La Giganto kun la Martelo

La vojo dum kelka tempo kondukis tra bela kultivkamparo, kaj preter tre allogan piknikejon. La procesio dauxre antauxenmarsxis gxis Vilcxinjo abrupte kaj komande kriis:

"Atendu-atendu!"

Ozma haltigis sian cxaron tiom subite ke la Seg-Cxevalo de la Birdotimigilo preskaux trafis gxin, kaj la vicoj de la armeo stumblis unu pro la alia antaux ol ili povis ekhalti. Tuj la flava kokino liberigis sin de la brakoj de Doroteo kaj flugis al arbustaro apud la vojo.

"Kio okazas?" vokis la Stana Lignohakisto, maltrankvile.

"Nu, Vilcxinjo volas demeti ovon, nenio pli," diris Doroteo.

"Demeti ovon!" ripetis la Stana Lignohakisto, tre surprizite.

"Jes, sxi demetas ovon cxiumatene je proksimume cxi tiu horo; kaj gxi estas tute fresxa," diris la knabino.

"Sed cxi via stulta kokinacxo supozas ke cxi tiu tuta procesio, kiu entreprenas gravan aventuron, haltos dum sxi demetas ovon?" demandis la Stana Lignohakisto, serioze.

"Kion alian ni faru?" demandis la knabino. "Vilcxinjo kutimas al tio kaj sxi ne povas malkutimigi sin."

"Do sxi nepre rapidu," diris la Stana Lignohakisto.

"Ne, Ne!" kriis la Birdotimigilo. "Se sxi rapidos sxi eble demetos kirlitajn ovojn."

"Sensencajxo," diris Doroteo. "Sed Vilcxinjo ne bezonos multan tempon, mi certas."

Do ili staris atendante, kvankam cxiuj estis malkvietaj kaj volis plumarsxi. Post kelka tempo la flava kokino venis el inter la arbustoj dirante:

"Kut-kut, kut, ka-da-kut! Kut, kut, kut-ka-da-kut!"

"Antaux-en-marsxu!" kriis la Stana Lignohakisto, skuante sian hakilon, kaj la procesio komencis gxuste kiam Doroteo sukcesis preni Vilcxinjon en siajn brakojn.

"Cxu neniu prenos mian ovon?" kriis la kokino, tre ekscitite.

"Mi prenos gxin," diris la Birdotimigilo, kaj li ordonis al la Seg-Cxevalo, kiu sekve dancis inter la arbustojn. La pajlulo baldaux trovis la ovon, kiun li metis en la posxon de sia jako. La marsxantaro, jam rapide forpasxinta, tiam estis ecx pli multe antaux ili; sed la Birdotimigilo ne bezonis longan tempon por reatingi gxin, kaj baldaux la Birdotimigilo denove rajdis en sia kutima loko malantaux la cxaro de Ozma.

"Kion mi faru pri la ovo?" li demandis al Doroteo.

"Mi ne scias," la knabino respondis. "Eble gxin volos la Malsata Tigro."

"Gxi ne suficxus por plenigi unu el miaj malantauxaj dentoj," komentis la Tigro. "Korbego da ili, bone boligitaj, eble iomete mildigus mian apetiton; sed unu ovo valoras neniom, laux mia opinio.

"Ne; oni ecx ne povus fari kukon per gxi," diris la Birdotimigilo, penseme. "Sed mi gardos gxin kiel memorigilon." Do li lasis gxin en sia posxo.

Ili nun jam atingis tiun parto de la valo kiu kusxis inter la du altaj montoj kiujn Doroteo vidis tra sia turfenestro. Je la fora limo estis la tria granda monto, kiu blokis la valon kaj estis la norda limo de la Lando Ev. Lauxdire la palaco de la Regxo de la Knomoj estis sub tiu monto; sed ili bezonos multe da tempo por atingi gxin.

La vojo farigxis rokoplena kaj nur malfacile la radoj povis iri sur gxin, kaj baldaux granda abismo trovigxis antaux iliaj piedoj, tiom largxa ke ili ne povis transsalti. Do Ozma prenis kvadrateton de verda sxtofo el sia posxo kaj jxetis gxin sur la teron. Tuj gxi farigxis la magia tapisxo, kaj malrulis sin suficxe por ke la tuta procesio povu marsxi sur gxi. La cxaro nun antauxeniris, kaj la verda tapisxo malrulis sin antaux gxi, transirante la abismon samnivele kiel la bordoj, tiel ke cxiuj transiris sekure.

"Suficxe facile," diris la Birdotimigilo. "Kio, do, nun okazos?"

Post nelonge li trovis respondon, cxar la flankoj de la monto farigxis tiom proksimaj unu al la alia ke fine restis nur mallargxa vojo inter ili, laux kiu Ozma kun sia grupo devis marsxi unuope.

