Oni Sercxas

La sekvan matenon, tuj je la sunlevigxo, Glinda reflugis al sia kastelo, haltante survoje por doni ordonojn al La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj tiutempe logxis en la kolegio de Profesoro M.P. Sxancel-Insekto, P.E., kaj lauxorde englutis liajn Patentitajn Edukajn Pilolojn. Auxdinte pri la perdigxo de Ozma ili tuj komencis iri al la Lando de la Kveluloj por sercxi sxin.

Tuj kiam Glinda foriris de la Smeralda Urbo, Tiktoko kaj la Vilulo kaj Jocxjo Kukurbokapo, kiuj partoprenis en la konferenco, komencis sian veturon en la Landon de la Gilikuloj, kaj unu horon poste Ojxo kaj Ocxjo Nunkie kun D-ro Pipt veturis cele al la Lando de la Mangxtuloj. Kiam cxiuj tiuj sercxistoj jam foriris, Doroteo kaj la Sorcxisto kompletigis siajn proprajn preparojn.

La Sorcxisto jungis la Segcxevalon al la Rugxa Cxarego, kiu tre komforte sidigis kvar personojn. Li volis ke Doroteo, Betsy, Trot kaj la Mikscxifona Knabino veturu en la cxarego, sed Cxifoneroj venis al ili rajdante la Vuzon, kaj la Vuzo diris ke li deziras partopreni en la sercxgrupo. Nu tiu Vuzo estis tre kurioza besto, li havis kvadratan kapon, kvadratan korpon, kvadratajn krurojn kaj kvadratan voston. Lia hauxto estis tre dika kaj malmola, similante ledon, kaj kvankam lia movigxado estis iom mallerta la besto povis kuri neanticipite rapide. Liaj kvadrataj okuloj estis mildaj kaj molesprimaj kaj li ne estis rimarkinde malsagxa. La Vuzo kaj la Mikscxifona Knabino estis bonaj amikoj do la Sorcxisto konsentis ke la Vuzo akompanu ilin.

Alia granda besto nun aperis kaj petis akompani. Tiu estis efektive la fama Malkuragxa Leono, unu el la plej interesaj uloj en la tuta Oz. Neniu leono vaganta en la jxangaloj aux ebenajxoj povus komparigxi rilate al grandeco aux inteligento kun tiu Malkuragxa Leono, kiu -kiel cxiuj bestoj logxantaj en Oz-kapablis paroli, kaj kiu parolis pli sagace kaj sagxe ol multaj el la homoj. Li diris ke li estas malkuragxa cxar li cxiam tremas kiam li frontas dangxeron, sed li multefoje frontis dangxeron kaj neniam rifuzis batali kiam necesis. Tiu leono estis tre favorata de Ozma kaj cxiam gardis sxian tronon dum sxtataj ceremonioj. Li ankaux estis malnova akompananto kaj amiko de la Princino Doroteo, do la knabino gxojis pro lia partopreno en la grupo.

"Mi tiom nervozas pro nia kara Ozma," diris la Malkuragxa Leono per sia profunda, mugxa vocxo, "ke mi estus tre malfelicxa se mi restus cxi tie dum vi klopodas trovi sxin. Sed ne endangxerigu min, mi petegas al vi, cxar dangxero timigas min senlime."

"Ni ne eniros dangxeron se ni povos iel eviti gxin," promesis Doroteo; "sed ni faros cxion ajn eblan por trovi Ozman, kun aux sen dangxero."

La aldonigxo de la Vuzo kaj la Malkuragxa Leono al la grupo inspiris Betsyn Bobbin kaj sxi kuris al la marmoraj staloj malantaux la palaco kaj elkondukis sian mulon, nomitan Hencxjo. Eble neniu mulo iam vidita de vi estis egale maldika kaj osteca kaj plene ordinaraspekta kiel tiu Hencxjo, sed Betsy kore amis lin cxar li estis fidela kaj fidinda kaj tute ne tiom stulta kiom lauxdire estas la plej multaj muloj. Betsy portis selon por Hencxjo kaj deklaris ke sxi rajdos sur lia dorso, kaj tiun planon aprobis la Sorcxisto cxar tio lasis nur kvar grupanojn veturontojn sur la benkoj de la Rugxa Cxarego-Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj li mem.

