Cxapitro 16

La Magia Arto de la Granda Frauxdisto

La sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz.Kiam mi revenos mi estos kia aliaj homoj."

"Mi cxiam sxatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.

"Vi afablas sxatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi auxdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo."

La Birdotimigilo diris adiaux al ili per felicxa vocxo kaj iris al la Tronocxambro, kie li frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.

"Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.

"Ho, jes, sidigxu en tiu segxo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la gxustan lokon." "Ne pardoninde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon, se gxi estos pli bona kiam vi resurmetos gxin."

Do la Sorcxisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantauxan cxambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaux pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte gxin, li metis gxin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firmteni gxin.

Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo sur lian kapon li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, cxar mi donis al vi cerbamikan menson."

La Birdotimigilo estis placxita kaj fiera pro la plenumigxo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.

Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo sxvelis pro la cerbo.

"Kiel vi vin sentas?" sxi demandis.

"Tre sagxa," li respondis fervore. "Kiam mi kutimigxos al mia cerbo mi scios cxion."

"Kial pingloj kaj kudriloj elpusxas sin tra la flankon de via kapo?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.

"Nu, mi devas iri nun al Oz por mia koro," diris la Stana Lignohakisto. Do li marsxis al la Troncxambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia koro."

"Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la gxustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin."

"Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos gxin."

Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto.

El sxranko de tirkestoj li prenis belan koron, tute el silko kaj plenan de segeroj.

"Vere bela, cxu ne? li demandis.

"Jes ja!" respondis la Hakisto, al kiu gxi multe placxis. "Sed cxu amema koro?"

"Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante gxin nete kiel gxi estis eltondita.

"Finite" diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus cxiun ajn homon. Mi bedauxras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."

"Ne gxenas min la fliko," diris la felicxa Hakisto. "Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."

"Ne menciinde," respondis Oz.

Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li cxian gxojon pro lia bona fortuno.

Nun la Leono marsxis al la Trono cxambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

"Mi venis por mia kuragxo," anoncis la Leono, enirante la cxambron.

"Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos gxin al vi."

Li iris al sxranko kaj etendinte sin gxis alta breto li deprenis kvadratecan verdan botelon, kies enhavon li versxis en verdoran teleron, bele cxizitan.

Metinte tion antaux la Malkuragxan Leonon, kiu flaris gxin kvazaux malsxate, la Sorcxisto diris:

"Trinku."

"Kio gxi estas?" demandis la Leono.

"Nu," respondis Oz, "se gxi estus en vi, gxi estus kuragxo. Sciu, kompreneble, ke kuragxo cxiam estas interna; do oni ne povas prave nomi cxi tion kuragxo antaux ol vi trinkos gxin. Tial mi konsilas ke vi trinku gxin kiel eble plej baldaux."

La Leono ne plu hezitis, sed trinkis gxis la telero estis malplena.

"Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.

"Plena de kuragxo," respondis la Leono, kiu reiris gxoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno.

Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili kredis deziri. "Kiel mi ne povas frauxdi?" li diris, "kiam tiom da personoj devigas min fari tion, kio, kiel scias cxiu homo, tute ne estas farebla? Estis facile felicxigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la Hakiston, cxar ili imagis ke mi povas fari cxion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias fari tion."

Cxapitro 17: Kiel la Balono Lancxigxis