Ili nun auxdis basan, nelauxtan "bum!-bum!-bum!" kio ehxis tra la valo kaj sxajne plilauxtigxis dum ili antauxeniris. Kaj, cxirkauxirinte angulon en la rokoj, ili vidis antaux si gigantan formon, kiu turis pli ol kvindek metrojn super la vojo. La formo estis de giganta viro konstruita el platoj de giso, kaj gxi staris kun unu piedo cxiuflanke de la mallargxa vojo kaj svingis super sia dekstra sxultro grandegan feran martelon, per kiu gxi konstante bategis la teron. La ehxantaj batoj klarigis la bum-sonojn kiujn ili auxdis, cxar la martelo estis multe pli granda ol barelo, kaj kiam gxi trafis la vojon inter la rokaj flankoj de la monto gxi plenigis la tutan spacon tra kiu nia ekspedicio nepre devos iri.

Kompreneble ili tuj haltis, suficxadistance de la terura fera martelo. La magia tapisxo ne utilos al ili nun, cxar gxi nur celis protekti ilin kontraux dangxeroj sur la tero subpiede, kaj ne kontraux dangxeroj trovigxantaj en la aero super ili. "Aj!" diris la Malkuragxa Leono, tremante. "Multe nervozigas min vidi tiun grandan martelon batadi tiom proksime al mia kapo. Unu bato platigus min kaj farus el mi pordotapisxeton."

"Ti-u fe-ra gi-gan-to es-tas ve-ra bo-nu-lo," diris Tiktoko, "li la-bo-ras fi-de-le ki-el hor-lo-gxo. Li-n fa-ris por la Re-gxo de la Kno-moj Smith & Tin-ker, ki-uj fa-ris mi-n, kaj li-a tas-ko es-tas ma-leb-li-gi ke o-ni tro-vu la sub-te-ra-n pa-la-co-n. Ve-re be-la ar-ta-jxo, cxu ne?"

"Cxu li povas pensi, kaj paroli, kiel vi?" demandis Ozma, rigardante la giganton per mirantaj okuloj.

"Ne," respondis la masxino; "o-ni fa-bri-kis li-n nur por ke li ba-ta-du la vo-jo-n, kaj li ne ha-vas pen-si-lo-n nek p-aro-li-lo-n. Sed li bo-ne-ge ba-tad-as, laux mi-a opi-ni-o."

"Multe tro bone," rimarkis la Birdotimigilo. "Li baras nian pluiron. Cxu ne eblas haltigi lian mekanismon?"

"Nur la Re-gxo de la Kno-moj, kiu ha-vas la sxlo-si-lo-n, po-vas fa-ri ti-o-n," respondis Tiktoko.

"Do," diris Doroteo, "maltrankvile, "kion ni faru?"

"Pardonu min dum kelkaj minutoj," diris la Birdotimigilo, "dum mi pripensos."

Li retiris sin, tiam, al pozicio malantaux ili, kie li turnis sian pentritan vizagxon al la rokoj kaj komencis pensi.

Intertempe la giganto plu levadis sian feran martelon kaj fortege batadis la vojon tiel ke ehxis tra la montoj kvazaux sonegis kanono. Tamen cxiufoje kiam la martelo levigxis, dum momento la vojo sub la monstro estis libera, kaj eble tion rimarkis la Birdotimigilo, cxar kiam li revenis al la aliaj li diris:

"Estas tre simpla afero, efektive. Ni nur bezonas kuri sub la martelo, unuope, dum gxi estas levata, kaj transiri al la alia flanko antaux ol gxi denove falos."

"Necesos vere rapidi, por eskapi la baton," diris la Stana Lignohakisto, skuetante sian kapon. "Sed vere sxajnas esti la sola eblo. Kiu unue provos?"

Ili rigardis unu la alian heziteme. Poste, la Malkuragxa Leono, kiu tremadis kiel folio en la vento, diris al ili:

"Mi supozas ke la unua en la procesio devos iri la unua-do mi. Sed mi timegas la grandan martelon!"

"Kio okazos al mi?" demandis Ozma. "Eble vi mem kuros sub la granda martelo, sed la cxaro certe estos dispremita."

"Ni devos lasi la cxaron," diris la Birdotimigilo. Sed la du knabinoj povos rajdi sur la dorsoj de la Leono kaj la Tigro."

Do oni decidis fari tion, kaj Ozma, tuj kiam oni maljungis la Leonon de la cxaro, tuj suriris la dorson de la besto kaj diris ke sxi estas preta.

"Tenu forte liajn kolharojn," konsilis Doroteo. "Mi antauxe ofte rajdis lin, kaj tiel mi tenis."

Do Ozma forte tenis la kolharojn, kaj la leono kauxrigxis sur la pado kaj rigardis la svingigxantan martelon atente gxis li sciis precize kiam gxi komencos levigxi en la aeron.

