Cxapitro 14

La Flugantaj Simioj

Memoru ke ne ekzistis vojo - ecx ne vojeto - inter la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marsxantoj iris sercxi la Sorcxistinon sxi vidis ilin veni, do sxi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al sxi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj brilantaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la levigxanta suno, kaj ili komencis gxuste.

Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidento, kaj tial ili perdigxis en la grandaj kampoj. Ili plu marsxadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj multe brilis.

Do ili kusxigxis inter la dolcxodoraj skarlataj floroj kaj profunde dormis gxis la mateno - escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto.

La sekvan matenon la suno estis malantaux nubo, sed ili komencis marsxadi, kvazaux certaj laux kiu direkto ili iras.

"Se ni suficxe marsxos," diris Doroteo, "ni iros ien, mi certas."

Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraux vidis antaux si nur la skarlatajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

"Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos gxin suficxatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon."

"Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Sxajnas al mi ke mi apenaux povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi agnoskus ke ni marsxas tre longe."

"Komprenu," diris la Malkuragxa Leono, kun ploreta sono, " mi ne kuragxas eterne marsxadi kaj neniam atingi mian celon."

Laste Doroteo perdis esperon. Sxi sidigxis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidigxis kaj rigardis sxin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro enuas por cxasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpusxis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaux demandante kion nun fari.

"Eble ni alvoku la kampomusojn," sxi proponis. "Versxajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo."

"Certe ili povos,"

kriis la Birdotimigilo. "Kial ni ne elpensis tion jam antaux nun?"

Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun sxi cxiam portis cxirkaux la kolo ekde kiam la Regxino de la Musoj donis gxin al sxi. Post kelkaj minutoj ili auxdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al sxi. Inter ili estis la Regxino mem, kiu demandis, per sia alta vocxeto:

"Kion mi povas fari por miaj amikoj?"

"Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Cxu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?"

"Certe," respondis la Regxino; "sed gxi estas multedistanca, cxar vi gxis nun cxiam tenis gxin malantaux vi." Sxi rimarkis la Oran Cxapon de Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorcxon de la Cxapo kaj voki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portus vin al la Urbo de Oz en malpli ol unu horo."

"Mi ne sciis ke ekzistas sorcxo," respondis Doroteo surprizite. "Kio gxi estas?"

"Gxi estas skribita interne de la Ora Cxapo," respondis la Regxino de la Musoj. "Sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, cxar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas cxasi nin."

"Cxu ili damagxos min?" demandis la knabino timoplene.

"Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Cxapo. Adiaux!" Kaj sxi forkuris, kaj cxiuj musoj sekvis sxin.

Doroteo rigardis la internon de la Ora Cxapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegajxo. Ili sendube, sxi pensis, estas la sorcxo, do sxi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Cxapon sur sian kapon.

"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" sxi diris, starante per nur la maldekstra piedo.

"Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion sxi faras.

"Hil-lo, hol-lo, hel-lo!" sxi diris starante per nur la dekstra piedo.

"Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaux piedoj. Per tio la sorcxo estis dirita, kaj ili auxdis lauxtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili. La Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj demandis:

"Kion vi ordonas?"

"Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la vojon."

"Ni portos vin," respondis la Regxo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun sxi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio prenis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin.

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, cxar ili memoris ke la Flugantaj Simioj tre mistraktis ilin antauxe; sed ili rimarkis ke neniu damagxo okazos, do ili rajdis tra la aero tute felicxe, kaj gxuis rigardi la belajn gxardenojn kaj arbarojn sub si.

Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Regxo mem. Ili formis segxon per siaj manoj kaj zorgis ne damagxi sxin.

"Kial vi devas obei la sorcxon de la Ora Cxapo?" sxi demandis.

"La rakonto estas longa," respondis la Regxo, kun rido; "sed cxar ni devos longe flugi distros nin rakonti al vi, se vi deziras."

"Mi volonte auxskultos," sxi respondis.

"Iam," komencis la estro, "ni estis libera popolo, logxanta felicxe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, mangxante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante lauxvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj, cxasante birdojn, kaj jxetante nuksojn je la homoj marsxantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj felicxaj kaj amuzoplenaj, kaj gxuis cxiun minuton de la tago. Tio okazis antaux multaj jaroj, longe antaux ol Oz venis el la nuboj por regi cxi tiun landon.

"Cxi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaux potenca sorcxistino. Sxi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj lauxraporte sxi neniam damagxis iun ajn bonan personon. Sxi nomigxis Gajelet, kaj sxi logxis en bela palaco konstruita el grandaj rubiaj blokoj. Cxiu amis sxin, sed sxin plej malgxojigis ke sxi ne povis trovi amaton cxar la viroj estis cxiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne tauxgis por esti edzo de tiom bela kaj sagxa persono. Fine, tamen, sxi trovis knabon kaj belan kaj kuragxan kaj nekutime sagxan. Gajelet decidis ke kiam li farigxos viro sxi edzigos lin, do sxi prenis lin al sia rubia palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturigxis, Kelala, tiel li nomigxis, lauxdire estis la plej bona kaj plej sagxa viro en la tuta lando, kaj lia beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj sxi rapidis pretigi cxion por la geedzigxo.

"Mia avo estis tiutempe la Regxo de la Flugantaj Simioj kiuj logxis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis sxercojn pli ol bonan mangxon. Unu tagon, tuj antaux la geedzigxo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marsxanta apud la rivero. Li estis vestita per ricxa kostumo el rugxeta silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoli pri li. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj gxis ili estis super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.

"Elnagxu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu cxu la akvo makulis viajn belajn vestojn!" Kelala estis tre sagxa do li nagxis, kaj li neniel aplombis pro sia bona fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj nagxis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li sxi trovis ke liaj silkajxoj kaj velurajxoj estis tute ruinigitaj de la rivero.

"La princino koleris, kaj sxi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Sxi venigis cxiujn Flugantajn Simiojn al si,

kaj sxi diris unue ke oni kunligu iliajn flugilojn kaj traktu ilin kiel ili traktis Kelalan, oni faligu ilin en la riveron. Sed mia avo forte pledis, cxar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj ligigxos; do Gajelet fine nuligis la punon, kondicxe ke la Flugantaj Simioj por cxiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Cxapo. Tiu Cxapo estis edzigxa donaco al Kelala, kaj lauxdire gxi kostis al la princino duonon de sxia regno. Kompreneble mia avo kaj cxiuj aliaj Simioj tuj ak-

ceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Cxapo, negrave kiu estas tiu posedanto."

"Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.

"Cxar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Cxapo," respondis la Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Cxar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin cxiujn al si en la arbaro post la geedzigxo kaj ordonis ke ni cxiam restu kie sxi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, cxar ni cxiuj timis lin."

"Neniun alian taskon ni devis fari gxis la Oran Cxapon akiris la manoj de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu ordonis ke ni sklavigu la Palpbrumojn, kaj poste ke ni pelu Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Cxapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."

Dum la Simiregxo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaux si. Sxi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al sxi placxis ke la flugo finigxis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaux la pordon de la Urbo, la Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj post tio li forflugis rapide, sekvate de lia tuta bando.

"Ni tre rapide veturis," diris la malgranda knabino.

"Jes, kaj ni rapide perdis niajn problemojn," respondis la Leono. "Tre bonsxance vi kunportis tiun mirindan Cxapon!"

Cxapitro 15: Malkasxigxas Oz la Terura