La Vero-Lageto

Sxajnas ke delonge ni nenion auxdis pri la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiuj forlasis la Landon de la Jipoj por sercxi la diamantornamitan oran telerlavujon kiu estis mistere sxtelita tiun saman nokton kiam Ozma malaperis el la Smeralda Urbo. Sed necesas memori ke dum la Ranulo kaj la Kuko-Kuiristino preparis descendi de sia montosupro, kaj ecx dum ili estis survoje al la domo de la kultivisto Viljocxjo la Palpbrumo, Doroteo kaj la Sorcxisto kaj iliaj amikoj spertis la aventurojn kiujn ni jxus rakontis.

Nu, tiun saman matenon kiam la veturantoj el la Smeralda Urbo adiauxis la Carsuprulon de la Urbo Herku, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo vekigxis en arbareto en kiu ili pasigis la nokton dormante sur litoj el folioj. Multaj domoj de kultivistoj estis proksimaj, sed sxajne neniu volis bonvenigi la sxvelan, arogantan Ranulon aux la malgrandan sekigxintan Kuketo-Kuiristinon, do ili dormis suficxe komforte sub la arboj.

La Ranulo vekigxis la unua, tiumatene, kaj irinte al la urbo kie Kuknjo dormas kaj trovinte ke sxi ankoraux estas kovrita de dormo, li decidis iom promeneti kaj sercxi matenmangxon. Veninte al la rando de la arbareto, li rimarkis ke kilometron for estas bela flava domo kiun cxirkauxas flava palisa barilo, do li marsxis cele tiun domon kaj enirinte la korton li trovis Palpbruman virinon kiu kolektadis brancxojn kiujn sxi bruligos por kuiri sian matenmangxon.

"Jadi!" sxi kriis vidante la Ranulon, "kial vi estas ekster via ranlageto?"

"Mi sercxas juvelitan oran telerlavujon, bonulino," li respondis, tre dignoplene.

"Vi ne trovos gxin cxi tie, tamen," diris sxi. "Niaj telerlavujoj estas el stano, kaj ili estas suficxe bonaj por kiu ajn. Do reiru al via lageto kaj ne gxenu min."

Sxi parolis iom malafable kaj respektomanke, kio malplacxis al la Ranulo.

"Permesu ke mi informu vin, sinjorino," li diris, ke kvankam mi estas rano mi estas la Plej Grava kaj Plej Sagxa Rano en la tuta mondo. Mi plue diru ke mi posedas pli da sagxeco ol cxiu Palpbrumo-cxu viro cxu virino-en cxi tiu lando. Kien ajn mi iras, oni surgenuigxas antaux mi kaj honoras la Grandan Ranulon! Neniu alia scias tiom kiom mi; neniu alia estas tiom grandioza-tiom belega!"

"Se vi scias tiom," sxi respondis malafable, "kial vi ne scias trovi vian telerlavujon, anstaux trasercxadi la landon por trovi gxin?"

"Baldaux," li respondis, "mi iros al gxia trovigxejo; sed gxuste nun mi veturas kaj ankoraux ne matenmangxis. Tial mi honoras vin petante ke vi donu al mi mangxajxon."

"Ho! La Granda Ranulo malsatas kiel vulgara vagabondo, cxu? Do prenu tiujn brancxojn kaj helpu min pretigi fajron," diris la virino malestime.

"Mi! La Granda Ranulo kolektu brancxojn?" li kriis sxokite. "En la Lando de la Jipoj, kie mi estas pli honorata kaj potenca ol Regxo mem, oni ploras pro gxojo kiam mi petas matenmangxigi min."

"Do iru tien por via matenmangxo," deklaris la virino.

"Versxajne vi ne komprenas mian gravecon," urgxis la Ranulo. "Pro mia eksterordinara sagxo ne decas ke mi faru permanan laboradon."

"Multe mirigas min," komentis la virino, portante siajn brancxojn al la domo, "ke via sagxo ne informas vin ke vi ne ricevos matenmangxon cxi tie," kaj sxi eniris kaj batfermis la pordon malantaux si.

La Ranulo sentis ke li estas insultita, do li indigne kvakis kaj forturnis sin. Promeninte iomete pli li atingis neklaran padon kiu kondukis trans kampon direkte al grupo de belaj arboj, kaj kredante ke tiu rondo de cxiamverduloj nepre cxirkauxas domon-kie eble oni afable akceptos lin-li decidis sekvi la padon. Kaj post kelka tempo li atingis la arbojn, kiu estis dense kunaj, kaj depusxinte kelkajn brancxojn li trovis ke ne estas domo en la rondo, estas anstatauxe belega lageto de klara akvo.

Nu, la Ranulo, kvankam li estis granda kaj bone edukita kaj imitis la agmanierojn kaj kutimojn de homoj, tamen estis rano. Dum li rigardadis tiun solecan, senhoman lageton, lia akvamo revenis al li nerezisteble.

"Se mi ne povas akiri matenmangxon tamen mi povos agrable nagxi," diris li, kaj pusxinte sin tra la arbojn li atingis la bordon. Tie li formetis sian multekostan vestaron kaj metis sian brilan purpuran cxapelon kaj sian orkapan bastonon apud gxin. Post momento li eksaltis en la akvon kaj plongxis al la plejfundo de la lageto.