Post tio, antaux ol iu ajn supozis ke li estas preta, li eksaltis rekte inter la krurojn de la fera giganto, kaj antaux ol la martelo rebatis la teron la Leono kaj Ozma estis sekuraj sur la alia flanko.

La Tigro sekvis. Doroteo sidis sur lia dorso kaj firme tenis siajn brakojn cxirkaux lia striita kolo, cxar li ne havis kolharojn per kiuj sxi povus teni sin. Li saltegis rekte kaj senerare kiel sago, kaj antaux ol konscii pri tio Doroteo estis preter dangxero kaj staranta apud Ozma.


La Tigro sekvis.

Nun sekvis la Birdotimigilo sur la Seg-Cxevalo, kaj kvankam ili trakuris sukcese ili preskaux estis plejrekte batitaj de la subiranta martelo.

Tiktoko marsxis al la rando mem de la loko kie batis la martelo, kaj dum gxi estis levata por la sekva bato li trankvile antauxeniris kaj eskapis gxian subiron. La Stana Lignohakisto decidis imiti lin, kaj ankaux li subiris sekure dum la granda martelo estis en la aero. Sed kiam necesis ke la dudek ses oficiroj kaj la soldato trairu, iliaj genuoj tiom tremis ke ili ne povis iri ecx pasxon.

"Dum batalo ni estas vere kuragxegaj," diris unu el la generaloj, "kaj niaj malamikoj trovas nin timindaj. Sed milito estas unu afero kaj cxi tio estas alia. Kiam necesas esti batataj surkapen de fera martelo, kaj displatigataj, ni kompreneble malakceptas."

"Kuregu," urgxis la Birdotimigilo.

"Niaj genuoj tremegas tiel ke ni ne povas kuri," respondis kapitano. "Se ni provus ni certe dispremigxus kiel konfitajxo."

"Nu, nu," gxemis la Malkuragxa Leono, "sekve, amiko Tigro, ni devos multe endangxerigi nin por savi cxi tiun kuragxan armeon. Venu kun mi, kaj ni faros nian plejeblon."

Do, cxar Ozma kaj Doroteo jam surterigxis de iliaj dorsoj, la Leono kaj la Tigro resaltis sub la terura martelo kaj revenis kun du generaloj krocxigxintaj al iliaj koloj. Ili ripetis tiun auxdacan trairon dekdufoje, kaj tiel portis cxiujn oficirojn sub la kruroj de la giganto kaj sekure surterigxis sur la alia flanko. Tiam la bestoj estis tre lacaj, kaj anhelis tiom ke iliaj langoj pendis el iliaj grandaj busxoj.

"Sed kio okazos al la soldato?" demandis Ozma.

"Nu, li gardi la cxaron," diris la Leono. "Mi plene lacigxis, kaj mi rifuzas trairi denove sub tiu martelo."

La oficiroj tuj protestis ke ili devas kunhavi la soldaton, sen li ili ne havus komandaton. Sed nek la Leono nek la Tigro akceptis venigi lin, do la Birdotimigilo sendis la Seg-Cxevalon.

Aux la Seg-Cxevalo ne multe atentis, aux gxi miskalkulis la tempon de la mallevigxo de la martelo, cxar la forta armo rekte trafis gxian kapon, kaj batis gxin kontraux la teron tiom forte ke la soldato ekflugis de gxia dorso alten en la aeron, kaj haltis sur unu el la gisaj brakoj de la giganto. Tie li senespere tenegis sin dum la brako levigxis kaj falis je cxiu rapida batego.


La Seg-Cxevalo ne multe atentis.

La Birdotimigilo alkuris por savi la Seg-Cxevalon, kaj la martelo displatigis lian maldekstran piedon antaux ol li povis fortiri la beston. Ili trovis ke la Seg-Cxevalo estis stuporigita de la bato; cxar kvankam la martelo ne povis diserigi la malmolan lignan tuberon el kiu konsistis lia kapo, ambaux oreloj estis forrompitaj kaj li povos auxdi nenion antaux ol oni provizos al li novajn. Ankaux lia maldekstra genuo suferis fendeton, kaj estis ligenda per sxnuro.

Vilcxinjo flugetis sub la martelo kaj nun la sola tasko restanta esti savi la soldaton kiu rajdas la brakon de la fera giganto, alte en la aero.

La Birdotimigilo kusxis plata sur la tero kaj vokis al la viro ke li saltu sur lian korpon, kiu estis mola cxar gxi estis plena de pajlo.

Tion la soldato sukcese faris, li atendis momenton kiam li estis plej proksima al la tero kaj tiam faligis sin sur la Birdotimigilon. Li sukcesis fari tion sen rompi ostojn, kaj la Birdotimigilo deklaris sin tute ne vundita.

La Stana Lignohakisto jam fiksis novajn orelojn al la Seg-Cxevalo, do la tuta grupo rekomencis sian marsxon, lasante la giganton batadi la vojon malantaux ili.

Cxapitro 11: La Regxo de la Knomoj