La Amikoj de Ozma Perpleksigxas

"Vere," diris Doroteo, aspektante solena, "cxi tio multe surprizas. Ni ne povas trovi ecx ombron de Ozma ie en la Smeralda Urbo; kaj kien sxi iris, tien sxi kunportis sian Magian Bildon."

Sxi staris sur la korto de la palaco kun Betsy kaj Trot, dum Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino, dancis cxirkaux la grupon, kun sia hararo fluganta en la vento.

"Eble," diris Cxifoneroj, ankoraux dancante, "iu sxtelis Ozman."

"Ho, neniu kuragxus fari tion!" krietis malgranda Trot.

"Kaj ankaux sxtelis la Magian Bildon, por ke gxi ne diru kie sxi estas," pludiris la Mikscxifona Knabino.

"Absurde," diris Doroteo. "Cxiu amas Ozman. Ne ekzistas persono en la Lando Oz kiu sxtelus ion posedatan de sxi."

"Ha!" respondis la Mikscxifona Knabino. "Vi ne konas cxiun personon en la Lando Oz."

"Kial ne?"

"Gxi estas granda lando," diris Cxifoneroj. "Ekzistas fendetoj kaj anguloj en gxi pri kiuj ecx Ozma ne scias."

"La Mikscxifona Knabino parolas stultajxojn," deklaris Betsy.

"Ne; sxi pravas pri tio," respondis Doroteo penseme. "Estas multaj strangaj popoloj en cxi tiu felando kiuj neniam proksimigxas al Ozma nek la Smeralda Urbo. Mi mem vidis kelkajn el ili, knabinoj; sed kompreneble mi ne vidis cxiujn, kaj povus esti kelkaj fiuloj ankoraux en Oz, kvankam mi kredas ke cxiuj fisorcxistinoj estas detruitaj."

Gxuste tiam la Ligna Segcxevalo kuris en la korton portante la Sorcxiston de Oz sur sia dorso.

"Cxu vi trovis Ozman?" kriis la Sorcxisto kiam la Segcxevalo haltis apud ili.

"Ankoraux ne," diris Doroteo. "Cxu Glinda ne scias kie sxi estas?"

"Ne. La Arkivo-Libro de Glinda kaj cxiuj sxiaj magiiloj malaperis. Sendube iu sxtelis ilin."

"Jadi!" kriis Doroteo, alarmite. "Mi neniam auxdis pri pli granda sxtelo. Kiu faris gxin, Sorcxisto?"

"Mi tute ne scias," li respondis. "Sed mi venis preni mian propran valizon kun magiiloj kaj porti ilin al Glinda. Sxi estas tiom multe pli potenca ol mi ke eble sxi povos trovi la veron per mia magio pli rapide kaj pli bone ol mi mem povus."

"Do rapidu," diris Doroteo, "cxar ni cxiuj gxisfunde maltrankviligxas."

La Sorcxisto forrapidis al siaj cxambroj sed baldaux li revenis kun longa, malfelicxa vizagxo.

"Gxi estas for!" li diris.

"Kio estas for?" demandis Cxifoneroj.

"Mia nigra valizo kun magiiloj. Certe iu sxtelis gxin!"

Ili rigardis unu la alian senkomprene.

"Farigxas netolereble," pludiris la Sorcxisto. "Cxiu magio apartenanta al Ozma kaj al Glinda kaj al mi estas sxtelita."

"Cxu vi supozas ke eble Ozma mem prenis ilin, ial?" demandis Betsy.

"Neniel," deklaris la Sorcxisto. "Mi suspektas ke iu malamiko sxtelis Ozman kaj, timante ke ni sekvos kaj rekaptos sxin, forprenis nian tutan magion."

"Acxe!" kriis Doroteo. "Ke iu volus damagxi nian karan Ozman! Cxu ni nenion povas fari por trovi sxin, Sorcxisto?"

"Mi demandos al Glinda. Mi devas tuj reiri al sxi kaj informi sxin ke ankaux miaj magiiloj malaperis. Tio sxokos la bonan Sorcxistinon, mi scias."

Dirinte tion li resaltis sur la dorson de la Segcxevalo kaj la kurioza rajdbesto, kiu neniam lacis, forkuris plenrapide.

