La Regxo de la Knomoj

Iom post iom, kiam ili proksimigxis al la monto blokanta la vojon kaj kiu estis la plej fora limo de la Regno Ev, la vojo senlumigxis kaj premis iliajn spiritojn pro la altaj pintoj kiuj ambauxflanke kasxis la sunlumon. Ankaux estis tre silente, cxar mankis la kantado de birdoj kaj la babilado de sciuroj, kaj la arboj estis longe malantaux ili, restis nur la nudaj rokoj.

Ozman kaj Doroteon imponis la silento, kaj la aliaj estis cxiuj silentaj kaj sobraj, escepte de la Seg-Cxevalo, kiu, dum gxi trotadis portante la Birdotimigilon, zumis kuriozan kanton, de kiu jen la ripetata strofo:

"Cxu ligna cxevalo en arbaron irus?
Jes, jes! sed oni forte mirus,
Cxar se li ne havus lignan kapon,
Li prefere irus en la montan lapon."

Subite ili auxdis mokantan ridon, kaj ekhaltis. Malgraux gxi ili tamen baldaux haltus, cxar la grandega monto baris ilian pluiron kaj la vojo kondukis al muro da roko kaj finigxis tie.

"Kiu ridis" demandis Ozma. Neniu sciis respondi, sed en la obskuro ili povis vidi strangajn formojn flugetadi trans la facon de la roko. Kio ajn ili estis, ili aspektis tre similaj al la roko mem, cxar ili havis la koloron de la rokoj kaj iliaj formoj estis simile malglataj kaj fortikaj kvazaux rompajxoj el la flanko de la monto. Ili estis tre proksimaj al la kruta deklivo antaux niaj amikoj, kaj glitis supren kaj malsupren, tien kaj tien, laux malreguleco tre konfuza. Kaj ili sxajne ne bezonis starlokon, ili krocxigxis al la surfaco de la roko kiel musxo al fenestrovitro, kaj neniam pauxzis.

"Ne gxe-nu vi-n pri i-li," diris Tiktoko, kiam Doroteo retiris sin. "Ili es-tas nur la Kno-moj."

"Kaj kio estas Knomoj?" demandis la knabino, duontime.

"I-li es-tas rok-fe-oj, kaj ser-vas la Re-gxo-n de la Kno-moj," respondis la masxino. "Sed i-li ne da-ma-gxos ni-n. Vi de-vos vo-ki la Re-gxon, cxar sen li vi ne-ni-am tro-vos la e-ni-re-jon de la pa-la-co."

"Vi voku," diris Doroteo al Ozma.

Gxuste tiam la Knomoj denove ridis, kaj la sono estis tiom stranga kaj malkuragxiga ke la dudek ses oficiroj ordonis ke la soldato "dekstren-turnu-vin!" kaj ili cxiuj komencis forkuri kiel eble plej rapide.

La Stana Lignohakisto tuj postsekvis sian armeon kaj kriis "Haltu!" kaj kiam ili cxesigis sian forkuron li demandis: "Kien vi iras?"

"Mi-mi forgesis la broson por mia barbo," diris la generalo, tremante pro timo. "D-d-do ni reiras por p-preni gxin!"

"Neeble," respondis la Stana Lignohakisto. "Cxar la giganto kun la martelo mortigus vin se vi provus preteriri lin."

"Ho! Mi forgesis la giganton," diris la generalo, paligxante.

"Sxajnas ke vi forgesas multon," komentis la Stana Lignohakisto. "Mi esperas ke vi ne forgesos ke vi estas kuragxaj."

"Neniam!" kriis la generalo, frapante sian or-ornamitan bruston.

"Neniam!" kriis cxiuj aliaj oficiroj, indigne frapante siajn brustojn.

"Rilate al mi," diris la soldato, humile, "mi devas obei miajn oficirojn; do kiam ili ordonas ke mi forkuru, mi forkuras; kaj kiam ili ordonas ke mi batalu, mi batalas."

