne," diris Tiktoko.

"Sekve," pludiris la Stana Lignohakisto, "domagxe mi devas diri ke vi estas multe malpli valora ol mia amiko la Birdotimigilo, kaj ol mi mem. Cxar ni ambaux vivas, kaj li havas cerbon kiun oni ne bezonas strecxi, dum mi havas bonegan koron kiu konstante batas en mia brusto."

"Mi gra-tu-las vi-n," respondis Tiktoko. "Mi ne-e-vi-te-ble es-tas mal-pli va-lo-ra ol vi cxar mi es-tas nur ma-sxi-no. Ki-am mi es-tas stre-cxi-ta mi ple-nu-mas mi-aj-n tas-koj-n per a-ga-do pre-ci-ze re-ga-ta de la funk-ci-a-do de mi-a me-ka-nis-mo. Vi ne po-vas i-ma-gi ki-om ple-na de me-ka-nis-mo mi es-tas."

"Mi povas diveni," diris la Birdotimigilo, rigardante la masxinulon tre interesoplene. Iam mi volonte disapartigos vin por vidi gxuste kiel vi estas fabrikita."

"Ne fa-ru ti-on, mi pe-te-gas," diris Tiktoko, "cxar vi ne po-vus re-mun-ti mi-n, kaj mi-a u-ti-le-co de-tru-i-gxus."

"Ho! Cxu vi estas utila?" demandis la Birdotimigilo, surprizite.

"Tre," diris Tiktoko.

"Do," la Birdotimigilo afable promesis, "mi ne tusxos vian internon. Cxar mi estas malsperta mekanikisto kaj mi eble fusxus vin."

"Dan-ko-n" diris Tiktoko.

Gxuste tiam Ozma reeniris la cxambron, kondukante Doroteon per la mano kaj tuj sekvate de Princino Langvorlino.

Cxapitro 8: La Malsata Tigro