Cxapitro 12

Sercxante la Fian Sorcxistinon

La soldato kun la verdaj lipharoj kondukis ilin tra la stratoj de la Smeralda Urbo gxis ili atingis la cxambron kie logxis la Pordogardisto. Tiu oficisto malsxlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.

"Kiu vojo iras al la Fia Sorcxistino de la Okcidento?" demandis Doroteo.

"Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniu deziras iri tien."

"Kiel, do, ni trovos sxin?" demandis la knabino.

"Estos facile," respondis la viro, "cxar kiam sxi sciigxos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj sxi trovos vin, kaj sklavigos vin cxiujn."

"Eble ne," diris la Birdotimigilo, "cxar ni intencas detrui sxin."

"Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis sxin, gxis nun, do kompreneble mi supozis ke sxi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgaj: sxi estas fia kaj feroca, kaj eble sxi ne permesos ke vi detruu sxin. Iru rekte Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos sxin." Ili dankis lin kaj adiauxis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marsxante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun sxi surmetis en la palaco, sed nun mirigis sxin vidi ke gxi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando cxirkaux la kolo de Toto ankaux perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo.

La Smeralda Urbo baldaux estis longe malantaux ili. Dum ili antauxeniris la tero farigxis iom post iom malglata kaj montetoplena, cxar ne ekzistis kultivata tero nek domoj en tiu lando de la Okcidento.

Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizagxojn, cxar ne cxeestis arboj por ombri ilin; sekve jam antaux noktigxo Doroteo kaj Toto kaj la Leono lacigxis, kaj kusxigxis sur la herbaro kaj endormigxis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis..

La Fia Sorcxistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidopova kiel teleskopo, kaj povis vidi cxien. Do, dum sxi sidis cxe la pordo de sia kastelo, sxi cxirkauxrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, cxirkauxatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorcxistino koleris ke ili estas en sxia regno; do sxi blovis per argxenta fajfilo kiu pendis de cxeno cxirkaux sxia kolo.

Tuj kuris al sxi el cxiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn.

"Iru al tiuj uloj," diris la Sorcxistino, "kaj dissxiru ilin."

"Cxu vi ne intencas sklavigi ilin?" demandis la Vulpestro.

"Ne," sxi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili tauxgas por laborado, do vi rajtas sxire dispecigi ilin lauxvole."

"Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj.

Bonsxance la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis vekaj kaj auxdis la vulpojn veni.

"Mia batalo," diris la Stana Lignohakisto, "do restu malantaux mi kaj mi renkontos ilin kiam ili alvenos."

Li prenis sian hakilon, kiun li akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de gxia korpo, tiel ke gxi tuj mortis.

Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaux gxi falis per la akra rando de la armo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje vulpo mortis, tiel ke fine ili cxiuj kusxis mortaj en amaso antaux la Hakisto.

Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidigxis apud la Birdotimigilo, kiu diris "Vi bone batalis, amiko."

Ili atendis gxis Doroteo vekigxis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis la amaso da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohakisto informis sxin pri cxio. Sxi dankis lin pro savi ilin kaj sidigxis por mangxi, kaj post tio ili rekomencis marsxi.

Tiun saman matenon la Fia Sorcxistino iris al la pordo de sia kastelo kaj rigardis per sia unu okulo kiu povis tre foren vidi.

Sxi vidis siajn lupojn mortaj, kaj la fremdulojn ankoraux marsxantaj tra sxia lando.

Tio ecx pli kolerigis sxin, kaj sxi dufoje blovis sian fajfilon.

Tuj granda aro da sovagxaj korvoj flugis al sxi, suficxaj por senlumigi la cxielon.

Kaj la Fia Sorcxistino diris al la Korvoregxo: "Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj dissxiru ilin."

La sovagxaj korvoj flugis en unu granda aro kontraux Doroteon kaj sxiajn akompanantojn.

Kiam la malgranda knabino vidis ilin veni sxi timis. Sed la Birdotimigilo diris:

"Mia batalo, do kusxigxu apud mi kaj vi ne spertos damagxon."

