La Malsata Tigro

Kiel sian unuan agon Doroteo kuris en la brakojn de la Birdotimigilo, kies pentrita vizagxo brilis pro gxojo dum li premis sxin al sia pajloplenigita brusto. Post tio la Stana Lignohakisto cxirkauxbrakumis sxin-tre delikate, cxar li sciis ke liaj stanaj brakoj damagxus sxin se li premus tro forte.

Post la salutoj, Doroteo prenis la sxlosilon por Tiktoko el sia posxo kaj strecxis lian agorisorton por ke li tauxge klinu sin kiam sxi konigos lin al la aliaj. Sxi diris al ili kiom helpa al sxi Tiktoko estis, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto denove premis la manon de la masxino kaj dankis lin cxar li protektis ilian amikinon.

Doroteo demandis: "Kie estas Vilcxinjo?"

"Mi ne scias," diris la Birdotimigilo. "Kiu estas Vilcxinjo?"

"Sxi estas flava kokino kiu estas ankaux amikino mia," respondis la knabino, maltrankvile. "Mi esperas ke sxi bone statas."

"Sxi estas en la kokinejo, en la malantauxa korto," diris la Princino. "Mia salono ne estas gxusta loko por kokinoj."

Sen atendi plian parolon Doroteo kuris trovi Vilcxinjon, kaj tuj ekster la pordo sxi renkontis la Senkuragxan Leonon, ankoraux jungitan al la cxaro apud la granda Tigro. La Malkuragxa Leono havis grandan bluan rubandon ligitan al la longa hararo inter liaj oreloj, kaj la Tigro havis rugxan rubandon sur sia vosto, tuj antaux la denshara finajxo.

Post malpli ol momento Doroteo cxirkauxbrakumis la gigantan Leonon gxojoplene.

"Mi gxojegas revidi vin!" sxi kriis.

"Ankaux min plezurigas vidi vin, Doroteo," diris la Leono. "Ni kune spertis belajn aventurojn, cxu ne?"

"Jes ja," sxi respondis. "Kiel vi fartas?"

"Mi restas same malkuragxa kiel antauxe," la besto respondis humilvocxe. "Cxio ecx plejeta timigas min kaj rapide batigas mian koron. Sed permesu ke mi konigu al vi novan amikon mian, la Malsatan Tigron."

"Ho! Cxu vi malsatas?" sxi demandis, turnante sin al la alia besto, kiu tiumomente oscedadis tiom largxabusxe ke li montris du vicojn de teruraj dentoj kaj busxon suficxe grandan por timigi cxiun rigardanton.

"Mi malsategas," respondis la Tigro, kunfrapante siajn makzelojn kun feroca klako.

"Do kial vi ne mangxas?" sxi demandis.

"Estas senutile," diris la Tigro malfelicxe. "Mi jam provis tion, sed cxiam mi denove malsatas."

"Nu, ankaux mi," diris Doroteo, "Tamen mi denove mangxas."

"Sed vi mangxas negravajxojn, do tio ne gxenas," respondis la Tigro. "Sed mi estas sovagxa besto, kaj mia apetito deziras cxiajn kompatindajn malgrandajn vivajxojn, cxu euxtamion [Amerika besteto, iom simila al sciuro sed ne arbogrimpa. - Tr.], cxu dikan bebon."

"Fi!" diris Doroteo.

"Jes ja!" respondis la Malsata Tigro, lekante siajn lipojn per sia longa rugxa lango. "Dika bebo! Bongustega! Sed mi neniam mangxis bebon, cxar mia konscienco diras al mi ke tio estus maldeca. Se mi ne havus konsciencon mi versxajne mangxus bebojn kaj poste denove malsatus, kaj tio signifus ke mi oferis la kompatindajn bebojn vane. Ne; malsata mi naskigxis, kaj malsata mi mortos. Sed mia konscienco ne suferos pro fiagoj pripentendaj."

"Mi opinias ke vi estas tre bona tigro," diris Doroteo, amikeme frapetante la grandegan kapon de la besto.

"Vi eraras," estis la respondo. "Eble mi estas bona besto, sed hontinde malbona tigro. Lauxnature tigroj estas kruelaj kaj ferocaj, kaj kiam mi rifuzas mangxi senkulpajn vivajxojn mi agas kiel neniu bona tigro iam agis dum la tuta historio de la mondo. Tial mi forlasis la arbaron por akompani mian amikon la Malkuragxan Leonon."

"Sed la Leono ne estas vere malkuragxa," diris Doroteo. "Mi vidis lin agi kiel eble plej brave."

"Nur eraro, kara," protestis la Leono sobre. "Eble al aliuloj mi sxajnas agi tiel, kelkfoje, sed neniam mi renkontis dangxeron sentime."

"Ankaux ne mi," diris Doroteo, malkasxe. "Sed mi devas liberigi Vilcxinjon; mi revidos vin."

Sxi kuris al la malantauxa korto de la palaco kaj baldaux trovis la kokinejon, sxin gvidis al gxi lauxtaj gakoj kaj kokerikoj kaj gxena amaso da sonoj kiajn faras gekokoj kiam ili ekscitigxis.

