La Regxo de Ev

Se restis vagantaj rokokoloraj Knomoj sur la flanko de la monto nun, ili estis silentaj kaj respektoplenaj, cxar niajn aventurantojn ne plu gxenis, kiel antauxe, moka ridado. Efektive la Knomoj havis nenion por moki, ekde la venkigxo de ilia Regxo.

Cxe la alia flanko ili trovis la oran cxaron de Ozma, starantan kie ili lasis gxin. Baldaux la Leono kaj la Tigro estis jungitaj al la bela cxaro, en kiu estis sufica spaco por Ozma kaj la Regxino kaj ses regxaj infanoj.

Malgranda Evring preferis rajdi kun Doroteo sur la Seg-Cxevalo, kiu havis longan dorson. La Princo ne plu estis timema kaj multe amis la knabinon kiu savis lin, do ili estis veraj amikoj kaj babiladis felicxe dumrajde. Vilcxinjo ankaux staris sur la kapo de la ligna rajdbesto, kiun sxajne tute ne gxenis la ekstra pezo, kaj la knabo miregis ke kokino povas paroli, kaj paroli tiom senco-plene.

Kiam ili atingis la abismon, la magia tapisxo de Ozma sekure transportis ilin cxiujn; kaj nun ili komencis pasi la arbojn, en kiuj birdoj kantadis; kaj la venteto kiu blovis al ili el la kampoj de Ev odoris spice pro floroj kaj nove falcxita fojno; kaj la sunbrilo trafis ilin, por varmigi ilin kaj forpeli de iliaj korpoj la malvarmon kaj malsekon de la subtera regno de la Knomoj.

"Mi estus tute kontenta," diris la Birdotimigilo al Tiktoko, "nur se la Stana Lignohakisto estus kun ni. Sed rompas mian koron postlasi lin."

"Li es-tis bo-ne-gu-lo," respondis Tiktoko, "kvan-kam li-a ma-te-ri-a-lo ne es-tis tre for-ti-ka."

"Nu, stano estas bonega materialo," la Birdotimigilo senhezite diris; "kaj se kompatinda Nocxjo Hakisto iam renkontus mison, estus facile luti lin. Krome, ne necesis strecxi lin, kaj lin ne minacis misfunkciado."

"Mi kelkfoje deziras," diris Tiktoko, "esti plenigita per pajlo, kiel vi. Estas dura sorto konsisti el kupro."

"Mi ne havas kialon plendi pri mia stato," respondis la Birdotimigilo. "Iom da fresxa pajlo, de tempo al tempo, plene renovigas min. Sed mi neniam havos poluritan karakteron kian havis mia kompatinta forpasinta amiko, la Stana Lignohakisto."

Estu certa ke la regxaj infanoj de Ev kaj ilia Regxina patrino volontege revidis sian amatan landon; kaj kiam la turoj de la palaco de Ev revideblis ili ne povis ne gxojkrii. Malgranda Evring, rajdanta antaux Doroteo, tiom gxojis ke li prenis kuriozaspektan stanan fajfilon el sia posxo kaj tiom akre fajfis ke la Seg-Cxevalo saltis alarmite.

"Kio estas tio?" demandis Vilcxinjo, kiu devis batetadi per siaj flugiloj por resti sidanta sur la kapo de la timigita Seg-Cxevalo.

"Mia fajfilo," diris Princo Evring, etendante sian manon sur kiu gxi estis.

Gxi havis la formon de malgranda dika porko, el stano kaj verdkolora. La fajfilo estis en la vosto de la porko.

"Kie vi akiris gxin?" demandis la flava kokino, zorge ekzamenante la ludilon per siaj akraj okuloj.

"Nu, mi prenis gxin en la palaco de la Regxo de la Knomoj dum Doroteo faris siajn divenojn, kaj mi metis gxin en mian posxon," respondis la malgranda Princo.

Vilcxinjo ridis; nu, sxi almenaux faris la kuriozan klukon kiun sxi uzis kiel ridon.