Do cxiuj kusxis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj.

Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel cxiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuragxis pliproksimigxi. Sed la Korvoregxo diris:

"Tiu estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn."

La Korvoregxo flugis kontraux la Birdotimigilon, kiu kaptis gxin per la kapo kaj tordis gxian kapon gxis gxi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraux lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaux gxian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, gxis fine cxiuj kusxis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili levigxu, kaj ili rekomencis marsxi.

Kiam la Fia Sorcxistino rerigardis kaj vidis siajn korvojn kusxantaj en amaso, sxi koleregis, kaj trifoje blovis sian fajfilon.

Tuj auxdigxis lauxta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante kontraux sxin.

"Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorcxistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis gxis la loko kie marsxadis Doroteo kaj sxiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin veni kaj la Birdotimigilo decidis kion fari.

"Elprenu mian pajlon kaj dissxutu gxin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la Leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kusxis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.

La abeloj venis kaj trovis nur la Hakiston, do ili flugis kontraux lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj cxar abeloj mortas kiam iliaj pikiloj rompigxis, tiel finigxis la nigraj abeloj, kaj ili kusxis dise en densa amaso cxirkaux la Hakisto, kvazaux amasetoj da karberoj.

Doroteo kaj la Leono levigxis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon kaj tiel renovigi lin.

Do ili rekomencis sian marsxadon.

La Fia Sorcxistino tiom koleregis kiam sxi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaux karberoj ke sxi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio sxi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin.

La Palpbrumoj ne estis kuragxa popolo, sed ili devis obei sxiajn ordonojn; do ili marsxis gxis ili proksimigxis al Doroteo. La Leono mugxegis kaj saltis kontraux ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timigxis ke ili retrenkuris kiel eble plej rapide.

Kiam ili reatingis la kastelon la Fia Sorcxistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin labori, kaj post tio sxi sidigxis por pripensi kion fari nun. Sxi ne komprenis kial fiaskis sxiaj planoj detrui la fremdulojn; sed sxi estis potenca Sorcxisto, kaj ankaux Fia, do sxi baldaux decidis kion fari.

Estis, en sxia sxranko, Ora Cxapo, cxirkaux kiu estis cirklo da diamantoj kaj rubioj. Tiu Ora Cxapo havis sxorcxokapablon. Gxia posedanto povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeis cxiun ordonon.

Sed neniu povis ordoni tiujn strangajn bestojn pli ol trifoje. Jam la Fia Sorcxistino uzis la sorcxon de tiu Cxapo dufoje. Unuafoje, kiam sxi sklavigis la Palpbrumojn, kaj faris sin regantino de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis sxin efektivigi tion. Duafoje, kiam sxi batalis kontraux la Potencan Ozon mem, kaj pelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj helpis sxin fari ankaux tion. Nur unu fojon pli sxi povos uzi la Oran Cxapon, kaj pro tio sxi ne volis fari tion antaux ol eluzi cxiun alian rimedon. Sed nun sxiaj ferocaj vulpoj kaj sxiaj sovagxaj korvoj kaj sxiaj pikantaj abeloj mortis, kaj sxiajn sklavojn fortimigis la Malkuragxa Leono, kaj sxi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj sxiajn amikojn.

Do la Fia Sorcxistino prenis la Oran Cxapon el sia sxranko kaj metis gxin sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo sxi diris malrapide:

"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!"

Post tio sxi staris per nur la dekstra piedo kaj diris:

"Hil-lo, hol-lo, hel-lo!"

Post tio starante per ambaux piedoj sxi lauxtavocxe kriis:

"Ziz-zi, zuz-zi, zik!"

La sorcxo komencis funkcii. La cxielo senlumigxis, kaj mallauxta mugxa sono auxdigxis en la aero. Sentigxis la batado de multaj flugiloj, sonis lauxta babilado kaj ridado, kaj la suno ekaperis el la senluma cxielo kaj montris la Fian Sorcxistinon cxirkauxatan de aro da simioj, el kiuj cxiu havis paron da grandegaj potencaj flugiloj sur la sxultroj.

