Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon

Unu grava sxtelo pli raportigxis en la Lando Oz tiun eventoplenan matenon, sed gxi okazis tiom for de kaj la Smeralda Urbo kaj la kastelo de Glinda la Bona ke neniu el la personoj kiujn ni menciis informigxis pri la sxtelo gxis post longe.

En la fora sudokcidenta angulo de la Lando de la Palpbrumoj estas largxa tablolando atingebla nur per grimpado de kruta monteto, negrave el kiu direkto oni proksimigxas al gxi. Sur la montetoflankoj cxirkaux tiu tablolando tute ne estas vojetoj, nur multaj dornarbustoj sur kiuj estas akraj dornoj kiuj neebligas ke la Ozanoj logxantaj malsupre suprengrimpu por vidi kio estas sur la supro. Sed supre logxas la Jipoj, kaj kvankam la spaco kiun ili okupas estas ne tre granda la landeto apartenas nur al ili. La Jipoj neniam-gxis la tempo kiam komencigxas cxi tiu rakonto-foriris de sia largxa tablolando por malsupreniri en la Landon Oz, nek la Ozanoj iam grimpis al la lando de la Jipoj.

Logxante tute solaj, la Jipoj havis kuriozajn kutimojn kaj ideojn proprajn kaj ne similis al iu alia popolo de la Lando Oz. Iliaj domoj estis dismetitaj sur la tuta plata surfaco; ne kiel urbo, kungrupigitaj, sed metitaj kie ajn volis la kaprico de la posedantoj, kun kampoj unuloke, arboj aliloke, kaj kuriozaj vojetoj kunligantaj la domojn.

Tie, dum la mateno kiam Ozma tiom strange malaperis de la Smeralda Urbo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino trovis ke sxia diamantornamita ora telerlavujo estis sxtelita, kaj sxi tiom alarmis pro la perdo kaj kriis kaj lamentis tiom lauxte ke multaj Jipoj grupigxis cxirkaux sxian domon por demandi pri kio okazis.

Estis serioza afero, ie ajn en la Lando Oz, akuzi ke iu sxtelis, do kiam la Jipoj auxdis Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon deklari ke sxia juvelita telerlavujo estas sxtelita ili kaj humiligxis kaj cxagrenigxis kaj devigis Kuknjon akompani ilin al la Ranulo por trovi kion fari.

Mi supozas ke vi neniam antauxe auxdis pri la Ranulo, cxar kiel cxiuj aliaj logxantoj sur tiu tablolando li neniam estis for de gxi, nek iu iris tien por vidi lin. La Ranulo estis, efektive, ido de la ordinaraj ranoj de Oz, kaj kiam li estis naskita li unue logxis en lageto en la Lando de la Palpbrumoj kaj estis kiaj cxiuj aliaj ranoj. Havante aventureman naturon, tamen, li baldaux saltetis el sia lageto kaj komencis veturadi; sed granda birdo venis kaj kaptis lin per sia beko kaj komencis forflugi kun li al sia nesto. Estante alte en la aero la rano skuis sin tiom freneze ke li liberigxis kaj falis suben-suben- suben en malgrandan kasxitan lageton sur la tablolando de la Jipoj. Nu, sxajnas ke tiu lageto estis nekonata de la Jipoj cxar gxi estis cxirkauxata de dikaj arbustoj kaj ne estis proksima al logxejo, kaj gxi montrigxis sorcxita lageto, cxar la rano kreskis tre rapide kaj farigxis tre granda, mangxante la magian skosxon kiu trovigxas en neniu alia loko sur la tero, nur en tiu unusola lageto. Kaj la skosxo ne nur grandigis la ranon, tiel ke kiam li ekstaris sur siaj malantauxaj kruroj li estis alta kiel kiu ajn Jipo en la lando, sed gxi nekutime inteligentigis lin, tiel ke li baldaux sciis pli ol la Jipoj kaj kapablis rezoni kaj argumenti tre, tre bone.

