La Carsuprulo de Herkuo

Trot vekigxis gxuste kiam la suno levigxis kaj, glitinte el la litkovrajxoj, iris al la rando de la Granda Fruktarbaro kaj rigardis trans la ebenajxon. Io brilis tre for.

"Tio aspektas kiel alia urbo," sxi diris duonlauxte.

"Alia urbo gxi ja estas," deklaris Cxifoneroj, kiu rampis neauxdate al la flanko de Trot, cxar sxiaj kotonplenaj piedoj tute ne bruis. "La Segcxevalo kaj mi veturis en la mallumo, dum vi aliaj cxiuj dormis, kaj ni trovis tie pli grandan urbon ol Ti. Ankaux cxirkaux gxi estas muro, sed gxi havas portalon kaj multajn vojojn."

"Cxu vi eniris?" demandis Trot.

"Ne, cxar la portalo estis sxlosita kaj la muro estis vera muro. Do ni revenis cxi tien. Ne estas tre distance al la urbo. Ni povos atingi gxin post du horoj, post viaj matenmangxoj.

Trot reiris kaj, trovinte la aliajn knabinojn vekaj, ripetis al ili kion diris Cxifoneroj. Do ili rapide mangxis kelkajn fruktojn-estis multaj prunarboj en tiu parto de la fruktarbaro-kaj poste ili surgrimpis la bestojn kaj ekiris veturonte al la stranga urbo. Hencxjo la Mulo matenmangxis herbon kaj la Leono forvagis kasxe kaj trovis placxan matenmangxon; li neniam diris kio gxi estis, sed Doroteo esperis ke la malgrandaj kunikloj kaj la kampomusoj evitis lin. Sxi avertis Toton ne cxasi birdojn kaj donis al la hundo pomon, kaj li plene kontentis pro gxi. La Vuzo amis fruktojn egale kiel cxiun alian mangxajxon - escepte de mielo, kiun li plejamis - kaj la Segcxevalo tute neniam mangxis.

Kun escepto de ilia maltrankvilo pri Ozma, ili cxiuj estis bonhumoraj dum ili rapidis trans la ebenajxon. Toto plu malkvietis pro sia perdita grumblo, sed estante sagxa hundeto li kasxis tion. Post nelonge la urbo proksimigxis kaj ili povis ekzameni gxin interesate.

Laux sia ekstera aspekto la loko estis pli impona ol Ti, gxi estis kvadrata urbo, kun kvadrata, kvarflanka muro cxirkauxe kaj cxiuflanke estis kvadrata portalo el polurita kupro. La tuta urbo aspektis solida kaj fortika; ne estis flirtantaj standardoj kaj la turoj kiuj montrigxis super la urba muro aspektis tute neornamitaj.

Pado kondukis de la fruktarbaro rekte al unu el la urboportaloj, kio indikis ke la logxantaj preferas fruktojn ol kardojn. Niaj amikoj sekvis tiun padon al la portalo, kiun ili trovis firme fermita. Sed la Sorcxisto antauxeniris kaj batis gxin per sia pugno, dirante lauxtavocxe: "Malfermu!"

Tuj levigxis super la granda muro vico de gigantaj kapoj, kiuj cxiuj malsuprenrigardis ilin kvazaux por trovi kiu altrudas sin. La dimensio de tiuj kapoj estis miriga kaj niaj amikoj tuj komprenis ke ili apartenas al gigantoj, kiuj staras interne de la urbo. Cxiu havis densan, vilan hararon kaj barbon, kelkaj havis blankan hararon, aliaj nigran aux rugxan aux flavan, kaj la hararo de kelkaj komencis grizigxi, do la gigantoj estis cxiaagxaj. Kvankam la kapoj aspektis ferocaj, la okuloj estis mildesprimaj, kvazaux la uloj estis jam de longe sklavigitaj, kaj iliaj vizagxoj esprimis paciencon anstataux ferocecon.

"Kion oni volas?" demandis unu maljuna giganto, per malalta grumbla vocxo.

"Ni estas fremduloj kaj ni volas eniri la urbon," respondis la Sorcxisto.

"Cxu vi venas pace aux milite?" demandis alia.

"Pace, kompreneble," kolerete respondis la Sorcxisto, kaj li plu diris senpacience: "Cxu ni aspektas konkerarmeo?"

"Ne," diris la unua parolinta giganto, "vi aspektas senkulpaj vagabondoj; sed neniam eblas scii per aspekto. Atentu tie gxis ni raportos al niaj mastroj. Neniu rajtas eniri cxi tien sen la permeso de Vig, la Carsuprulo."

"Kiu estas li?" demandis Doroteo. Sed la kapoj jam malsupreniris kaj malaperis malantaux la muro, do ne venis respondo.