"Tute gxuste," akordis la Stana Lignohakisto. "Kaj nun vi cxiuj devas reveni al Ozma, kaj obei sxiajn ordonojn. Kaj se vi denove provos forkuri mi petos sxin fari cxiujn dudek ses oficirojn ordinaraj soldatoj, kaj fari la ordinaran soldaton via generalo."

Tiu acxa minaco tiom timigis ilin ke ili tuj reiris al kie staris Ozma apud la Malkuragxa Leono.

Tiam kriis lauxtavocxe Ozma:

"Mi postulas ke la Regxo de la Knomoj aperu al ni!"

Ne auxdigxis respondo, krom ke la disvagantaj Knomoj sur la monto ridis moke.

"Vi ne raj-tas or-do-ni la Re-gxon de la Kno-moj," diris Tiktoko, "cxar vi ne re-gas li-n, ki-el vi-a-n pro-pra-n po-po-lo-n."

Do Ozma reprovis, dirante:

"Mi petas la Regxon de la Knomoj aperi al ni."

Nur la moka ridado respondis al sxi, kaj la ombraj Knomoj plu flugetadis tien kaj tien sur la roka deklivo.


Nur la moka ridado respondis al sxi.

"Pro-vu ple-da-don," diris Tiktoko al Ozma. "Se li ri-fu-zas ve-ni res-pon-de al vi-a pe-to, eb-le la Re-gxo de la Kno-moj auxs-kul-tos vi-a-n ple-da-do-n."

Ozma cxirkauxrigardis fiere.

"Cxu vi volas ke via regantino pledu kun tiu fia Regxo de la Knomoj?" sxi demandis. "Cxu Ozma de Oz humiligu sin antaux ulo kiu logxas en subtera regno?"

"Ne!" cxiuj kriis, grandavocxe; kaj la Birdotimigilo aldonis:

"Se li ne venos, ni elfosos lin el lia truo, kvazaux lupon, kaj venkos lian obstinon. Sed nia dolcxa malgranda regantino nepre devas konservi sian dignon, samkiel mi la mian."

"Mi ne timas pledi kun li," diris Doroteo. "Mi estas nur malgranda knabino el Kansas, kaj ni havas pli da digno cxehejme ol ni povas uzi. Mi alvokos la Regxon de la Knomoj.

"Jes," diris la Malsata Tigro; "kaj se li diserigos vin mi volonte mangxos vin morgauxmatene."

Do Doroteo antauxenpasxis kaj diris:

"Bonvolu, Sinjoro Regxo de l'Knomoj, paroli kun ni."

La Knomoj komencis ridi denove; sed mallauxta mugxo auxdigxis de interne de la monto, kaj fulmorapide ili malaperis kaj silentis.

Pordo en la roko malfermigxis, kaj vocxo kriis:

"Eniru!"

"Cxu eble ruzo?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Ne gravas," respondis Ozma. "Ni venis por savi la kompatindan Regxinon de Ev kaj sxiajn dek infanojn, kaj ni devos iom riske agi por efektivigi tion."

"La Re-gxo de la Kno-moj es-tas ho-nes-ta kaj bon-hu-mo-ra," diris Tiktoko. "Vi po-vas fidi ke li juste agos."

Do Ozma la unua iris, man-en-mane kun Doroteo, kaj ili trairis la arkan rokpordon kaj eniris longan koridoron kiun lumigis juveloj muntitaj en la muroj kaj kun lampoj malantaux si. Neniu gvidis ilin, sed la tuta grupo premis sin tra la koridoron gxis ili atingis rondan, kupolitan kavernon kiu estis grandioze meblita.

En la mezo de la cxambro estis trono cxizita el solida roko, kruda kaj malglata rilate al formo sed brilanta pro grandaj rubioj kaj diamantoj kaj smeraldoj sur cxiu parto de gxia faco. Kaj sur la trono sidis la Regxo de la Knomoj.