Maljuna velisto, kiu havis unu lignan kruron, venis por adiauxi ilin kaj proponis ke ili metu provizojn de mangxajxoj kaj litkovriloj en la Rugxan Cxaregon, cxar ili estis necertaj pri kiom da tempo ili forestos. Tiu velisto nomigxis Kap'tano Vilcxjo. Li estis iama amiko kaj kamarado de Trot kaj renkontis multajn aventurojn dum li akompanis la knabineton. Mi kredas ke li bedauxris ne akompani sxin dum cxi tiu veturo, sed Glinda la Sorcxistino petis Kap'tanon Vilcxjon resti en la Smeralda Urbo kaj estri la regxan palacon dum cxiuj forestos, kaj la unukrura velisto konsentis fari tion.

Ili sxargxis la malantauxon de la Rugxa Cxarego per cxio kion, laux ilia supozo, ili bezonos, kaj post tio ili procesiis marsxante el la palaco tra la Smeraldan Urbon al la grandaj pordoj de la muro kiu cxirkauxis tiun belan cxefurbon de la Lando Oz. Gregoj da civitanoj apudis la stratojn por rigardi ilian trairon kaj hurai ilin kaj bonan sukceson deziri por ili, cxar cxiuj lamentis la perdigxon de Ozma kaj fervoregis ke sxi retrovigxu.

Unua estis la Malkuragxa Leono; sekvis la Mikscxifona Knabino rajdanta la Vuzon; poste Betsy Bobbin sur sia mulo Hencxjo; kaj fine la Segcxevalo tiranta la Rugxan Cxaregon, en kiu sidis la Sorcxisto kaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot. Neniu bezonis estri la Segcxevalon, do ne estis rimenoj ligitaj al lia jungajxo; necesis nur diri al li kiudirekten iri, cxu rapide aux nerapide, kaj li perfekte komprenis.

Cxirkaux tiu tempo vila malgranda nigra hundo kiu dormadis en la cxambro de Doroteo en la palaco vekigxis kaj trovis sin solsenta. Cxio sxajnis tre kvieta tra la granda konstruajxo kaj al Toto-tiel nomigxis la hundo-mankis la sono de la kutima babilado de la tri knabinoj. Li neniam multe atentis la eventojn cxirkauxantajn lin kaj, kvankam li kapablis paroli, li malofte diris ion; do la hundeto ne sciis pri la perdigxo de Ozma nek ke cxiu foriris sercxi sxin. Sed li sxatis esti kun homoj, precipe kun sia propra mastrino, Doroteo, kaj oscedinte kaj etendinte sin kaj trovinte la pordon de la cxambro parte malferma li trotis en la koridoron kaj malsupreniris la oficialaspektan sxtuparon al la halo de la palaco, kie li renkontis Jxelean Konfitajx.

"Kie estas Doroteo?" demandis Toto.

"Sxi iris al la Lando de la Palpbrumoj," respondis la servistino.

"Kiam?"

"Antaux nelonge," respondis Jxelea.

Toto turnis sin kaj trotis en la palacan gxardenon kaj laux la longa kalesxvojo gxis li atingis la stratojn de la Smeralda Urbo. Tie li pauxzis por auxskulti, kaj auxdante la sonon de huraado, li kuris rapide gxis vidigxis al li la Rugxa Cxarego kaj la Vuzo kaj la Leono kaj la Mulo kaj cxiuj aliaj. Estante sagxa hundeto, li decidis ne montri sin al Doroteo gxuste tiam, timante ke sxi resendus lin hejmen; sed li neniam lasis malaperi de lia rigardo la grupon de veturantoj, kiuj cxiuj tiom fervoris antauxeniri ke neniam eniris la kapon retrenrigardi.

Kiam ili atingis la portalon de la urba muro la Gardisto de la Portalo elvenis por largxe malfermi la oran portalon kaj lasi ilin trairi.

"Cxu iu fremdulo eniris aux eliris la urbon antauxhieraux-nokte, kiam Ozma sxteligxis?" demandis Doroteo.

"Ja ne, Princino," respondis la Gardisto de la Portalo.

