La Smeralda Urbo

Doroteo decidis akcepti la inviton de Ozma reiri kun sxi al la lando Oz. Ne estus malpli facile denove iri hejmen el Oz ol el Ev, kaj la knabineto fervore volis revidi la landon kie sxi spertis tiom da aventuroj. Versxajne Onklo Henriko jam atingis Auxstralion en sia sxipo, kaj sendube li decidis ke Doroteo estas plene perdita; do li ne povus malkvieti pli se sxi forestos de li iom pli longe. Do sxi iros al Oz.

Ili adiauxis la popolon de Ev, kaj la Regxo promesis al Ozma ke li estos cxiam dankema al sxi kaj helpos la Landon Oz kiel ajn eble.

Kaj kiam ili proksimigxis al la rando de la dangxera dezerto, Ozma sursablenjxetis la magian tapisxon, kiu tuj etendigxis suficxe por ke cxiuj sengxene promenu sur gxi.

Tiktoko, pretendante esti fidela sekvanto de Doroteo cxar li apartenas al sxi, ricevis permeson esti parto de la grupo, kaj antaux ol komenci la knabino strecxis liajn risortojn kiel eble plej multe, kaj la kuprulo komencis pasxi tiel vigle kiel cxiu alia. Ozma invitis ankaux Vilcxinjon viziti la Landon Oz, kaj la flava kokino suficxe volonte iris kie ajn novaj vidajxoj kaj scenoj atendas sxin.

Ili komencis la marsxon trans la dezerton frue en la mateno, kaj cxar ili haltis nur suficxe longe por ke Vilcxinjo demetu sian cxiutagan ovon, antaux la sunsubiro ili ekvidis la belajn deklivajxojn kaj arbokovritajn montetojn de la bela Lando Oz. Ili eniris tra la teritorio de la Mangxtuloj, kaj la Regxo de la Mangxtuloj renkontis ilin cxe la bordo kaj bonvenigis tre respektoplene Ozman; al li multe placxis sxia sekura reveno. Cxar Ozma de Oz regis la Regxon de la Mangxtuloj, la Regxon de la Palpbrumoj, la Regxon de la Kveluloj kaj la Regxon de la Gilikuloj, same kiel tiuj Regxoj regis sian propran popolon; kaj tiu plejsupera regantino de la Lando Oz logxis en granda urbo propra, nomita la Smeralda Urbo, kiu estis en la preciza mezo de la kvar regnoj de la Lando Oz.

La Regxo de la Mangxtuloj gastigis ilin en sia palaco tiunokte, kaj matene ili komencis iri al la Smeralda Urbo, marsxante sur vojo el flavaj brikoj kiu kondukis rekte al la juvelitaj pordoj. Cxie la homoj elvenis por saluti sian amatan Ozman, kaj por gxoje bonvenigi la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston, kaj la Malkuragxan Leonon, kiuj estis multe amataj de la popolo. Doroteo ankaux memoris kelkajn el la homoj, kiuj farigxis sxiaj amikoj kiam sxi unue vizitis Ozon, kaj al ili multe placxis revidi la malgrandan knabinon el Kansas, kaj ili sxutis sur sxin komplimentojn kaj bonvolon.

En unu loko, kie ili haltis por refresxigi sin, Ozma akceptis bovleton da lakto de la manoj de bela melkistino. Kiam sxi rigardis la knabinon pli zorge, sxi krietis:

"Ho, vi estas Zingibra-cxu ne?"

"Jes, via Mosxtino," estis la respondo, dum Zingibra profunde klinis sin. Kaj Doroteo rigardis mire tiun viglaspektan personon, kiu iam kunigis armeon de virinoj kaj pelis la Birdotimigilon de la trono de la Smeralda Urbo, kaj ecx batalis kontraux la potencan armeon de Glinda la Sorcxistino.

"Mi edzigis viron kiu posedas naux bovinojn, diris Zingibra al Ozma, "kaj nun mi estas felicxa kaj kontenta kaj volonte havas trankvilan vivon kaj atentas nur miajn proprajn aferojn."

"Kie estas via edzo?" demandis Ozma.

"Li estas en la domo, flegante kontuzitan okulon," respondis Zingibra trankvile. "La stultulo insistis melki la rugxan bovinon kiam mi volis ke li melku la blankan; sed li obeos venontfoje, mi plene certas."

Post tio la grupo rekomencis sian marsxadon, kaj transirinte largxan riveron per pramo kaj pasinte multajn belajn kampardomojn kupolformajn kaj verdkoloritajn, ili povis vidi grandan konstruajxon kovritan de flagoj kaj staminajxoj.

"Mi ne memoras tiun konstruajxon," diris Doroteo. "Kio gxi estas?"