Ne estus supozeble ke rano tiatalenta restus en kasxita lageto, do li fine eliris kaj interiris la popolon de la tablolando, kiuj miregis pro lia aspekto kaj trovis tre impona lian erudicion. Ili neniam antauxe vidis ranon kaj la rano neniam antauxe vidis Jipon, sed cxar estis multaj Jipoj kaj nur unu rano, la rano farigxis plej grava. Li ne plu saltadis, sed staris rekta sur siaj malantauxaj kruroj kaj vestis sin bele kaj sidis sur segxoj kaj faris cxion faratan de homoj; do oni baldaux nomis lin la Ranulo kaj tiu estas lia sola nomo ekde tiam.

Post pluraj jaroj la popolo jam traktis la Ranulon kiel sian konsiliston rilate al cxiu problemo. Ili prezentis cxiujn siajn problemojn al li kaj kiam li nenion sciis li sxajnigis scii, kio sxajne estis egale sukcesa. Efektive, la Jipoj kredis ke la Ranulo estas pli sagxa ol vere li estis, kaj li lasis ilin kredi tion, cxar li tre fieris pro sia auxtoritata stato.

Alia lageto ekzistis sur la tablolando, kiu ne estis sorcxita sed enhavis bonan klaran akvon kaj situis proksime al la logxejoj. Tie la popolo konstruis por la Ranulo propran domon, proksime al la rando de la lageto, tiel ke li povis bani sin aux nagxi kiam ajn li volis. Li kutime nagxis en la lageto dum la frua mateno, antaux ol iu alia ellitigxis, kaj dum la tago li vestis sin per siaj belaj vestajxoj kaj sidis en sia domo kaj akceptis la vizitojn de cxiuj Jipoj venintaj al li por peti konsilon.

La kutima kostumo de la Ranulo konsistis el gxisgenua pantalono el flava satena plusxo, kun ornamajxoj el ora pasamento kaj juvelitaj genubukoj; blanka satena vesxto kun argxentaj butonoj en kiuj estis soliteraj rubioj; hirundovosta mantelo brile flava; verdaj sxtrumpoj kaj rugxaj ledaj sxuoj suprenturnitaj cxe la piedfingrejo kaj havantaj diamantajn bukojn.

Li surportis, kiam li ekstere marsxadis, purpuran silkan cxapelon kaj li tenis orkapan bastonon. Sur siaj okuloj li portis grandajn okulvitrojn kun oraj randoj, ne cxar liaj okuloj malfortis sed cxar la okulvitroj aspektigis lin sagxa, kaj tiom distingita kaj bela estis lia aspekto ke cxiuj Jipoj multe fieris pro li.

Ne ekzistis Regxo aux Regxino en la Lando de la Jipoj, do la simplaj logxantoj nature ekkonsideris la Ranulon sia estro kaj ne nur ilia konsilisto kiam ajn estis urgxe. Per sia koro la granda rano sciis ke li ne estas pli sagxa ol la Jipoj, sed estis tre rimarkinde ke rano scias tiom kiom homo, kaj la Ranulo estis suficxe sagaca por kredigi al la popolo ke li estas multe pli sagxa ol estas vere. Ili neniam suspektis ke li estas frauxdulo, ili nur auxskultis tre respekteme liajn vortojn kaj plenumis kion ajn li konsilis al ili.

Nun, kiam Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tiom alarmis pro la sxteligxo de sxia diamantornamita telerlavujo, la unua penso de la popolo estis ke ili konduku sxin al la Ranulo kaj informu lin pri la perdo, kredante ke kompreneble li povos diri al sxi kie trovi gxin.

Li auxskultis la historion kun siaj grandaj okuloj plene malfermitaj malantaux la okulvitroj, kaj diris per sia profunda kvaka vocxo:

"Se la telerlavujo estas sxtelita, nepre iu prenis gxin."

"Sed kiu?" demandis Kuknjo, malkviete. "Kiu estas la sxtelinto?"

"Tiu kiu prenis la telerlavujon, kompreneble," respondis la Ranulo, kaj auxdinte tion cxiuj Jipoj jese skuis la kapon tre serioze kaj diris unu al la alia:

"Tute vere!"

"Sed mi volas mian telerlavujon!" kriis Kuknjo.

"Neniu kulpigus vin pro tiu deziro," komentis la Ranulo.

"Do diru al mi kie mi trovos gxin," sxi postulis.