La tri knabinoj multege perturbigxis. Ecx la Mikscxifona Knabino estis pli kvieta ol kutime kaj sxajne komprenis ke granda katastrofo trafis ilin cxiujn. Ozma estis feino grandpotenca kaj cxiuj uloj en Oz, kiel ankaux la tri mortipovaj knabinoj el la ekstera mondo, opiniis sxin sia protektanto kaj amiko. Ke ilia bela knabina Reganto estis superfortita de malamiko kaj trenita el sia glora palaco kaptite estis tro malkompreneble, unue. Tamen kiu alia klarigo de la mistero povus ekzisti?"

"Ozma ne forirus volonte, sen sciigi tion al ni," deklaris Doroteo; "kaj sxi ne sxtelus la Grandan Arkivo-Libron de Glinda, nek la magion de la Sorcxisto, cxar sxi povus havi ilin kiam ajn, nur per peto. Mi certas ke iu fiulo faris cxion cxi."

"Iu en la Lando Oz?" demandis Trot.

"Kompreneble. Neniu povus transiri la Mortigan Dezerton, vi scias tion, kaj nur Ozulo povus scii pri la Magia Bildo kaj la Arkivo-Libro kaj la magio de la Sorcxisto, kaj kie ili estas, kaj povus sxteli cxion antaux ol ni povus haltigi ilin. Nepre sxtelis iu logxanto de la Lando Oz."

"Sed kiu-kiu-kiu?" demandis Cxifoneroj. "Jen la demando. Kiu?"

"Se ni scius," respondis Doroteo, severe, "ni ne nur starus cxi tion farante nenion."

Gxuste tiam du knaboj eniris la korton kaj proksimigxis al la grupo de knabinoj. Unu knabo estis vestita per la fantazia Mangxtula kostumo-bluaj jako kaj kuloto, bluaj ledaj sxuoj kaj blua cxapelo kun alta pinto kaj etaj argxentaj sonoriloj pendantaj de la rando-kaj tiu estis Ojxo la Bonsorta, kiu iam venis el la Mangxtula Lando de Oz kaj nun logxis en la Smeralda Urbo. La alia knabo estis Usonano, el Filadelfio, kaj lastatempe trovis la vojon al Oz akompanante Troton kaj Kap'tanon Vilcxjo. Li nomigxis Buton-Brilo; nu, cxiu nomis lin tiel kaj konis neniun alian nomon por li.

Buton-Brilo ne estis tiom granda kiom la Mangxtula knabo, sed li surhavis sammodajn vestajxojn, kvankam el aliaj koloroj.Dum ili ambaux venis, brak'-en-brake, al la knabinoj, Buton-Brilo komentis:

"Saluton, Doroteo. Oni diras ke Ozma perdigxis."

"Kiu diras?" sxi demandis.

"Cxiuj diskutas gxin, en la Urbo," li respondis.

"Kiel oni povis informigxi pri tio?" Doroteo demandis.

"Mi scias," diris Ojxo. "Jxelea Konfitajx informis ilin. Sxi demandas al cxiu renkontata cxu vidigxis Ozma."

"Domagxe," komentis Doroteo, sulkigante la frunton.

"Kial?" demandis Buton-Brilo.

"Estis senutile malfelicxigi la tutan popolon kiam ni ne estis certaj ke Ozma ne estas trovebla."

"Psxa," diris Buton-Brilo, "Perdigxi estas facile. Mi ofte perdigxas."

"Vere," agnoskis Trot, kiu sciis ke la knabo kutimas perdigxi kaj poste retrovi sin; "sed ne Ozma. Sxi estas la Reganto de cxi tiu tuta granda felando kaj ni timas ke sxi perdigxis cxar iu forsxtelis sxin."

"Nur malbonuloj sxtelas," diris Ojxo. "Cxu vi konas malbonulojn en Oz, Doroteo?"

"Ne," sxi respondis.

"Tamen ili estas cxi tie," kriis Cxifoneroj, dancante al ili kaj poste cxirkauxdancante la grupon. "Ozma sxteligxis; iu en Oz sxtelis sxin; nur malbonuloj sxtelas; do iu en Oz estas malbonulo!"

Ne eblis nei tiun deklaron. Cxies vizagxo estis nun solena kaj lamenta.

"Nu estas certe," diris Buton-Brilo, post iom da tempo, "ke se Ozma estas sxtelita, iu devos trovi sxin kaj puni la sxteliston."

"Povas esti multaj sxtelistoj," sugestis Trot seriozege, "kaj en cxi tiu felando sxajne ne ekzistas soldatoj aux policistoj."

"Ja ekzistas unu soldato," diris Doroteo. "Li havas verdan barbon kaj pafilon kaj estas Majxor-Generalo; sed neniu timas aux lian pafilon aux lian barbon, cxar li 'stas tiom molkora ke li ecx ne damagxus musxon."

