La Dek Unu Divenoj

Auxdinte la postulon faritan de la Regxo de la Knomoj, Ozma silentigxis kaj pensis, kaj cxiuj sxiaj amikoj rigardis sxin maltrankvile.

"Ne akceptu!" kriis Doroteo. "Se vi misdivenos, vi mem sklavigxos."

"Sed mi povos dekunufoje diveni," respondis Ozma. "Certe mi povos gxuste diveni unu objekton el dek unu; kaj se mi sukcesos, mi savos unu el la regxa familio kaj mi mem estos ekster dangxero. Post tio la aliaj inter vi povos provi, kaj baldaux ni liberigos cxiujn sklavigitojn."

"Sed se ni malsukcesos?" demandis la Birdotimigilo. "Mi bele aspektus kiel dekoraciajxo, cxu?"

"Ni nepre ne malsukcesu!" kriis Ozma, kuragxe. "Veninte el tiom for por liberigi tiujn kompatindulojn, estus malbrave kaj malkuragxe forlasi la aventuron. Do mi akceptos la proponon de la Regxo de la Knomoj, kaj mi tuj eniros la regxan palacon."

"Do venu, mia kara," diris la Regxo, iom malfacile subante de sia trono, cxar li estis vere tre dika; "Mi montros al vi la vojon."

Li proksimigxis al muro de la kaverno kaj gestis per mano. Tuj aperis malfermajxo, tra kiun Ozma, ridetinte adiauxe al siaj amikoj, kuragxe iris.

Sxi trovis sin en grandioza halo kiu estis pli bela kaj impona ol io iam antauxe vidita de sxi. La plafonoj konsistis el grandaj arkoj kiuj levigxis alte super sxian kapon, kaj cxiuj muroj kaj plankoj estis el polurita marmoro belege multekolorita. Dikaj veluraj tapisxoj estis sur la planko kaj pezaj silkaj drapirajxoj kovris la arkojn kiuj kondukis al la diversaj cxambroj de la palaco. La mebloj estis el raraj malnovaj lignoj ricxe cxizitaj kaj kovritaj per delikataj satenoj, kaj la tutan palacon iluminis mistera roza lumo kiu sxajnis veni el neniu specifa loko sed kiu plenigis cxiun cxambron per sia mola kaj placxa radiado.

Ozma iris de unu cxambro al alia, multe placxata de cxio kion sxi vidas. Neniu alia persono estis en la bela palaco, cxar la Regxo de la Knomoj foriris de sxi cxe la enirejo, kiu fermigxis malantaux sxi, kaj en cxiuj grandiozaj cxambroj videblis neniu alia homo.

Sur la bretoj kaj tabloj estis amasoj da ornamajxoj cxiuspecaj, lauxaspekte faritaj el cxiaj specoj de metaloj, vitro, porcelano, sxtonoj kaj marmoroj. Trovigxis vazoj, kaj figuroj de homoj kaj de bestoj, kaj cxizitaj teleroj kaj basenetoj, kaj mozaikoj el valoregaj gemoj, kaj multaj aliaj ajxoj. Ankaux bildoj estis sur la muroj, kaj la subtera palaco estis kvazaux muzeo de raraj kaj kuriozaj kaj multekostaj objektoj.

Post sia unua rapida ekzameno de la cxambroj Ozma komencis demandi al si kiuj el la multenombraj ornamajxoj en ili estas la transformitaj regxaj familianoj de Ev.

Neniu spuro ekzistis, cxar cxio aspektis tute vivomanka. Do sxi devos blinde diveni; kaj la unuan fojon la knabino ekkonsciis kiom dangxera estas sxia tasko, kaj kiom versxajne sxi perdos sian propran liberon per sia strebo liberigi aliajn el sklaveco al la Regxo de la Knomoj. Kompreneble la ruza monarko ridis bonhumore kun siaj vizitantoj, cxar li sciis kiom facile estos kapti ilin.

Sed Ozma, entrepreninte provon, rifuzis forlasi gxin. Sxi rigardis argxentan kandelabron kiu havis dek brancxojn, kaj pensis: "Eble tio estas la Regxino de Ev kaj sxiaj dek infanoj." Do sxi tusxis gxin kaj pervocxe diris la vorton "Ev," laux la instrukcioj de la Regxo de la Knomoj. Sed la kandelabro restis sensxangxa.

Sxi vagis en alian cxambron kaj tusxis porcelanan sxafidon, kredante ke eble gxi estas unu el la sercxataj infanoj. Sed denove sxi malsukcesis. Tri divenojn, kvar divenojn; kvin, ses, sep, ok, naux kaj dek sxi faris, kaj ankoraux ecx ne unu el ili estis gxusta!

La knabino tremetis kaj paligxis ecx en la roza lumo; cxar nun nur unu diveno restas, kaj sxia propra sorto dependas de la rezulto.

Sxi decidis ne tro rapidi, kaj promenis tra cxiuj cxambroj denove, zorge rigardante la diversajn ornamajxojn kaj strebante decidi kiun tusxi. Fine, senespere, sxi decidis lasi la decidon al pura hazardo. Sxi turnis sian vizagxon al la pordo de cxambro, fermis siajn okulojn firme, kaj, depusxante la pezajn drapirajxojn, sxi antauxeniris blinde, la dekstra brako etendita antaux sxi.


Sxi antauxeniris blinde, la dekstra brako etendita antaux sxi.

Malrapide delikate sxi antauxenpasxetis gxis sxia mano kontaktis objekton sur malgranda ronda tablo. Sxi ne sciis kio gxi estas, sed mallauxtavocxe sxi prononcis la vorton "Ev".

En la cxambroj tute mankis vivo, post tio. La Regxo de la Knomoj posedis novan ornamajxon. Cxar sur la rando de la tablo staris bela lokusto, kiu lauxaspekte formigxis el unusola smeraldo. Nur tio restis el Ozma de Oz.

En la troncxambro tuj preter la palaco la Regxo de la Knomoj subite levis siajn okulojn kaj ridetis.

"Kiu sekvos sxin?" li diris, per sia agrabla vocxo.

Doroteo, la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kiuj sidis maltrankvile silentaj, cxiuj ektremis pro seniluziigxo, kaj rigardis la okulojn unu de la alia.

"Cxu sxi malsukcesis?" demandis Tiktoko.

"Evidente," respondis la malgranda monarko, gaje. "Sed povas esti ke unu el vi sukcesos. La sekva persono rajtos fari dek du divenojn, anstataux dek unu, cxar nun estas dek du personoj kiuj farigxis ornamajxoj. Nu, nu! Kiu el vi sekvos?"

"Mi," diris Doroteo.

"Ne," respondis la Stana Lignohakisto. "Cxar mi estas la komandanto de la armeo de Ozma, mi rajtas sekvi sxin kaj provi savi sxin."

"Do, ek!" diris la Birdotimigilo. "Sed atente zorgu, amiko mia."

"Nepre," promesis la Stana Lignohakisto; kaj li sekvis la Regxon de la Knomoj al la enirejo de la palaco kaj la roko fermigxis malantaux li.

Cxapitro 13: La Regxo de la Knomoj Ridas