Rigardon tre sagxan direktis la Ranulo al sxi kaj li levis sin el sia segxo kaj fiere promenis tien kaj reen en la cxambro kun la manoj sub siaj baskoj, tre pompe kaj impone. Nun la unuan fojon tiom malfacila problemo prezentigxis al li kaj li volis tempon dum kiu pensi. Malvolontege li permesus ilin suspekti ke li estas senscia do li pensis tre tre forte pri kiel respondi al la virino sen perfidi sin.

"Mi volas informi vin," diris li, "ke antaux nun nenio iam sxteligxis en la Lando de la Jipoj."

"Ni jam scias tion," respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, senpacience.

"Sekve," pludiris la Ranulo, "cxi tiu sxtelo farigxas tre grava."

"Nu, kie estas mia telerlavujo?" demandis la virino.

"Gxi estas perdita; sed gxi estas trovenda. Domagxe, ni ne havas policistojn aux detektivojn por solvi la misteron, do ni devos utiligi aliajn rimedojn por reakiri la perditajxon. Kuknjo unue verku Proklamon kaj najlu gxin al la pordo de sia domo, kaj la Proklamo diru ke kiu sxtelis la juvelitan telerlavujon nepre redonu gxin tuj."

"Sed eble neniu redonos gxin," sugestis Kuknjo.

"Tiukaze," diris la Ranulo, "tiu fakto mem pruvos ke neniu sxtelis gxin."

Tio ne kontentigis Kuknjon, sed sxajne la aliaj Jipoj forte aprobis la planon. Ili cxiuj konsilis ke sxi agu kiel diris la Ranulo, do sxi metis la afisxon sur sian pordon kaj atendis pacience ke iu redonu la telerlavujon-kion neniu faris.

Denove sxi iris, akompanate de grupo de siaj najbaroj, al la Ranulo, kiu jam multe pripensis la aferon. Diris li al Kuknjo:

"Mi nun konvinkigxis ke neniu Jipo prenis vian telerlavujon, kaj, cxar gxi foriris el la Lando de la Jipoj, mi konjektas ke fremdulo venis el la mondo sube de ni, en la nokta mallumo kiam ni cxiuj dormadis, kaj forprenis vian trezoron. Neniu alia ekspliko de gxia malapero eblas. Do, se vi volas repreni tiun oran, diamantornamitan telerlavujon, vi devos eniri la suban monon por sercxi gxin."

Tio ja vere estis konsterna propono. Kuknjo kaj sxiaj amikoj iris al la rando de la plata tablolando kaj rigardis laux la kruta montetoflanko gxis la subaj ebenajxoj. Tiom distanca estis la malsupro de la monteto ke nenio tie estis klare videbla kaj sxajnis al la Jipoj tre aventureme, eble dangxere, iri tiom for de la hejmo en nekonatan landon.

Tamen, Kuknjo multege deziris sian telerlavujon, do sxi turnis sin al siaj amikoj kaj demandis:

"Kiu akompanos min?"

Neniu respondis tiun demandon, sed post ioma silento unu Jipo diris:

"Ni scias kio estas cxi tie, sur la supro de cxi tiu plata monteto, kaj gxi sxajnas al ni tre placxa loko; sed kio estas malsupre, tion ni ne scias. Versxajne ne estas egale placxe, do ni prefere restu kie ni nun estas."

"Eble estas multe pli bona lando ol cxi tie," sugestis la Kuketo-Kuiristino.

"Eble, eble," respondis alia Jipo, "sed kial riski? Kontento pro onia fato estas vera sagxeco. Eble, en iu alia lando, ekzistas pli bonaj kuketoj ol tiuj kiujn vi kuiras; sed cxar ni cxiam mangxis viajn kuketojn, kaj amis ilin-escepte de kiam ili estas malsupre bruligitaj-ni ne sopiras pli bonajn."

Kuknjo eble konsentus al tiu argumento se sxi ne tiom fervorus trovi sian valoregan telerlavujon, sed nun sxi kriis senpacience:

"Vi estas malkuragxuloj-cxiuj! Se neniu el vi akceptos esplori kun mi la grandan mondon for de cxi tiu malgranda monteto, mi nepre iros sola."