Tiu grava monarko de la Subtera Mondo estis malgranda dikulo vestita per griz-brunaj vestoj kiuj estis precize samkoloraj kiel la trono sur kiu li sidis. Liaj abunda hararo kaj fluanta barbo ankaux estis samkoloraj kiel la rokoj, kaj ankaux lia vizagxo. Li nenian kronon surhavis, kaj lia sola ornamajxo estis largxa, juvelkovrita zono kiu cxirkauxiris lian dikan malgrandan korpon. Rilate al lia vizagxo, gxi aspektis afabla kaj bonhumora, kaj li turnis siajn okulojn gaje al siaj vizitantoj dum Ozma kaj Doroteo staris antaux li kun siaj sekvantoj tuj malantaux ili.

"Ho, li aspektas precize kiel Patro Kristnasko- kvankam alikolora!" flustris Doroteo al sia amikino; sed la Regxo de la Knomoj auxdis sxian parolon, kaj lauxte ridis.

"'Lia vizagxo rugxa kaj ronda ventro
Plena de gelaten' en sia centro!'"

citis la monarko, afablavocxe; kaj cxiuj povis vidi ke lia ventro vere skuigxis kvazaux plena de gelateno kiam li ridis.

Kaj Ozma kaj Doroteo spiris multe pli facile trovinte la Regxon de la Knomoj tiom afabla, kaj post minuto li gestis per sia dekstra mano kaj cxiu el la knabinoj trovis kunsenkovritan segxon apud si.

"Sidigxu, miaj karaj," diris la Regxo, "kaj diru al mi kial vi venis el tiom for por renkonti min, kaj kion mi povos fari por felicxigi vin."

Dum ili sidigxis, la Regxo de la Knomoj prenis pipon, kaj preninte ardantan rugxan karbon el sia posxo li metis gxin en la bovleton de la pipo kaj komencis blovi nubojn da fumo kiu flugis ringe super lia kapo. Laux la opinio de Doroteo tio despli similigis la monarketon al Patro Kristnasko; sed Ozma nun komencis paroli, kaj cxiu intense auxskultis sxiajn vortojn.

"Via Mosxto," diris sxi, "mi estas la regantino de la Lando Oz, kaj mi venis por peti vin liberigi la bonan Regxinon de Ev kaj sxiajn dek infanojn, kiujn vi sorcxis kaj kiuj nun estas viaj kaptitoj."

"Tute ne; vi eraras pri tio," respondis la Regxo. "Ili ne estas miaj kaptitoj, ili estas miaj sklavoj, kiujn mi acxetis de la Regxo de Ev."

"Sed tio estis maljusta," diris Ozma.

"Laux la legxoj de Ev, la regxo ne povas agi maljuste," respondis la monarko, rigardante fuman ringon kiun li jxus blovis el sia busxo; "sekve li plene rajtis vendi sian familion al mi intersxangxe por longa vivo."

"Sed vi trompis lin," deklaris Doroteo; "cxar la Regxo de Ev ne ricevis longan vivon. Li saltis en la maron kaj dronis."

"Ne kulpas mi," diris la Regxo de la Knomoj, krucante siajn krurojn kaj ridante kontente. "Mi donis al li la longan vivon, tute honeste; sed li detruis gxin."

"Do kiel gxi estis longa vivo?" demandis Doroteo.

"Facile," diris la respondo. "Nu, supozu, mia kara, ke mi donis al vi belan pupon intersxangxe por buklo de via hararo, kaj ke ricevinte la pupon vi frakasis gxin kaj detruis gxin. Cxu vi rajtas diri ke mi ne donis al vi belan pupon?"

"Ne," respondis Doroteo.

"Kaj cxu vi juste povus peti min redoni al vi la buklon de haroj, nur cxar vi frakasis la pupon?"

"Ne," diris Doroteo, denove.

"Certe ne," respondis la Regxo de la Knomoj. "Nek mi cedos la Regxinon kaj sxiajn infanojn cxar la Regxo de Ev detruis sian longan vivon per salto en la maron. Ili apartenas al mi, kaj mi retenos ilin."


"Ili apartenas al mi, kaj mi retenos ilin."

