Inter la Palpbrumoj

La logxataj partoj de la Lando de la Palpbrumoj estas plenaj de felicxaj kaj kontentaj homoj kiujn regas stana Imperiestro nomata Nocxjo Hakisto, kiu siavice estas regato de la bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Sed ne la tuta Lando de la Palpbrumoj estas plene logxata. Oriente, la parto plej proksima al la Smeralda Urbo, estas vojoj kaj belaj domoj de kultivistoj, sed kiam oni veturas okcidenten oni unue atingas brancxon de la Rivero Palpbruma, kaj preter gxi estas kruda lando kie logxas malmultaj personoj, kaj kelkaj el ili estas tute nekonataj de la resto de la mondo. Trairinte tiun krudan parton de teritorio, kiun neniu vizitas, oni atingas ankoraux alian brancxon de la Rivero Palpbruma, kaj transirinte tion oni trovas alian bone logxatan parton de la Lando de la Palpbrumoj, etendigxantan okcidenten al tutapud la Mortiga Dezerto kiu cxirkauxas la tutan Landon Oz kaj apartigas tiun privilegian felandon de la pli kutima ekstera mondo. La Palpbrumoj logxantaj en tiu okcidenta parto havas multajn stanminejojn, kaj el stano ili fabrikas multan ricxan juvelaron kaj aliajn ajxojn, kiujn oni alte taksas en la Lando Oz cxar stano estas brila kaj bela, kaj gxi estas malpli ofta tie ol oro kaj argxento.

Tamen ne cxiuj Palpbrumoj estas ministoj, cxar kelkaj kultivas la kampojn kaj kreskigas grenon por mangxajxoj, kaj al unu el tiuj ekstremokcidentaj kultivejoj Mangxtulaj unue venis la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino post sia malsupreniro de la monto de la Jipoj.

"Jadi!" kriis Nellary, la edzino Mangxtula, kiam sxi vidis la strangan paron proksimigxi al la domo. "Mi vidis multajn strangajn ulojn en la Lando Oz, sed neniun pli strangan ol cxi tiu giganta rano, kiu vestas sin kiel homo kaj marsxas sur siaj malantauxaj kruroj. Venu, Viljoncxjo," sxi vokis al sia edzo, kiu mangxadis sian matenmangxon, "rigardu tiun mirigan fusxfariton."

Viljoncxjo la Palpbrumo venis al la pordo kaj elrigardis. Li plu staris en la pordejo kiam la Ranulo proksimigxis kaj diris per aroganta kvako:

"Diru al mi, bonulo, cxu vi vidis diamantornamitan oran telerlavujon?"

"Ne; nek kuprokovritan omaron," respondis Viljoncxjo, egale arogantavocxe.

La Ranulo rigardis lin malplezure kaj diris:

"Ne estu senrespekta, ulo!"

"Ne," pludiris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, rapide, "vi nepre estu gxentila al la granda Ranulo, cxar li estas la plej sagxa persono en la tuta mondo."

"Laux kiu?" demandis Viljoncxjo.

"Laux si mem," respondis Kuknjo, kaj la Ranulo kapjesis kaj fiere marsxis tien kaj reen, svingante sian orkapan bastonon tre gracie.

"Cxu la Birdotimigilo agnoskas ke cxi tiu trokreskinta rano estas la plej sagxa persono en la mondo?" demandis Viljoncxjo.

"Mi ne scias kiu estas la Birdotimigilo," respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.

"Nu, li logxas en la Smeralda Urbo, kaj lauxfame li havas la plej bonan cerbon en la tuta Oz. Sciu ke la Sorcxisto donis gxin al li."

"La mia kreskis en mia kapo," diris la Ranulo pompe, "do mi kredas ke gxi estas pli bona ol io farita de Sorcxisto. Tiom sagxa mi estas ke kelkfoje mia sagxo dolorigas mian kapon. Mi scias tiom ke ofte mi devas forgesi iom, cxar neniu sola ulo, negrave kiom granda, kapablas enhavi tiom da sagxo."

"Sendube estas tre malagrable esti tute plena de sagxo," komentis Viljoncxjo mediteme, kaj rigardante la Ranulon dubeme, "Bonfortune mi mem scias nur malmulton."

"Tamen mi esperas ke vi scias kie estas mia juvelita telerlavujo," diris la Kuketo-Kuiristino maltrankvile.

"Mi scias ecx ne tion," respondis la Palpbrumo. "Por ni estas suficxe malfacile scii kie estas niaj propraj telerlavujoj, ni ne bezonas atenti la telerlavujojn de aliaj personoj."

Trovinte lin tiom senscia, la Ranulo proponis ke ili plumarsxu kaj sercxu la telerlavujon de Kuknjo aliloke. Sxajne Viljoncxjon la Palpbrumon ne multe imponis la granda Ranulo, kion tiu Persono opiniis egale neklarigebla kiom cxagrena; sed eble aliaj en cxi tiu nekonata lando montrigxos pli respektoplenaj.

"Mi volonte renkontus tiun Sorcxiston de Oz," komentis Kuknjo, dum ili marsxis lauxlonge de pado. "Se li povis doni cerbon al Birdotimigilo do eble li povus trovi mian telerlavujon."

"Puf!" mugxetis la Ranulo malestime; "mi estas pli potenca ol ia Sorcxisto. Dependu de mi. Se via telerlavujo estas ie en la mondo mi nepre trovos gxin."

"Se ne, mia koro rompigxos," deklaris la Kuketo-Kuiristino lamentovocxe.

Dum kelka tempo la Ranulo plumarsxadis silente. Post tio li demandis:

"Kial tiom gravas al vi telerlavujo?"

"Gxi estas mia plej valora trezoro," respondis la virino. "Gxi apartenis al mia patrino kaj al cxiuj miaj prapatrinoj, ekde la komenco de la tempo. Gxi estas, mi kredas, la plej malnova ajxo en la tuta Lando de la Jipoj-nu, gxi estis tia kiam gxi estis tie-kaj," sxi pludiris, mallauxtigante sian vocxon al respektoplena flustro, "gxi havas magian povon!"

"Kiel?" demandis la Ranulo, kiun sxajne surprizis tiu deklaro.

"Nu, unue, kiu ajn posedis tiun telerlavujon estis bona kuiristo. Kiel scias vi kaj cxiuj Jipoj, neniu rivalas min rilate al la bakado de bonaj kuketoj. Tamen, la matenon post la sxteligxo de mia telerlavujo, mi faris aron da kuketoj kaj ili bruligxis en la forno! Mi faris alian aron kaj ili estis tro malmolaj kaj nemangxeblaj, tial mi hontis pro ili kaj enterigis ilin. Ecx la tria kuketaro, kiun mi kunportis en mia korbo, estis malindaj kaj ne pli bonaj ol kuketoj faritaj de virino kiu ne posedas mian diamantornamitan oran telerlavujon. Efektive, mia bona Ranulo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino neniam denove povos kuiri bonajn kuketojn antaux ol sxi rehavos sian magian telerlavujon."

"Sekve," diris la Ranulo gxemante, "mi supozas ke ni nepre devos trovi gxin."

Cxapitro 5: La Amikoj de Ozma Perpleksigxas