La Malfelicxa Pramisto

Forlasinte la arbareton kie ili dormis, la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino turnis sin orienten por sercxi alian domon kaj post nelonga promenado atingis domon kie oni akceptis ilin tre gxentile. La infanoj rigardadis la grandan, pompan Ranulon iom forte, sed la virino de la familio, kiam Kuknjo petis mangxajxon, tuj portis al ili mangxajxojn kaj diris ke ili estas tre bonvenaj.

"Nemultaj bezonuloj trairas cxi tiun regionon," sxi komentis, "cxar cxiuj Palpbrumoj estas ricxaj kaj amas resti cxehejme. Sed eble vi ne estas Palpbrumo," sxi pludiris.

"Ne," diris Kuknjo, "mi estas Jipo, kaj mia hejmo estas sur alta monto sudoriente de via lando."

"Kaj la Ranulo-cxu ankaux li estas Jipo?"

"Mi ne scias kio li estas, sed li estas tre rimarkinda kaj multe edukita ulo," respondis la Kuketo-Kuiristino. "Li logxas de multaj jaroj inter la Jipoj, kiuj trovas lin tiom sagxa kaj inteligenta ke ili cxiam konsultas lin kiam ili bezonas konsilon."

"Kial vi forlasis vian hejmon, kaj kien vi iras?" diris la Palpbruma virino.

Kuknjo parolis al sxi pri la diamantornamita ora telerlavujo kaj ke gxi estas mistere sxtelita el sxia domo, kaj poste sxi trovis ke sxi ne plu povas kuiri bonajn kuketojn. Do sxi decidis sercxi gxis retrovi sian telerlavujon, cxar Kuketo-Kuiristino kiu ne povas kuiri bonajn kuketojn ne multe valoras. La Ranulo, kiu volas vidi pli de la mondo, akompanas sxin por helpi sxian sercxon. Auxskultinte la rakonton la virino demandis:

"Do vi tute ne scias, ankoraux, kiu sxtelis vian telerlavujon?"

"Mi scias nur ke nepre sxtelis iu fifeino, aux magiisto, aux iu alia potenculo, cxar neniu alia povus grimpi la krutan monton al la Lando de la Jipoj. Kaj kiu alia povus forporti mian belan, magian telerlavujon sen vidigxi?"

La virino pripensis tion dum Kukjno kaj la Ranulo mangxis. Kiam ili finis sxi diris:

"Kien vi nun iros?"

"Ni ankoraux ne decidis," respondis la Kuketo-Kuiristino.

"Nia plano," klarigis la Ranulo, laux sia pompa maniero, "estas veturi de loko al loko gxis ni scios kie estas la sxtelisto, kaj poste devigi lin redoni la telerlavujon al gxia lauxrajta posedanto."

"La plano estas bona," akordis la virino, "sed vi eble bezonos multan tempon por sukcesi, cxar via metodo estas iom hazarda kaj neplanita. Sed mi konsilas ke vi veturu orienten."

"Kial?" demandis la Ranulo.

"Cxar se vi irus okcidenten vi baldaux atingus la dezerton, kaj ankaux cxar en cxi tiu parto de la Lando de la Palpbrumoj neniu sxtelas, do vi malsxparus vian tempon cxi tie. Sed oriente, trans la rivero, logxas multaj strangaj popoloj kies honestecon mi ne povas garantii. Se vi veturos suficxe orienten vi atingos la Smeraldan Urbon, kie estas multaj magio kaj sorcxado. La Smeraldan Urbon regas kara knabineto nomata Ozna, kiu ankaux regas la Imperiestron de la Palpbrumoj kaj la tutan Landon Oz. Do, cxar Ozma estas feino, eble sxi povos informi vin pri precize kiu prenis vian valoran telerlavujon. Se, kompreneble, vi ne trovos gxin antaux ol vi renkontos sxin."

"Al mi tio sxajnas bonega konsilo," diris la Ranulo, kaj Kuknjo akordis kun li.

"Plej sencoplene estus," pludiris la virino, "reiri al via hejmo kaj uzi alian telerlavujon, kaj lernu baki kuketojn same kiel aliaj personoj bakas kuketojn, sen magio. Sed se vi ne povos esti felicxaj sen la perdita magia telerlavujo, vi versxajne informigxos pli detale pri gxi en la Smeralda Urbo ol en cxiu alia loko en Oz."

Ili dankis la bonulinon kaj forlasinte sxian domon turnis sin orienten kaj tiudirekte marsxis de tiam. Kiam proksimigxis la vespero ili atingis la okcidentan brancxon de la Palpbruma Rivero kaj tie, sur la riverbordo, trovis pramiston kiu logxis tute sola en malgranda flava domo.

Tiu pramisto estis Palpbrumo kun tre malgranda kapo kaj tre granda korpo. Li sidis en sia pordejo kiam la marsxantoj proksimigxis al li kaj li ecx ne turnis sian kapon por rigardi ilin.