Sxajne io estis misa en la kokinejo, kaj kiam Doroteo rigardis tra la latoj en la pordo sxi vidis grupon de kokinoj kaj virkokoj kunpremitaj en unu angulo kaj rigardantaj ion kio aspektis turnigxanta pilko de kokoplumoj. Gxi saltis tien kaj tien en la kokinejo, kaj unue Doroteo ne povis decidi kio gxi estas, kaj la klukado de la gekokoj preskaux surdigis sxin.

Sed subite la amaso da plumoj cxesis turnigxi, kaj, mirigante sin, la knabino vidis Vilcxinjon staranta sur horizontala surtera virkoko. Dummomente ambaux estis senmovaj, kaj post tiam la flava kokino skuis siajn flugilojn por ordigi la plumojn kaj marsxis direkte al la pordo fierdefie kaj venkogakante, dum la makula virkoko forlamis al la grupo de aliaj kokinoj, trenante sian malordigitan plumaron en la polvo.

"Vilcxinjo!" kriis Doroteo, sxokite; "cxu vi bataladis?"


"Vilcxinjo!" kriis Doroteo, sxokite; "cxu vi bataladis?"

"Mi ja kredas ke jes!" fiere respondis Vilcxinjo. "Cxu vi kredas ke mi permesus tiun makulan fikokon estri min kaj pretendi komandi cxi tiun kokinejon? Ne dum mi plu povos beki kaj grati! Ne kiam mia nomo estas Vilcxjo!"

"Gxi ne estas Vilcxjo, gxi estas Vilcxinjo; kaj vi tute maldigne p'rolas," diris Doroteo, riprocxe, "Venu, Vilcxinjo, kaj mi ellasos vin; cxar Ozma de Oz venis por liberigi nin."

Do la flava kokino iris al la pordo, kiun Doroteo malriglis por sxia trairo, kaj la aliaj kokinoj silente rigardis ilin el sia angulo sen auxdaci pliproksimigxi.

La knabino levis sian amikinon en siaj brakoj kaj krietis:

"Ho, Vilcxinjo! vi aspektas acxe! Vi perdis multajn plumojn, kaj via kresto sangas!"

"Malgravajxo," diris Vilcxinjo. "Nur rigardu tiun makulan virkokon! Mi ja malbeligis lin!"

Doroteo skuis sian kapon.

"Mi tute ne 'probas tion," sxi diris, forporante Vilcxinjon palacen. "Ne estas dece kompani kun tiuj vulgaraj gekokoj. Ili baldaux miskondutigos vin, kaj vi ne plu estos respektinda."

"Mi ne petis kompani ilin," respondis Vilcxinjo. "Kulpas tiu mishumora Princinacxo. Sed mi naskigxis en Usono, kaj mi ne permesos ke iu kokacxo el la Lando Ev fiere ordonu min, ne dum mi povos levi ungon por min defendi."

"Bone, Vilcxinjo," diris Doroteo. "Ni ne plu diskutu la aferon."

Baldaux ili atingis la Malkuragxan Leonon kaj la Malsatan Tigron al kiuj la knabino konigis la Flavan Kokinon.

"Placxas al mi renkonti amikojn de Doroteo," diris la Leono, gxentile. "Laux via nuna aspekto, vi ne estas malkuragxa kiel mi."

"Via nuna aspekto salivigas mian busxon," diris la Tigro, rigardante Vilcxinjon avide. "Jes ja! Vi bonege gustus se mi kunpremus vin per miaj makzeloj. Sed ne timu. Vi nur satigus min dum momento; do ne valorus mangxi vin."

"Dankon," diris la kokino, komfortigante sin en la brakoj de Doroteo.

"Kaj krome, ne estus dece," pludiris la Tigro, firme rigardante Vilcxinjon kaj kunklakante siajn makzelojn.

"Certe ne," krietis Doroteo rapidege. "Vilcxinjo estas mia amikino, kaj vi nepre ne rajtos mangxi sxin, negrave kio okazos."

"Mi penos memori tion," diris la Tigro; "sed mi estas kelkfoje iom forgesema."

Doroteo portis sian dorlotbeston en la salonon de la palaco, kie Tiktoko, laux invito de Ozma, sidis inter la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Kontraux ili sidis Ozma mem kaj Princino Langvorlino, kaj apud ili estis vaka segxo por Doroteo.

Cxirkaux tiu grava grupo estis la Armeo de Oz, kaj dum Doroteo rigardis la belajn uniformojn de la Dudek Sep sxi diris:

"Sed sxajne ili cxiuj estas oficiroj."

"Cxiuj, kun unu escepto," respondis la Stana Lignohakisto. "Mi havas en mia Armeo ok Generalojn, ses Kolonelojn, sep Majorojn kaj kvin Kapitanojn, kaj unu simplan soldaton kiun ili komandas. Mi volonte plialte rangigus la soldaton, cxar mi rimarkis ke oficiroj kutime pli bone batalas kaj estas pli fidindaj ol ordinaraj soldatoj. Krome, la oficiroj aspektas pli gravaj, kaj dignigas la Armeon."

"Sendube vi pravas," diris Doroteo, sidigxante apud Ozma.

"Kaj nun," anoncis la knabina Regantino de Oz, "ni solene konferencos por decidi pri la plej bona rimedo liberigi la regxan familion de cxi tiu bela Lando Ev el sia longa enkarcerigxo."

Cxapitro 9: La Regxa Familio de Ev