La Granda Lavenda Urso

Estis agrabla promenejo kaj la du marsxantoj rapide antauxeniradis kiam subite vocxo kriis:

"Halt'!"

Ili cxirkauxrigardis surprizite, unue ili vidis tute neniun. Poste el malantaux arbo pasxis bruna vila urso, kies kapo atingis preskaux la altecon de la zono de Kuknjo-kaj Kuknjo estis malgranda virino. La urso estis dika kaj ne nur vila; lia korpo estis ecx pufeca, kaj liaj kruroj kaj brakoj aspektis artikigitaj cxe la genuoj kaj kubutoj kaj ligitaj al lia korpo per pingloj aux nitoj. Liaj oreloj estis rondformaj kaj elstaris iom komike, kaj liaj rondaj nigraj okuloj estis brilaj kiel bidoj. Sur sia sxultro la malgranda bruna urso portis pafilon kiu havis stanan tubon. En unu fino de la tubo estis korko, kaj sxnuro konektis la korkon al la tenilo de la pafilo.

Kaj la Ranulo kaj Kuknjo rigardadis tiun kuriozan urson, silente starante dum kelka tempo. Sed fine la Ranulo venkis sian surprizigxon kaj komentis:

"Sxajnas al mi ke vi estas remburita per segeroj kaj devus ne esti viva."

"Tio pruvas ke vi malmulton scias," respondis la malgranda Bruna Urso per grinca vocxo. "Mi estas remburita per tre bonkvalitaj krispaj haroj kaj mia hauxto estas la plej bona plusxo gxis nun farita. Kaj ke mi vivas, jen mia afero kaj tute ne koncernas vin-kvankam gxi donas al mi la privilegion diri ke vi estas miaj kaptitoj."

"Kaptitoj! Kial vi diras tiajn absurdajxojn?" demandis la Ranulo kolere. "Cxu vi kredas ke ni timas ludilan urson kun ludila pafilo?"

"Decus timi," estis la firma respondo, "cxar mi estas nur la sentinelo gardanta la vojon al la Centro de Ursoj, kiu estas urbo en kiu estas centoj da miarasuloj, kiun regas tre potenca sorcxisto nomata la Lavenda Urso. Li devus esti purpura, komprenu, cxar li estas Regxo, sed li estas nur pallavenda, kio, kompreneble, estas parenca al regxpurpuro. Do, se vi ne venos kun mi pace, kiel miaj kaptitoj, mi pafos kaj venigos per tio cent ursojn- cxiadimensiajn kaj cxiakolorajn-por kapti vin."

"Kial vi volas kapti nin?" demandis la Ranulo, kiu miroplene auxskultis tiun parolon.

"Nu, efektive mi ne volas," respondis la malgranda Bruna Urso, "sed mi devas, cxar vi nun trudas vin al la regiono apartenanta al Lia Mosxto la Regxo de la Centro de Ursoj. Ankaux konfesendas ke estas iom tro kviete en nia urbo gxuste nun, kaj la ekscito kauxzata de via kaptigxo kaj poste per via jugxigxo kaj ekzekutigxo multe distros nin."

"Ni defias vin!" diris la Ranulo.

"Ho, ne; ne defiu," petegis Kuknjo, parolante al sia akompananto. "Li diras ke lia Regxo estas sorcxisto, do eble li aux iu el liaj ursoj entreprenis sxteli mian juvelitan telerlavujon. Ni iru al la Urbo de la Ursoj kaj trovu cxu mia telerlavujo estas tie."

"Mi nun devas registri ankoraux plian akuzon kontraux vi," komentis la malgranda Bruna Urso, evidente felicxa. "Vi jxus akuzis ke ni sxtelas, kaj tio estas fia dirajxo kaj mi estas tute certa ke nia nobla Regxo ordonos ke vi ekzekutigxu."

"Sed kiel li povos ekzekuti nin?" demandis la Kuketo-Kuiristino.

"Mi tute ne scias. Sed nia Regxo estas mirinda inventisto kaj tute sendube li trovos gxustan metodon detrui vin. Do, diru al mi, cxu vi baraktos, aux cxu vi pace renkontos vian fatalon?"