"Kompreneble ke ne," diris la Sorcxisto. "Ulon suficxe lertan por sxteli cxiujn perditajxojn tute ne gxenus mura bariero cxi tia. Mi kredas ke la sxtelisto nepre flugis tra la aero, cxar alie li ne povus sxteli de la regxa palaco de Ozma kaj ankaux de la tre fora kastelo de Glinda dum unusola nokto. Krome, cxar ne ekzistas flugsxipoj en Oz kaj flugsxipoj el la ekstera mondo neniel povus eniri cxi tiun landon, mi kredas ke la sxtelisto disflugis per magiaj artoj kiujn komprenas nek Glinda nek mi."

Pluen ili iris, kaj antaux ol la portalo fermigxis malantaux ili Toto sukcesis ankaux trapusxi sin. La tereno cxirkaux la Smeralda Urbo estis dense logxata kaj dum kelka tempo niaj amikoj veturis sur bone pavimitaj vojoj kiuj serpentumis tra fekunda grundo sur kiu dise estis belaj domoj, cxiuj konstruitaj laux la kurioza Oza stilo. Sed post nur kelkaj horoj ili ne plu estis cxe la kultivataj kampoj kaj eniris la Landon de la Palpbrumoj, kiu okupas kvaronon de la tuta teritorio de la Lando Oz sed ne estas egale bone konata kiel multaj aliaj partoj de la felando de Ozma. Longe antaux la noktigxo la veturantoj transiris la Riveron Palpbruman proksime al la Turo de la Birdotimigilo (nun vaka) kaj eniris la Ondantan Ebenajxon kie logxas malmultaj personoj. De cxiu renkontato ili petis informon pri Ozma, sed neniu en tiu distrikto vidis sxin aux ecx sciis ke sxi estas sxtelita. Kaj je la noktigxo ili jam preterpasis cxiujn domojn de kultivistoj kaj devis halti kaj peti sxirmon cxe la kabaneto de sola sxafpasxtisto. Kiam ili ekhaltis, Toto ne estis longe malantaux ili. La hundeto ankaux haltis, kaj nerimarkate cxirkauxirinte la grupon li kasxis sin malantaux la kabaneto.

La pasxtisto estis afabla maljunulo kaj tre gxentile traktis la veturantojn. Li dormis eksterdome, tiun nokton, pruntinte sian kabaneton al la tri knabinoj, kiuj litumis sur la planko uzante la litkovrilojn kiujn ili kunportis en la Rugxa Cxarego. La Sorcxisto kaj Buton-Brilo ankaux dormis eksterdome, kaj ankaux la Malkuragxa Leono kaj Hencxjo la Mulo. Sed Cxifoneroj kaj la Segcxevalo tute ne dormis kaj la Vuzo povis resti veka dum plena monato, kiam li deziris, do tiuj tri sidis kiel grupeto aparta kaj konversaciis dum la tuta nokto.

En la mallumo la Malkuragxa Leono sentis vilan uleton komfortigxi apud li, kaj li diris dormeme:

"El kie vi venis, Toto?"

"Elhejme," diris la hundo. "Kiam vi ruligxos, ruligxu alidirekten por ne dispremi min."

"Cxu Doroteo scias ke vi estas cxi tie?" demandis la Leono.

"Mi kredas ke ne," konfesis Toto, kaj li pludiris, iom timeme: "Cxu vi opinias, amiko Leono, ke ni estas nun suficxadistance de la Smeralda Urbo por ke mi risku montri min? Aux cxu Doroteo resendos min cxar oni ne invitis min?"

"Nur Doroteo povas respondi tiun demandon," diris la Leono. "Rilate min, Toto, mi opinias la aferon tute ne mia afero, do vi devos agi laux via propra menso."

Nun la grandega besto reendormigxis kaj Toto premis sin pli forte al lia varma, densfela korpo kaj ankaux dormis. Li estis sagxa hundeto, siamaniere, kaj ne intencis maltrankvili kiam estas io pli inda farebla.

En la mateno la Sorcxisto faris fajron, kaj super gxi la knabinoj kuiris tre bonan matenmangxon.

Subite Doroteo trovis Toton trankvile sidanta antaux la fajro kaj la knabineto krietis:

"Jadi, Toto! El kie vi venis?"

"El la loko kie vi kruelege lasis min," respondis la hundo riprocxatone.

"Mi plene forgesis vin," konfesis Doroteo, "kaj se mi ne forgesus, mi versxajne lasus vin kun Jxelea Konfitajx, cxar cxi tiu ne estas plezurvojagxo sed tre seriozacela. Sed, cxar vi nun estas cxi tie, Toto, mi supozas ke vi devos resti kun ni, escepte se vi preferos reiri hejmen. Ni eble renkontos dangxeron antaux la fino, Toto."

