Cxapitro 19

Atakataj de la Batalantaj Arboj

Tiun sekvan matenon Doroteo adiauxe kisis la belan verdan knabinon, kaj cxiuj premis la man-

on de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marsxis kun ili gxis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn problemojn. Sed li tuj malsxlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.

"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaux."

"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."

Dum Doroteo lastafoje adiauxis la Gardiston sxi diris:

"Oni tre afablis al mi en via belo Urbo, kaj cxiu estis tre gxentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."

"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed se vi deziras reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon." Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marsxadon.

La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizagxojn al la Lando de la Sudo. Ili estis cxiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj babiladis. Doroteo denove estis plena de la espero reiri hejmen, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto gxojis utili al sxi. Kaj la Leono, nu li flaris la fresxan aeron gaje kaj skuis sian voston pro pura gxojo reesti en la kamparo, dum Toto kuris cxirkauxe kaj cxasis la tineojn kaj papiliojn, gaje bojante.

"Urbologxado tute ne tauxgas al mi," komentis la Leono, dum ili rapide marsxadis. "Mi perdis multan pezon dum mi logxis tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuragxa mi farigxis."

Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaux la verdaj muroj, kaj alte super cxio estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.

"Oz ja ne estis malbona Sorcxisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.

"Li sciis doni al mi cerbon, tre bonan cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Se Oz trinkus dozon de la sama kuragxo kiun li donis al mi," aldonis la Leono, "li estus tre kuragxa persono."

Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian promeson al sxi, sed li ja klopodis, do sxi pardonis lin. Cxar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorcxisto.

La marsxado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendigxis cxirkaux la Smeralda Urbo cxiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis.

En la mateno ili plumarsxis gxis ili atingis densan arbaron. Ne eblis cxirkauxiri gxin, cxar sxajne gxi etendigxis dekstren kaj maldekstren gxis preter vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski direktosxangxon pro timo perdigxi. Do ili sercxis lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.

La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis suficxe largxetendajn brancxojn ke estis suficxa spaco por ke ili povu marsxi sube. Do li antauxenmarsxis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn brancxojn ili klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita de la tero kaj jxetita inter siajn kunmarsxantojn.


La brancxoj klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin.

Tio ne damagxis la Birdotimigilon, sed gxi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin.

"Jen alia spaco inter la arboj," vokis la Leono.

"Unue mi provu gxin," diris la Birdotimigilo, "cxar ne dolorigas min jxetigxi." Li marsxis al alia arbo, parolante, sed gxiaj brancxoj tuj kaptis lin kaj rejxetis lin.

"Tre strange," kriis Doro-teo; "kion ni faru?"

"Sxajnas ke la arboj decidis batali kontraux nin kaj haltigi nian marsxad-on," komentis la Leono.

"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj sursxultriginte sian hakilon li marsxis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda brancxo klinigxis por kapti lin la Hakisto hakis gxin tiom feroce ke li duonigis gxin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn brancxojn kvazaux pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarsxis sendangxere.

"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!" Cxiuj antauxen kuris kaj subiris la arbon sen damagxo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda brancxo kaj skuis gxi li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la brancxon kaj liberigis la hundeton.

La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn brancxojn, kaj ke versxajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.

La kvar marsxantoj facile marsxis inter la arboj gxis atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaux si altan muron el, sxajne, blanka porcelano. Gxi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.

"Mi faros sxtupetaron," diris la Stana Lignohakisto, "cxar evidente ni devos grimpi la muron."

Cxapitro 20: La Delikata Porcelana Lando