"Nu, soldato estas soldato," diris Betsy, "kaj eble li damagxus fian sxteliston kvankam ne musxon. Kie li estas?"

"Li foriris fisxkapti antaux du monatoj kaj ankoraux ne revenis," klarigis Buton-Brilo.

"Do mi opinias ke li multe utilos al ni en cxi tiu katastrofo," gxemis malgranda Trot. "Sed eble Ozma, kiu 'stas feino, povos nehelpite eskapi de la sxtelistoj."

"Sxi eble povus," agnoskis Doroteo, mediteme, "sed se sxi kapablus fari tion, versxajne sxi ne lasus sin kaptigxi. Do la sxtelistoj nepre estas pli potencaj per magio ol nia Ozma."

Ne eblis nei tiun argumenton kaj, kvankam ili diskutis la aferon dum la tuta resto de la tago, ili ne povis decidi pri kiel Ozma estis kontrauxvole sxtelita aux kiu faris la acxan krimon.

Kiam estis preskaux vespere la Sorcxisto revenis, rajdante malrapide sur la Segcxevalo cxar li sentis senkuragxigxon kaj perpleksigxon. Glinda venis, poste, en sia aera cxarego tirata de dudek lakte blankaj anseroj, kaj ankaux sxi aspektis maltrankvila kaj malfelicxa. Pli da amikoj de Ozma venis al ili kaj tiun vesperon ili cxiuj longe diskutadis la aferon.

"Mi opinias," diris Doroteo, "ke ni tuj eliru sercxi nian karan Ozman. Sxajnas kruele ke ni logxas komforte en sxia palaco dum sxi estas kaptito je la dispono de iu fia malamiko."

"Jes," akordis Glinda la Sorcxistino, "iu nepre sercxu sxin. Mi mem ne povos iri, cxar mi devos forte laboradi por krei novajn sorcxilojn per kiuj mi povos savi nian belan Regantinon. Sed se vi povos trovi sxin, intertempe, kaj sciigos al mi kiu sxtelis sxin, tio ebligos ke mi savu sxin multe pli rapide."

"Do ni komencis morgaux matene," decidis Doroteo. "Betsy kaj Trot kaj mi ne perdos unu minuton plian."

"Mi ne certas ke vi knabinoj estos bonaj detektivoj," komentis la Sorcxisto; "sed mi akompanos vin, por protekti vin kontraux damagxo kaj por konsili vin. Mia tuta sorcxilaro, domagxe, estas sxtelita, do mi nun estas efektive ne pli sorcxista ol iu el vi; sed mi strebos protekti vin kontraux iuj malamikoj kiujn vi renkontos."

"Kio povus misokazi al ni en Oz?" demandis Trot.

"Kio misokazis al Ozma?" respondis la Sorcxisto. "Se rampas Fipotenco en nia felando, kiu kapablas sxteli ne nur Ozman kaj sxian Magian Bildon, sed ankaux la Arkivo-Libron de Glinda kaj sxian tutan magion, kaj mian nigran valizon en kiu estis cxiuj miaj sorcxiloj, nu tiu Fipotenco ankoraux povos multe damagxi nin. Ozma estas feino, ankaux Glinda, do neniu potenco povas mortigi aux detrui ilin; sed cxiuj vi knabinoj estas mortopovaj, ankaux Buton-Brilo kaj mi, do ni devas atente protekti nin."

"Nenio povas mortigi min," diris Ojxo, la Mangxtula knabo.

"Vi pravas," respondis la Sorcxistino, "kaj mi kredas ke estos bone ke ni dividu la sercxistojn en plurajn grupojn, por ke ili povu trasercxi la tutan landon Oz pli rapide. Do mi sendos Ojxon kaj Oncxjon Nunkie kaj D-ron Pipt en la Mangxtulan Landon, kiun ili tre bone konas; kaj mi sendos la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston en la Kvelulan Landon, cxar ili estas sentimaj kaj kuragxaj kaj neniam lacigxas; kaj al la Gilikula Lando, kie estas multaj kasxitaj dangxeroj, mi sendos la Vilulon kaj lian fraton, kun Tiktoko kaj Jocxjo Kukurbokapo. Doroteo elektu propran grupon kaj iru en la Palpbruman Landon. Vi cxiuj demandu cxie pri Ozma kaj klopodu trovi kie sxi estas kasxita."

Cxapitro 6: Oni Sercxas