La Sorto de la Stana Lignohakisto

Doroteo obeis. Sxi tuj kuris malantaux la Regxon de la Knomoj, kiu ankoraux penis liberigi siajn okulojn de la ovo, kaj bezonis nur onon de momento por malbuki lian belegan juvelitan zonon kaj forporti gxin kun si al sia loko apud la Tigro kaj Leono, kie, cxar sxi ne sciis kion alian fari pri gxi, sxi ligis gxin cxirkaux sian propran talion.

Gxuste tiam la Cxefa Servisto enkuris portante spongon kaj pelvon da akvo, kaj komencis forlavi la ovajxojn de la vizagxo de sia mastro. Post kelkaj minutoj, kaj dum la tuta grupo rigardis, la Regxo repovis uzi siajn okulojn, kaj lia unua ago estis malice rigardi la Birdotimigilon kaj krii:

"Mi suferigos vin pro tio, pajloplena pupacxo! Cxu vi ne scias ke ovoj venenas Knomojn?"

"Cxu?" diris la Birdotimigilo, "lauxvere ili sxajne ne helpas vian farton, kvankam mi ne komprenas kial."

"Ili estis nepre fresxaj kaj sendangxeraj," diris Vilcxinjo. "Devus esti gxojige havi ilin."


Doroteo kaj Billina defias la regxon.

"Mi transformos vin cxiujn en skorpiojn!" kriis la Regxo, kolere, kaj li komencis skuadi siajn brakojn kaj murmuradi magiajn vortojn.

Sed neniu farigxis skorpio, do la Regxo cxesigis sian gestadon kaj rigardis ilin surprizite.

"Kio okazas?" li demandis.

"Nu, vi ne surhavas vian magian zonon," respondis la Cxefa Servisto, zorge ekzameninte la Regxon. "Kie gxi estas? Kien vi metis gxin?"

La Regxo de la Knomoj palpis sian talion per mano, kaj lia rokokolora vizagxo farigxis blanka kiel kreto.

"For!" li kriis, senhelpe. "Gxi estas for, kaj mi ruinigxis!"

Doroteo nun antauxenpasxis kaj diris:

"Regxina Ozma, kaj vi, Regxino de Ev, mi bonvenigas vian rev'non en la landon de la vivantoj. Vilcxinjo savis vin de viaj problemoj, kaj nun ni forlasos cxi tiun t'ruran lokon, kaj reiros kiel eble plej rapide al Ev."

Dum la infano parolis cxiuj povis vidi ke sxi surhavas la magian zonon, kaj granda hurao auxdigxis de cxiuj sxiaj amikoj, kion iniciatis la vocxoj de la Birdotimigilo kaj la soldato. Sed ne partoprenis la Regxo de la Knomoj. Li rampis sur sian tronon kvazaux vipita hundo, kaj kusxis tie amare lamentante sian venkigxon.

"Sed ni ankoraux ne trovis mian fidelan sekvanton, la Stanan Lignohakiston," diris Ozma al Doroteo, "kaj sen li mi ne volas foriri."

"Nek mi," respondis Doroteo, senhezite. "Cxu li ne estis en la palaco?"

"Li devas esti tie," diris Vilcxinjo; "sed mi konis neniun signon por diveni la Stanan Lignohakiston, do evidente mi maltrafis lin."

"Ni reiros en la cxambrojn," diris Doroteo. "La magia zono, mi certas, helpos nin trovi nian karan malnovan amikon."

Do sxi reeniris la palacon, kies pordoj ankoraux restis malfermitaj, kaj cxiu sekvis sxin escepte de la Regxo de la Knomoj, la Regxino de Ev kaj Princo Evring. La patrino tenis la princeton sur siaj genuoj kaj karesadis kaj kisadis lin amoplene, cxar li estis sxia plej juna infano.

Sed la aliaj akompanis Doroteon, kaj atinginte la mezon de la unua cxambro la knabino gestis per mano, kiel sxi vidis agi la Regxon de la Knomoj, kaj ordonis ke la Stana Lignohakisto, negrave kian ajn formon li havas, refarigxu normala. Tiu ago estis sen rezulto, do Doroteo eniris alian cxambron kaj ripetis gxin, kaj simile en cxiuj cxambroj de la palaco. Sed la Stana Lignohakisto ne vidigxis de ili, nek ili povis konjekti kiu el la miloj da ornamajxoj estas ilia transformita amiko.

Malfelicxe ili reiris al la troncxambro, kie la Regxo, vidante ke ili malsukcesis, mokis Doroteon dirante:

"Vi ne scias uzi mian zonon, do gxi ne utilas al vi. Redonu gxin al mi kaj mi liberigos vin-vin kaj cxiujn kiuj venis kun vi. Tamen la regxa familio de Ev estas miaj sklavoj, kaj ili restos cxi tie."

"Mi gardos la zonon," diris Doroteo.

"Sed kiel vi eskapos, sen mia konsento?" demandis la Regxo.

"Facile," respondis la knabino. "Ni nur bezonos eliri laux la sama vojo laux kiu ni eniris."

"Ho, tiom facile, cxu?" rikanis la Regxo. "Nu, kie estas la koridoro tra kiu vi eniris cxi tiun cxambron?"

Cxiuj cxirkauxrigardis, sed ne povis trovi la lokon, cxar gxi jam delonge estis fermita. Tamen Doroteo ne sentis malesperon. Sxi gestis permane al la sxajne solida muro de la kaverno kaj diris:

"Mi ordonas ke la trairejo malfermigxu!"

Tuj la ordono obeigxis; la aperturo ekaperis kaj la koridoro estis klara antaux ili.