Unu, multe pli granda ol la aliaj, sxajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorcxistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas?"

"Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu cxiujn escepte de la Leono," diris la Fia Sorcxistino. "Portu tiun beston al mi, cxar mi planas jungi lin kiel cxevalon, kaj laborigi lin."

"Ni obeos vian ordonon," diris la estro; kaj kun multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la loko kie marsxas Doroteo kaj sxiaj amikoj.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero gxis ili flugadis super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la kompatindan Hakiston, kiu longe falis al la rokoj, kaj tie li kusxis tiom disbatita kaj malordigita ke li ne povis movi sin nek gxemi.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la pajlon el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn cxapelon kaj botojn kaj vestajxojn kaj jxetis cxion inter la plejsuprajn brancxojn de alta arbo.

La restantaj Simioj jxetis dikajn sxnurojn cxirkaux la Leonon kaj vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, gxis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorcxistino, kie ili metis lin en korteton cxirkaux kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi.


La Simioj jxetis sxnurojn cxirkaux la Leonon.

Sed Doroteon ili tute ne gxenis. Sxi staradis, kun Toto en siaj brakoj, rigardante la malfelicxan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaux sxi detruigxos. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al sxi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizagxo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorcxistino sur sxia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tusxu sxin.

"Ni ne atencu la knabineton," li diris al ili, "cxar sxin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli granda ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti sxin al la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj lasi sxin tie."

Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis sxin tra la aero gxis ili atingis la kastelon, kie ili demetis sxin sur la antauxan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorcxistino:

"Ni obeis vin lauxeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne auxdacas damagxi, nek la hundon sxiaj brakoj. Via rajto estri nin nun finigxis kaj vi neniam revidos nin."

Kaj cxiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaux ne plu estis videblaj.

La Fian Sorcxistinon surprizis kaj cxagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, cxar sxi bone sciis ke nek la Flugantaj Simioj nek sxi mem auxdacas iel ajn damagxi la knabinon. Sxi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Argxentajn Sxuojn sxi komencis tremi pro timo, cxar sxi sciis pri la poenca sorcxo kiu apartenas al ili. Unue la Sorcxistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde sxi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaux ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Argxentaj Sxuoj al sxi. Do la Fia Sorcxistino kasxe ridis kaj pensis, "Mi ankoraux povas sklavigi sxin, cxar sxi ne scias uzi sian potencon." Sxi diris al Doroteo, severe kaj krude:

"Venu kun mi; kaj obeu kion ajn mi ordonos, cxar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon."

Doroteo sekvis sxin tra multaj el la belaj cxambroj en la kastelo gxis ili atingis la kuirejon, kie la Sorcxistino ordonis ke sxi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron.

Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; cxar sxin felicxigis ke la Fia Sorcxistino decidis ne mortigi sxin. Dum Doroteo diligente laboradis la Sorcxistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuragxan Leonon kiel cxevalon; amuzos sxin, sxi certis, devigi lin tiri sxian cxaron kien ajn sxi volos iri. Sed dum sxi malfermis la pordon la Leono mugxegis kaj saltis kontraux sxin tiom feroce ke la Sorcxistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon."Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorcxistino al la Leono, parolante inter la bariloj de la pordo, "mi malsatigos vin. Vi mangxos nenion gxis vi promesos obei min."

Do post tiam sxi ne portis mangxon al la enkarcerigita Leono; sed cxiutage sxi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Cxu vi pretas esti jungita kiel cxevalo?"

Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros cxi tiun korteton mi mordos vin."

Kial la Leono ne obeis la ordonon de la Sorcxistino? Cxar cxiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li mangxajxojn el la sxranko. Mangxinte li kusxigxis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kusxis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, cxar gxin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorcxistino kaj timis sxin tiom ke ili obeis cxiun sxian ordonon.

