La Sxufaristo Uga

La Sxufaristo Ugu estis kurioza cxi tiel: li tute ne suspektis ke li estas fia. Li volis esti potenca kaj granda kaj li esperis farigxi la mastro de la tuta Lando Oz, por ke li povu devigi cxiun en tiu felando obei lin. Lia ambicio blindigis lin pri la rajtoj de aliaj kaj li imagis ke cxiu ajn agus precize kiel li se tiu alia hazarde estus egale lerta kiel li.

Kiam li logxis en sia Sxufarista butiko en la Urbo Herku li estis malkontenta, cxar oni ne alte respektas sxufariston kaj Ugu sciis ke liaj prapatroj estis famaj magiistoj dum multaj pasintaj jarcentoj kaj sekve lia familio estas supera al la ordinara socinivelo. Ecx lia patro magiadis, kiam Ugu estis knabo; sed lia patro forvagis de Herku kaj neniam revenis. Do, kiam Ugu plenkreskis, li devis metie fari sxuojn, sciante neniom el la magio de siaj prapatroj. Sed unu tagon, trasercxante la mansardon de sia domo, li trovis la librojn de magiaj receptoj kaj multajn magiilojn kiu estis antauxe uzataj de lia familio. De tiu tago li cxesis fari sxuojn kaj komencis studi magion. Fine li aspiris farigxi la plej potenca magiisto en Oz, kaj dum tagoj kaj semajnoj kaj monatoj li meditis planon senpotencigi cxiujn aliajn sorcxistojn kaj magiistojn, ankaux la fekapablulojn, kiuj oponas lin.

Per la libroj de la prapatroj li informigxis pri la sekvantaj faktoj:

  1. Ke Ozma de Oz estas la feregantino de la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz, kaj ke ne eblas detrui sxin per ia ajn magio. Ankaux, per sia Magia Bildo sxi povus rimarki cxiun personon proksimigxantan al sxia regxa palaco kun la celo konkeri gxin.

  2. Ke Glinda la Bona estas la plej potenca Sorcxistino en Oz, ke inter sxiaj magiaj posedajxoj estas la Granda Arkivo-Libro, kiu informas sxin pri cxio okazanta cxie en la mondo. Tiu Arkivo-Libro estas tre dangxera al la planoj de Ugu kaj Glinda servas Ozman kaj uzus sian sorcxan arton por protekti la knabinan Reganton.

  3. Ke al la Sorcxisto de Oz, kiu logxas en la palaco de Ozma, Glinda instruis multan potencan magion kaj ke li havas valizon da magiiloj per kiuj li eble povus konkeri la Sxufariston.

  4. Ke ekzistas en Oz-en la Lando de la Jipoj- juvelita telerlavujo el oro, tiu telerlavujo posedas eksterordiarajn magiajn povojn. Per magia vorto, kiun Ugu lernis el la libro, la telerlavujo farigxus suficxe granda por ke homo sidu en gxi. Poste, kiam li prenus ambaux orajn tenilojn, la telerlavujo transportus lin tuj al kiu ajn loko inter la bordoj de la Lando Oz, laux lia volo.
Neniu vivanto, escepte de Ugu, sciis pri la povoj de tiu Magia Telerlavujo; do, post longa studado, la sxufaristo decidis ke se li povus akiri la telerlavujon li povus, per gxi, rabi de Ozma kaj Glinda kaj la Sorcxisto de Oz ilian tutan magion, tiel ke li farigxus la plej potenca persono en la tuta lando.

Lia unua ago estis foriri de la Urbo Herku kaj konstrui por si la Vimenajxan Kastelon en la montetoj. Tien li alportis siajn librojn kaj magiilojn kaj tie dum tuta jaro li diligente praktikadis cxiujn magiajn artojn kiujn li lernis de siaj prapatroj. Fine de tiu tempo li povis fari multajn mirindajxojn.

Poste, kiam cxiuj preparoj estis finitaj, li komencis marsxi al la Lando de la Jipoj kaj grimpinte la krutan monton dumnokte li eniris la domon de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj sxtelis sxian diamantornamitan oran telerlavujon dum la Jipoj dormadis. Portinte sian valorajxon eksteren, li metis la ujon sur la teron kaj diris la necesan magian vorton. Tuj la telerlavujo farigxis granda kiel vestlavujo kaj Ugu sidigis sin en gxi kaj prenis la du tenilojn. Poste li volis esti en la granda salono de Glinda la Bona.