La Regxo miregis, kaj cxiuj aliaj felicxegis.

"Kial, do, se la zono obeas vin, ni ne povis trovi la Stanan Lignohakiston?" demandis Ozma.

"Mi ecx ne povas konjekti," diris Doroteo.

"Nu," proponis la Regxo, fervore; "donu al mi la zonon, kaj mi informos vin pri kiun formon surprenis la Stana Lignohakisto, kaj tiel vi facile trovos lin."

Doroteo hezitis, sed Vilcxinjo elkriis:

"Ne akceptu! Se la Regxo de la Knomoj reakiros sian zonon li enkarcerigos nin cxiujn, cxar li superfortos nin. Nur per la zono, vi povos sekuri foriri el cxi tiu loko."

"Mi kredas ke jen la vero," diris la Birdotimigilo. "Sed mi havas alian ideon, per mia nesuperebla cerbo. Doroteo transformu la Regxon en anserovon se li ne akceptos eniri la palacon kaj revenigi al ni la ornamajxon estas nia amiko Nocxjo Hakisto, la Stana Lignohakisto."

"Anserovon!" ehxis la Regxo de la Knomoj. "Terure!"

"Nu, vi farigxos anserovo se vi ne eniros kaj venigos al ni la ornamajxon kiun ni volas," deklaris Vilcxinjo, per gxoja kluketo.

"Vi povas mem vidi ke Doroteo kapablas tute efike uzi la magian zonon," aldonis la Birdotimigilo.

La Regxo de la Knomoj pripensis kaj fine konsentis, cxar li ne deziris farigxi anserovo. Do li eniris la palacon por preni la ornamajxon en kiun transformigxis la Stana Lignohakisto, kaj cxiuj atendis lian revenon tre senpacience, cxar ili volegis foriri de tiu subtera kaverno kaj denove vidi la sunbrilon. Sed kiam la Regxo de la Knomoj revenis li kunportis nenion escepte de senkomprena kaj maltrankvila esprimo sur la vizagxo.

"Li foriris!" li diris. "La Stana Lignohakisto estas nenie en la palaco."

"Cxu vi certas?" demandis Ozma, severe.

"Mi plene certas," respondis la Regxo, tremante, "cxar mi scias precize en kion mi transformis lin, kaj precize kie li staris. Sed li ne estas tie, kaj mi petas ne transformi min en anserovon, cxar mi faris mian plejeblon."

Ili cxiuj silentis dum iom da tempo, kaj post tio Doroteo diris:

"Ne utilos pli puni la Regxon de la Knomoj, do sxajne ni dev's foriri sen nia amiko."

"Se li ne estas cxi tie, ni ne povas savi lin," akordis la Birdotimigilo, malfelicxe. "Kompatinda Nocxjo! Kio okazis al li?"

"Kaj li sxuldas al mi ses semajnojn da pago!" diris unu generalo, visxante la larmojn de siaj okuloj per sia orpunta mantelmaniko.

Tre malgaje ili decidis reiri al la supra mondo sen sia antauxa akompananto. Ozma faris ordonon komenci la marsxon tra la koridoron.

La armeo iris la unua, sekvis la regxa familio de Ev, kaj post ili Doroteo, Ozma, Vilcxinjo, la Birdotimigilo, kaj Tiktoko.

Kiam ili foriris la Regxo de la Knomoj sulkigis sian frunton kontraux ilin de sia trono, kaj ili tute ne anticipis dangxeron antaux ol Ozma hazarde retrenrigardis kaj vidis grandan kvanton da militistoj cxasi ilin, kun lancoj kaj hakiloj levitaj por disbati la fugxantojn tuj kiam ili suficxe proksimigxos.

Evidente la Regxo de la Knomoj faris tiun lastan provon malebligi ke ili eskapu; sed tio ne utilis, cxar kiam Doroteo vidis la dangxeron sxi ekhaltis kaj gestis per mano kaj flustris ordonon al la magia zono.

Tuj la plejantauxaj farigxis ovoj ruligxantaj sur la planko de la kaverno tiom multenombre ke tiuj post ili ne povis antauxeniri sen surpasxi ilin. Sed, kiam ili vidis la ovojn, cxia deziro antauxeniri forvaporis, kaj ili turnis sin kaj fugxis freneze en la kavernon, kaj rifuzis reeliri.

Niaj amikoj ne plu spertis problemojn antaux ol atingi la finon de la koridoro, kaj baldaux ili staris en la ekstera aero sur la obskureta pado inter la du altaj montoj. Sed la vojo al Ev kusxis klara antaux ili, kaj ili fervore esperis ke ili jam lastafoje vidis la Regxon de la Knomoj kaj lian timigan palacon.

La kavalkadon gvidis Ozma, rajdante la Malkuragxan Leonon, kaj la Regxino de Ev, sur la dorso de la Tigro. La infanoj de la Regxino sekvis sxin, man-en-mane. Doroteo rajdis la Seg-Cxevalon, dum la Birdotimigilo marsxis kaj komandis la armeon pro la foresto de la Stana Lignohakisto.

Baldaux la vojo komencis plilumigxi kaj la sunbrilo envenis inter la du montojn. Kaj post nelonge ili auxdis la "tump! tump! tump!" de la martelo de la giganto batanta la vojon.

"Kiel ni povos preteriri la feran monstro?" demandis la Regxino, malkviete timante pri la sekureco de sxiaj infanoj. Sed Doroteo solvis la problemon per ordoneto al la magia zono.

La giganto pauxzis, kun sia martelo senmova en la aero, tiel ke la tuta grupo trairis inter liaj gisaj kruroj sendangxere.

Cxapitro 19: La Regxo de Ev