La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorcxistino minacis bati sxin per la sama malnova ombrelo kiun sxi cxiam portis en sia mano. Sed, verdire, sxi ne kuragxis bati Doroteon, pro la marko sur sxia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si kaj por Toto. Unufoje la Sorcxistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuragxa hundeto kuregis al sxi kaj mordis sxian kruron. La Sorcxistino ne sangis pro la mordo, cxar sxi estis tiom fia ke la sango en sxi jam antaux multaj jaroj sekigxis.

La vivo de Doroteo farigxis tre malfelicxa dum sxi konsciigxis ke estos ecx malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje sxi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis cxe sxiaj piedoj kaj rigardis sxian vizagxon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto tute ne gravis cxu li estas en Kansas aux la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfelicxa, kaj tio malfelicxigis ankaux lin.

Nu, la Fia Sorcxistino sopiregis posedi la Argxentajn Sxuojn kiujn la knabino cxiam surportis. Sxiaj abeloj kaj sxiaj korvoj kaj sxiaj vulpoj kusxis amase sekigxante, kaj sxi jam eluzis la potencon de la Ora Cxapo; sed se sxi povos akiri la Argxentajn Sxuojn ili donos al sxi pli da potenco ol cxiuj perditajxoj. Sxi zorge observis Doroteon, por trovi cxu sxi iam demetas siajn sxuojn, planante sxteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj sxuoj ke sxi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorcxistino timegis la mallumon kaj ne kuragxis eniri la cxambron de Doroteo nokte por preni la sxuojn, kaj sxia timo pri akvo estis pli granda ol sxia timo pri la mallumo, do sxi neniam proksimigxis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorcxistino neniam tusxis akvon, nek permesis ke akvo iel tusxu sxin.

Sed la fiulino estis tre ruza, kaj sxi finfine elpensis manieron akiri kion sxi volas. Sxi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marsxis trans la plankon sxi stumblis pro la stangeto, cxar sxi ne povis vidi gxin, kaj sxi sternigxis sur la plankon. Sxi ne grave vundigxis, sed dum la falo unu el la Argxentaj Sxuoj defalis, kaj antaux ol sxi povis atingi gxin la sxorcxistino forkaptis gxin kaj metis gxin sur sian propran maldikan piedon.

Al la fiulino multe placxis la sukceso de sxia trompo, cxar havante unu el la sxuoj sxi posedas duonon de la potenco de la sorcxo, kaj Doroteo ne povus uzi gxin kontraux sxin ecx se sxi scius uzi gxin.

La malgranda knabino, vidante ke sxi perdis unu el siaj belaj sxuoj, kolerigxis, kaj diris al la Sorcxistino, "Redonu al mi mian sxuon!"

"Ne!" respondis la Sorcxistino. "Nun gxi estas mia sxuo, ne la via."

"Vi estas fia!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas reteni mian sxuon."

"Tamen mi retenos gxin," diris la Sorcxistino, ridante pro sxi, "kaj iam mi akiros de vi la alian."

Tio kolerigis Doroteon tiom ke sxi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj versxis gxin sur la Sorcxistinon, malsekigante sxin de la kapo gxis la piedoj.

Tuj la fiulino kriis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorcxistino komencis sxrumpi kaj malestigxi.

"Vidu kion vi faris!" sxi kriis. "Post minuto mi tute degelos!"

"Vere mi bedauxras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorcxistinon fandigxi kvazaux bruna sukero antaux sxi.

"Cxu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorcxistino, per ploranta, senespera vocxo.

"Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"

"Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj cxesigi miajn fian agadon. Jen-mi finigxis."

Dirante tion la Sorcxistino farigxis bruna, fandita, senforma amasajxo kaj komencis disversxigxi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive sxi ja plene degelis, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj jxetis gxin sur la makulegon. Kaj sxi balais gxin tra la pordon. Preninte la Argxentan Sxuon, la sola restajxo de la maljunulino, sxi purigis kaj sekigis gxin per tuko, kaj remetis gxin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera, sxi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorcxistino de la Okcidento finigxis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.

Cxapitro 13: La Savo