Ili longe atendis gxis la portalo enruligxis kun mugxeta sono kaj lauxta vocxo kriis: "Eniru!" Sed ili ne prokrastis akcepti la inviton.

Ambauxflanke de la largxa strato kiu kondukis en la urbon de la portalo staris vico de grandegaj gigantoj- dudeko da ili cxiuflanke kaj cxiuj staris tiom proksime unu al alia ke iliaj kubutoj intertusxis. Ili surportis uniformojn bluajn kaj flavajn kaj estis armitaj per klaboj tiom dikaj kiel arbotrunkoj. Cxiu giganto havis cxirkaux sia kolo largxan oran strion, surnititan, por indiki ke li estas sklavo.

Dum niaj amikoj eniris, rajdante la Leonon, la Vuzon, la Segcxevalon kaj la Mulon, la gigantoj duone turnis sin kaj marsxis duope cxiuflanke de ili. Sxajnis al Doroteo ke sxia tuta grupo nun estas kaptitoj, cxar ecx rajdante la bestojn iliaj kapoj apenaux estis tiom altaj kiom la genuoj de la marsxantaj gigantoj.

Tra la kruroj de la gigantoj, dum ili marsxis, Doroteo povis vidi vicojn de domoj cxiuflanke de la strato kaj arojn da homoj starantaj sur la trotuaroj; sed la homoj estis ordinardimensiaj kaj rimarkinde pri ili estis nur ke ili estis ege maldikaj. Inter iliaj hauxto kaj ostoj sxajnis esti malmulta aux ecx nenia karno, kaj ili estis plejparte klinsxultraj kaj lacaspektaj, ecx la malgrandaj infanoj.

Pli kaj pli Doroteo demandis al si kial kaj kiel la grandaj gigantoj akceptis farigxi sklavoj de tiom maldikaj, malviglaj mastroj, sed ne estis oportuno demandi al iu el ili antaux ol ili venis al granda palaco situanta en la koro de la urbo. Tie la gigantoj staris en vicoj antaux la enirejo kaj staris senmove dum niaj amikoj rajdis en la korton de la palaco. Poste la bariloj de la kortmuro fermigxis malantaux ili kaj antaux ili estis maldika vireto kiu profunde klinis sin kaj diris malfelicxavocxe:

"Se vi kompleze deiros de viaj rajdobestoj, min plezurigos gvidi vin al la Plej Potenca Reganto en la Mondo, Vig la Carsuprulo."

"Mi ne kredas!" diris Doroteo, indigne.

"Kion vi ne kredas?" demandis la viro.

"Mi ne kredas ke via Carsuprulo povus teni komparon kun nia Ozma."

"Li ne tenus ion ajn por iu ajn," respondis la viro tre serioze, "cxar li havas sklavojn kiuj tenas cxion por li, kaj la Potenca Vig estas tro dignoplena por fari ion kion aliaj povas fari por li. Li ecx devigas sklavon terni por li, se li malvarmumas. Tamen, se vi kuragxas fronti nian potencan reganton, sekvu min."

"Ni kuragxas cxion," diris la Sorcxisto, "do konduku."

Ili trairis plurajn marmorajn koridorojn kun altaj plafonoj, trovante cxiun koridoron kaj pordon gardata de servistoj; sed tiuj servistoj de la palaco estis el la popolo kaj ne gigantoj, kaj ili estis tiom maldikaj ke ili preskaux aspektis skeletoj. Fine ili eniris grandan rondan cxambron kun altkupola plafono kie la Carsuprulo sidis sur trono cxizita el solida bloko de blanka marmoro kaj ornamita per purpuraj silkaj pendajxoj kaj oraj kvastoj.

La reganto de tiuj homoj kombadis siajn brovojn kiam niaj amikoj eniris lian tronocxambron kaj ekstaris antaux lin, sed li remetis la kombilon en sian posxon kaj ekzamenis la fremdulojn evidente tre scivoleme. Poste li diris:

"Jadi, kia surprizo! Vi vere sxokis min. Cxar neniu eksterulo iam venis al nia Urbo Herku, kaj mi ne povas imagi kial vi decidis tion fari.

"Ni sercxas Ozman, la Plejsuperan Reganton de la Lando Oz," respondis la Sorcxisto.

"Cxu vi vidas sxin cxi tie, ie?" demandis la Carsuprulo.

"Ankoraux ne, Mosxto; sed eble vi informos nin pri kie sxi estas."

"Ne; min plene okupas atenti mian propran popolon. Mi trovas ilin malfacile pritrakti cxar ili estas tiom fortegaj."

"Ili ne aspektas tre fortaj," diris Doroteo. "Sxajnas kvazaux milda vento forblovus ilin el la urbo, se ne malhelpus tion la muro."