"Sed vi kruele mistraktas ilin," diris Ozma kiun multe cxagrenis la rifuzo de la Regxo.

"Kiel?" li demandis.

"Farante ilin sklavoj," diris sxi.

"Kruelecon," komentis la monarko, elblovante ringojn de fumo kaj rigardante ilin flosi en la aero, "mi ne povas toleri. Do cxar sklavoj devas forte labori, kaj la Regxino de Ev kaj sxiaj infanoj estis tre delikataj, mi transformis ilin en ornamajxojn kaj dekoraciajxojn kaj dismetis ilin en la diversaj cxambroj de mia palaco. Anstataux devi labori, ili nur ornamas mian logxejon, kaj mi vere kredas ke mi tre gxentile traktis ilin."

"Sed kia acxa sorto!" kriis Ozma, fervore. "Kaj la Regno Ev bezonegas sian regxan familion por regi gxin. Se vi liberigos ilin, kaj redonos al ili iliajn decajn formojn, mi donos al vi dek ornamajxojn por cxiu el ili."

La Regxo de la Knomoj aspektis tre malplacxita.

"Eble mi rifuzos," diris li.

"Se tiel," diris Ozma firme, "mi estas cxi tie kun miaj amikoj kaj mia armeo por konkeri vian regnon kaj devigi vin obei mian postulon."

La Regxo de la Knomoj ridis gxissufoke; li sufokis gxis li tusis; kaj li tusis gxis lia vizagxo ne plu estis griz-bruna sed brile rugxa. Kaj post tio li visxis siajn okulojn per rok-kolora tuko kaj denove aspektis malplacxita.

"Vi estas tiom kuragxa kiom bela, mia kara," li diris al Ozma. "Sed vi malmulte konceptas la grandecon de la tasko kiun vi entreprenis. Venu kun mi dum momento."

Li starigxis kaj prenis manon de Ozma, kaj kondukis sxin al pordeto en unu flanko de la cxambro. Li malfermis gxin kaj ili pasxis sur balkonon, de kie ili ekvidis mirige klare la Subteran Mondon.

Vasta kaverno etendigxis multajn kilometrojn sub la monto, kaj cxiudirekte estis fornoj kaj forgxoj ardantaj kaj Knomoj martelantaj multevalorajn metalojn kaj polurantaj brilantajn juvelojn. Plenigis la murojn de la kaverno miloj da pordoj el argxento kaj oro, konstruitaj en la solida roko, kaj ili etendigxis en vicoj ecx pli foren ol la okuloj de Ozma povis vidi.

Dum la knabineto el Oz rigardis mirigate cxi tiun scenon la Regxo de la Knomoj akre fajfis, kaj tuj cxiuj argxentaj kaj oraj pordoj ekmalfermigxis kaj densaj vicoj de Knomaj soldatoj elmarsxis tra cxiu. Tiom granda estis la nombro ke ili rapide plenigis la gigantan subteran kavernon kaj necesigis ke la multe okupataj laboristoj cxesigu sian laboradon.

Kvankam tiu grandega armeo konsistis el rok-koloraj Knomoj, malaltaj kaj dikaj, ili estis vestitaj per brilanta kiraso el polurita sxtalo, en kiu belaj gemoj estis muntitaj. Sur sia brovo cxiu portis brilegan elektran lumon, kaj ili portis akrajn lancojn kaj glavojn kaj batalhakilojn el solida bronzo. Estis evidente ke ili estas perfekte trejnitaj, cxar ili staris en rektaj vicoj, vico post vico, kvazaux atendante nur ordonon ke ili ataku siajn malamikojn.

"Jen," diris la Regxo de la Knomoj, "nur malgranda parto de mia armeo. Neniu reganto sur la Tero iam auxdacis batali kontraux mi, kaj neniu reganto iam auxdacos, cxar mi estas tro forte nekontrauxstarebla."


"Jen nur malgranda parto de mia armeo."

Denove li fajfis, kaj tuj la militista grupo trairis la argxentajn kaj orajn pordojn kaj malaperis, post tio la laboristoj rekomencis sian laboradon cxe la fornoj.