Li ekestis tie tuje. Unue li prenis la Grandan Arkivo-Libron kaj metis gxin en la telerlavujon. Poste li iris al la laboratorio de Glinda kaj prenis cxiujn sxiajn maloftajn kemiajxojn kaj sxiajn sorcxilojn, kaj metis ankaux ilin en la telerlavujon, kiun li suficxe grandigis por ke gxi povu enteni cxion. Post tio li sidigis sin inter la sxtelitaj trezoroj kaj volis esti en la cxambro en la palaco de Ozma kiun okupas la Sorcxisto kaj kie cxi tiu gardas sian valizon da magiiloj. Tiun valizon Ugu aldonis al sia rabajxaro kaj poste volis esti en la cxambroj de Ozma.

Tie li unue prenis la Magian Bildon de la muro kaj poste kaptis cxiujn aliajn magiajxojn posedatajn de Ozma. Metinte tiujn en la telerlavujon li pretis mem engrimpi kiam li suprenrigardis kaj vidis Ozman staranta apud li. Sxia feinstinkto avertis sxin ke dangxero minacas sxin, do la bela knabina Reganto levis sin de sia kusxejo kaj elirinte sian litocxambron sxi tuj frontis la sxteliston.

Ugu devis rapide pensi, cxar li konsciis ke se li permesus ke Ozma veku la logxantojn de sia palaco cxiuj liaj planoj kaj liaj akctualaj sukcesoj versxajne neniigxus. Do li jxetis tukon sur la kapon de la knabino, tiel ke sxi ne povis krii, kaj pusxis sxin en la telerlavujon kaj firme ligis sxin, tiel ke sxi ne povis movi sin. Post tio li engrimpis apud sxin kaj volis esti en sia propra vimenajxa kastelo. La Magia Telerlavujo tuj estis tie kun sia tuta enhavo, kaj Ugu kunfrotis siajn manojn triumfe kiam li komprenis ke li nun posedas cxiun gravan magion en la Lando Oz kaj povas devigi cxiujn logxantojn de tiu felando obei lin.

Tiom rapide lia veturo plenumigxis ke antaux la tagigxo la rabista magiisto sxlosis Ozman en cxambron, tiel ke sxi estis kaptito, kaj malpakis kaj ordigis cxiujn sxtelajxojn. La sekvan tagon li metis la Arkivo-Libron sur sian tablon kaj pendigis la Magian Bildon sur sia muro kaj metis en sxrankon kaj tirkestojn cxiujn sxtelitajn eliksirojn kaj magiajn kemiajxojn. La magiajn instrumentojn li poluris kaj arangxis, kaj tio estis fascina agado kaj multe felicxigis lin. Nur Ozma gxenis lin. Vice la kaptita Regantino ploris kaj riprocxis la Sxufariston, arogante minacante terure puni lin pro liaj fiagoj. Ugu komencis iomete timi sian fekaptiton, kvankam li kredis esti forsxtelinta de sxi cxiun magian povon; do li faris sorcxon kiu tuj enfermis sxin kaj metis sxin kie li ne plu vidis kaj auxdis sxin. Post tio, okupate de multaj aliaj aferoj, li baldaux ekforgesis sxin.

Sed nun, rigardante la Magian Bildon kaj legante la Grandan Arkivo-Libron, la Sxufaristo sciigxis ke lia fiieco ne restos kasxita. Du gravaj ekspedicioj entreprenas trovi lin kaj devigi lin redoni siajn sxtelitajn posedajxojn. Unu estas la grupo estrata de la Sorcxisto kaj Doroteo, kaj la alia konsistas el Kuknjo kaj la Ranulo. Ankaux aliaj sercxas, sed ne gxustaloke. Tiuj du grupoj, tamen, marsxas direkte al la vimenajxa kastelo do Ugu komencis plani kiel plej bone renkonti ilin kaj venki ilian strebon konkeri lin.

Cxapitro 20: Pli da Surprizoj