"Prave-prave," agnoskis la Carsuprulo. "Ili vere aspektas tiaj, cxu ne? Sed neniam fidu aspektojn, kiuj emas trompi. Eble vi rimarkis ke mi malebligis ke vi renkontu iun de mia popolo. Mi protektis vin per miaj gigantoj dum vi estis survoje de la portaloj al mia palaco, tiel ke neniu Herkuo proksimigxis al vi."

"Cxu tiom dangxeras via popolo, do?" demandis la Sorcxisto.

"Al fremduloj, jes; sed nur cxar ili estas tiom amikemaj. Cxar, se ili manpremus kun vi, ili versxajne rompus viajn brakojn aux dispremus viajn fingrojn tiel ke restus nur sangajxo."

"Kial?" demandis Buton-Brilo.

"Cxar ni estas la plej fortaj homoj en la tuta mondo."

"Psxa!" krietis la knabon; "vi nur blagas. Versxajne vi ne scias kiom fortaj estas aliaj homoj. Nu, iam mi konis viron en Fil'delfio kiu povis fleksi ferajn stangojn uzante nur siajn manojn!"

"Sed, Jadi!-ne estas malfacile fleksi ferajn stangojn," diris Lia Mosxto. "Diru al mi, cxu tiu homo povus dispremi sxtonan blokon nur per siaj manoj?"

"Neniu povus fari tion," deklaris la knabo.

"Se mi havus sxtonan blokon mi montrus al vi," diris la Carsuprulo, cxirkauxrigardante en la cxambro. "Ha, jen mia trono. La dorso estas ja tro alta, do mi derompos pecon de tio."

Li surpiedigxis kaj stumbletis necertapasxe cxirkaux la tronon. Li prenis la dorson kaj derompis pecon de marmoro, preskaux duonmetron dikan.

"Cxi tio," diris li, revenante al sia segxo, "estas tre solida marmoro kaj multe pli malmola ol ordinara sxtono. Sed mi povas diserigi gxin facile per miaj fingroj, do jen pruvo ke mi estas tre forta."

Ecx dum li parolis li komencis derompi pecojn de marmoro kaj diserigi ilin kvazaux peceton de tero. La Sxorcxiston tio tiom mirigis ke li prenis pecon per siaj propraj manoj kaj provis gxin, kaj trovis gxin vere malmolega.

Gxuste tiam unu el la gigantaj servistoj eniris kaj krietis:

"Ho, Mosxto, la kuristo bruligis la supon! Kion ni faru?"

"Kial vi auxdacas interrompi min?" demandis la Carsuprulo, kaj preninte la grandegan giganton firme per unu kruro li levis lin en la aeron kaj jxetis lin kapantauxen tra malferman fenestron.

"Nun, diru al mi," li diris, turnante sin al Buton-Brilo, "cxu via viro en Filadelfio povus diserigi marmoron per siaj fingroj?"

"Mi kredas ke ne," diris Buton-Brilo, multe imponita de la forto de la maldika monarko.

"Kio tiom fortigas vin?" demandis Doroteo.

"Tion faras la zosozo," li klarigis, "kiun mi mem inventis. Mi kaj mia tuta popolo mangxas zosozon, kaj gxi donas al ni enorman forton. Cxu vi deziras mangxi iom?"

"Dankon, sed ne," repondis la knabino. "Mi-mi ne volas tiom maldikigxi."

"Nu, kompreneble oni ne povas havi kaj forton kaj karnon samtempe," diris la Carsuprulo. "Zosozo estas pura energio, kaj gxi estas la sola ekzistanta kombinajxo tiuspeca. Mi nepre ne permesus ke niaj gigantoj havu gxin, sciu, cxar ili baldaux farigxus niaj mastroj, estante pli grandaj ol ni; do mi gardas la tuton sxlositan en mia privata laboratorio. Unufoje en la jaro mi mangxigas tekuleron da gxi al cxiu el miaj civitanoj-viroj, virinoj kaj infanoj-tiel ke cxiu el ili estas preskaux tiom forta kiel mi. Cxu eble vi deziras dozon, sinjoro?" li demandis, turninte sin al la Sorcxisto.

"Nu," diris la Sorcxisto, "se vi bonvolos doni al mi iom da zosozo en botelo, mi volonte kunprenos gxin dum miaj veturoj. Gxi povus esti utila, kelkfoje."

"Certe. Mi donos al vi suficxe por ses dozoj," promesis la Carsuprulo. "Sed ne englutu pli ol unu tekuleron je unu foje. Iam la Sxufaristo Ugu glutis du tekulerojn da gxi, kaj gxi tiom fortigis lin ke kiam li apogis sin per la urba muro li kolapsigis gxin kaj ni devis rekonstrui gxin."