Malfelicxe kaj senespere, Ozma de Oz turnis sin al siaj amikoj, kaj la Regxo de la Knomoj trankvile residigxis sur sian rokan tronon.

"Estus malsagxe batali," la knabino diris al la Stana Lignohakisto. "Cxar niaj bravaj Dudek Sep rapide detruigxus. Mi certe ne scias kion fari en cxi tiu krizo."

"Demandu al la Regxo kie estas lia kuirejo," proponis la Tigro. "Mi estas sovagxe malsata."

"Mi povus salti sur la Regxon kaj dissxiri lin," komentis la Malkuragxa Leono.

"Provu," diris la monarko, bruligante sian pipon per nova ardanta karbo kiun li prenis el sia posxo.

La Leono kauxrigxis kaj klopodis salti sur la Regxon de la Knomoj; sed li sukcesis nur salteti iomete en la aeron kaj revenis al la sama loko, tute ne kapabla ecx centimetron pliproksimigxi al la trono.

"Sxajnas al mi," diris la Birdotimigilo, penseme, "ke la plej bona plano estas kajxoli lian Mosxton por ke li cedu siajn sklavojn, cxar li estas tre granda magiisto kaj ne kontrauxstarebla."

"Tiu estas la plej senchava propono gxis nun farita," deklaris la Regxo de la Knomoj. "Estas stulte minaci min, sed mi estas treege molkora kaj mi ne povas ne cedi al flatado kaj kajxolado. Se vi vere volas sukcesi per via ekspedicio, mia kara, nepre kajxolu min."

"Bone," diris Ozma, pli felicxe. "Ni estu amikoj, kaj diskutu la aferon amikeme."

"Nepre," konsentis la Regxo, kaj liaj okuloj briletis gaje.

"Mi elkore deziras," sxi pludiris, "liberigi la Regxinon de Ev kaj sxiajn infanojn kiuj nun estas ornamajxoj kaj dekoraciajxoj en la palaco de via Mosxto, kaj redoni ilin al ilia popolo. Bonvolu diri al mi, sinjoro, kiel efektivigi tion."

La Regxo pensadis dum momento, kaj post tio li demandis:

"Cxu vi akceptas kelkajn riskojn, ecx riski vin mem, por liberigi la homojn el Ev?"

"Jes!" respondis Ozma, fervore.

"Do," diris la Regxo de la Knomoj, "jen propono mia: Vi iros, sola, sen akompanantoj, en mian palacon kaj zorge ekzamenos cxion en la cxambroj. Mi permesos ke vi tusxu dek unu apartajn objektojn, kaj vi samtempe diru la vorton 'Ev'. Se iu el ili, aux pli ol unu el ili, estos la transformita Regxino de Ev aux iu el sxiaj dek infanoj, ili tuj rehavos sian veran formon kaj rajtos foriri el mia palaco kaj el mia regno kun vi, tute sen kontrauxo. Estas eble, tiel, ke vi liberigu cxiujn dek unu; sed se vi ne divenos cxiujn objektojn gxuste, kaj kelkaj el la sklavoj restos transformitaj, tiuokaze cxiu el viaj amikoj kaj sekvantoj rajtos, siavice, eniri la palacon kaj gxui la samajn privilegiojn kiujn mi promesas al vi."

"Ho dankon! dankon pro tiu komplezo!" diris Ozma, fervore.

"Mi postulas nur unu aferon," aldonis la Regxo de la Knomoj, kun briletantaj okuloj.

"Kion?" sxi demandis.

"Se neniu el la dek unu objektoj tusxitaj de vi montrigxos transformita membro de la regxa familio de Ev, tiuokaze, anstataux liberigi ilin, vi mem sorcxigxos, kaj transformigxos en dekoraciajxon aux ornamajxon. Tio estas ja justa, kaj jen la risko kiun, laux via deklaro, vi akceptas."

Cxapitro 12: La Dek Unu Divenoj