"Ne mirigas ke mi ne sukcesis trovi la Stanan Lignohakiston;" sxi diris, "kaj ne mirigas ke la magia zono ne aperigis lin, nek la Regxo povis trovi lin!"

"Kion vi volas diri?" demandis Doroteo.

"Nu, ke la Princo havis lin en sia posxo," kriis Vilcxinjo, denove klukante.

"Tute ne!" protestis malgranda Evring. "Mi prenis nur la fajfilon."

"Nu, do, rigardu min," respondis la kokino, kaj etendinte piedon sxi tusxis la fajfilon kaj diris "Ev".

Ek!

"Bonan tagon," diris la Stana Lignohakisto, deprenante sian funelcxapon kaj klinante sin antaux Doroteo kaj la Princo. "Kredeble mi dormis la unuan fojon post mia pretigxo el stano, cxar mi ne memoras foriri de la Regxo de la Knomoj.

"Vi estis sorcxita," respondis la knabino, cxirkauxbrakumante sian malnovan amikon kaj premante lin al si pro sia gxojo. "Sed nun denove estas bone."

"Mi volas mian fajfilon!" diris la malgranda Princo, kiu komencis plori.

"Cxit!" avertis Vilcxinjo. "La fajfilo perdigxis sed vi ricevos novan atinginte vian hejmon."

La Birdotimigilo jxetis sin sur la bruston de sia malnova kamarado, pro surprizigxo kaj gxojo revidi lin, kaj Tiktoko premis la manon de la Stana Lignohakisto tiom forte ke li iomete kavigis kelkajn fingrojn. Post tio ili devis lasi Ozman bonvenigi la Stanan Lignohakiston, kaj la armeo ekvidis lin kaj hurais, kaj cxiu estis gaja kaj felicxa.

Cxar la Stana Lignohakisto estis multe amata de cxiu kiu konis lin, kaj lia subita retrovigxo post la supozita porcxiama perdo vere estis plezuriga surprizo.

Post nelonge la kavalkado atingis la regxan palacon, kie granda grupo de homoj kunvenis por bonvenigi sian Regxinon kaj sxiajn dek infanojn. Okazis multa kriado kaj huraado, kaj la popolo jxetis florojn antaux ilin, kaj sur cxiu vizagxo estis felicxa rideto.

Ili trovis Princinon Langvorlino en sxia speguloplena cxambro, kie sxi admiradis unu el la plej belaj kapoj- kun ricxe kasxtana hararo, songxaspektaj juglandaj okuloj kaj bonformita hikoria nazo. Sxin multe plezurigis liberigxi de sia servado al la popolo de Ev, kaj la Regxino kompleze permesis sxin gardi siajn cxambrojn kaj kabineton da kapoj dum sia tuta vivo.

Post tio la Regxino kondukis sian plej agxan filon sur balkonon de kiu eblis vidi la aron de regatoj kungrupigxintan sube, kaj diris al ili:

"Jen via estonta reganto, Regxo Evardo la Dekkvina. Li estas dekkvinjaragxa, havas dek kvin bukojn sur sia jako, kaj estas la dekkvina reganto de la Lando Ev nomita Evardo."


"Jen via estonta reganto, Regxo Evardo la Dekkvina."

La popolo hurais dekkvinfoje, kaj ecx la Raduloj, el kiuj kelkaj cxeestis, lauxte promesis obei la novan Regxon.

Do la Regxino metis grandan oran kronon, kovritan per rubioj, sur la kapon de Evardo, kaj proklamis lin Regxo; kaj li danke klinis sin al cxiuj siaj regatoj kaj post tio li foriris al la mangxajxejo por sercxi pli da kuko.

Ozman de Oz kaj sxiajn sekvantojn, ankaux Doroteon, Tiktokon kaj Vilcxinjon, bonege gastigis la Regxina patrino, kiu sxuldis sian tutan felicxon al ilia helpemo; kaj tiuvespere publike donigxis al la flava kokino bela kolcxeno el perloj kaj safiroj, por atesti la estimon de la Regxo.

Cxapitro 20: La Smeralda Urbo