"Kiu estas la Sxufaristo Ugu?" demandis Buton-Brilo scivole, cxar li nun memoris ke la birdo kaj la kuniklo pretendis ke la Sxufaristo Ugu sorcxigis la persikon kiun li mangxis.

"Nu, Ugu estas potenca magiisto, kiu iam logxis cxi tie. Sed li nun estas multe for," respondis la Carsuprulo.

"Kien li iris?" demandis la Sorcxisto rapide.

"Lauxdire li logxas en vimenajxa kastelo en la montoj okcidente de cxi tie. Komprenu ke Ugu farigxis tiom potenca magiisto ke li ne deziris plu logxi en nia urbo, cxar li timis ke ni lernos kelkajn el liaj sekretoj. Do li iris al la montoj kaj konstruis por si belegan vimenajxan kastelon, kiu estas tiom fortika ke ecx mi kaj mia popolo ne povus disbati gxin, kaj tie li logxas tute sola."

"Jen placxa informo," deklaris la Sorcxisto, "cxar mi kredas ke li estas tiu magiisto kiun ni sercxas. Sed kial oni nomas lin la Sxufaristo Ugu?"

"Iam li estis tre vulgara civitano cxi tie kaj fabrikis sxuojn por vivteni sin," respondis la monarko de Herku. "Sed li estas praido de la plej potenca sorcxisto kiu iam ajn vivis-en cxi tiu aux alia lando-kaj unu tagon la Sxufaristo Ugu trovis la magiajn librojn kaj receptojn de sia fama praavo, kiuj estis kasxitaj en la mansardo de lia domo. Do li komencis studi la foliojn kaj librojn kaj ekzercadi sin je magio, kaj post forpaso de tempo li farigxis tiom lerta ke, kiel mi diris, li malfavoris nian urbon kaj konstruis solecan kastelon por si."

"Cxu vi kredas," demandis Doroteo timeme, "ke la Sxufaristo Ugu estas tiom fia ke li sxtelus nian Ozman de Oz?"

"Kaj la Magian Bildon?" demandis Trot.

"Kaj la Grandan Arkivo-Libron de Glinda la Bona?" demandis Betsy.

"Kaj miajn proprajn magiilojn?" demandis la Sorcxisto.

"Nu," respondis la Carsuprulo, "mi ne diras ke Ugu estas vere fia, sed li multe ambicias farigxi la plej potenca magiisto en la mondo, do mi supozas ke li ne tiom fieras ke li rifuzus sxteli magiajxojn apartenantajn al iu alia-se li povus fari tion."

"Sed kion pri Ozma? Kial li volus sxteli sxin?" demandis Doroteo.

"Ne demandu al mi, mia kara. Ugu ne informas min pri kial li agas, mi certigas al vi."

"Do ni devos mem iri demandi lin," deklaris la knabineto.

"Mi ne farus tion, se mi estus vi," konsilis la Carsuprulo, rigardante la tri knabinetojn kaj poste la knabon kaj la malgrandan Sorcxiston kaj fine la kotonplenan Mikscxifonan Knabinon. "Se Ugu efektive sxtelis vian Ozman, li versxajne gardos sxin kiel kaptiton, malgraux viaj minacoj aux petoj. Kaj, pro sia multa scio pri magio, li estas dangxera kaj estus malsagxe ataki lin. Sekve, se vi estas sagxaj, vi reiros hejmen kaj trovos novan Reganton por la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz. Sed eble ne la Sxufaristo Ugu sxtelis vian Ozman."

"La sola metodo decidi pri tio," respondis la Sorcxisto, "estas iri al la kastelo de Ugu kaj vidi cxu Ozma estas tie. Se jes, ni raportos tion al la granda Sorcxistino, Glinda la Bona, kaj mi pli-malpli certas ke sxi trovos metodon savi de la Sxufaristo nian karegan Regantinon."

"Nu, agu lauxvole," diris la Carsuprulo. "Sed se vi cxiuj transformigxos en kolibrojn aux rauxpojn, ne akuzu ke mi ne avertis vin."

Ili restis dum la resto de tiu tago en la Urbo Herku kaj mangxis cxe la regxa tablo de la Carsuprulo kaj ricevis dormocxambrojn en lia palaco. La forta monarko tre gxentile traktis ilin kaj donis al la Sorcxisto malgrandan oran boteleton da zosozo, por utiligo se li aux iu alia de lia grupo volos akiri grandegan forton.

La Carsuprulo ne cxesis provi persvadi ilin ne proksimigxi al la Sxufaristo Ugu, sed ili firme decidis pri la entrepreno kaj la sekvan matenon ili elkore gxisis la amikeman monarkon kaj, surgrimpinte siajn bestojn, ili postlasis la Herkuojn kaj la Urbon Herku kaj direktis sin al la okcidentaj montoj.

Cxapitro 13: La Vero-Lageto