"Ne gravas," diris Toto, skuante sian voston. "Mi malsatas, Doroteo."

"Matenmangxo baldaux 'stos preta kaj vi ricevos vian porcion," promesis lia mastrineto, kiu efektive gxojis ke sxia hundo estas kun sxi. Sxi kaj Toto jam kunveturadis, kaj sxi sciis ke li estas bona kaj fidela kamarado.

Kiam la mangxajxo estis kuirita kaj disdonata la knabinoj invitis la maljunan pasxtiston ankaux partopreni en la matena mangxo. Li volonte konsentis kaj dum ili mangxis li diris al ili:

"Vi nun baldaux trairos tre dangxeran regionon, escepte se vi turnos vin norden aux suden por eskapi de gxiaj dangxeroj."

"Tiuokaze," diris la Malkuragxa Leono, "ni nepre turnu nin, cxar mi timegas fronti iajn ajn dangxerojn."

"Kial dangxeras la regiono antaux ni?" demandis Doroteo.

"Preter cxi tiu Ondanta Ebenajxo estas la Karuselaj Montoj, tre proksimaj unu al la alia kaj ilin cxirkauxas profundaj abismoj, tiel ke neniu povas preteriri ilin. Preter la Karuselaj Montoj lauxdire logxas la Kardomangxantoj kaj la Herkuoj.

"Kiaj ili estas?" demandis Doroteo.

"Neniu scias, cxar neniam oni preteriris la Karuselajn Montojn," estis la respondo; "sed lauxdire la Kardomangxantoj jungas drakojn al siaj cxaroj kaj la Herkuojn servas gigantoj kiujn ili konkeris kaj sklavigis."

"Kiu diras tion?" demandis Betsy.

"Estas populara famo," deklaris la pasxtisto. "Cxiu kredas gxin."

"Mi ne komprenas kiel ili povus scii," komentis malgranda Trot, "se neniu iris tien."

"Eble la birdoj transflugantaj tiun regionon raportis," sugestis Betsy.

"Se vi eskapus tiujn dangxerojn," pludiris la pasxtisto, "vi eble renkontus aliajn, ankoraux pli severajn, antaux ol atingi la sekvan brancxon de la Palpbruma Rivero. Estas vere ke preter tiu rivero estas bonega regiono, kie logxas bonaj homoj, kaj se vi atingus gxin estus nenia plia problemo. Sed inter cxi tie kaj la okcidenta brancxo de la Palpbruma Rivero kusxas cxiaj dangxeroj, cxar tiu estas la nekonata teritorio kie logxas teruraj, senlegxaj homoj."

"Eble jes, eble ne," diris la Sorcxisto. "Ni scios kiam ni atingos gxin."

"Nu," persistis la pasxtisto, "en felando kiel la nia cxiu netrovita regiono versxajne enhavas fiulojn. Se ili ne estus fiaj ili trovus sin mem, kaj veninte inter nin ili akceptus ke Ozma regu ilin kaj ili farigxus bonaj kaj afablaj, kiaj cxiuj Ozuloj kiujn ni konas."

"Tiu argumento," deklaris la malgranda Sorcxisto, "konvinkas min ke nia devo estas rekte iri al tiuj nekonataj regionoj, negrave kiom dangxeraj ili estas; cxar nepre iu kruela kaj fia persono sxtelis nian Ozman, kaj ni scias ke estus stulte sercxi la kulpulon inter bonuloj. Ozma eble ne estas kasxita en la sekretaj partoj de la Lando de la Palpbrumoj, estas vere, sed nia devo estas iri al cxiu loko, negrave kiom dangxera, kie nia amata Regantino eble estas kasxita."

"Vi pravas pri tio," diris Buton-Brilo aprobe. "Dangxeroj ne damagxas nin; nur veraj eventoj povas damagxi, kaj dangxero estas io kiu eble okazos kaj eble ne, kaj kelkfoje estas tute neatentinda. Mi vocxdonas ke ni pluiru kaj risku la dangxerojn."

Ili cxiuj samopiniis, do ili pakis, adiauxis la amikeman pasxtiston, kaj pluiris.

Cxapitro 7: La Karuselaj Montoj