Estis tiom ridige ke Kuknjo lauxte ridis kaj ecx la largxa busxo de la Ranulo iomete ridetis. Neniu el ili ecx timetis iri al la Urbo de la Ursoj kaj sxajnis al ambaux ke eble ili trovos la mankantan telerlavujon. Do la Ranulo diris:

"Konduku nin, malgranda Urso, kaj ni sekvos vin sen barakto."

"Tre sencoplene; tre sencoplene, jes ja!" deklaris la Bruna Urso. "Do an-taux-en marsxu!" kaj farante tiun komandon li turnis sin kaj komencis anaspasxi laux pado kiu kondukis inter la arbojn.

Kuknjo kaj la Ranulo, dum ili sekvis sian kondukanton, apenaux ne ridis pro lia rigida, mallerta marsxmaniero kaj, kvankam li rapide movis siajn remburitajn krurojn, liaj pasxoj estis tiom mallongaj ke ili devis tre malrapidi por ne batigxi kontraux lin. Sed post iom da tempo ili atingis grandan, rondan spacon en la centro de la arbaro, kie mankis stumpoj kaj vepro. La tero estis kovrita de mola griza musko, tre plezurige surtretebla. Cxiuj arboj cxirkauxantaj tiun spacon aspektis kavaj kaj havis rondajn truojn en siaj trunkoj, iom super la tero, sed escepte de tio nenio en la loko estis nekutima kaj nenio, laux la opinio de la kaptitoj, indikis logxejojn. Sed la malgranda Bruna Urso diris per fiera kaj impona vocxo (kvankam gxi ankoraux grincis):

"Cxi tiu estas la mirinda fame konata urbo Centro de Ursoj!"

"Sed jen neniuj domoj; tute neniuj ursoj logxas cxi tie!" krietis Kuknjo.

"Ho, cxu vere?!" respondis ilia kaptinto kaj levinte sian pafilon li premis la ellasilon. La korko flugis el la stana tubo farante lauxtan "pop!" kaj tuj el cxiu truo en cxiu arbo videbla el la senarba spaco ekaperis la kapo de urso. Ili havis multajn kolorojn kaj estis multdimensiaj, sed cxiuj estis faritaj sammaniere kiel la urso kiu renkontis kaj kaptis ilin.

Unue hxoro de grumbloj auxdigxis kaj poste akra vocxo kriis:

"Kio okazis, Kaporalo Anaspasx?"

"Kaptitoj, Via Mosxto!" respondis la Bruna Urso. "Entrudigxintoj en nian regionon kiuj kalumnias nian bonan nomon!"

"Ha, tio estas grava," respondis la vocxo.

El la kavaj arboj sin faligis plena regimento da remburitaj ursoj, kelkaj portis stanajn glavojn, kelkaj poppafilojn kaj aliaj longajn lancojn sur kies teniloj gajkoloraj rubandoj estis ligitaj. Centoj da ili, entute, kaj ili rapide cirklumis la Ranulon kaj la Kuketo-Kuiristinon sed tenis sin iom for kaj lasis grandan liberan spacon en kiu la kaptitoj povis stari.

Baldaux tiu cirklo enlasis novulon kaj en la centron de la cirklo pompe marsxis grandega ludilurso kun belega lavenda koloro. Li marsxis sur siaj malantauxaj kruroj, kiel ankaux cxiuj aliaj, kaj sur sia kapo li portis stanan kronon cxirkauxitan de diamantoj kaj ametistoj, kaj per unu mano li portis mallongan sceptron el ia brilanta metalo kiu aspektis argxenta sed estis alispeca.

"Lia Mosxto la Regxo!" kriis Kaporalo Anaspasx, kaj cxiuj urso riverencis. Kelkaj klinis sin tiom ke ili perdis sian ekvilibron kaj falis sur la teron, sed ili baldaux regxustigis sin kaj la Lavenda Regxo kauxrigxis sur siaj koksoj antaux la kaptitoj kaj firme rigardadis ilin per siaj brilaj palrugxaj okuloj.

Cxapitro 16: La Malgranda Palrugxa Urso