"Bonan vesperon," diris la Ranulo.

La pramisto tute ne respondis.

"Ni deziras iom da vespermangxo kaj la privilegion dormi en via domo gxis la mateno," dauxrigis la Ranulo. "Je la tagigxo ni volos iom da matenmangxo kaj poste ke vi remu nin trans la riveron."

La pramisto nek movigxis nek parolis. Li sidis en sia pordejo kaj rigardis rekte antauxen.

"Mi kredas ke li estas surda kaj muta," Kuknjo flustris al sia akompananto. Sxi staris tuj antaux la pramisto kaj metinte sian busxon proksime al lia orelo sxi kriis kiel eble plej lauxte:

"Bonan vesperon!"

La pramisto sulkigis la frunton.

"Kial vi krias al mi, virino?" li demandis.

"Cxu vi auxdas kion mi diras?" sxi demandis per sia ordinara vocxtono.

"Kompreneble," respondis la viro.

"Do kial vi ne respondis al la Ranulo?"

"Cxar," diris la pramisto, "mi ne komprenas la ranan lingvon."

"Li parolas la samajn vortojn kiel mi kaj sammaniere," deklaris Kuknjo.

"Eble," respondis la pramisto; "sed al mi lia vocxo sonis kiel rana kvako. Mi scias ke en la Lando Oz bestoj povas paroli nian lingvon, kaj same birdoj kaj insektoj kaj fisxoj; sed en miaj oreloj ili sonas nur kiel mugxoj kaj pepoj kaj kvakoj."

"Kial?" demandis la Kuketo-Kuiristino surprizite.

"Iam, antaux multaj jaroj, mi detrancxis la voston de vulpo cxar li mokis min; kaj mi sxtelis kelkajn birdovojn de nesto por fari omleton, kaj mi ankaux tiris fisxon el la rivero kaj lasis gxin kusxi sur la bordo kie gxi baraktis spiri pro manko de akvo gxis gxi mortis. Mi ne scias kial mi faris tiujn fiagojn, sed tiel mi agis. Do la Imperiestro de la Palpbrumoj-kiu estas la Stana Lignohakisto kaj havas tre teneran stanan koron-punis min per malpermeso ke mi komunikadu kun bestoj, birdoj kaj fisxoj. Mi ne povas kompreni ilin kiam ili parolas al mi, kvankam mi scias ke aliaj komprenas, kaj la animaloj ne povas kompreni kiam mi parolas al ili. Kiam ajn mi renkontas unu el ili mi memoras mian iaman kruelecon, kaj tio multe malfelicxigas min."

"Vere," diris Kuknjo, " mi kompatas vin, kvankam la Stana Lignohakisto prave punis vin."

"Pri kio li murmuracxas?" demandis la Ranulo.

"Li parolas al mi, sed vi ne komprenas lin," sxi respondis. Kaj sxi rakontis al li pri la punigxo de la pramisto kaj poste klarigis al la pramisto ke ili volas resti kun li dum la nokto kaj mangxi.

Li donis al ili fruktojn kaj panon, la sola speco de mangxajxo kiun li havis, kaj li permesis ke Kuknjo dormu en cxambro en la dometo. Sed la Ranulon li rifuzis permesi eniri la domon, dirante ke la apudesto de la rano forte malfelicxigas lin. Ecx ne unu fojon li akceptis rigardi rekte la Ranulon, nek ecx liadirekten, timante ke li ploros se li faros tion; do la granda rano dormis sur la riverbordo, kie li povis auxdi ranetojn kvakadi en la rivero tra la tuta nokto. Sed tio ne sendormigis lin; gxi nur lulis lin en dormon, cxar li komprenis kiom pli supera al ili li estas.

Gxuste kiam la suno levigxis dum la nova tago la pramisto remis la du veturantojn trans la riveron- sidante dors'-al-Ranule dum la tuta transiro-kaj poste Kuknjo dankis lin kaj adiauxis lin kaj la pramisto reremis hejmen.

Cxiflanke de la rivero tute ne estis padoj, do estis evidente ke ili jam atingis parton de la lando malmulte vizitatan de veturantoj. Marcxo estis sude, sablomontetoj norde kaj vepro kondukanta al arbaro oriente. Do estis efektive plej facile iri orienten kaj tiun direkton ili decidis marsxi.

Nu, la Ranulo, kvankam li portis verdajn artledajn sxuojn kun rubiaj butonoj, havis tre grandajn kaj platajn piedojn, kaj kiam li tretadis tra la vepro lia pezego subpremis la vepron kaj faris vojeton per kiu Kuknjo povis sekvi lin. Tial ili baldaux atingis la arbaron, kie la altaj arboj estis tre maldensaj sed tiom foliplenaj ke ili ombris cxiun suban spacon per siaj brancxoj.

"Cxi tie ne estas arbustoj," diris Kuknjo, tre placxita, "do ni nun povos pli rapide kaj pli komforte marsxi."

Cxapitro 15: La Granda Lavenda Urso