"Tre bona decido," deklaris la Jipoj, multe pli trankvile. "Via telerlavujo perdigxis, ne la nia; kaj, se vi pretas riski viajn vivon kaj liberecon per klopodo reakiri gxin, neniu rifuzos al vi tiun privilegion."

Dum ili tiel konversaciadis la Ranulo proksimigxis al ili kaj rigardis la ebenajxon per siaj grandaj okuloj kaj sxajnis nekutime pripensema. Efektive, la Ranulo pensis ke li volonte vidos pli de la mondo. Cxi tie en la Lando de la Jipoj li farigxis la plej grava ulo kaj lia graveco nun komencis tedi lin. Estus agrable ke aliaj homoj cedu al li kaj petu lian konsilon kaj li ne povis trovi kauxzon ke lia famo ne disvastigxu tra la tuta Oz.

Li sciis nenion pri la resto de la mondo, sed estis versxajne ke pli da homoj logxas preter la monto kie li nun logxas ol estas cxi tie da Jipoj, kaj se li estos inter ili li povos surprizi ilin per sia sagxeco kaj devigi ilin klinigxi antaux li same kiel la Jipoj. Alivorte, la Ranulo ambiciis farigxi ankoraux pli grava, kio ne estis ebla se li cxiam restos sur cxi tiu monto. Li volis ke aliaj vidu liajn belegajn vestajxojn kaj auxskultu liajn solenajn parolojn, kaj jen kialo foriri de la Lando de la Jipoj. Do li diris al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino:

"Mi akompanos vin, estimata virino," kio multe placxis al Kuknjo cxar sxi opiniis ke la Ranulo povos multe helpi sxin dum sxia sercxado.

Sed nun, cxar la potenca Ranulo decidis entrepreni la veturon, pluraj Jipoj kiuj estis junaj kaj kuragxaj tuj decidis kuniri; do la sekvan matenon post la matenmangxo la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj naux el la Jipoj komencis gliti malsupren sur la flanko de la monto. La dornarbustoj kaj kaktoj estis tre pikemaj kaj estis malkomforte tusxi ilin, do la Ranulo ordonis ke la Jipoj iru la unuaj kaj rompu padon, tiel ke kiam li sekvos ilin liaj belaj vestajxoj ne sxirigxos. Ankaux Kuknjo surhavis sian plej bonan robon, kaj simile timis la dornojn kaj pikajxojn, do sxi tenis sin malantaux la Ranulo.

Ili iom malrapide iradis kaj la nokto kovris ilin antaux ol ili estis irintaj nur duonon de la montoflanko, do ili trovis kavon en kiu ili estos sxirmataj gxis la mateno. Kukjo kunportis korbon plenan de sxiaj famaj kuketoj, do ili cxiuj mangxis abunde.

Dum la dua tago la Jipoj komencis voli ke ili ne estu entreprenintaj cxi tiun aventuron. Ili multe grumblis pro la devo fortrancxi la dornojn por fari vojon por la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino, cxar ilia propra vestaro suferis multan sxirigxon, dum Kukjno kaj la Ranulo veturis sekure kaj komforte.

"Se vere venis iu al nia lando por sxteli vian diamantan telerolavujon," diris unu Jipo al Kuknjo, "certe estis birdo, cxar neniu persono vira aux virina aux infana povus grimpi tra cxi tiuj arbustoj kaj remalsupreniri."

"Kaj se li ja farus tion," diris alia Jipo, "la diamantornamita ora telerlavujo ne kompensus la malfacilajxojn kaj suferojn."

"Rilate al mi," komentis tria Jipo, "mi preferus reiri al mia hejmo kaj elfosi kaj poluri pli da diamantoj, kaj mini pli da oro, kaj fari por vi novan telerlavujon, ol gratigxi de la kapo gxis la kalkano per cxi tiuj arbustacxoj. Ecx nun, se mia patrino vidus min, sxi ne rekonus min kiel sian filon."

Kuknjo ne atentis tiujn murmurojn, nek la Ranulo. Kvankam ilia veturo estis malrapida la Jipoj faciligis gxin por ili, tiel ke ili ne emis plendi kaj ne deziris retreniri.