La akvo estis agrable malvarma kaj amikema al lia dika, malglata hauxto, kaj la Ranulo nagxis cxirkaux la

lageton plurfoje antaux ol halti por ripozi. Post tio li flosis sur la surfaco kaj ekzamenis la lageton tre interesate. La fundo kaj flankoj estis tegitaj per brilantaj kaheloj blanke rugxetaj; nur unu loko en la fundo, kie la akvo bobelis el kasxita fonto, estis libera. Sur la randoj la verda herbo kreskis al la bordo de la rugxetaj kaheloj.

Kaj nun, dum la Ranulo ekzamenis la lokon, li trovis ke sur unu flanko de la lageto, gxuste super la akvolimo, estis ora plato sur kiu kelkaj forte gravuritaj vortoj videblis. Li nagxis cele tiun platon kaj atinginte gxin li legis cxi tion:

Cxi tiu estas
LA VERO-LAGETO
Kiu nagxas en cxi tiu akvo devos
por cxiam diri nur LA VERON
Tiu deklaro sxokis la Ranulon. Gxi ecx maltrankviligis lin, do li saltis sur la randon kaj komencis rapide vesti sin.

"Granda misfortuno trafis min," li diris al si, "cxar ekde nun mi ne povos diri ke mi estas sagxa, cxar tio ne estas la vero. La vero estas ke mia fanfaronita sagxeco estas nur sxajnigo, kiun mi proklamis por trompi homojn kaj devigi ke ili cedu al mi. En la vero, neniu vivanto povas scii multe pli ol siaj kunuloj, cxar unu persono scias unu aferon, kaj alia scias alian aferon, tiel ke sagxo estas egale distribuita tra la tuta mondo. Sed- ve!-kia fatacxo atingos min. Ecx Kuknjo la Kuketo-Kuiristino baldaux trovos ke mia scio ne estas pli granda ol la sxia; cxar nagxinte en la sorcxita akvo de la Lageto de Vero, mi ne plu povos trompi sxin aux mensogi."

Pli humila ol ekde multaj jaroj la Ranulo reiris al la arbareto kie li postlasis Kuknjon kaj trovis la virinon nun veka kaj lavanta sian vizagxon en mallargxa rivereto.

"Kie estis Via Mosxto?" sxi demandis.

"Mi iris al domo de kultivisto por peti mangxajxon," diris li, "sed la virino rifuzis doni al mi."

"Fie!" sxi kriis. "Sed ne gravas; ekzistas aliaj domoj, kie oni volonte mangxigos la Plej Sagxan Personon en la tuta Mondo."

"Cxu vin?" li demandis.

"Ne, vin."

La Ranulo sentis fortan instigon diri la veron, sed li baraktis kontraux gxi vigle. Lia rezonado diris al li ke tute ne necesas ke Kuknjo sciu ke li ne estas sagxa, cxar sciante tion sxi eble ne plu respektus lin, sed kiam ajn li malfermis sian busxon por paroli li konsciis ke li tuj diros la veron do li refermis gxin kiel eble plej rapide. Li provis paroli pri io alia, sed la vortoj necesaj por maltrompi la virinon pusxis sin al liaj lipoj malgraux lia baraktado. Fine, sciante ke li devos aux resti muta aux lasi ke la vero proklamigxu, li senespere gxemis mallauxte kaj diris:

"Kuknjo, mi ne estas la Plej Sagxa Persono en la tuta Mondo; mi tute ne estas sagxa."

"Sed devas esti vere!" sxi protestis. "Vi mem informis min, ecx hierauxvespere!"

"Do hierauxvespere mi ne diris al vi la veron," li konfesis, aspektante tre honta-kiom eblas al rano. "Mi bedauxras ke mi mensogis al vi, bona Kuknjo; sed, se vi devas scii la veron, la tutan veron kaj nur la veron, mi efektive ne estas tiom sagxa kiom vi."

La Kuketo-Kuiristinon multe sxokis auxdi tion, cxar gxi frakasis unu el sxiaj plej agrablaj iluzioj. Sxi rigardis la belege vestitan Ranulon miroplene.

"Kio instigis vin tiom subite malmensogi?" sxi demandis.

"Mi nagxis en la Vero-Lageto," li diris, "kaj kiu nagxas en tiu akvo devas por cxiam diri la veron."

"Vi stultis farante tion," deklaris la virino. "Ofte estas tre embarase diri la veron. Mi gxojas ke mi ne nagxis en tiu acxa akvo!"

La Ranulo rigardis sian akompananton penseme.

"Kuknjo," diris li, "Mi volas ke vi iru al la Lageto de Vero kaj banu vin en gxia akvo. Cxar, se ni kunveturos kaj renkontos nekonatajn aventurojn, ne estos juste ke nur mi devos cxiam diri al vi la veron, dum vi povos diri al mi kion ajn vi volas. Se ni ambaux spertos la sorcxitan akvon ne estos ebleco ke iam ni trompos unu la alian."

"Ne," sxi asertis, firme kapneante, "Mi rifuzas, Mosxto. Cxar, se mi dirus al vi la veron, mi certas ke vi ne sxatus min. Neniu Lageto de Vero por mi. Mi estos precize kio mi estas, honesta virino kiu povas diri kion sxi volas sen vundi ies spiriton."

Pri tiu decido la Ranulo devis kontenti, kvankam li bedauxris ke la Kuketo-Kuiristino rifuzas akcepti lian konsilon.

Cxapitro 14: La Malfelicxa Pramisto