"Gxi estas la Kolegio de Arto kaj Atleta Perfektigxo," respondis Ozma. "Mi starigis gxin antaux nelonge, kaj gxia prezidanto estas la Sxancel-Insekto. Gxi okupas lin, kaj la junuloj studantaj en la kolegio ne suferas pli ol sen gxi. Komprenu ke en cxi tiu lando estas multaj junuloj kiuj ne amas labori, kaj la kolegio estas bonega loko por ili."

Kaj nun ili proksimigxis al la Smeralda Urbo, kaj la popolo elvenis por saluti sian belan regantinon. Venis pluraj bandoj kaj multaj oficiroj kaj oficistoj de la regno, kaj grego da civitanoj ferie vestitaj.

Tiel la bela Ozma eskortigxis de belega procesio al sia regxa urbo, kaj tiom granda estis la huraado ke sxi devis konstante klini sin dekstren kaj maldekstren por agnoski la salutojn de la regatoj.

Tiuvespere okazis granda festo en la regxa palaco, kaj partoprenis en gxi la plej gravaj uloj en Oz, kaj Jocxjo Kukurbokapo, kiu estis iom tromatura sed ankoraux aktiva, prelegis gratulante Ozman de Oz pro la sukceso de sxia kompleza ekspedicio por savi la regxan familion de najbara regno.

Post tio belegaj oraj medaloj, en kiuj estis valoregaj gemoj muntitaj, donigxis al cxiuj el la dudek ses oficiroj; kaj la Stana Lignohakisto ricevis novan hakilon en kiu estis diamantoj; kaj la Birdotimigilo ricevis argxentan ujon plenan de sxminko. Doroteo ricevis belan diademon kaj nomigxis Princino de Oz, kaj Tiktoko ricevis du braceletojn sur kiuj estis muntitaj ok vicoj de tre klaraj kaj brilantaj smeraldoj.

Poste ili sidigxis por ricxe festeni, kaj Ozma sidigis Doroteon dekstre de si kaj Vilcxinjon maldekstre, kie la kokino sidis sur ora tenilo kaj mangxis de juvelita plado. Apude estis la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, antaux ili estis korboj plenaj de belaj floroj, cxar ili ne bezonis mangxajxojn. La dudek ses oficiroj estis cxe la alia fino de la tablo, kaj la Leono kaj Tigro ankaux havis segxojn kaj oni surportis iliajn mangxajxojn sur oraj pladoj kiuj surtenis po plurajn litrojn.

La plej ricxaj kaj gravaj civitanoj de la Smeralda Urbo fiere servis la famajn aventuristojn, kaj ilin helpis vigla junulino nomita Jxelea Konfitajx, kies rozkolorajn vangojn pincxis la Birdotimigilo kaj kiun li sxajne bone konis.

Dum la festeno Ozma ekpensemis, kaj subite sxi demandis:

"Kie estas la soldato?"

"Nu, li balaas la dormejojn," respondis unu el la generaloj, kiu okupis sin per mangxado de meleagrajxo. "Sed mi ordonis doni al li pladon da pano kaj melaso kiun li povos mangxi fininte sian laboron."

"Alvokigu lin," diris la knabina regantino.

Dum ili atendis la plenumigxon de cxi tiu ordono, sxi demandis:

"Cxu ni havas aliajn soldatojn en la armeoj?"

"Ho hes," respondis la Stana Lignohakisto, "mi kredas ke ekzistas tri, ensume."

La soldato nun eniris, salutante siajn oficirojn kaj la regxinan Ozman tre respektoplene.

"Kiel vi nomigxas, amiketo?" demandis la knabino.

"Ombi Ambi," respondis la soldato.

"Do, Ombi Ambi," diris sxi, "mi promocias vin por ke vi estu Cxefgeneralo de cxiuj armeoj en mia regno, kaj precipe por esti Komandanto de mia Korpogardistaro en la regxa palaco."


"Mi promocias vin por ke vi estu Cxefgeneralo."

"Muiltekostas havi tiom da oficoj," diris la soldato, hezitante. "Mi ne havas monon por acxeti uniformojn."

"Oni provizos vin el la regxa kaso," diris Ozma.

Oni donis al la soldato segxon cxe la tablo, kie la aliaj oficiroj bonvenigis lin elkore, kaj la festenado kaj gajeco rekomencigxis.

Subite Jxelea Konfitajx elkriis:

"Nenio restas por mangxi! La Malsata Tigro mangxis cxion!"

"Sed io ecx pli malbona okazis," deklaris la Tigro, lamente. "Iel aux tiel, mia apetito plene malaperis!"

Cxapitro 21: La Magia Zono de Doroteo