Tre proksime al la malsupro de la granda monteto ili venis al granda abismo, kies flankoj estis glataj kiel vitro. La abismo etendigxis tre foren-ili ne povis vidi gxian finon iudirekte-kaj kvankam gxi ne estis tre largxa gxi estis multe tro largxa por transsalto fare de la Jipoj. Kaj se ili enfalus versxajne ili eble neniam povos reeliri.

"Finigxis nia veturo," diris la Jipoj. "Ni devas retreniri."

Kuknjo la Kuketo-Kuiristino komencis plori.

"Mi neniam retrovos mian belan telerolavujon-kaj mia koro rompigxos!" sxi ploregis.

La Ranulo iris al la rando de la abismo kaj per unu okulo zorge mezuris la distancon gxis la alia flanko.

"Cxar mi estas rano," diris li, "mi povas salti, kiel cxiuj ranoj, kaj, cxar mi estas tre granda kaj forta, mi certas ke mi povos transsalti cxi tiun abismon facile. Sed vi aliaj, cxar vi ne estas ranoj, retreniru la vojon laux kiu vi venis."

"Ni volonte faros tion," kriis la Jipoj kaj tuj ili turnis sin kaj komencis grimpi la krutan monton, sentante ke ili spertis multe tro da cxi tiu malkontentiga aventuro. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tamen ne akompanis ilin. Sxi sidigxis sur rokon kaj ploris kaj larmis kaj estis tre mizera.

"Nu," diris la Ranulo al sxi. "mi nun adiauxos vin. Se mi trovos vian diamante ornamitan oran telerlavujon mi promesos certigi ke gxi sekure resendigxos al vi."

"Sed mi preferas mem trovi gxin!" sxi diris. "Atentu, Ranulo, kial vi ne povos porti min trans la abismon dum vi saltos? Vi estas granda kaj forta, mi estas malgranda kaj maldika."

La Ranulo serioze pripensis tiun sugeston. Estis vere ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ne estas multepeza persono. Eble li povos transsalti la abismon portante sxin sur sia dorso.

"Se vi akceptos riski falon," diris li, "mi provos."

Tuj sxi eklevis sin kaj cxirkauxbrakumis lian kolon. Tio estas, sxi kaptis lin kie devus esti lia kolo, cxar la Ranulo tute ne havis kolon. Li kauxrigxis, laux la maniero de saltontaj ranoj, kaj per siaj potencaj malantauxaj kruroj li faris grandegan salton.

Trans la abismon li flugis, kun la Kuketo-Kuiristino sur sia dorso, kaj li tiom forte saltis-por certigi ke li ne enfalos-ke li flugis trans multajn dornarbustojn kreskantajn sur la alia flanko kaj surterigxis en vaka spaco kiu estis tiom preter la abismo ke kiam ili retrenrigardis ili tute ne povis vidi gxin.

"Mi tute ne sciis ke mi povas salti tiom foren," li diris, miroplene. "Saltado estas ankoraux plia kapablo kiun mi povas aldoni al la longa listo de agoj kiujn mi povas fari."

"Certe vi bonege ransaltas," diris la Kuketo-Kuiristino, admire; "sed, kiel vi diris, vi estas multmaniere miriga. Se ni renkontos homojn cxi tie mi certas ke ili opinios vin la plej grava kaj grandioza vivantulo."

"Jes," li respondis, "versxajne mi mirigos fremdulojn, cxar ili gxis nun neniam spertis la plezuron vidi min. Ankaux ili miregos pro mia granda erudicio. Kiam ajn mi malfermas mian busxon, Kuknjo, mi riskas diri ion gravan."

"Estas vere," sxi akordis, "kaj bonfortune via busxo estas tre largxa kaj malfermigxas tre grande, cxar alie la sagxo eble ne povus plene eliri."

"Eble la naturo faris gxin granda gxuste tiucele," diris la Ranulo. "Sed venu; ni nun pluiru, cxar malfruigxas kaj ni devos trovi ian sxirmejon antaux ol la nokto trafos nin."

Cxapitro 4: Inter la Palpbrumoj